Esperanto-movado en Sud-Afriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-movado en Sud-Afriko estas Esperanto-movado pri kaj por Esperanto en Sud-Afriko.

Frua historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj Esperanto-pioniroj en la tiuepoke angla kolonio Kablando estis W. Way kaj H. Clark. En 1908 en Velingtono estis fondita Esperanto-grupo. Pioniro en Transvalo estis W. Coquelin (1901) en Johanesburgo (Johannesburg) A. F. Whiteside (1905) kaj en Pretoria H. Carter, kiu fondis tie en 1906 la unuan Esperanto-grupon. La centro de la movado estis Pretoria, kie fondiĝis Esperanto-Societo en 1908. Dum 1926 tie okazis 12 Esperanto-kursoj, gviditaj de James kaj s-ino R. Spero. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 en Kablando troviĝis Esperantistoj en kvar lokoj kaj en Transvalo en sep lokoj. UEA-delegitoj estis en 1933 en Beaufort West, Kaburbo (Cape Town), East London kaj Johanesburgo.

Movado[redakti | redakti fonton]

Esperanto-Asocio de Suda Afriko estis fondita en 1962 kaj aliĝis al UEA en 1969.

Inter la ĉefaj aktivuloj citindas Edwin de Kock, kiu krom verkisto estis prezidanto de la asocio de 1977 ĝis 1989 kaj redaktoro de la landaj Esperanto-periodaĵoj Afrika Esperantisto, 19551957 kaj de Bona Espero, 19771979, 19861987.

La 3-a Sudafrika Subkontinenta Esperanto-Kongreso okazis de la 27 de aprilo ĝis la 5-a de majo de 2006 en Muizenberg apud Kaburbo (Cape Town). Ĝin partoprenis esperantistoj el Sudafriko, Ganao, DR Kongo, Namibio, Zimbabvo kaj Pollando (vidu raporton[rompita ligilo])

En la 46a Konferenco de ILEI en Herzberg, Germanio en 2013 estis akceptita ILEI sekcio de Sud-Afriko.

Fama verkisto[redakti | redakti fonton]

Edwin de Kock estis prezidanto de la Esperanto-Asocio de Suda Afriko de 1977 ĝis 1989 kaj redaktoro de la landaj Esperanto-periodaĵoj Afrika Esperantisto, 19551957 kaj de Bona Espero, 19771979, 19861987. Plie li estas unu el la plej bonaj poetoj de la Movado. Li loĝas en Usono.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Edwin de Kock, Sub Fremdaj Ĉieloj (Flandra Esperanto-Ligo, 2007) p. 131-154: 100 jaroj da Esperanto en Sud-Afriko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]