Esperanto-movado/Francio3/Eminentuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Movado en Francio inter la militoj

Eminentuloj[redakti | redakti fonton]

En nuna Francio (stato de 1934) preskaŭ neniu kontraŭbatalas Esperanton. Sed multaj eminentuloj aprobis formale aŭ bonvolis patroni. Jen kelkaj:

Membroj de Franca Instituto[redakti | redakti fonton]

Appel, d' Arsonval, Daniel Berthelot, Branly, Broea, Calmette, Charcot, Cotton, generalo Ferrie, Guillet, Lallemand, Lecornu, Lumiére, Meillet, Painleve, Richet, Roux, generalo Sebert.

Aliaj scienculoj[redakti | redakti fonton]

Aulard, M. Boulle; generalo Delcambre, Langevin.

Membroj de la Medicina Akademio[redakti | redakti fonton]

Broca, Calmette, Pinard; Roux, Sergent, Richet ktp.

Industriistoj[redakti | redakti fonton]

Eifel, Farman, Michelin.

Verkistoj[redakti | redakti fonton]

Henri Barbusse, Léo Clarelie, Fr. Coppée, d-ro Foveau de Courmelles, Léon Frapié, Romain Rolland, Jules Romains.

Komercistoj[redakti | redakti fonton]

Pascalis, Andre Baudet.

Politikistoj[redakti | redakti fonton]

Ministroj aŭ eksministroj[redakti | redakti fonton]

Fr. Albert, Anterion, Bonnefous, Chaumet, Daladier, Dalbiez, Gaston Gerard, Hennessy, Herriot, Honnorat, Leygues, de Monzie, Painleve, Steeg, kaj multaj deputitoj kaj senatanoj.

En 1907 la deputito Lucien Cornet prezentis projekton, subskribitan de 69 kolegoj, por enkonduko de Esperanto (nedevige) en la publikan instruadon. - Nun estas formata grupiĝo por Esperanto en la Ĉambro de la Deputitoj.

Aliaj politikistoj[redakti | redakti fonton]

Ferdinand Buisson, Albert Thomas. La plej famajn mi citis, ĉar nur en la Scienca Akademio (unu el la 5 partoj de Franca Instituto), pli ol 40 scienculoj subskribis deziresprimon por Esperanto (laŭ instigo de Maurice Rollet de l'Isle).

"Komuna lingvo estas la plej efika ilo por homfrateco, la esenca instrumento por paco" (Richet) - "Vi helpos por krei en la mondo tiun unuecon de direkto, kiun ni, ĉiuj kaj ĉiaj, deziras en nia lando" (Painleve). - "Esperanto estas la plej bela donaco al la homaro" (Prof. Gosset) - "Esperanto gardos la naciajn lingvojn kontraŭ la alilingva enpenetro, kiu fuŝas ilin ĉiutage pli" (Coppée) - "La sukceso de Esperanto malebligos la precipecon de fuŝita angla lingvaĉo, kaj helpos samtempe al defendo de la franca, kaj al pureco de la angla." (Aulard) - Fine Meillet, la fama lingvisto, en sia libro "Les Langues dans l' Europe Nouvelle": "Vana estus teoria diskuto: Esperanto funkciis."

Dum la 15 unuaj jaroj de intensa propagando en Francio, sufiĉe multaj verkistoj atakis Esperanton. Ni citu: Fr. Sarcey, kun kiu polemikis Gabriel Chavet. André Theuriet, kies opinio tamen ŝanĝiĝis, ĉar poste li permesis la tradukon de siaj verkoj. Remy de Gourmont, kiu severe atakis Esperanton kaj skribis la antaŭparolon de broŝuro de Ernest Gaubert: "La Sottise Espérantiste" (la Esperantista Stulteco), en kiu la aŭtoro opinias, ke jam ekzistas unu tutmonda lingvo, t. e. la franca. Lia frato Jean de Gourmont opinias, ke la tutmonda lingvo estas la latina. Sed, krom la lasta, tiuj atakoj okazis antaŭ la unua mondmilito, kaj nun (en 1934) atakas publike Esperanton nur kelkaj ĵurnalistoj, kies nomojn ne konservos la estonto.

Propagandistoj[redakti | redakti fonton]

Propagandistoj, kiuj utile agis por Esperanto en regiona propagando, sed ne estas menciitaj en la artikolo mem:

Aussenac, en. sekretario de la Nordorienta Federacio. F-ino Barret (Valenciennes). Bosc (Le Havre). Botolelaky (Madagaskaro), aŭtoro de la unua ŝlosilo Esperanto-malgaŝa. Bourdelon, senĉesa propagandisto en gazetoj, enkondukis Esperanton en la Foiron de Marseille. Boyer, prezidanto de la Provenca Federacio, igis favoraj al Esperanto dekkvinon da parlamentanoj Collin (Nancy). Coppet (mortinto), kiu estis longtempe komitatano de la Pariza Grupo. Courtinat (Lyon) F-ino Desmarest (Amiens). Doue (Parizo). Ferrain, kiu reorganizis la Burgonjan Federacion post la unua mondmilito. S-ino Ferran (Tours, paroladistino). Frecot (Nancy, mortis) Gabert (Saint-Etienne). Gassot, sekretario de la Centrorienta Federacio. Génermont, longatempe komitatano de SFPE kaj de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Gicquel, sekretario de la Centra Federacio, Gillet (Parizo, mortis). Gonon (Thiers). S-ino Honnorat (Limoges). Houze (Dunkerque), tre agema en la Norda Federacio kaj en radio. Prof. Jacoubet (Universitato de Grenoble). Jossinet, sekretario de la Parizregiona Federacio. Kapitano Leger, reorganizanto kaj prezidanto de la Normanda Federacio. Leŭtenanto Mannevy (Conde), mortpafita en Maroko en 1912. Marly (Bordozo), komitatano de SFPE de pli ol 20 jaroj. Merckens (mortis en 1911), unu el la unuaj batalantoj por Esperanto, verkis kun Théophile Cart kaj Berthelot la unuan nacian-Esperantan vortaron, tradukis de Honoré Balzac "la Vendetta", 1911. D-ro North (Strasburgo). Perrin (Calais), aŭtoro de la prop. folioj de G. P. Ploussu (Grenoble). Prochasson; reorganizis la movadon en Francokcidento post la milito, F-ino Rameau (Limoges). Ratefiarison, la unua atestulo pri kapableco en Madagaskaro post la milito. F-ino Recoura, prof. ĉe la Universitato de Grenoble. Rivier, organizinto kaj en sekretario de la Nordafrika Federacio. Robin, kiu prezidis la Normandan Federacion antaŭ kaj post la unua mondmilito kaj organizis grupojn Sergent (Boulogne-sur-Mer), unu el la organizantoj de la 1-a UK en 1905 kaj S-ino Sergent. Solsona, Esperantista presejmastro kaj eldonisto. Soubranne (Tulle). Thomas (Clermont-Ferrand), Tiard (Parizo). Multaj francaj Esperantistoj estas menciitaj en la fakaj artikoloj, ktp

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Francujo el la Enciklopedio de Esperanto. (verkis Louis Bastien)