Esperanto-movado/Francio3/Librejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Movado en Francio inter la militoj

Librejoj. Antaŭ la milito, la plej grava fr. eldonejo de E-aj libroj estis la mondfama firmo Hachette, danke al Carlo Bourlet. Alia specialigita eldonejo estis la Presa E-ista Societo, fondita de Lengyel en 1904, kiun prezidis Cart. Ekzistis ankaŭ speciala librejo "La Librairie de l'E". Post la milito Hachette ne interesiĝis plu pri E; la Presa Societo fariĝis nur presejo, kaj la "Librairie de l'E" estis malaperinta.

En 1920, la "Centra Librejo E-ista" aĉetis la plej grandan parton de la verkoj de tiuj firmoj. Ĝi fariĝis la sola tut-E-a librejo en Francujo (direktoro Dauphin).

Jaroj      Kapitalo     Vendo de libroj
1920       45.000       22.000 fr. fr. 
1924       4l.000       73.000
1928       71.000       90.000
1932       86.000      144.000