Esperanto-movado en Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto-movado (Francio))

La Esperanto-movado en Francio komencis frue, en la fino de la 1880aj jaroj, kun la unuaj francaj esperantistoj – kiel la konata Louis de Beaufront, instruisto, la desegnisto-geografiisto Henri Delachaux, la oficiro Gaston Moch, kaj Auguste Demonget, kiu publikigis en 1889 tradukon de broŝuro de la germana Leopold Einstein.

Espéranto-France estas landa esperanta asocio en Francio, fondita kun alia nomo jam en 1898. La renkontiĝo kiu iĝis la unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Bulonjo-ĉe-Maro en Francio en 1905. Dum tio, Zamenhof instalis la unuan Lingvan Komitaton, la kongreso akceptis la Deklaracion pri Esperanto kaj la Fundamenton de Esperanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La franca landa esperanto-asocio estis fondita en 1898, kaj nomiĝis Société pour la propagation de l'Espéranto (SFPE) 1903–1945, Unuiĝo Franca por Esperanto 1945–2005, kaj Espéranto-France ekde 2005.

Por ekkoni la historion de la Esperanto-movado en Francio, bonvolu legi la apartajn artikolojn laŭ periodoj:

Kaj por specifaj historiaj temoj, por nun vidu la sekciojn kaj citaĵon de Enciklopedio de Esperanto (EdE) de 1934 sube.

Libroj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la Unua mondmilito, Francio havis minimume du eldonejoj de esperantaj libroj. La plej grava, danke al Carlo Bourlet, estis la mondfama firmo Hachette. Alia specialigita eldonejo estis la Presa Esperantista Societo, fondita en 1904. Oni ankaŭ havis la specialan librejon La Librairie de l'Esperanto. Jam antaŭ la milito, la eldonejo Hachette tamen ĉesigis la Esperanto-fakon.

Esperantistoj antaŭ Esperantista Centra Librejo en Parizo, majo 1925. Salomon Kornfeld plej maldekstre.

Post la milito, la Presa Societo fariĝis nur presejo, kaj la Librairie de l'Esperanto estis malaperinta. En 1920, Esperantista Centra Librejo aĉetis la plej grandan parton de la verkoj de tiuj firmoj, kaj ĝi fariĝis la sola tut-esperanta librejo en Francio (direktoro Dauphin).

Oni ĉefe uzis la samaj leronolibroj post la unua mondmilito kiel antaŭ ĝin, sed en 1925 ankaŭ aperis Cours Pratique d'Esperanto. Émile Grosjean-Maupin verkis Plena Vortaro de Esperanto en 1930, kaj ankaŭ aperis kelkaj teknikaj vortaroj. Laŭ EdE, nur du gravaj literaturaj verkoj estis tradukitaj el la franca: Herman Boucon tradukis La Mizantropo de Molière, kaj Pierre Corret tradukis Knock de Jules Romains. Oni ankaŭ havis la originalaj verkoj Verdkata Testamento, Anni kaj Montmartre kaj aliaj de Raymond Schwartz.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

 

Instruado

La unua pioniro estis Blanc, lernejestro en Livron (Drome), kiu jam en 1898 skribis favorajn artikolojn en pedagogiaj gazetoj, faris paroladojn ktp. En 1900, prof. Lambert varbis prof. Meray, kaj de tiam eminentaj universitatanoj aliĝis al E (Bourlet, Boirac, ktp.). Iom post iom E penetris en kelkajn liceojn. Ni citu i.a. Evrot, kiu en 1902 gvidis kurson en la liceo de Grenoble, Deligny, kiu en 1904 fondis licean grupon en Saint-Omer, k. a.

En la unuagradaj lernejoj ni citu Robert, kiu gvidis kurson en Pariza lernejo (1905), kaj instruistojn: Vatel, kiu gvidis kurson por instruistoj (Paris, 1905, 30 ĝis 60 instruistoj ĉeestis), Picard, kiu verkis libron (L'E al'Ecole, 1911) pri la rezultatoj ricevitaj; Aizieres kiu organizis "L'E a l' Ecole", fr. Asocio de E-istaj instruistoj; Durieux, lernejestro en Lille, kiu dum 6 jaroj (ĝis la milito), aprobita de sia Inspektoro, daŭrigis kurson en sia lernejo, kun ekzameno kaj diplomo.

Post la milito, la cirkulero Becard (1922), malhelpis la progresojn. Post ties nuligo (1924) la movado progresis. En 1926-1927 ekzistis kursoj nedevigaj - en liceoj kaj kolegioj: Strasbourg, Saint-Omer, Annecy, Alger ktp., kaj en porkomercaj kaj teknikaj lernejoj.

La 20 dec. 1925, la Kongreso de la Unuiĝoj de Universitatoj por la Societo de la Nacioj, en Strasbourg, voĉdonis deziron por E.

En la supera instruado, la 1 nov. 1926 fondiĝis en Lyon Franelanda E-ista Univ. Federacio (sekr. Despeyroux) poc helpi al disvastigo de E ĉe la Universitatanoj (prof. kaj studentoj). Ĝi havas nun Langevin kiel honoran prez., Thiry kiel prez. kaj Guadet kiel ĝen. sekr. Tiu Federacio konsistas el grupoj ĉe la Universitatoj. La unua Kongreso (Toulouse dec. 1927) estis brila sukceso; ĝi ricevis, kiel la sekvantaj, la patronadon de la Ministro por Publika Instruado.

Sed precipe ĉe la unuagradaj instruistoj E sukcesis. Multaj el ili vidis en E ilon efikan por int. paciĝo kaj kontraŭmilita propagando. La plej konata propagandisto estas Ferez. En aŭg. 1932 li atingis belegan sukceson. Du gravaj ĉiujaraj Kongresoj de Ŝtataj Geinstruistoj okazis: unu en Clermont-Ferrand (Nacia Sindikato de Fr. Geinstruistoj, 80.000 ano)), la alia en Bordeaux (Unueca Sindikato pri Laika Instruado). Ili reprezentas grandan plimulton de la fr. instruistoj. Danke al Ferez (Clermont-Ferrand) kaj Marly (Bordeaux) ili, kun fortaj motivoj kaj analogaj esprimoj, postulis enkondukon de E en ĉiujn lernejojn, kaj la oficiala organo de la Nacia Sindikato (L'Ecole Liberatrice) dediĉas kronikon por E.

En dec. 1931, fondo de la "Groupement E-iste de l' Enseignement Primaire" (sekr. Despeyroux), kiu fariĝas (jan. 1933) la "Groupement E-iste de 1' Enseignement" (Desperroux kaj Ferez), kies organo estas la "Tribune E-iste" de Ferez.

En 1932, pli ol 500 geinstruistoj parolas E-n, kaj kursoj estas malfermataj ĉe Superaj Lernejoj por Instruistoj en Grenoble (Dejean) kaj Nice (Avril).

SFPE faris specialan propagandon ĉe la skoltoj. La 14 sept. 1924, laŭ instigo de Duval, kunveno de reprezentantoj de E kaj de skoltoj adoptis laborplanon. Duval fariĝis delegito de SFPE por propagando ĉe skoltoj. Okazis specialaj kursoj, ĉefe antaŭ la tendado en Gödöllö, 1933; ankaŭ favora artikoloj en skoltaj revuoj.

Ekzamenoj kaj diplomoj. La Franca Societo organizis kvar kategoriojn de ekzamenoj kaj de diplomoj. 1. Atesto pri Lernado (elementa). 2. Supera Atesto pri Lernado (komerca kaj teknika). 3. Atesto pri Kapableco, por kandidatoj al profesoreco - ekzistas speciala Atesto pri Kapableco por alilanduloj. 4. Diplomo pri Supera Studoj E-istaj, por profesoroj ĉe Altaj Lernejoj, fidindaj tradukistoj, ktp. Sed de ĝia kreo (1926) nur unu E-isto akiris ĝin.

Kunvenoj ekstergrupaj

Jam en 1900 SFPE decidis organizi 3 vespermanĝojn en Paris por grupigi la ĉiulandajn E-istojn loĝantajn provizore en la ĉefurbo. La unua (21 jul.) ricevis nur 9 kunmanĝantojn (2 alilandanojn); oni rezignis. Post kelkaj jaroj la Pariza Grupo decidis rekomenci la vespermanĝojn, (12 okt. 1904); ili fariĝis preskaŭ ĉiumonataj, la 12-an principe. La plej fama okazis la 1 aŭg. 1905, dum la ĉeesto de Z en Paris (250 personoj). Oni devas ankaŭ citi "La Barĉo" fondita de Cart por Atestuloj pri Kapableco. En 1907, oni organizis en Paris vesperkunvenojn teatrajn kaj artistajn, tekunvenojn, promenekskursojn. La sekcio de Montmartre organizis teatrajn vesperojn, kiuj baldaŭ (1909) fariĝis "La E-ista Kabaredo", prapatro de "Verda Kato". Antaŭ la milito oni estis organizinta kelkajn tagmanĝojn en diversaj kvartaloj de Paris. En 1924 Camescasse organizis ĉiujaŭde E-istan tagmanĝon. Sed la 12 dec. 1925 Warnier restarigis la famajn vespermanĝojn de la l2-a trimonatajn; ili estas precipe prop. kunvenoj: oni invitas ĵurnalistojn, scienculojn, politikulojn, ktp., kiuj renkontiĝas kun 50 ĝis 100 E-istoj. En 1931 Mittey fondis ĉiulundan tagmanĝon (Agapoj). 1933 alia ĉiumerkrede Balliroan. Plie oni kreis rendevuejojn en Paris kaj provinco; la ĉie konata estas tiu de la kafejo Talma, fondita de Ferrari (ĉiusabate), en Paris. Sed la plej fama ekstergrupa kunvenejo estis la "Verda Kato", E-ista Kabareto en Paris, fondita en dec. 1920 de la E grupo "Amika Rondo". Ĝi organizis kabaretajn vesperojn en sia "miaŭejo" ĉe apudbulvarda strato Notre-Dame-de-Bonne-Nouvelle. Ĝi tiris sian nomon el la famega "Nigra Kato", artista kabareto kiu floris de 1885 ĝis 1897. La programoj de V. K., inspiritaj de facila Muzo, konsistis el kanzonoj, revuscenoj, burleskaĵoj, ktp. La ĉefa organizanto estis Raymond Schwartz, kiu forlasis V. K. en 1925, kaj verkis "Verdkata Testamento" en 1926. Lin anstataŭis Paul Echard. Sed fine de 1927, kiam Echard forveturis eksterlanden, la V. K. ĉesis. Ĉefaj partoprenintoj: Le Cornec, Nels, Menu de Menil, Marchand, Dubois, Aisberg, Grenkamp.

Turismo

En okt. kaj dec. 1900, unuaj artikoloj de Lambert kaj Laisant en la grava "Revue du Touring-Club de France". En apr. 1901, unua kurso farita de Beaufront ĉe la Touring-Club; tuj poste, alia de Carlo Bourlet. En nov. 1901, la sidejo de la Pariza Grupo fiksiĝas en la Oficejo de Touring-Club (sed la kunvenoj okazas en la Sorbonne). Dum kelkaj jaroj Touring-Club alportis gravan helpon al E, kaj ĝia Revuo varbis multajn E-istojn. Post la milito, la agado ĉe la Sindikatoj de Iniciato akompanas la propagandon ĉe la komercistoj. Iom post iom, tiuj sindikatoj interesiĝas pri E, pluraj presigas reklamilojn. En febr. 1932, la Unuiĝo de la Federacioj de tiuj Sindikatoj esprimis diversajn dezirojn por enkonduko de E en sindikatojn, hotelojn, ktp; pluraj sekretarioj ĉeestis kursojn. En 1930 kaj 1931, SFPE organizas kun la Itala Federacio Turisma karavanojn al Italujo. En 1931 la urbo Cannes, la unua, starigis indikajn platojn en E sur siaj vojoj (danke al Cresp); poste la urbo Cagnes-ĉemaro (Guerrini). En 1932 la fr. fervojaj Societoj, okaze de la XXIV-a Kongreso en Paris, surmetis afiŝojn aŭ indikajn platojn en E en la ĉefaj limstacioj kaj en Paris; kelkaj konservis ilin depost tiu tempo. En 1932 kaj 1933 la Vojaĝoficejo Globe-Trotter en Paris organizas en sia sidejo kursojn pri E. En 1933 kreo degrupiĝo "E kaj Turismo", por helpi al turismo en Fr. kaj alilande per E. Iniciatinto: Dupuis. Prez A. Baudet, sekr: ĝen. Dupuis, kas. Marseille; alta patronado de subministro por turismo Appel; subvencio de la Norda fervoja Societo. Tiu grupiĝo organizis kolektivajn vojaĝojn propagandajn. En 1933, SFPE organizis karavanon al Köln kaj la bordoj de la Rejno (Petit), kun partopreno de Francoj, Hispanoj, Italoj kaj Katalunoj.

Komerco

La 14 jan. 1899, Canet (stenografisto) gvidis kurson ĉe la "École Pratique de Commerce" en Limoges. En 1904, kreo de Komerca sekcio en la Pariza grupo (Lecaron, Balliman, Peloille); ĝi elektis unu tradukanton en ĉiu departemento, por helpi al la komercistoj: trofrua provo; ĝi ĉesis en 1910. Ĉirkaŭ 1907 kelkaj grandaj magazenoj interesiĝas je E, havas interpretistojn, ktp. Sed neniu vera organizo antaŭ la milito. La 9 febr. 1921, la Pariza Komerca Ĉambro aprobis la raporton de Andre Baudet, kiu rekomendas disvastigon de E kaj ties enkondukon - nedevigan - en la porkomercajn lernejojn. De tiu tempo, la ĉiama propagando de Baudet igis favoraj al E la plimulton de la Komercaj Ĉambroj en Fr., kaj alilande. Kursoj pri E estas farataj en la komercaj lernejoj en Paris, kaj devige en la Lernejo de Supera Instruado por junulinoj. La Komercaj Foiroj (Paris Lyon, Marseille, ktp.) uzas E-n, havas standojn. En 1931, la Pariza Foiro interŝanĝis 248 leterojn en E kun 26 landoj. En 1923, en Lyon, la Scienca Kongreso por pliampleksigo de la int. komercaj interrilatoj, aŭdinte Bobin kaj Privat, voĉdonis (unuanime krom unu voĉo) deziresprimon rekomendante uzon de E. En 1923 fondo de "E kaj Komerco". En majo 1925, en Paris, dua Int. Konferenco por uzo de E en Komerco kaj Industrio; pli ol 400 delegitoj reprezentantaj 10 registarojn, 171 komercajn ĉambrojn, 14 komercajn foirojn, 208 firmojn aŭ privatulojn. 4 feb. 1931, Ĝenerala Kunveno de la Francaj Komercaj Ĉambroj, post kiu pluraj patronadas E-n kaj malfermas kursojn. 2 jun. 1931, kunveno de la prez.-oj de la Fr. Komercaj Ĉambroj rekomendas multigon de kursoj kaj petas, ke oni serĉu rimedojn por faciligi uzon de E en komerco kaj turismo.

Asocio: "E et Commerce" fondita (1923) por helpi al disvastigo de fr. ekonomio (Balliman, Delanoue, Deny, Rousseau, Warnier). La Foiro de Paris kaj la Pariza Komerca Ĉambro estis membroj fondantaj. La prez. estis d-ro Nuyts, poste Grandjean, kaj nun Baudet, kiu donis antaŭenpuŝon. Ĝi verkis vortaron de teknikaj terminoj nun presatan, organizis kunvenojn por perfektiĝo, perkorespondajn kursojn; kreis bultenon (1928); fondis sekcion por la oficistoj (kunvenoj por interparolado, prunto de libroj); kreis "Société Auxiliaire pour les Applications Commerciales de l'E". Ni citu ankaŭ: Andre Petit, Marseille, Dupuis, f-ino Gerard Dusausoy kaj Gueritte.

Sciencoj

Antaŭ la milito, la scienca E-movado naskiĝis en Francujo kaj ankaŭ poste ĝi havis diversajn sukcesojn (aliloke menciitajn). En majo 1925 okazis en Paris Int. Konferenco por uzado de Esperanto en sciencoj puraj kaj aplikitaj, organizita de ISAE (Rollet de l'Isle). Plej eminentaj scienculoj kaj teknikistoj patronis. Prez. Cotton. Ĝi studis la rimedojn por enkonduki E-n en la sciencajn kaj teknikajn rondojn; i. a. adoptis metodon por verki teknikajn vortarojn, kaj komisiis la ISAE por daŭrigi la laboron difinitan. En 1926 fondo de Bulteno de ISAE kaj de Teknikaj Vortaroj (Rollet de L'Isle, Rousseau). En 1929 fondiĝis la Grupo de la Ekslernantoj de la "Ecole Centrale des Arts et Manufactures" (A. Baudet, Badoit, Courtet, Deny, Dupuis, Marseille). En 1931, la medecina gazeto "Le Phare Médical" malfermis enketon pri Esperanto (Cligny), kiu vekis intereson en kuracistaj rondoj. De 1932, tiu gazeto resumas ĉiujn artikolojn en Esperanto (Briquet). - En Meteorologio, ni citu s-anon generalon Delcambre, dir. de la Nacia Meteorologia Oficejo en Paris, kaj reprezentanto de la Ministro por Aviado ĉe SFPE. En 1932, ĉe la Internacia Kongreso de Elektristoj, Cotton kaj Mesny apogis Wüster por enkonduko de Esperanto en tiun medion. Poste, la oficiala bulteno de la "Societé Française des Electriciens" resumas ĉiujn artikolojn en Esperanto (Mesny). En 1933, Cotton prezentis E-n en Madrid ĉe Komisiono por Sciencaj Terminoj komisiita de la lnternacia Instituto por Intelekta Kooperado.


Subtenantoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Enciklopedia de Esperanto de 1934, multaj konataj personoj aprobis formale aŭ bonvolis patroni Esperanton. Jen tiuj kiuj ĝi listiĝas:

  • Membroj de Franca Instituto: Appel, d' Arsonval, Daniel Berthelot, Branly, Broea, Calmette, Charcot, Cotton, generalo Ferrie, Guillet, Lallemand, Lecornu, Lumiére, Meillet, Painleve, Richet, Roux, generalo Sebert.
  • Aliaj scienculoj: Aulard, M. Boulle; generalo Delcambre, Langevin.
  • Membroj de la Medicina Akademio: Broca, Calmette, Pinard; Roux, Sergent, Richet ktp.
  • Industriistoj: Eifel, Farman, Michelin.
  • Verkistoj: Henri Barbusse, Léo Clarelie, Fr. Coppée, d-ro Foveau de Courmelles, Léon Frapié, Romain Rolland, Jules Romains.
  • Komercistoj: Pascalis, Andre Baudet.

Politikistoj[redakti | redakti fonton]

Ministroj[redakti | redakti fonton]

Fr. Albert, Anterion, Bonnefous, Chaumet, Daladier, Dalbiez, Gaston Gerard, Hennessy, Herriot, Honnorat, Leygues, de Monzie, Painleve, Steeg, kaj multaj deputitoj kaj senatanoj.

En 1907 la deputito Lucien Cornet prezentis projekton, subskribitan de 69 kolegoj, por enkonduko de Esperanto (nedevige) en la publikan instruadon. - Nun estas formata grupiĝo por Esperanto en la Ĉambro de la Deputitoj.

Aliaj politikistoj[redakti | redakti fonton]

Ferdinand Buisson, Albert Thomas. La plej famajn mi citis, ĉar nur en la Scienca Akademio (unu el la 5 partoj de Franca Instituto), pli ol 40 scienculoj subskribis deziresprimon por Esperanto (laŭ instigo de Maurice Rollet de l'Isle).

"Komuna lingvo estas la plej efika ilo por homfrateco, la esenca instrumento por paco" (Richet) - "Vi helpos por krei en la mondo tiun unuecon de direkto, kiun ni, ĉiuj kaj ĉiaj, deziras en nia lando" (Painleve). - "Esperanto estas la plej bela donaco al la homaro" (Prof. Gosset) - "Esperanto gardos la naciajn lingvojn kontraŭ la alilingva enpenetro, kiu fuŝas ilin ĉiutage pli" (Coppée) - "La sukceso de Esperanto malebligos la precipecon de fuŝita angla lingvaĉo, kaj helpos samtempe al defendo de la franca, kaj al pureco de la angla." (Aulard) - Fine Meillet, la fama lingvisto, en sia libro "Les Langues dans l' Europe Nouvelle": "Vana estus teoria diskuto: Esperanto funkciis."

Dum la 15 unuaj jaroj de intensa propagando en Francio, sufiĉe multaj verkistoj atakis Esperanton. Ni citu: Fr. Sarcey, kun kiu polemikis Gabriel Chavet. André Theuriet, kies opinio tamen ŝanĝiĝis, ĉar poste li permesis la tradukon de siaj verkoj. Remy de Gourmont, kiu severe atakis Esperanton kaj skribis la antaŭparolon de broŝuro de Ernest Gaubert: "La Sottise Espérantiste" (la Esperantista Stulteco), en kiu la aŭtoro opinias, ke jam ekzistas unu tutmonda lingvo, t. e. la franca. Lia frato Jean de Gourmont opinias, ke la tutmonda lingvo estas la latina. Sed, krom la lasta, tiuj atakoj okazis antaŭ la unua mondmilito, kaj nun (en 1934) atakas publike Esperanton nur kelkaj ĵurnalistoj, kies nomojn ne konservos la estonto.

Propagandistoj[redakti | redakti fonton]

Propagandistoj, kiuj utile agis por Esperanto en regiona propagando, sed ne estas menciitaj en la artikolo mem:

Aussenac, en. sekretario de la Nordorienta Federacio. F-ino Barret (Valenciennes). Bosc (Le Havre). Botolelaky (Madagaskaro), aŭtoro de la unua ŝlosilo Esperanto-malgaŝa. Bourdelon, senĉesa propagandisto en gazetoj, enkondukis Esperanton en la Foiron de Marseille. Boyer, prezidanto de la Provenca Federacio, igis favoraj al Esperanto dekkvinon da parlamentanoj Collin (Nancy). Coppet (mortinto), kiu estis longtempe komitatano de la Pariza Grupo. Courtinat (Lyon) F-ino Desmarest (Amiens). Doue (Parizo). Ferrain, kiu reorganizis la Burgonjan Federacion post la unua mondmilito. S-ino Ferran (Tours, paroladistino). Frecot (Nancy, mortis) Gabert (Saint-Etienne). Gassot, sekretario de la Centrorienta Federacio. Génermont, longatempe komitatano de SFPE kaj de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Gicquel, sekretario de la Centra Federacio, Gillet (Parizo, mortis). Gonon (Thiers). S-ino Honnorat (Limoges). Houze (Dunkerque), tre agema en la Norda Federacio kaj en radio. Prof. Jacoubet (Universitato de Grenoble). Jossinet, sekretario de la Parizregiona Federacio. Kapitano Leger, reorganizanto kaj prezidanto de la Normanda Federacio. Leŭtenanto Mannevy (Conde), mortpafita en Maroko en 1912. Marly (Bordozo), komitatano de SFPE de pli ol 20 jaroj. Merckens (mortis en 1911), unu el la unuaj batalantoj por Esperanto, verkis kun Théophile Cart kaj Berthelot la unuan nacian-Esperantan vortaron, tradukis de Honoré Balzac "la Vendetta", 1911. D-ro North (Strasburgo). Perrin (Calais), aŭtoro de la prop. folioj de G. P. Ploussu (Grenoble). Prochasson; reorganizis la movadon en Francokcidento post la milito, F-ino Rameau (Limoges). Ratefiarison, la unua atestulo pri kapableco en Madagaskaro post la milito. F-ino Recoura, prof. ĉe la Universitato de Grenoble. Rivier, organizinto kaj en sekretario de la Nordafrika Federacio. Robin, kiu prezidis la Normandan Federacion antaŭ kaj post la unua mondmilito kaj organizis grupojn Sergent (Boulogne-sur-Mer), unu el la organizantoj de la 1-a UK en 1905 kaj S-ino Sergent. Solsona, Esperantista presejmastro kaj eldonisto. Soubranne (Tulle). Thomas (Clermont-Ferrand), Tiard (Parizo). Multaj francaj Esperantistoj estas menciitaj en la fakaj artikoloj, ktp

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]