Esperanto-movado en Bulgario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Esperanto-movado en Bulgario. Bulgario en 1934 laŭ la tiujara Enciklopedio de Esperanto estis "juna ŝtato, kun popolo malfruiĝinta en la kultura progreso, kalkulanta tre limigitan kvanton da personoj, kiuj posedus fremdajn lingvojn" kaj tial prezentis "bonan grundon por la Esperanto-movado".

Komenco[redakti | redakti fonton]

Jam en 1888 troviĝis apartaj Esperantistoj, lernintaj la lingvon per rusaj lernolibroj. Tion favoris la proksimeco inter la lingvoj rusa kaj bulgara, kaj ankaŭ la populareco de la rusa literaturo. La unua lernolibro por bulgaroj aperis en 1889, verkita de Miloslav Bogdanov, kiu prezentis sin antaŭ la publiko kun la esperantigita nomo "D-ro Favorogloro Diodono", kio longe liveris materialon al la bulgaraj humoristoj. Kelkaj personoj, lernintaj Esperanton, aliĝis al Bogdanov kaj li formis jam en 1889 "Societon de la amikoj de tutmonda lingvo," en Sofio, je kies nomo li komencis eldoni monatan gazeton Mondlingvisto, la dua Esperanta gazeto laŭtempe en la mondo, de kiu tamen aperis nur du aŭ tri numeroj. Baldaŭ la societo mortis: la anojn forpelis la malbona famo pri la lingvo, kaŭzita per la konduto de Bogdanov.

Ĉirkaŭ 1897 komencis viglan propagandon Aristo Popov, kiu eldonis lernolibron, verkis artikolojn en ĵurnalo kaj revuoj, faris paroladojn. Al li helpe venis la entreprenema Georgi Oreŝkov. En 1898 jam estis sufiĉa kvanto da unuopaj Esperantistoj. Fine de la sama jaro en Tirnovo fondiĝis loka grupo "Lumo" kaj en 1900 en Plovdiv la klubo "Stelo", kiu faris efikan propagandon, eldonis lernilojn, aperigis monatan ilustritan gazeton Rondiranto, kiu daŭris tri jarojn kaj duonon, nome de febr. 1902 ĝis aŭg. 1904.

Ĉirkaŭ 1904 en la ĉefurbo Sofio fondiĝis la loka societo "Aŭroro", sub gvido de Nikola Kovaĉev, Petr Popov, Georgi Aktarĝiev k. a. En 1904 aperis en Ruse la gazeto "Trumpetisto" de Aristo Rjaĥovski (marto-sept.). En 1905 en Sofia rondo de universitataj studentoj (Rjaĥovski, Simeon Petkov, Georgi P. Genov—en 1934 universitata profesoro de juro, - Georgi Nikolov, Petr Spasov, Georgi Zografski, Georgi Karastojanov k. a.) komencis seriozan laboron kun granda sukceso. Komence ili eldonis litografe tre bonan gazeton "Unua Paŝo" (jan.- dec. 1906).

Unua bulgara Esperanto-kongreso[redakti | redakti fonton]

En 1906 la Esperantistoj el Sofio kunvokis la unuan bulgaran Esperanto-kongreson en la ĉefurbo. La sekvintaj kongresoj okazis en: 1907 Tirnovo, 1908 Ŝumen, 1909 Ruse, 1910, 1919, 1920, 1921, 1922 Sofio, 1923 Tirnovo, 1924 Ruse, 1925 Sofio, 1926 Varna, 1927 du kongresoj: eksterordinara en Sofio kaj ordinara en Plovdiv, 1928 Vraca, 1929 Vidin, 1930 Sofio, 1931 Stara Zagora, 1932 Sofio. Antaŭ la unua kongreso okazis en Tirnovo 1905 interkonatiĝa antaŭkongreso, kiun ĉeestis 25 personoj.

Rezulte de la Sofia kongreso de 1906 fondiĝis "Bulgara Societo por propagando de Esperanto", kiu en 1907 ekeldonis dumonatan gazeton Bulgara Esperantisto, bone redaktatan, sed de ĝi aperis nur tri n-roj (jan. - jun.). La societo ne daŭris longe. Same la rondo de ĝiaj iniciatintoj disiĝis.

Inter la gvidantoj de la movado en Sofio kaj la grupo "Lumo" en Tirnovo ekestis antagonismo: la sofianoj prefere atentis la sciencan flankon de la afero, la tirnovanoj emis al brua amasa movado, kaj en 1907 ili eldonis propran gazeton "Lumo" (okt. 1906 - jun. 1910). Inter tiu gazeto kaj Bulgara Esperantisto estis rivaleco. Post kiam ĉesis vivi la Societo por propagando de Esperanto, la tirnovoa grupo kunvokis en sian urbon novan kongreson, kunmetis la fundamenton de la Bulgara Esperantista Ligo (BEL). La centro de la Ligo alterne lokiĝis en Tirnovo (1907-1908), Ŝumen (1908-1910), Sofio (1910-1928), Ruse (1928-1930), Sofia (1930).

En 1911 aperis personaj malkonkordoj en la movado: la agantoj en la ĉefurbo montris tre severan kritikemon al kelkaj ĝistiamaj gvidantoj en la provinco. Tio malfortigis la organizaĵon. Aliparte en la sama jaro la sekretario-kasisto de BEL, Teodor Kanev fariĝis idisto kaj per cirkulero invitis la bulgaran Esperantistaron sekvi lian ekzemplon. Tio konfuzis ankoraŭ pli multe la movadon.

Kunlaboro kun rumanaj esperantistoj[redakti | redakti fonton]

En la kongreso de 1910 en Sofio, kiun ĉeestis multaj rumanaj samideanoj, oni decidis unuigi la du naciajn Esperanto-gazetojn "Lumo" kaj "Rumana Esperantisto"; kreiĝis komuna gazeto, "Danubo", redaktita de miksita dunacia komitato kaj presata en Bukareŝto (okt. 1910 - jul. 1912). Malĉev D. eldonadis en 1911 monatan "Semo" dulingve, poste ĉiusemajnan gazeton "Kulturo" kaj "ĉiutagan" Telegramo. Jam en 1908 la kongreson en Ŝumen partoprenis samideanoj el la najbara Rumanujo. Similaj reciprokaj vizitoj okazis plue en 1909 en Bukareŝto, 1910 kaj 1911 en Sofio, 1912 en Ruse, 1922 en Cluj, 1923 en Tirnovo kaj Timiŝoara, 1929 en Arad. Krome la bulgarajn kongresojn en 1922 kaj 1930 partoprenis s-anoj el Jugoslavujo kaj tiun en 1932 s-anoj el Rumanujo. Notinda estas la agado de la rusa esperantisto Evstifejev Nikolaj, kiu de 1908 ĝis 1910 loĝis en Sofio.

En 1912 BEL ŝanĝis sian nomon je Bulgara Esperantista Societo, bazita sur centraliga tendenco, en 1926 BES nomiĝis Bulgara Esperantista Asocio. Depost 1919 la oficiala organo estas la Bulgara Esperantisto.

Ĉ. 1925-26 montriĝis en la organizaĵo kaŝa interna batalo, kun politikaj tendencoj. Sekvo de tio estis financaj embarasoj, tre granda ŝuldo, organiza dekadenco. En 1927 la aferoj trudis kunvokon de eksterordinara kongreso, kiu havis la taskon solvi la internan krizon.

En la kongreso en 1930 okazis ankaŭ balkanlanda konferenco, partoprenita de esperantistoj el Bulgarujo, Jugoslavujo, Grekujo kaj Rumanujo. Estis decidite komenci komunan balkanan Esperanto-revuon "Balkana Konkordo"; ĝi aperadis tamen nur de jan. ĝis jul. 1931 (7 n-roj).

Depost 1928 la proletaj Esperantistoj apartiĝis en specialan landan organizaĵon "Laborista Esperanto-Asocio en Bulgario", kun pres-organo unue Balkana Laboristo, poste Meĵdunaroden Ezik (Internacia Lingvo). Ĝi eldonis propagandajn broŝurojn kaj Esperantan-bulgaran kaj bulgaran-Esperantan vortarojn, verkitajn de Grigorov Asen. La organizaĵo estas sufiĉe forta kaj agema.

Ido en Bulgario[redakti | redakti fonton]

La Idista Movado aperis en 1922—23 tre malforte; fondiĝis grupoj en Plovdiv kaj Kjustendil, dum 11/2 jaroj oni eldonis gazeton "Oriental-Idisto". Baldaŭ la movado plene estingiĝis. En 1926 okazis en Sofio diskuto en du sinsekvaj publikaj kunvenoj inter Krstjo Misirkov kaj Atanas D. Atanasov, pri Ido kaj Esperanto.

Oficialaj rekonoj[redakti | redakti fonton]

Oficialaj sukcesoj estis sperteblaj ĉefe sur la instrua kampo. En 1912 la ministerio de instruado per speciala cirkulero rekomendis al ĉiuj lernejoj de la lando la tiam aperintan Lernolibron de Esperanto de Ivan Krestanov, kiu en 1908 fondis "Bulgaran Esperanto-Bibliotekon". Samjare oni instruis Esperanton en Dupnica kiel laŭvolan lernobjekton kun oficiala aprobo. En 1920 la ministro de la popola instruado rekomendis la lingvon al la atento de la direktoroj de la mezgradaj lernejoj (cirkulero N. 37.923 de 20. XII), kaj sugestis, ke ili akcelu la gimnazianojn lerni la lingvon en la vesperaj kursoj. En 1921 la ministerio rekomendis al la lernejaj bibliotekoj la gazeton Bulgara Esperantisto (cirk. N 1870 de 27.I.) En 1921 per la leĝo pri la popola klerigo (artikolo 143) Esperanto estis oficiale enkondukita kiel nedeviga lernobjekto en la programon de la "realaj lernejoj" (geknaboj de aĝo 14-16 jaraj). La lingvo estis oficiale instruata de ŝtate pagataj lektoroj en ĉirkaŭ 30 lernejoj dum 1921/22, 1922/23, 1923/24 kaj parte dum 1929/25 lernjaroj. En 1925 la leĝo estis modifita, la "realaj lernejoj" kiel aparta lernej-speco forigitaj kaj sekve la instruado de Esperanto en ili nuligita.

En 1928 la ministro de instruado ordonis (per cirk. N 9607 de 10.IV) disformigon de ĉiuj gimnazianaj Esperanto-grupoj kaj de ilia landa ligo; ankaŭ estis malpermesate al la lernantoj viziti la Esperanto-kursojn kaj ricevi la gazetojn Bulgara Esperantisto kaj Esperantista Gejunularo. La preteksto estis, ke Esperanto servus kiel kaŝilo de nepermesata propagando de politikaj ideoj inter la gimnazianoj kaj krome ĉar Esperanto estas facila lingvo, la studentoj alkutimiĝus al la lernado de facila lernofako kaj pro tio ili ne havus energion lerni pli malfacilajn lernofakojn. BEA kontraŭagis per ekspozo, eldonita broŝure kaj disvastigata en la publiko. Sed jam en 1931 la ministro per nova cirkulero (N 42.402 de 21. XII) nuligis la antaŭan ordonon kaj restarigis la antaŭan favoran sintenadon de la ministerio. Esperanto estas oficiale instruata de ŝtate pagata lektoro en la sofia ŝtata blindul-instituto depost 1922 ĝis nun kaj al la poŝt- kaj telegraf-oficistoj en la vesperaj kursoj de fremdaj lingvoj, aranĝataj de la direkcio de PTT en Sofio dum 1929, 1930, 1932. Dum la lernjaroj 1931-32 kaj 1932-33 la komerca knabina gimnazio "Minerva" en Sofio enkondukis devige Esperanton en la lastaj 2 klasoj. Esperanton propagandis per paroladoj kaj artikoloj Krestanov, Atanasov, Pamporov kaj Ĥesapĉiev. - Interesa konstato: la movado signis fortan progreson en la jaroj 1900, de 1906 ĝis 1910, 1912, de 1921 ĝis 1925, kaj periodoj de la dekadenco estis: 1902-1905, 1911, 1913-1920, 1926.

Aldono. En 1931 la stato de Bulgara Esperanto-Asocio estas: 26 lokaj grupoj kun sume 500 membroj. Prez. Georgi Aktarĝiev. Apud la asocio estas fondita Bulgara Esperanto-Instituto, kun celo organizi ekzamenojn, kontroli la Esperanto-eldonaĵojn, direkti lingvajn studojn, kolekti materialojn pri la enlanda movado, bone iniciatita, sed malvigle aganta. BEA en 1934 estis en periodo de malforteco, sekve de la organiza krizo de 1926-1927. La budĝeto de BEA en 1931-32 estis 20.000 levoj. La organo Bulgara Esperantisto tiuepoke aperis regule.

Kelkaj gravaj Esperanto publicaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lernolibroj kaj vortaroj[redakti | redakti fonton]

En Bulgario ĝis 1934 estas venditaj sume 70.000 lernolibroj kaj 12.000 vortaroj de Esperanto. El la pli gravaj lernolibroj, vortaroj kaj tradukaĵoj:

  • 1900: Popov kaj Oreŝkov. Plena manokonduko por ellerno de la Internacia Lingvo Esperanto, 1900;
  • 1930: Krestanov. Vortaro de Esperanto (E-B kaj B-E kaj gramatiko) 3-a eld. 1930;
  • 1931: Atanasov. Kurso de Esperanto, 7-a eld. 1931.

Literaturaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1982: Skizoj pri la historio de bulgara Esperanto-movado, kunmetitita de Dimităr Papazov. Sofio: Bulgara Esperantista Asocio 1982, 128 p.
  • Pliajn verkojn vd. en la datumbazoj sub eksteraj ligiloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

.