Esperanto-movado en Estonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto-movado de Estonio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

(laŭ Enciklopedio de Esperanto 1933)

Komenco[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ol Esperanto penetris Estonujon, ekzistis tie movadeto por Volapük: aperis 2-3 lerniloj por estonoj, propagandis Tartua universitata profesoro von Oettingen, ĵurnalisto A. Grenzstein, J. Leppik.

La unuajn Esperanto-pionirojn varbis reklamoj en estonaj gazetoj kaj propagandiloj disvastigitaj de la Peterburga Esperanto-Societo Espero (fondita en 1892). Villem Vaher, Hermann Stahlberg, Jaan Tenisson estis tiel varbitaj.

La komencon de memstara estona Esperanto-movado signas la apero de la unua Esperanto-lernilo estona kiel aldono al la populara ĵurnalo Postimees (1893). Ĝia vortaro Esperanto-Estona estis en 1895 represita en Nurembergo (Nürnberg). Duan lernolibron estonan aperigis en 1899 Hermann Stahlberg. Dume en Narva jam en 1896 ekzistas grupo da Esperantistoj. Vera movado ekestas tie, kiam J. Tenisson en 1901 fervorege varbas, agitas, instruas pri la nova lingvo.

Unuaj Esperanto-kluboj[redakti | redakti fonton]

Tiam J. A. Rahamagi aperas en Talino (Tallinn) sur la scenejo kun gazetartikoloj kaj lernolibroj. Kune kun F. Krass kaj fraŭlino Marta Reichenbachen 1907 li fondis la unuan estonan Esperanto-societon. J. A. Rahamagi aperigas kune kun kelkaj fervoruloj en 1907 hektografitan, en 1908 presitan Esperanto-gazeton Estlanda Esperantisto.

Fondiĝas privata Esperanto-klubo en Pärnu, oficialaj societoj en Narva (1911) kaj Tartu (1914). La malvasthorizonta rusa polico ĵaluze ekatentis la novan movadon, kiam ekde 1907 komenciĝis intensa propagando per ekspozicioj, eldono de Esperantaĵoj, aranĝado de kursoj, de vesperfestoj kaj ekskursoj (al Finnlando, kie okazis amika akcepto de la fratgentaj samideanoj). La pioniroj de Esperanto aranĝis eĉ propagandajn Esperanto-paroladojn de eksterlandaj Esperantistoj: de Donald Evans Parrish el Usono (1912) kaj Augustin Pitlik el Prago (1913).

Karakteriza trajto de tiu unua estona Esperanto-movado estas la persista uzado de Esperanto en la societa vivo kaj en la intersamideanaj rilatoj. Tio parte estis eĉ nepre necesa, ĉar en Tartu la societo iam havis anojn el 7 nacioj, ĉar Tartu estis universitata, internacia urbo.

Unua mondmilito kaj sendependiĝo de Estonio[redakti | redakti fonton]

La unua mondmilito parte haltigis la societan vivon, la februara revolucio en 1917 akcelis pli viglan agitadon kaj propagandon, sed ĉion ĉesigis la invado de la germana armeo en 1918. Ĝia foriro en la aŭtuno samjara ebligis rekomencon de kulturceladoj estonaj jam en libera lando, sur propra teritorio (la Estona Respubliko estas proklamita la 24-an de februaro 1918).

La tri nomitaj societoj ekhavis heredantojn: en Talino V. Aro, J. Vahtkerl, Helmi Dresen fondas Esperantistan Unuiĝon Espero (1919), kiu transprenas la bibliotekon de la malnova societo kaj al kiu aliĝas pluraj malnovaj agemaj anoj: J. Rosenberg, A. Tippi, T. Õunapuu, M. Tartu kaj aliaj. En Tartu UEA-delegito Rudolf Blaufeldt kune kun studanto H. Busch funkciigas novan societon (1921), same fondiĝas societoj en Narva (1921); en Haapsalu (1921), kie estas nominda pioniro Johannes Grünthal, delegito kaj dumviva membro de UEA, varbinta por Esperanto la eldoniston P. Tamwerk, eldonintan diversajn utilajn Esperanto-librojn; en Valga (1922), Pärnu (1930), Võru (1929), Sindi (1930), Rakvere (1931), Viljandi (1932) kaj aliloke. Tiuj ĉi neŭtralaj societoj estas unuiĝintaj en Esperanto-Asocio de Estonio (EAE, fondita en 1922). Krome fondiĝis fakaj Esperanto-societoj aŭ grupoj en diversaj lokoj: junularaj, laboristaj, instruistaj, fervojista kaj aliaj.

Ekde 1921 la estona Esperantistaro havas daŭrajn interrilatojn kun eksterlandaj Esperantistoj. Somere de 1921 okazis memorinda vizito de finnaj samideanoj al Talino (partoprenis Vilho Setälä, Leo Jalava, Albin Sandström kaj aliaj). Poste tiaj vizitoj fariĝis pli oftaj kaj ankaŭ la estonoj kelkfoje ĉeestis karavane la Universalajn Kongresojn (UK).

Esperanto-Instituto de Estonio (EIE)[redakti | redakti fonton]

En 1925 fondiĝis Esperanto-Instituto (EIE), do la estonaj Esperantistoj povis de tiam ekzameniĝi pri korespondist-, instru- kaj scienca kapablecoj, ricevante diplomojn rekonatajn ankaŭ de oficialaj instancoj. La ekzamenpostuloj respondis antaŭ 1934 proksimume al tiuj de Germana Esperanto-Instituto en Lepsiko (Leipzig). Sed la laborkampo de EIE ŝajnas esti pli vasta, estinte dividita en aŭtonomajn sekciojn: lingvan, lingvopedagogian kaj lingvohistorian. La nombro de la ekzamenitoj ĝis la 1-a de aŭgusto 1932 estis 318. La estraro tiam konsistis el direktoro Vaher, fakestroj Sakaria, Henrik Seppik, Türn, Helmi Dresen, Lübek, Eik.

Radio kaj turismo[redakti | redakti fonton]

La propagandaj metodoj akiras pligrandan amplekson: al la malnovaj rimedoj aldoniĝis radio (ekde 1927 regule okazadas radio-paroladoj en la sendstacio de Talino), diskonigo de Estonujo eksterlande per eldono de Esperantaj broŝuroj, subvenciate de la ŝtato; fondo de propra per Esperanta Turist-Societo Esperanta Turista Komisiono (ETK, 1930), aranĝinta jam multajn ekskursojn al Svedlando, Laponujo kaj aliloken, kaj la unuan grandan aŭtobusekskurson al Parizo tra diversaj landoj (1932).

Periodaĵoj kaj estona Esperanto-literaturo[redakti | redakti fonton]

En 1920 ekaperis manskriba Esperanto-gazeto Estonia Esperantista Revuo ĉe la Talina societo; ĝin sekvis en 1922 Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio (hektografita). De 1923 la gazeto aperadas presite.

Kreskas la estona Esperanto-literaturo: la modestajn unuajn lernolibrojn de Vaher, Stahlberg, Rahamagi, ekstere kaj enhave nesufiĉajn, sekvis iom pli altnivelaj eldonaĵoj de J. Rosenberg. En 1926 aperas la unua kompleta lernolibro por memstudantoj de magistro M. Arvisto, 1926 la tre kompleta Esperanto-Estona Vortaro de Vo-Ko (Vortara Komisiono, laborinta ĉe Espero gvidate de Helmi Dresen). Konversacia kurso de Esperanto de Vaher (1930) atingis jam 3 eldonojn. Granda okazaĵo estis la apero de la unuaj Esperanto-tradukoj de estonaj aŭtoroj: de Malbonaj flankoj de la sporto de d-ro J. Wilms (trad. J. Vahtkerl) kaj de Kvin Noveloj de Fr. Tuglas (trad. Henrik Seppik). En 1934 la nombro de la estonaj Esperanto-eldonaĵoj estas taksata je almenaŭ 60 (eldonkvanto proks. 100.000 ekzempleroj). En 1933 aperis ankaŭ la Estona Antologio, kolekto de klasikaj verkoj de la estona literaturo en Esperanto.

Instruado[redakti | redakti fonton]

La instruado de Esperanto post 1920 tre senteble fariĝis pli sukcesa. Okazis post tiu tempo centoj da kursoj diversloke. Danke al la disvastiĝo de laŭnaturaj instrumetodoj (kun laŭebla evitado de enua libro-laboro) la Esperanto-kursoj - laŭ aserto de Enciklopedio de Esperanto - ĝuis "nun jam la famon de ekstreme agrablaj kaj utilaj 'tempopasigoj'". Pastro Andreo Cseh mem instruis en Estonujo kelkajn kursojn (1928, 1929 kaj 1931). Li varbis inter la estonoj fervorajn disĉiplojn, el kiuj Henriko Seppik, Elinjo Pahn kaj Neeme Ruus estas instruintaj eksterlande Esperanton kun granda sukceso. Krom A. Cseh en Estonujo estis gvidintaj Esperanto-kurson Julio Baghy el Budapeŝto, Gösta Ahlstrand el Alvkarleö, Karl Tunón el Uppsala kaj aliaj.

Esperanto en publikaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ dek jaroj eksperiment-instruis V. Vaher Esperanton en urba elementa lernejo de Talino. En 1922 ekinstruis kun daŭra sukceso Elisabeth ("Elinjo") Lübek la lingvon en knabina elementa lernejo samurbe kaj gvidas tie la Esperanto-lernadon ĝis nun (1934). En 1923 P. Ernits ekinstruis en Valgo je tem. lernejo kaj gimnazio, kun bona sukceso. Danke al 2 someraj kursoj de pastro Cseh, aranĝitaj por instruistoj en Tartu, la Esperanto-instruado penetris en tre multajn kamparajn lernejojn, disportite de la kursanoj. Sekve de tio la Internacia Cseh-Instituto havas en Estonujo specialan reprezentanton, instruistion Johannes Jaanisto en Tartu, kiu observas la evoluon de la Cseh-metodo en la lando.

Ŝtataj agnoskoj[redakti | redakti fonton]

La registaro kaj ĝiaj organoj jam kelkfoje estas oficiale rekonintaj la Esperanto-movadon. La Helsinki-an mondkongreson patronadis ankaŭ la estona ambasadoro d-ro Fr. Akel, la Nurembergan kongreson ĉeestis reprezentanto de la estona klerministerio, en 1924 aperis dekreto de la klerministerio pri laŭdezira instrueblo de Esperanto en lernejoj, du jarojn la estona Esperanto-gazeto ricevis subvencion de la ŝtato, Esperanta Turista Komisiono (ETK) havas oficialan reprezentantlokon en la ŝtata turismo-komisiono ktp. En 1925 Esperanto estis instruata je ŝtata kosto en la Talina instruista seminario, ŝtate subvenciitaj estis ankaŭ la supre menciitaj porinstruistaj Cseh-kursoj (en 1928 kaj 1931). Dum la ŝtate subvenciita kongreso de instruistoj de fremdaj lingvoj en Tallinn (1927) ankaŭ la estonaj Esperanto-instruistoj oficiale kunsidis en propra sekcio, voĉdonis dum la ĝeneralaj kunvenoj.

Esperanto-Asocio de Estonio (EAE)[redakti | redakti fonton]

(laŭ Enciklopedio de Esperanto 1933)

Ĉirkaŭ 500 anoj (1933). Monata gazeto: Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio. Prezidanto Vaher, aliaj estraranoj: J. Türn, K. Brauer, Helmi Dresen, E. Lübek, E. Eik, E. Mälson, A. Siitam, d-ro M. Kolomoicev. Societoj aliĝintaj al EAE: Espero en Tallinn, prezidanto J. Türn, en Tartu, prezidanto J. Jaanisto; en Valga, prezidanto E. Ernits; en Narva, prezidanto K. Kultman; Akademia Esperanto-Klubo en Tartu, prezidanto profesoro d-ro H. Richter; en Sindi, prezidanto Aŭg. Ots; en Võru, prezidanto A. Marju; Rakvere, estraranoj Kihlefeldt, Koov, Liiv, Markson kaj Priks; en Viljandi, estraranoj A. Pung ktp. Vd. ankaŭ la artikolon Esperanto-Asocio de Estonio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]