Esperanto-movado en Burundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperanto-movado en Burundo estas juna, sed samtempe sufiĉe vigla. De la fino de 1990-aj jaroj en Burundo estiĝis kelkaj Esperanto-kluboj, kaj poste estis establita la Asocio Nacia por Esperanto en Burundo (ANEB).

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1999 Japhet Bayori Ntunzwenimana, reveninta el rifuĝejo en Tanzanio al Rumonge, ricevis de belgo Emile Van Damme lernolibron "Metodo dekunu"[1]. Poste li mem interesis kelkajn kiel Diallo Kashindi kaj Léopold Mugabaranoga, kiuj energie eklernis la Internacian Lingvon. Tiuj du varbis aliajn kaj establis diversajn klubojn ĉe lernejoj en Rumonge. Rezulte de kunlaborado de novaj organizaĵoj estiĝis "Club Burundais d’Espéranto" (CBE), inter anoj de kiu estis Jérémie Sabiyumva, nuna prezidanto de Asocio Nacia por Esperanto en Burundo (ANEB), kiu en 2008 aliĝis al UEA.

Dum tuta aŭgusto kaj unuaj dek tagoj de septembro de 2005 la Cseh-metoda instruistino Tereza Kapista gvidis kursojn pri Esperanto, po du semajnoj en Buĵumburo kaj Rumonge. Tio okazis kadre de la iniciato Lingvo de paco[2] de UEA, danke al la financa subteno de la Fondaĵo Espero de UEA kaj Fondaĵo Hans. La kursojn partoprenis lernantoj de Demokratia Respubliko Kongo, Burundo kaj Tanzanio. En Buĵumburo la kursojn finis 73 personoj, en Rumonge 70 personoj. Krome Tereza Kapista aĉetis kaprinon por la rumonga klubo — aldone al du aĉetitaj de la klubo pli frue. Per tio geklubanoj esperis perlabori monon por provizi al si librojn, skribilojn, revuojn ktp.[3][4]

Artikolo pri tiu vojaĝo aperis en la revuo Esperanto[3] kaj foto de Tereza Kapista kun junaj burundaj esperantistoj — sur ĝia kovrilpaĝo. Dum la seminario estis fondita ANEB.[5]

La 8-an de januaro 2008 en Buĵumburo estis inaŭgurita la sidejo de Afrika Esperanto-Instituto, direktata de Marteno Mbazumutima. Ĝi estas destinita precipe por organizi kursojn kaj faciligi komunikadon de Esperantianoj.[6]

La 9-an de januaro 2008 la burunda prezidento Pierre Nkurunziza akceptis Giorgio Silfer, la Konsulon de la Esperanta Civito, en oficiala aŭdienco ĉe sia rezidejo en Ngozi. La Konsulon akompanis Frederiko Nimubuna, la prezidanto de Societo Internacia de Paco Universala (SIPU) kaj Marteno Mbazumutima, la direktoro de Afrika Esperanto-Instituto. Ili traktis precipe la projekton "Ama Horo" (runde paco), ankaŭ nomata Civito de la Paco (france Cité de la Paix ), kiun SIPU intencis realigi en provinco Makamba, borde de lago Tanganjiko aŭ en Buĵumburo, aŭ surbaze de la preskaŭ kvarhektara strukturo de BUNIP, la eta vilaĝo apud la ĉefa reprezentejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Burundo (post kiam ĉesos la mandato de UN). La prezidento promesis sian apogon por trovi la terenon.[7] La 28-an de septembro 2009 la burunda ministerio pri akvo, medio kaj teritorio asignis al SIPU terenon de 25 hektaroj en la provinco Makamba, borde de lago Tanganjiko, por konstrui tie Civito de la Paco. SIPU estis devigata plenumi tion ene de dek du monatoj, helpe de Fonduso Pro Esperanto.[8]

En marto 2008 Klarita Velikova el Britujo gvidis sportan seminarion en Rumonge, dum belgino Grietje Symoens alportis kursmaterialon kaj tekokomputilojn.

La Asocio Nacia por Esperanto en Burundo[redakti | redakti fonton]

Jérémie Sabiyumva, prezidanto de ANEB kaj membro de Internacia Ekzamena Komisiono

En la lando funkcias Asocio Nacia por Esperanto en Burundo (ANEB), kiu aliĝis al UEA en 2008. Ĝis 2009 ties prezidanto estis Japhet Ntunzwenimana, sed rezulte de nova balotado, okazinta en la 2-a Nacia Kongreso de Esperanto en Burundo, lin anstataŭis Jérémie Sabiyumva. Vic-prezidanto iĝis Eric Nsabiyumva, sekretario — Hasano Ntahonsigaye, vic-sekretario — Thierry Ndizey, kasisto — Pamphile Bahati, vic-kasisto Gilbert Ndihokubwayo.

En aŭgusto 2008 ses instruistoj, subtenataj per mono de ILEI-konferencanoj en Benino, iris al foraj regionoj (provincoj Makamba, Bujumbura kaj Bururi) por unusemajna seminarieto, dum kiu preskaŭ 100 homoj lernis Esperanton. En 2008 la asocio havis 40 klubojn, en 2009 estis aldonitaj pliaj 12 — en bahaa centro kaj urboj Cibitoke, Gasanda, Kivoga, Bururi, Nyagasaka, Burambi, Buyengero, Mubuga, Gitaza, Mbuga kaj Kajabure.[9]

En januaro 2009 Cseh-instruisto Johan Derks kaj lia edzino Svetlana Milanoviĉ faris instruvojaĝon al Burundo. Ilin asistis Hasano Ntahonsigaye, Jérémie Sabiyumva, Léopold Mugabaranoga kaj Pamphile Bahati.[10] Ili gvidis kelktagan kurson en Buĵumburo kaj dusemajnan seminarion en Rumonge, kiun partoprenis pli ol 120 personoj. Ili ankaŭ vizitis klubon en Gasanda, kie ili renkontiĝis kun pli ol 80 esperantistoj.[9] En julio 2009 dum Krakova konferenco de ILEI la instrusekcio de ANEB, gvidata de Hasano Ntahonsigaye, estis oficiale akceptita de tiu organizaĵo.

Ekde 2007 funkcias la futbala klubo "Esperanto FC" en Rumonge, kiu en 2009 okupis la duan lokon en sia grupo dum loka turneo. Simila teamo estis establita en Gasanda; ĝi ricevis pilkon de Johano kaj Svetlana dum ilia vizito, kaj ankaŭ ricevas helpon de Monda Esperanta Ligo por Sporto (MELS).[9]

Junulara sekcio de ANEB estis akceptita de TEJO en 2008. Ekzistas ankaŭ skolta sekcio.[9]

En 2010 estis registritaj 37 kluboj kaj kursoj.[11]

Esperanto-aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Naciaj kongresoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 7−a ĝis la 11−a de aŭgusto 2006 en Rumonge okazis la 1-a Nacia Kongreso de Esperanto en Burundo. Ĝin partoprenis esperantistoj el diversaj provincoj de la lando. Funkciis tri klasĉambroj por komencantoj, progresantoj kaj instrukapabluloj, estis aranĝitaj ekzamenoj. En la stadiono de najbara Rukinga, 3 km for de la kongresejo, okazis futbala matĉo inter esperantistoj kaj lokanoj.[1]

Ekde la 10-a ĝis la 12-a de julio 2009 en Rumonge okazis la 2-a Nacia Kongreso de Esperanto en Burundo, kiun partoprenis 98 esperantistoj el Bururi, Urba Buĵumburo, kampara Buĵumburo, Bubanza, Kayanza, Muramvya, Makamba kaj Cibitoke, entute el 8 provincoj (el 17).[12] Oni aprobis la decidon organizi Esperanto-centron en Rumonge kaj eldoni trimonatan revuon «Esperanto en Burundo» (rete kaj papere).[13] La menciita centro devos kombini bibliotekon, publikan komputilejon kaj loĝoĉambron por turistoj (kiel fonto de enspezoj). Ĝia konstruado kostos ĉ. 20.000 eŭrojn. Por tiu celo (kaj ne nur por tiu ĉi projekto) estis establita fondaĵo "Esperanto en Evoluo", kies celo estas "financa subtenado de profitodonaj projektoj en malriĉaj landoj, kiuj celas doni bezonatan financan bazon al la tiea Esperanto-movado". Sendi mondonacojn por la Esperanto-centro en Rumonge oni povas jene: 1. al la konto de "St. Esperanto en evoluo" ĉe UEA, kodo eeer-u (kontonumero de UEA: 378964 ĉe ING-bank en Nederlando, la BIC estas PSTB NL21 aŭ uzu IBAN-numeron NL24PSTB0000378964); 2. al la konto de "St. Esperanto en evoluo" en IJsselmuiden, Nederlando ĉe RABObank, numero 1312.96.116 (la BIC estas RABO NL2U aŭ uzu IBAN-numeron NL72RABO0131296116).[10]

La 27-an de novembro 2010 aperis la informo, ke per la subteno de la fondaĵo «Esperanto en Evoluo», ANEB aĉetis terenon en Rumonge, kvartalo Kanyenko por konstrui la Esperanto-centron.[14]

Kurso kaj ekzamena sesio de ILEI/UEA en 2011[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2011 Mireille Grosjean alvenis al Burundo por trisemajna restado. Ŝi partoprenis la komunajn laborojn en la unua sabato de sia restado kaj tiam renkontis la prezidanton de la Parlamento kaj la Ombudsmanon, kiu zorgas pri paco en la lando. Dum tiuj komunaj laboroj ŝi estis filmita de la nacia televido. Poste ŝi veturis al Rumonge kaj tie gvidis dektagan kurson por pli ol 40 personoj. Fine de ĝi okazis ekzamensesio de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI. Jérémie Sabiyumva kaj Japhet Bayori Ntunzwenimana estis membroj de la Loka Ekzamena Komisiono.

Afrikaj Esperantologiaj Semajnoj[redakti | redakti fonton]

La Afrika Esperantologia Semajno okazis en Buĵumburo dufoje. La unuan (dua entute kaj la unua en Burundo) okazis tie inter la 11-a kaj 12-a de januaro 2007. Ĝin aranĝis la Societo Internacia por la Paco Universala (prezidata de Frederiko Nimubona),[15][16] ĉe Afrika Esperanto-Instituto. La dua okazis inter la 3-a kaj 7-a de januaro 2008. Ĝi estis organizita de Kultura Centro Esperantista kaj gvidita de profesoro Giorgio Silfer.[17][18]

Internacia Junulara Festivalo[redakti | redakti fonton]

En septembro 2009 en Buĵumburo okazis la internacia Junulara Festivalo, kiun partoprenis pli ol 600 personoj el Ruando, Tanzanio, Kenjo, Ugando, Burundo kaj Koreio. Ĝi estis organizita de la Internacia Junulara Amikeco (la religia organizaĵo el Koreio, kiu celas disvastigi evangelion) kunlabore kun la burunda ministerio pri junularoj, kulturo kaj sporto. Ĉiuj junuloj, aĝaj 18 ĝis 35 jaroj, estis bonvenaj en la festivalo, sen konsideri iliajn religiojn. Dum la festivalo junuloj, kiuj havis komputilon, senpage ricevis kurson de Esperanto kaj en iliaj maŝinoj oni instalis la edukadan programon Lernu (kurso de Esperanto). La inaŭguro estis bonvenigita de la urbestro de Buĵumburo, la Ministro pri junularo, kulturo kaj sporto kaj aliaj aŭtoritatuloj.[19][20]

Sporta projekto[redakti | redakti fonton]

En 2006 Monda Esperanta Ligo por Sporto (MELS) donacis al la burunda futbala klubo "Esperanto" (organizita ĉe ĝia loka filio, prezidata de Venant Hakizimana) altkvalitan pilkon kaj financan subtenon. Entute tiu filio de MELS havis en 2007 teamojn en tri sportoj: basketbalo, futbalo kaj rugbeo.[21]

Laŭ la iniciato de la prezidanto de MELS Klarita Velikova estis kreita «Esperanta eduka projekto por sporto kaj kulturo en Burundo, Afriko». Kadre de ĝi la organizaĵo planas kune kun sia burundo-filio kaj ANEB trejni kaj popularigi futbalon kaj koreajn luktoartojn, instrui sportistojn, organizi sportajn kaj esperantajn eventojn, eldoni kaj disvastigi materialojn pri sporto kaj Esperanto.[22] La projekto estis prezentita en la Esperanto-Kongreso de Britio en majo 2007 kaj ricevis aprobajn reagojn.[21] Ekde la 29-an de marto ĝis 11-an de aprilo 2008 Klarita Velikova organizis en Rumonge dusemajnan seminarion pri korea tradicia luktoarto tekvondo — unue en Afriko.[23]

Esperanto-edukado[redakti | redakti fonton]

Kadre de programo "Malnovaj Lernejoj por Evoluo en Burundo" oni instruas Esperanton en pli ol dek lernejoj de la lando.[24] En la lernojaro 2009-2010 funkciis Esperanto-kursoj en 37 elementaj aŭ mezaj lernejoj tra la lando. Lernejaj Esperanto-kluboj bone adaptiĝas al la loka eduka sistemo, ĉar el kvin tagoj de lernado, unu tago estas destinita por kulturaj aktivecoj kaj en tiu tago funkcias ankaŭ kluboj.[25]

Disputoj pri landonomo[redakti | redakti fonton]

Inter Burundio kaj Burundo plej vaste uzata estas la lasta, kiun ankaŭ rekomendas PIV[26] kaj PMEG.[27] Unue Lingva Komitato subtenis la landnoman formon Burundio,[28] kion por la decido de la koncernatoj lasis UEA dum la 93-a UK akceptante tiam kiel sian laŭvican Landan Asocion: Asocion Nacian por Esperanto en Burundo.[29] Pri tiu ĉi diskuto skribis Johan Derks.[30]

Esperantistoj en Burundo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Raporto pri la unua Esperanto−kongreso en Burundo[rompita ligilo] esperante
  2. Ururimi rw'Amahoro. Pri triboj, paco kaj Esperanto esperante
  3. 3,0 3,1 Tereza Kapista. Seminario en centra Afriko // Esperanto. N 1187 (12). Decembro 2005. p. 244-246. (la unua parto); sama. N 1188 (1). Januaro 2006. p. 4-5. (la dua parto).
  4. Lingvo de Paco - pliaj novaĵoj el Afriko[rompita ligilo] esperante
  5. Esperanto. N 1185 (10). Oktobro 2005. p. 211.
  6. Afrika Esperanto-Instituto en Burundo esperante
  7. La burundia Prezidento renkontis la Konsulon esperante
  8. Asigno de tereno al SIPU en Burundo esperante
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Agadraporto de la landa asocio de UEA en Burundo «ANEB» Arkivigite je 2014-11-05 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  10. 10,0 10,1 Projekto en Burundo, Esperanto-centro en Rumonge esperante
  11. Instruistoj kaj kluboj en 2009-2010 Arkivigite je 2010-12-03 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  12. Gilbert NIYUKURI. Dua Nacia Kongreso de Esperanto en Burundo: Kompareto kun la jam okazintaj aranĝoj esperante
  13. Raporto pri la dua nacia kongreso de Esperanto en Burundo esperante
  14. La burunda landa asocio aĉetis terpecon en Rumonge Arkivigite je 2010-12-03 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  15. Nimubona el Burundo: AfrES estas atuto esperante
  16. Lingva Seminario en Buĵumburo esperante
  17. Tre sukcesa la dua AfrES esperante
  18. Mia vojaĝo al Bujumbura esperante
  19. La Internacia Junulara Festivalo en Burundo[rompita ligilo] esperante
  20. Internacia Junulara Festivalo en Buĵumburo, Burundo Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  21. 21,0 21,1 Sukceson kaj prosperon al FK "Esperanto" en Burundo cele al plia popularigo de Esperanto en Afriko esperante
  22. Esperanta eduka projekto por sporto kaj kulturo en Burundo, Afriko esperante
  23. Unuan fojon kora tradicia Tekkjono en Afriko Arkivigite je 2012-03-05 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  24. Malnovaj Lernejoj Por Evoluo En Burundo esperante
  25. Instruado de Esperanto progresas en Burundo Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  26. Plena ilustrita vortaro de Esperanto. 2005. p. 181. esperante
  27. PMEG. Landoj de la mondo: Afriko Arkivigite je 2010-09-28 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  28. Burundio estas parto de Rundlingvio esperante
  29. Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro. 30.12.2008 esperante
  30. Johan Derks. Kial mi preferas Burundo ol Burundio esperante

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nzaniye B. Jesse-Le-Prince. La knabino estas mia. Nzaniye B. Jesse-Le-Prince. 1992. 52 p. (La verko de la burunda aŭtoro — unua Esperanto-teatraĵo el Afriko — rakontas pri edzinigo de belulino)
  • Tereza Kapista. Esperanto, lingvo de paco en Burundo-Afriko. Beogrado: La aŭtoro, 2006. 134 p. 21 cm. ISBN 9788690107377. Kolorilus. (La aŭtorino priskribas siajn spertojn okaze de instru-vizito en ĉi lando)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.