Esperanto-movado/Francio3/Instruado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Movado en Francio inter la militoj

Instruado. La unua pioniro estis Blanc, lernejestro en Livron (Drome), kiu jam en 1898 skribis favorajn artikolojn en pedagogiaj gazetoj, faris paroladojn ktp. En 1900, prof. Lambert varbis prof. Meray, kaj de tiam eminentaj universitatanoj aliĝis al E (Bourlet, Boirac, ktp.). Iom post iom E penetris en kelkajn liceojn. Ni citu i.a. Evrot, kiu en 1902 gvidis kurson en la liceo de Grenoble, Deligny, kiu en 1904 fondis licean grupon en Saint-Omer, k. a.

En la unuagradaj lernejoj ni citu Robert, kiu gvidis kurson en Pariza lernejo (1905), kaj instruistojn: Vatel, kiu gvidis kurson por instruistoj (Paris, 1905, 30 ĝis 60 instruistoj ĉeestis), Picard, kiu verkis libron (L'E al'Ecole, 1911) pri la rezultatoj ricevitaj; Aizieres kiu organizis "L'E a l' Ecole", fr. Asocio de E-istaj instruistoj; Durieux, lernejestro en Lille, kiu dum 6 jaroj (ĝis la milito), aprobita de sia Inspektoro, daŭrigis kurson en sia lernejo, kun ekzameno kaj diplomo.

Post la milito, la cirkulero Becard (1922), malhelpis la progresojn. Post ties nuligo (1924) la movado progresis. En 1926-1927 ekzistis kursoj nedevigaj - en liceoj kaj kolegioj: Strasbourg, Saint-Omer, Annecy, Alger ktp., kaj en porkomercaj kaj teknikaj lernejoj.

La 20 dec. 1925, la Kongreso de la Unuiĝoj de Universitatoj por la Societo de la Nacioj, en Strasbourg, voĉdonis deziron por E.

En la supera instruado, la 1 nov. 1926 fondiĝis en Lyon Franelanda E-ista Univ. Federacio (sekr. Despeyroux) poc helpi al disvastigo de E ĉe la Universitatanoj (prof. kaj studentoj). Ĝi havas nun Langevin kiel honoran prez., Thiry kiel prez. kaj Guadet kiel ĝen. sekr. Tiu Federacio konsistas el grupoj ĉe la Universitatoj. La unua Kongreso (Toulouse dec. 1927) estis brila sukceso; ĝi ricevis, kiel la sekvantaj, la patronadon de la Ministro por Publika Instruado.

Sed precipe ĉe la unuagradaj instruistoj E sukcesis. Multaj el ili vidis en E ilon efikan por int. paciĝo kaj kontraŭmilita propagando. La plej konata propagandisto estas Ferez. En aŭg. 1932 li atingis belegan sukceson. Du gravaj ĉiujaraj Kongresoj de Ŝtataj Geinstruistoj okazis: unu en Clermont-Ferrand (Nacia Sindikato de Fr. Geinstruistoj, 80.000 ano)), la alia en Bordeaux (Unueca Sindikato pri Laika Instruado). Ili reprezentas grandan plimulton de la fr. instruistoj. Danke al Ferez (Clermont-Ferrand) kaj Marly (Bordeaux) ili, kun fortaj motivoj kaj analogaj esprimoj, postulis enkondukon de E en ĉiujn lernejojn, kaj la oficiala organo de la Nacia Sindikato (L'Ecole Liberatrice) dediĉas kronikon por E.

En dec. 1931, fondo de la "Groupement E-iste de l' Enseignement Primaire" (sekr. Despeyroux), kiu fariĝas (jan. 1933) la "Groupement E-iste de 1' Enseignement" (Desperroux kaj Ferez), kies organo estas la "Tribune E-iste" de Ferez.

En 1932, pli ol 500 geinstruistoj parolas E-n, kaj kursoj estas malfermataj ĉe Superaj Lernejoj por Instruistoj en Grenoble (Dejean) kaj Nice (Avril).

SFPE faris specialan propagandon ĉe la skoltoj. La 14 sept. 1924, laŭ instigo de Duval, kunveno de reprezentantoj de E kaj de skoltoj adoptis laborplanon. Duval fariĝis delegito de SFPE por propagando ĉe skoltoj. Okazis specialaj kursoj, ĉefe antaŭ la tendado en Gödöllö, 1933; ankaŭ favora artikoloj en skoltaj revuoj.

Ekzamenoj kaj diplomoj. La Franca Societo organizis kvar kategoriojn de ekzamenoj kaj de diplomoj. 1. Atesto pri Lernado (elementa). 2. Supera Atesto pri Lernado (komerca kaj teknika). 3. Atesto pri Kapableco, por kandidatoj al profesoreco - ekzistas speciala Atesto pri Kapableco por alilanduloj. 4. Diplomo pri Supera Studoj E-istaj, por profesoroj ĉe Altaj Lernejoj, fidindaj tradukistoj, ktp. Sed de ĝia kreo (1926) nur unu E-isto akiris ĝin.