Esperanto-movado en Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Antaŭ la ekapero de Esperanto ekzistis en Hispanio movadeto pri aliaj projektoj de internaciaj lingvoj, nome, tiu de la hispano Bonifacio Sotos Ochando, klarigata en Ateneo de Madrido (proks. en 1863); Volapük, propagandita de madrida societo (Reina strato, 11), kiu gvidis kursojn kaj publikigis broŝurojn kaj cetere.

Unua parto: 1887-1905[redakti | redakti fonton]

La unua persono kiu interesiĝis pri Esperanto en Hispanio estis Joaquín de Arce y Bodega, tiam bibliotekisto de la hispana Senato en Madrido. En 1889, li respondis al la publika alvoko de D-ro Zamenhof, kaj ricevis tri ekzemplerojn de lia gramatiko. Li sendis du ekzemplerojn respektive al la murcia inĝeniero pri arbaroj Ricardo Codorniu, kaj al malagano José Rodríguez Huertas. Tiu ĉi lasta estis aŭtoro de la unua lernolibro por hispanoj (1890), kvankam ĝi ricevis malaprobon de Zamenhof, ĉar ĝi enhavis kelkajn reformojn kaj bizaraĵojn. Li ankaŭ estis la fondinto de la unua societo de Hispanio, tiu de Malago (1892). En tiu urbo oni kredeble kreis la unuan ZEO-n, ŝipon nomitan "Esperanto".

En 1899, Ramón Andreu gvidis la unuan publikan kurson en Madrido, en la sidejo de la Ateneo, kaj publikigis resumon de la esperanta gramatiko en la Revuo pri Stenografio kaj Fonetiko (Revista de Taquigrafia y Fonetismo). Lia lernanto Vicente Inglada Ors (1899), tiam infanteria oficiro, propagandis Esperanton unue en Madrido, poste en Barcelono (1902), kie li varbis la pionirojn Alfonso Sabadell kaj Francisko Ribot. Aliaj pioniroj estis: en Murcia, Manuel Esteban (1901); en Santandero, Andrés Bravo del Barrio (poste idisto), kiu publikigis "Esperanto"n, unuan gazeton en Hispanio (1902). Ankaŭ estas citindaj Frederic Pujulà i Vallès, en Barcelono, staba subkolonelo Roman Ayza, infanteria kapitano Rafael Duyos Sedo kaj telegrafestro Fernando Soler Valls, en Valencio; kaj Manuel Monteagudo en Coruña.[1]

La ĵurnalo respublikana El Nuevo Régimen ("La nova reĝimo") publikigis artikolon subskribitan de Francisco Pi y Margall, prezidinto de la unua Hispana Respubliko diskonigante Esperanton (Madrido, 29-a de januaro 1898) kaj semajna madrida revuo Alrededor del Mundo ("Tra la mondo") publikigis favoran artikolon (22-a de marto 1900) kaj novaĵojn (22-a de novembro 1900).

Tiuj estis unuaj semistoj de Esperanto. La afero baldaŭ ekfruktiĝis, unuaj lokaj grupoj fondiĝis en Murcia (prez. Ricardo Codorniu), en Logroño (prez. Jozefo Baigorri Aguado, staba oficiro), en Valencio (prez. Augusto Jiménez Loira) kaj en Madrido Bravo del Barrio starigis en societo Fomento de las Artes ("Progresigo de la Artoj") fakon titolitan "sekcio internacia Esperanta". En 1904 fondiĝis grupoj en Toledo kaj aliaj urboj.

Ankaŭ aperis novaj libroj: Ramón Andreu publikigis la unuan Esperantan hispanan vortaron (1899), Codorniú gramatiketon (1903), Pastro Antonio Guinart gramatiketon kaj vortaron (1903). Inglada altiris al Esperanto firmon Espasa de Barcelono, kiu subskribis kun firmo Hachette de Parizo kontrakton por publikigi hispane la "Kolekto"n (aprobitan de Zamenhof), kies unua volumo aperis en marto 1904. Firmo Espasa publikigis ankaŭ gramatikon kaj Vortaron (du eldonojn) de Inglada kaj López Villanueva (marto 1904). Rafael Duyos kaj Inglada publikigis Curso práctico de Esperanto ("praktika kurso de Esperanto") Pri literaturaĵoj estas menciinda "La jeso de la knabinoj" (tradukis MacLean), kaj "La kuracisto per batoj" (tradukis Inglada), ambaŭ teatraĵoj de Leandro Fernández de Moratín.

Por unuigi la klopodojn de grupoj kaj Esperantistoj izolitaj, oni starigis je la 1-a de februaro 1903 la Hispanan societon por propagando de Esperanto (Valencio) kun la monata gazeto "La Suno Hispana" (oktobro 1903) kiel oficiala organo.

2-a parto, 1905-1914[redakti | redakti fonton]

5-a Universala Kongreso, Barcelono 1909. Solena malfermo

Tiu epoko estas karakterizata de tre aktiva propagando kaj bona sukceso. Fondiĝis grupoj en Manresa (la unua de Katalunio, 1905); La Coruña (prezidis Manuel Monteagudo, 1905); Bilbao (20-a de majo 1906) kaj San Sebastián (prezidis Julio Carrido 1-a de novembro 1906), la unuaj de Eŭskio; San-Fernando (Kadizo, januaro 1907, prezidis José Garzón Ruiz) kaj Ĝibraltaro (7-a de marto 1907), la unuaj de Andaluzio; Mahón (18-a de julio 1907) kaj Palma de Mallorca (19-a julio 1907), la unuaj de Baleara insularo; Santa Cruz de Tenerife (prez. Juan Camberleng, marto 1907), la unua de Kanaria insularo; Santiago de Compostela (prezidis Santalo, februaro 1906), Malago (prezidis Lano, julio 1907); Alicante (prezidis Miguel Elizaicín, kavaleria subkolonelo, aprilo 1907); Tarancón, Cartagena, ktp. En 1908 Emilio Gastón, Benítez kaj Montagud starigis en Zaragoza la unuan E-an societon de Aragono, "Frateco", unu el plej viglaj de la lando.

Ĵurnalaro de multaj urboj (ĉefe Alicante, Barcelono, Bilbao, Coruña, Ĝirono, Jaén, León, Madrido, Malago, Melilla, Murcia, Palma de Mallorca, Tenerife, Valencio, kaj Vigo) informis siajn legantojn pri tia movado. Firmo Espasa publikigis plej gravan Hispanan enciklopedion Enciclopedia Espasa (70 volumojn) kun traduko de ĉiu vorto en pluraj naciaj lingvoj kaj en Esperanto.

Hispana Societo preparis la 5-an internacian Kongreson; du urboj petis akcepti la kongresanojn. San Sebastián kaj Barcelono; en ĉi-lasta urbo ekzistis kelkaj grupoj kaj ĝi estis elektata por la kongreso, kiu sub la honora prezido de hispanaj gereĝoj, estis sukcesa (11 septembro 1909); aliĝis 1207 anoj el 32 landoj, kun 19 oficialaj senditoj regnaj. En Valencia profitante regionan ekspozicion, okazis postkongreso kun ĉeesto de L. L. Zamenhof. De tiam progresis multe Esperanto en Katalunio, danke al klopodoj de Kataluna Esperanto-Federacio (KEF).

En 1908 la Esperantistoj de Bilbao publikigis dum iuj monatoj litografite revuon "Bilbao Esperantista", kaj en 1910 "Nova Sento"n. En 1907 Bravo del Barrio, Codorniu, Redondo kaj aliaj starigis en Madrid "Centra E-ista Grupo" (prez. José Perogordo, artileria kapitano), kiu en 1909 publikigis monatan gazeton "Hispana Revuo", kiu nur vivis tri monatojn (junio-aŭgusto), kaj "El Esperantista" (dulingva). Sendepende de la grupo, Julio Mangada Rosenörn, Emilio González Linera kaj Fernando Redondo Ituarte publikigis "Luz Española" (Hispana Lumo) hispane kaj Esperante, framasona monata revuo (marto 1911 - januaro 1912), al kiu sekvis "Homaro" tute en Esperanto (majo 1912 - jul. 1914). En 1911 fondiĝis en Madrid socialista grupo "Libera homo".

En Kadizo Garzón Ruiz publikigis en 1910 (januaro-decembro) "Gazeto Andaluzia", unuan Esperantan revuon de tiu regiono; tiu gazeto, post malapero de "La Suno Hispana", fariĝis oficiala organo de Hispana Asocio por propagando de Esperanto kun la nomo Gazeto Hispana (januaro-decembro 1911) kaj de januaro 1912 ludis tiun rolon "Nova Sento" de Bilbao. En 1913 reaperis "La Suno Hispana"

Krom lokaj bultenoj, estas citindaj gazetoj "Jen", de Barcelono, sprita kaj bonstila revuo, "Kataluna Esperantisto", oficiala organo de KEF, ankaŭ en Barcelono (ekde 1910), "La Korespondanto" (Valencio, 1911) kaj "Tutmonda Espero" (Barcelono).

Tri kuriozaj notoj de tiu periodo:

  • Je la 6-a de februaro 1906 oni elparolis unuafoje la vorton "Esperanto" en la hispana parlamento; tion faris deputito Leopoldo Romeo.
  • En 1910 Garzón Ruiz donis en Kadizo al sia ĵusnaskita filo la nomon Esperanto.
  • En Granda Teatro de Madrido oni ludis tute en Esperanto komedion de Vital Aza "Halto kaj gastejo" tradukita de Fernando Redondo, okaze de festo organizita favore de kelneroj kaj hotelservistoj.

En 15-a de aŭgusto 1911, ministra ordono permesis aranĝi kursojn de Esperanto en ĉiuj oficialaj lernejoj; sekve de tio, je la 1-a de oktobro 1911 komenciĝis la unua kurso de Esperanto en la Centra Universitato de Madrido (Lingva Fako).

Intermilita periodo[redakti | redakti fonton]

Partoprenantoj de la 6-a Hispana Esperanto Kongreso en Madrido, 1926

Kaŭze de la tutmonda milito, malgraŭ la neŭtraleco de Hispanio, Esperanto suferis malprogreson; plimultkostiĝo de la papero helpis malaperigon de ĉiuj Esperantaj gazetoj, escepte "Kataluna Esperantisto"; la cirkonstancoj ne estis taŭgaj por fari sukcesan propagandon, ĉar ĉiuj sin priokupis precipe pri la milito kaj ĝiaj sekvoj. KEF daŭrigis sian laboron, ankaŭ Vaska Federacio, kaj post malapero de Hispana Societo, stariĝis en Madrid "Zamenhofa Federacio" por propagandi Esperanton en la ceteraj hispanaj regionoj (1916). Ĝia oficiala organo estis "Hispana Esperantisto", revuo plej bela aperinta ĝis tiam en Hispanio, fondita de Mangada (Madrido, januaro 1917 - marto 1923; eldonis Linera, San Lucas 5). Lokaj grupoj klopodis konservi "la sanktan fajron" ĝis la alveno de pli oportunaj tempoj. Oni starigis ankaŭ Hispanan Esperanto-Konfederacion sur la bazo de Federacioj Kataluna, Aragona kaj Vaska; ĝi havis sian unuan kongreson en Reus (11-13 de junio 1916) koincide kun la 7-a Kongreso regiona de KEF.

En tia epoko de malvigliĝo de la movado, kelkaj pioniroj faris danke al Esperanto citindan laboron. Kaŭze de la milito aŭstraj infanoj pereis aŭ suferadis pro malsato kaj malvarmo. Aŭstra Esperantisto Karlo Bartel petis helpon kaj Esperantistoj de la grupo "Frateco" de Zaragoza organizis ĝin. Sekvo de ilia klopodo estis la gastigado en kelkaj hispanaj urboj (ĉefe Tarrasa, Zaragoza, Banyoles, Oviedo, Barcelono, Sabadell, Cheste, Valencio, kaj aliaj) de 325 infanoj, kiuj alvenis al Barcelono de 10-a de oktobro 1920 ĝis 7-a de aprilo 1921 kaj reiris sian landon de 21-a de julio 1921 ĝis 24-a de aprilo 1922. Estis gvidantoj de tiu bonfara laboro Emilio Gastón, de Zaragoza, (direktoro); Valentín Alavedra, de Tarrasa; Jozefo Casanovas, de Ĝirono; Jozefo Serrat, de Barcelono; Francisco Mañez, de Cheste kaj Jacinto Comella, de Vic.

La ĉefa trajto de tiu periodo el organiza vidpunkto estis la divido inter la partianoj de centrigita tuthispana asocio, kaj tiuj preferantaj lokan kaj regionan agadon. Dum la dudekaj jaroj ekzistis en la lando diktaturo de generalo Miguel Primo de Rivera, kun la apogo de la reĝo Alfonso la 13-a, kiu malhelpis la agadon ĉefe de la Kataluna Federacio, kiu devis dissolviĝi fine de la jardeko. La alveno de la respubliko en 1931 ne haltis la fendon inter ambaŭ grupoj.

Oni starigis en 1925 Hispanan Esperantistan Asocion (HEA), formata de Esperantistoj izolaj kaj de tiuj apartenantaj al lokaj grupoj; tiuj siavice povis esti aliĝintaj senpere al HEA aŭ al regiona federacio, kaj la regiona federacio aliĝis al HEA - tiamaniere oni celis respekti individuan kaj asocian liberecon. Laŭ la informoj de "Enciklopedio de Esperanto, en 1933 HEA konsistis el 740 membroj (prezidis Julio Mangada). Ĝi enkalkulis dudek grupojn kaj estis aliĝinta al ĝi Hispana Esperantista Fervojista Konfederacio kun 300 membroj, multaj el ili ankaŭ HEA-anoj. Oficiala organo de HEA estis unue "La Suno Hispana" (1926), poste "Hispana Esperanto" madrida revuo, fondita de Mangada (januaro 1928), kiu en aprilo 1931 ŝanĝis sian nomon en "Hispana Esperanto-gazeto", 16-32 paĝa, formato 20x14, ne abonebla kaj disdonita senpage al HEA-anoj. La asocio havis sian sidejon ĉe la madrida fako de la Ruĝa Kruco.

Plie ekzistis ankaŭ la Hispana Esperantista Konfederacio, restarigita laŭleĝe je la 7-a de marto 1932 kaj formita de federacioj Kataluna, Aragona, Asturia, Kanaria, kaj Levantina (Orienthispana), la unua kaj plej grava. Dum 1932-33 la prezidanto estis ĉe la Aragona Federacio. En Zaragozo publikiĝis "Progreso Esperantista", informa bulteno de la Konfederacio, 4-paĝa, 26x17.5 monata; en Barcelono, "Kataluna Esperantisto", dumonata oficiala organo de KEF, 16-paĝa, 22x16. "Frateco", plej grava grupo de Aragona Federacto, publikigis "Nia Vivo"n, ankaŭ 4-paĝan kaj 26x17,5 kiel "Progreso Esperantista". Honora prezidanto de HEK estis en tiu momento Manuel Maynar, malnova pioniro de Esperanto en Aragono, prezidanto de HEK Jozefo Orbs, prezidanto de KEF Sebastián Alberich, de Orienthispana Esperanto-Federacio, Miĥaelo Elizaicin kaj de Kanaria Esperanto-Federacio Víctor Ferraz.

Krom la regionaj kongresoj organizitaj de KEF (la deksesa en Vendrell, dum la somero 1933 okazis naciaj kongresoj. Ne kalkulante tiun de Reus (junio 1916) okazis tri nomataj "Diskutantaj kunvenoj de Esperantistoj de Iberaj landoj" en Barcelono (25-30 de junio 1920), Zaragoza (26-29 de majo 1921) kaj Valencia (printempo de 1923). La 4-a okazinta en Bilbao jam estis nomata Kongreso. La 5-a en Córdoba (10-12 de majo 1925) petis kaj atingis, ke la registaro ordonu akcepti Esperanton kiel klara lingvo por la telegramoj. La 6-a (Madrid, junio 1926) starigis Hispanan Esperanto-Instituton, kiu, laŭ la regularo, konsistas el ne pli ol kvardek membroj. La 7-a okazis en Sevilo (5-9 de novembro 1928) kun la honora prezido de la reĝo kaj ankaŭ la 8-a en Oviedo (14-18 de septembro 1929) kun internacia ekspozicio de lernejaj laboraĵoj; la 9-a, estis la dua de Madrido (15-22 majo 1932), kaj la 10-a en Santandero (20-24 aŭgusto 1933), kun la honora prezido de la respublika prezidanto. Dum tiu kongreso oni donis la nomon de Zamenhof al strato de Santandero; ja aliaj urboj havas kun tiu nomo placon, kiel Tarrasa, aŭ straton, kiel Sant Feliu de Guixols kaj Cheste kaj Barcelono (de 1931).

En kongreso de Santandero oni nomis komitaton (Fernando Soler, Luis R. Escartín kaj Manuel Vázquez) por starigi unu solan tuthispanan asocion, sur la bazo de la du ekzistantaj, sed ĝi ne havis realan sukceson.

Krome, ekzistis relative grava laborista movado. La socialistoj integriĝis plejofte en la ĝenerala movado. Tri esperantistoj estis socialistaj deputitoj en la unuaj Kortesoj de la Respubliko, Francisco Azorín Izquierdo, Cayetano Redondo Aceña kaj Rodrigo Almada. Ekzistis krome vigla esperantista aktivado ĉe la anarĥiistoj, enkadritaj en la sindikato CNT. En 1934 okazis Kongreso de SAT en Valencio.

Kelkaj ĵurnaloj publikigis periode Esperantan rubrikon, kiel Las Noticias de Barcelono (1928). Aliaj publikigis internacian informaron pri novaĵoj ĉiuspecaj publikigitaj en Esperanta gazetaro, kiel La Libertad kaj Correo Extremeño de Badajoz (duonsemajne, 1928-30) kaj La Última Hora (ĉiusemajne, 1930-33) de Palma de Mallorca. Per Radio ankaŭ oni faris propagandon: Pastro Mariano Mojado disaŭdigis sep kursojn (Madrido, 1928-32)

Pri vortaroj, krom tiu de Inglada kaj Villanueva jam citita, kaj la "Universala Terminologio de la Arkitekturo" de Francisco Azorín Izquierdo, estis nenio nova en tiu periodo. Ekzistis pluraj gramatikoj, nome tiuj de Inglada kaj Duyos, jam cititaj, tiuj de Fernando Soler, Jozefo Anglada, Bremon, Inglada (filo), Mangada, Garzón Ruiz, ktp. Pri literaturaĵoj oni povas citi la verkojn (originalaj kaj tradukitaj) de Inglada (patro), versaĵoj de Rafael de San Millán, kaj verkaro de Julio Mangada. Oni planis aperon de Hispana Antologio de Jaume Grau Casas, laŭ la modelo de Kataluna Antologio, sed ĝi finfine ne aperis.

Resumo en kolektiva verko[redakti | redakti fonton]

José Antonio del Barrio en sia artikolo Inter laborista edukado kaj kultura alternativo. Kial laboristoj lernis Esperanton en Hispanio en la komenco de la 20-a jarcento[2] resumas la specificecon de la laborista esperantisma movado en Hispanio; la laborista movado iel interesiĝis pri Esperanto sed en Hispanio okazis apartaj partikularaĵoj: forteco de la anarkiistoj, rilato inter socialistoj kaj burĝuloj kaj la katalunia afero. Inter socialistoj, Esperanto aperis jam en aprilo 1906; gravuloj de ambaŭ movadoj estis Francisco Azorín Izquierdo kaj Cayetano Redondo; en 1934 okazis SAT-kongreso en Valencio. Alia movado socialista kun esperantistoj estis la komunista partio POUM, kie Andreu Nin aktivulis por Esperanto en la komenco de sia politika kariero, kiun mortpafis la stalinistoj. Por la anarkiistoj Esperanto estis parto de alternativa kulturo. Jam en 1907 estis kreita la grupo "Paco kaj Amo" en Barcelono. Poste Esperanto estis parto de la studobjekto de la raciismaj lernejoj laŭ modelo de Francisco Ferrer i Guardia kaj de la ateneoj, dum ĝenerale por liberecanoj estis parto de mondkoncepto kun naturismo, vegetarismo, pacifismo, lukto kontraŭ drinkado, prostituado, taŭrludado ktp. Alia partikularaĵo estas "ke oni apenaŭ trovas ideologiajn kunpuŝiĝojn inter la diversaj tendencoj."[3] Pli malgrava partikularaĵo estas kelkaj aperetoj de Ido en la etoso de individuisma anarkiismo. Post la Hispana Enlanda Milito kaj la komenco de la diktaturo ĉio tio finis.

1936-1975[redakti | redakti fonton]

En 1936 komenciĝis civila milito, kaj la normala agado por Esperanto haltis. Esperanto tamen estis uzita en propagandaj agadoj, ĉefe de la respublikana flanko. Partioj kaj sindikatoj publikigis bultenojn aŭ disaŭdimgis radiajn programojn en Esperanto. La plej fama estis "Popola Fronto", sub la ĉefredaktado de Luis Hernández Lahuerta. Dum 1937 trista novaĵo cirkulis tra la monda Esperanto-movado: ĉiuj anoj de la Asocio Kordova de Esperanto estis mortpafitaj fare de la trupoj frankistaj. Pro multnombraj protestoj, kiun Francisco Franco ricevis pro tio, li publikigis gazetaran noton en kiu li asertis ke "se iu esperantisto estis fusilita, tio okazis pro aliaj aktivecoj, kaj ne pro parolado de esperanto". Multaj esperantistoj forpasis dum la milito, kaj aliaj devis ekziliĝi, interalie Eduardo Vivancos.[4]

La ligo de esperantismo kun separatismo kaj maldekstrismo kaŭzis ĉagrenojn por la agado por Esperanto post la venko de Francisco Franco. Tamen, fine de la 1940-aj jaroj, esperantistoj reaperis kaj komencis agi je loka nivelo. En 1947 estis fondita Hispana Esperanto-Federacio (HEF) senprofitocela, senideologia asocio, al kiu povus aliĝi parolantoj de Esperanto en la tuta Hispanio, kaj ankaŭ estis asocioj de Esperanto regionaj aŭ lokaj, kiuj apartenas al HEF.

La agado iom post iom progresis. En 1948 okazis la unua postmilita Hispana Kongreso de Esperanto en Tarrasa, proksime al Barcelono. Oni ankaŭ publikigis bultenon "Boletín". La sidejo de HEF translokiĝis depende de la loĝloko de la estraranoj.

En la 1950-aj jaroj estis fondita en Kanarioj, de Juan Régulo Pérez, la eldonejo Stafeto, ĉefrolanto de la monda literatura panoramo en Esperanto en la sekvaj jaroj.

En 1968 okazis en Madrido Universala Kongreso, kun Franco kiel Alta Protektanto.

En 1969 kreiĝis Fundación Esperanto, kiel financa kaj helpa organizaĵo. Ĝi eldonis en 1973 la esperantan tradukon de la verko Don Quijote de La Mancha.

Post 1975[redakti | redakti fonton]

Post la restarigo de la demokratio post la morto de la diktatoro (1975), kreiĝis neneŭtralaj grupoj, kaj grandiĝis la intereso por Esperanto. Oni fondis Katalunan Esperanto-Asocion, sendependa de la Hispana Federacio, kaj kiu konsideris sin heredanto de la antaŭmilita Kataluna Esperantista Federacio, sed ne povis uzi la antaŭan nomon. Ankaŭ renaskiĝis la laborista movado, unue HALE, kun sia revuo "Kajeroj el la Sudo", fondita post la kongreso de SAT en Sant Cugat del Vallés, kaj poste SAT-en-Hispanio.

Floris ankaŭ la literatura aktivado, unue pere de la tradukoj de Fernando de Diego, kaj poste per la originala literaturo de la Ibera Skolo.

En 1993 okazis nova Universala Kongreso, en Valencio. La Hispana Esperanto Federacio estis nomumita asocion de "publika utilo", agnoskante ĝian laboron kaj celojn kiel socialan kaj kulturan intereson. Aktuala prezidanto estas José Antonio del Barrio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉefa parto de la informoj pri la unuaj jaroj de la movado estas prenitaj de Enciklopedio de Esperanto (1934). Vidu ankaŭ la samlibran artikolon pri la Esperanto-movado en Katalunio
  2. José Antonio del Barrio, Inter laborista edukado kaj kultura alternativo. Kial laboristoj lernis Esperanton en Hispanio en la komenco de la 20-a jarcento en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3) pp. 462-472.
  3. Samloke, paĝo 470.
  4. Javier Alcalde, "Eduardo Vivancos kaj la liberecana Esperanto", postparolo al dulingva eldono de Eduardo Vivancos, Unu lingvo por ĉiuj: Esperanto, Calúmnia, 2019, p.77-91.