Esperanto-movado en Japanio (ĝis 1934)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Antaŭparolo
Ĉi tiu artikolo, fakte pluraj artikoloj, apartenas al la unua volumo de la Enciklopedio de Esperanto (1934) sub nesto Japanujo, sed la japanaj kontribuoj venis malfrue, post la redaktofino. Tial oni solvis la problemon tiamaniere, ke oni metis ĉiujn artikolojn en la duan volumon sub la dua nomo de Japanujo, nome Nipono. Tie estas ankaŭ japanoj, kies nomoj komenciĝas per A-J.

Ĉi tiun artikolon oni devas kompreni, kiel artikolon de la Enciklopedio de Esperanto, verkitan en 1934, tiel diri dek kvin jarojn post la kreiĝo de JEA, kaj unu jaron post la foriro de Japanio el la Ligo de Nacioj, kiu petis la finon de okupo de Manĉurio.


Nipono (Japanujo). La japana lingvo estas ne fleksia, sed alglua. Tial la gramatiko de Esperanto estas kompare facila por japanoj, pri akuzativo neniu plendas. Nur la Esperanto-vortaro kaŭzas iom da malfacileco por memori, sed tre multaj t. n. internaciaj radikoj jam de longe eniris en la japanan lingvon, ekzemple radio, kino, bifsteko kaj aliaj pere de angla lingvo, kun modifita elparolo. Plie ĉiuj meze edukitaj homoj legas la anglan lingvon; studentoj de altgradaj lernejoj studas la germanan kaj francan lingvojn. Estas nedubeble, ke tia grundo helpas al facila studo de Esperanto. Sed vera internaciismo, malpotenco de Japanio lingvo en internaciaj rilatoj, relativa facileco de Esperanto eĉ por needukitaj japanoj estas tri ĉefaj faktoroj de la japania Esperanto-movado. Tiu dua kondiĉo estas tre propre japana, kaj kelkaj (v. K. Takahaŝi) de patriotisma vidpunkto propagandas Esperanton kontraŭmetante ĝin kontraŭ la angla. Tre sana kaj mirinda progreso (precipe ekonomie) de Japana Esperanto-Instituto (JEI) estas fierinda afero. Ĝi posedas proprajn teron kaj konstruaĵon, du sekretariojn kaj unu oficistinon, ĉiuj sufiĉe bone honorariataj. Diversaj personoj provis fondi grupojn por konkuri kun JEI, sed neniu sukcesis. Post malpaco inter Parizo (Sennacieca Asocio Tutmonda) kaj Moskvo (Sovetrespublikara Esperantista Unio la japana proleta Esperanto-movado donis apogon al Moskvo. Nun subpremita: Potencaj grupoj de specialaj ideoj oficiale alprenis Esperantoon: Oomoto kaj Kiboŝa. Iliaj Esperanto-fakoj sin tenis apud (aŭ iam kontraŭ) ĝenerala movado. Dum studentoj ludis tre gravan rolon en la movado, virinoj estas tre malmultaj. Fervojistoj grupiĝas tre fortike, utiligante senpagajn bileton kaj telefonon. Ossaka estas unu el ili. Multaj sciencaj tezoj en Esperanto, ĉefe aerologoj, kemiistoj, medicinistoj, zoologoj kaj aliaj. Radio-disaŭdigo kun 10 000 tekstoj venditaj (v. Ŝindo). Atentindaj lingvaj studoj pri Esperanto pli kaj pli aperas. Sed kial nia movado ne marŝas tiel rapide kiel atendas la Esperantistoj? La ĝenerala publiko jam komprenas ekziston de Esperanto; sed en nuna reakcia epoko, precipe post Manĉuria afero, „sanaj personoj“ rigardas Esperanton kiel danĝeraĵon por la patrujo. Inteligentuloj ĝenerale ne ŝatas Esperanton, ĉar ĝi ne donas tujan utilecon, kompare al la angla, germana aŭ franca lingvoj. Angla estas kvazaŭ dua lingvo por japanoj. Tamen kia kompatinde mizera estas la parol- kaj skribkapablo en la angla, germana aŭ franca lingvoj de la japania inteligentularo. Ili nur apenaŭ legas. Kaj ili malestimas Esperanton pro malriĉeco de libroj.

Rimarkinda fakto estas, ke de kelkaj jaroj progresemaj junuloj amase kuras al marksismo, sed al ili ofte malplaĉas la mildeco homaranisma de la neŭtrala Esperanto-movado. Nun reakcio furiozas. Proletaj Esperantistoj ne havas sufiĉan potencon por kontraŭstari subpremon de la registaro. En malliberejoj tre konsiderinda nombro da komunistoj daŭrigas aŭ komencas fervoran studon de Esperanto.

Kawasaki Naokazu

Historio de la movado[redakti | redakti fonton]

La epoko de individua studado[redakti | redakti fonton]

Kiu studis unua la lingvon? Respondi estas neeble. D-ro A. Oka Esperantistiĝis en 1891, kiam li studadis biologion en Germanujo. Li estis Volapukisto. Krom li ankoraŭ kelkaj. Ili poste aliĝis al Esperanto (ekzemple Kentaro Simose en ĉ. 1892). En 1889 vortaron Volapük-japanan, 580 paĝan, tradukis holandano van der Heyden kaj japano Hayasi Sasaki. En 1902 franca pastro Mistler skribis pri Esperanto en iu gazeto de Nagasaki. Pro tiu artikolo Kroita Esperantistiĝis. En 1903 Joŝino legis la artikolon de Stead en „Review of Reviews“ kaj ĝin tradukis por iu kristana gazeto.

En la printempo de 1903 Mac Kenzie, skota pastro, Kanazawa, venigis lernolibron el Anglujo kaj en la somero li instigis Gauntlett, kimro, anglalingva profesoro de VI-a Nacia Kolegio, Okayama, al komuna studado. Sed Gauntlett ne konsentis, ĉar li sciis la disfalon de Volapuko. Sed vizitinte M. kaj trovinte lin okupita de aferoj, li legis la lernolibron por distri sin en la ĝardeno. Li miris pro la facileco. Li organizis kurson en Okayama kaj en la komenco de 1906 kun la helpo de Muramoto, presejestro en tiu urbo, aranĝis faman korespondan kurson trifoje. Rezulto: 600 anoj tra Japanujo. Tio estas la komenco de la praktika movado.

En 1905 Kroita skribis artikolon al gazeto „Tyokugen“ redaktata de lia intima amiko Sakai. Tio ne povis doni grandan impreson al la publiko, sed kelkaj socialistoj (Sakai, Osugi, Arabatake) interesiĝis pri la lingvo. En majo de 1906 Kroita sendis sian prop. artikolon al taggazeto „Yomiuri“ (Usui klopodis en la interno), kiu, kontraŭe al tiu de lasta jaro, vekis atenton ĉe la publiko. ASADA Eiĵi, profesoro de Fremdlingva Kolegio, faris elokventan paroladon en Esperanto en la lerneja ceremonio.

La epoko de organizita movado[redakti | redakti fonton]

La verkinto de la „Historieto de Esperantista Movado en Japanujo“ (japane en „La Revuo Orienta“, IX 1926) klasigis tiun ĉi epokon en kvin periodojn:

1-a periodo: ekfloro kaj velko (1906-1908)
2-a periodo: inerteco (1909-1911)
3-a periodo: mallumo (1912-1915)
4-a periodo: preparo al reviviĝo (1916-1919)
5-a periodo: reviviĝo kaj marŝo (1920-)

Ekfloro kaj velko (1906-08)[redakti | redakti fonton]

En majo de 1906 Misao Katô fondis en Jokosuka organizaĵon „Nippon Esperanto-Societo“ (Nippon Esperanto-Kyôkai). En Tokio samtempe Abiko kun aliaj fondis duan, samnoman organizaĵon „Nippon E-Kyôkai“. Kuroita, kiu havis intencon starigi tutjapanan potencan centran organizon, akiris la nomliston de la korespondaj kursoj de Gauntlett, danke al la klopodo de Muramoto leginta la artikolon de „Yomiuri“. Kaj li kunvokis la kunsidon por fondi tiun organizon la 12-an de junio. Abiko konsentis likvidi sian societon kaj „Japana Esperantista Asocio“ unuanime (dek ĉeestis) estis fondata. La Societo de Katô fariĝis la filio de la Asocio. Oficiala organo de la Asocio estas „Japana Esperantisto“, kiu ekaperis en aŭgusto.

En julio Gauntlett donis kurson en Tokio. En septembro Osugi fondis en Tokio la Lernejon de Esperanto (Esperanto Gakkô). En septembro okazis la Unua Japana Kongreso (tiam oni nomis ĝin Ĝenerala Kunveno de JEA) en Tokio. Hayasi Tadasu, ministro por fremdaj aferoj, gratulsalutis. Rezolucioj, klarigitaj de Takakusu, sanskritisto: 1. En 1917 okaze de Universala Ekspozicio oni invitu la Universalan Kongreson de Esperanto al Japanujo. - 2. Petu al Eduka ministro, ke oni metu laŭvolan kurson de Esperanto en komercaj lernejoj. 3. Fondu studkomitaton por plimultigi japanajn radikojn en Esperanto.

Unua Esperanto-libro estas en marto T. Muramoto, „A Short Vocabulary Esperanto-English and English-Esperanto“. Neniuj vortoj japanaj estas en la teksto. Japanlingvan lernolibron verkis Futabatei Shimei en julio. Li aŭdis Esperanton en Vladivostoko kaj reveninte hejmen tradukis la Fundamenton de Esperanto al la japana. En 1906 8 libroj aperis. Tiel la movado ekfloris kaj ofte oni parolis pri Esperanto. Laŭ la vortoj de Chif (okaze de la mortotago de Zamenhof en 1922), tiamaj gvidantoj kredis, ke ili povos konkeri tutan Japanujon post kelkaj jaroj. La nacia spirito estis forta, ĉar en tiu jaro Japanio venkis Rusion. Estas atentinde, ke inter unuaj pioniroj estas profesoroj (ekz. Kroita) kaj socialistoj (ekz. Osugi, Sakai). Laŭ La Revuo Orienta, septembro 1931, 17 personoj daŭre aktive batalis dum 25 jaroj. Sed tiu prospero ne daŭris longe. La Dua Japana Kongreso okazis en 1907 kaj post longa interrompo la Tria en 1916. „Japana Esperantisto“ ĉesis eliri en 1908. Du grandaj steloj, kiujn la japana Esperanto-movado produktis, Chif kaj Ossaka, jam laboris de la komenco de tiu ĉi periodo. En 1908 Kroita vojaĝis al Eŭropo, Chif anstataŭ li zorgis pri la Asocio. Ossaka en Jokosuka redaktis periodaĵon „Jokosuka Esperantisto“ en 1907.

Inerteco (1909-11)[redakti | redakti fonton]

En 1909 Chif prunteprenis kapitalon kaj fondis novan entreprenon „Nippon Esperanto-Sya“ (Japana Esperanto-Domo) por daŭrigi la eldonon de „Japana Esperantisto“. Li intencis sendi la gazeton enhavantan multajn japanaĵojn al Eŭropo, tiam tre prospera en la movado. Malgraŭ lia energio la gazeto ĉesis baldaŭ. En 1910 Kroita revenis. JEA eldonis la revuon „Japana Esperantisto“ en 1911 sesfoje.

Mallumo (1912-15)[redakti | redakti fonton]

En 1912 kaj 1913 „Japana Esperantisto“ tute ne aperis. Nur hektografitaj gazetoj „Orienta Azio“ de Harada, „Orienta Stelo“ de la Jokosuka filio de JEA kaj rondiranta gazeto „Jokosuka Japana Esperantististo“ (la du lastaj per la mono de Ossaka) montris, ke en Japanio la movado ne estingiĝis. Eĉ lernolibroj elĉerpiĝis. En Jokosuka Ossaka evidadis kursojn kaj hektografe presis lernolibrojn. En Kanazawa Erm Asai esperantistiĝis kaj esperantigis „la Bultenon de HEC (Hokuriku Exchange Club)“, filatelista gazeto, kaj gvidis kursojn. Iom da movado okazis en Sakai, Hiroŝima kaj Toktusima; preskaŭ nenia movado en aliaj lokoj.

En 1914 „Japana Esperantisto“ reaperis. Malgranda formato, kvaronjara. K. Nakamura fariĝis vicprezidanto de JEA, studentoj (Ossaka, Sugiyama, en 1915 Asai) fariĝis sekretarioj. Partopreno de studentoj al la centra administrado signifis unuan paŝon al reviviĝo de la movado. En 1915 „Japana Esperantisto“ kvarpaĝa aperis dekfoje. Tiamaj laborantoj en propagando: en Tokio Takabatake (nuna Ooi), Oishi, en Kjuŝuo (poste en Tokio) Fukuta, en Hiroŝimo K. Takahaŝi. En 1914 venis blinda poeto Eroŝenko el Rusio, en 1915 fraŭlino Agnes Baldwin Alexander, bahaistino, el Ameriko. Akita fariĝis esperantisto per Eroŝenko.

Preparo al reviviĝo (1916-19)[redakti | redakti fonton]

De 1916 la redaktadon de „Japana Esperantisto“ prenis sur sin Ossaka, helpite de Taiji Jamaga kaj Erin Asai (Tial li ĉesigis la eldonon de Orienta Stelo). En Jokosuka lin anstataŭis Heikiĉi Aizaŭa, poste Mokiĉi Kobajaŝi. De sep. en sia domo en Kanda, Tokio, Ossaka aranĝadis kursojn. La kursojn vizitadis en 1917 Tojosato Tooguu, E. A. Kolomlec (ukrainano), Ĉernin (rusa hebreo); en 1917 kurso en Yokohama: Hajami, Tasku Sasaki, Hazama; Nagakacu Hirano, Miĉiaki Miŝima, Ikuma Ariŝima, Cujoŝi Kaĵi (la nuna Hirokazu Kaĵi). La membroj de la Asocio estis 186 en aŭg. 1916, en aŭg. 1918 286, en aŭg. 1919 464. Sed la ekonomia stato de la Asocio fariĝis pli kaj pli malbona. Tria Japana Kongreso en 1916 en Tokio. Kvara en 1917 en Tôkyô. Kvina en 1918 en Tôkyô. Sesa en 1919 en Yokohama. Venis en nian tendaron tre energiaj batalantoj, en 1916 Macuzaki, en 1918 Fujisaŭa, en 1919 Inouye, Hasegaŭa, Hori, Kizaki, Ga. En 1917 venis Dick, sviso, el Rusujo kaj multe instigis japanojn. La movado fariĝis multe vigla. Sed la Asocio, malgraŭ la servado de la filo de Kroita, jam ne povis funkcii. En 1919 la presejo rifuzis la presadon de la gazeto. K. Nakamura proponis kontroligi la kason de la Asocio, sed K. Kroita rifuzis. La rekonstruo de la Asocio fariĝis nepre necesa.

En la komenco Ossaka intencis reorganizi la administradon de la Asocio: transdoni la tutajn devojn al la junaj sekretarioj kiel ankaŭ respondecon de la kasadministro al ili, sed K. Kroita ne konsentis. En la letero al la sekretariaro Chif, el Kobe, skribis interalie, ke estas tute vana afero reorganizi la Asocion sub Kroita kaj admonis la sekretariojn starigi tute novan prop. organizon, senigante la Asocion. Nakamura ankaŭ, rifuzante la prezidantecon de la Asocio, instigis ilin reorganizi la Asocion. Fuĵisaŭa, E. Asai, Ossaka fine decidiĝis pri la reorganizo kaj kunvokis specialan kunvenon por tio. Fuĵisaŭa, Asai, Macuzaki, Hagiŭara, Ossaka deklaris la eksiĝon el la sekretarieco kaj ankaŭ redaktanteco de J. E. kaj prezentis la projekton pri la starigo de nova prop. centro „Japana E-Instituto“ kaj ĝia organo „La Revuo Orienta“. Kelkaj precipe kapitano Sôiĉi Uĉida, esprimis bedaŭron pro la forigo de la „historia“ JEA. Ossaka klarigis, ke oni lasas la Asocion ekzisti kiel moralan centron, kondiĉe ke JEI ne respondas por la financoj de JEA, sed ke poste, kiam JEI prosperos finance, tiam ĝi pro la morala memvolo pagos ŝuldojn de JEA, se tiaj ekzistas. W. Oishi akcente parolas por la starigo de la tute nova JEI. T. Osida lin subtenas. La propono estis unuanime akceptata kaj ĉiuj konsentis eksiĝi el la membreco de JEA kaj aliĝi al JEI. Tiel „Japana E-Instituto“ fondiĝis en la fino de 1919. En Yokohama Hajami Sinŝo kaj aliaj fondis „Japana E-Komerca Korporacio.“

Reviviĝo kaj marŝo (1920-)[redakti | redakti fonton]

Ĵus antaŭ tiu ĉi periodo aliĝis al la movado Yagi, Kawasaki, Okamoto, Ueda.

JEI fariĝis „labora centro“. Ĝi komencis eldoni la gazeton LRO en jan. Ĉiuj membroj de JEA estis rigardataj membroj de JEI. JEA tamen ne malaperis, ĝi estis lasata kiel „morala centro“, sen membroj, sen gazeto, sed kun estraro konsistanta el unu prez. kaj du vic-prez., sen sekretarioj. Do ĝi ekzistis nur laŭ nomo, kaj ne miro, ke ĝi ne povis funkcii kaj poste estis tute nezorgata. Tiu esprimo „morala centro“ estas mistera. Nekompleta revolucio sekvigis en postaj jaroj ĝenajn problemojn pri la organiza afero en Japanujo. JEI estis zorgata de Ossaka. Li, fervoja inĝeniero, ĉiuvespere kaj dimanĉe dediĉis sian tutan forton al la aferoj de JEI. Li devis oferi unuan etaĝon de sia loĝejo al la oficejo. Li devis redakti la gazeton. Li devis verki lernolibron. Li devis respondi al en- kaj eksterlandaj samideanoj. JEI estas amata filo de Ossaka, al kies flegado ĝi dankas sian nunan prosperon. De la naskiĝo de JEI la movado jam ne haltis. LRO akurate eliris 12-foje aŭ eĉ pli ĉiujare ĝis nun.

Instruita de la maldolĉaj spertoj ĉe la antaŭa JEA, la nova JEI ne metis super si iajn socian eminentulojn kiel la estraron. Ĝi havis nek prezidanton, nek ĉefsekretarion ordonantan. La tutan administradon prenis sur sin la egalrajtaj junaj „komitatanoj“ (plejparte studentoj), efektivaj laborantoj en la mastrumado. Por reprezenti la organizon por ekstera mondo, oni havis reprezentantan komitatanon, elektatan por unu jaro, sed ne elekteblan por dua sinsekva jaro. Por vigligi lokan movadon, preskaŭ ne ekzistantan tiutempe, JEI admonis lokajn grupojn, ke ili tro multe ne dependu de la centra JEI, sed ke ili memstare klopodu por nia afero en sia loko.

En 1920 grupoj fondiĝis en diversaj altgradaj lernejoj tra la tuta lando. Venis al Japanujo por loĝi multaj fremdaj samideanoj, Browne, Vaughan, Kuznecov, Seriŝev, Ramstedt (finna vicambasadoro) kaj ĉi tie E-istiĝis Roscoe. VII-a Kongreso en Tôkyô, kiu unuanime malaprobis la landnoman sufikson -i- pro tio, ke ĝi kaŭzas konfuzon en nia lingvo, alportante nenion utilan. Nippon E-Sya (Japana Esperanto-Domo) de Osida eldonis multajn librojn verkitajn ĉefe de la komitatanoj de JEI. (JEI mem ne faris tion ĝis 1924). Ga importis eŭropajn eldonaĵojn (ĝis 1922) en la nomo de Orienta Librejo E-a. Ambaŭ estis kvazaŭ freŝa akvo post seka vetero, ĉar tiaj aferoj longe mankis. (En postaj jaroj inter Ga kaj Osida, inter JEI kaj Osida malpaco okazis). En la somero en Osaka, kie la movado estis de 1906, ekaperis gazeto „Verda Utopio“, dediĉanta sin al prezento de japanaj moroj kaj traktado de sociaj problemoj. Ĝin mastrumis Fukuta.

Karavano el studentoj de Imperia Universitato de Tôkyô propagandvojaĝis nordorientan parton (plej necivilizitan) de la lando. VIII-a Kongreso en Tôkyô, en kiu laŭ propono de Kizaki monkolekto por fundamenta kapitalo de JEI (20 mil enoj por havi oficejon kaj oficiston) estis aprobita sed la propono de Narita en Universala Kongreso en Praha por inviti UK-n al Japanujo estis malaprobita pro „nematureco de tempo“. Aliĝis al E-movado Ishiguro, Kozo (nun Joŝiŝi) Simomura.

En jan. Ossaka faris prelegon pri lingvoj artefaritaj en la ĝenerala kunveno de Imperia Akademio. Kelkaj membroj paroladis kun aprobo. Prez. Hozumi aniĝis al JEI. Laŭ iniciato de Yanagida petskribo pri akcelo de E-instruado en lernejoj estis prezentita al Imperia Parlamento. Malsupra domo ĝin akceptis en febr. Fondo de E-Federacio de Tokiaj Studentoj. Ĉeestis 70 el 15 lernejoj. IX-a (eksterordinara) Kongreso en Tôkyô okaze de Paca Ekspozicio. Hasegaŭa propagandvojaĝis en Koreujon. Potenca gazeto „Kaizô“ malfermis kurson en siaj paĝoj. Granda efiko al la legantaro.

En okt. X-a Kongreso en Tôkyô. Isozaki proponis monkolekton por rusaj malsatantoj. D-ro Ramstedt atentigis, ke jam pasis malsato en Rusujo eŭropa, oni devas helpi siberianojn. Kongreso esprimis tiun deziron al „Verda Utopio“, kiu jam estis komencinta tiun varbadon. Al la komuna manĝado dum la Kongreso oni invitis prof. H. E. Palmer, idisto, veninta en Japanujon por plibonigi instruadon de angla lingvo. Masamiĉi Oka kaj K. Ossaka salutis lin pro lia honoro en lia lingvo Ido; sed li mem ne povis en ĝi paroli kaj li miris (en angla lingvo) la gastamecon de japanaj E-istoj. Idista movado preskaŭ ne ekzistas en Japanujo. En nov. JEI decidis aliĝi al KR laŭ Kontrakto de Helsinki. Aperis en Kyôto J-E Vortareto longe atendita.

Sekai Sityo Kenkyukai sub la gvido de Ishiguro eldonis koresondan kurson kaj E-gazeton. En marto 450 kursanoj, aranĝo de Imperia Eduka Asocio kaj JEI helpite de taggazeto „Tôkyô Asahi“ danke al la klopodo de Tojokaŭa. Propagandvojaĝo al Nordorienta parto: 19,220 aŭskultis. En jul. Chif eksiĝis de komitato de JEI, dirante ke JEI estraro identigas E-ismon kun homaranismo.

En jul. en Ayabe, centro de nova religio Oomoto, okazis kurso sub gvido de Takizô Sigematu. 150 partoprenintoj inter kiuj la estro Deguĉi mem. Tio estas la komenco de Oomoto E-movado. En 31 aŭg. - 2 sep. XI-a Kongreso en Okayama. Pri laŭleĝeco de JEI Chif faris akrajn demandojn. Sciigo de tertremego en Tôkyô alvenis al la kongresanoj en la tria tago. Provizora oficejo (t. e. domo de Ossaka) kun biblioteko estis sendanĝera de la kataklismo, sed la librejo „Nippon E-Sya“ (Japana Esperanto-Domo) estis bruligita.

En jul. XII-a Kongreso en Sendaj. K. Suzuki, en la nomo de privata individuo, proponis ke JEI fariĝu „morala centro“, ĉar ĝi estas efektive tia. Oni decidis, ke li reprenu la proponon Chif klarigis sian jam de li antaŭ du tagoj reprenitan proponon pri ellaboro de oficiala konstanta regularo de Japana Kongreso. Li kredis, ke per tio oni povas kolekti diversspecajn E-istojn al la Kongreso. Tiel du fluoj - Suzuki kaj Chif - kontrastis. Poste aperis detala protokolo de la Kongreso.

E-Propaganda Asocio fondiĝis antaŭ du jaroj sub zorgo de Oomotoanoj, ekeldonis „Verdan Mondon“ (unue „Verda Gloro“): En 1924 Usona delegito proponis alprenon de Lingvo Int. al la kunveno de Int. Unuiĝo de Akademioj. Imperia Akademio ricevis la demandon pri L. I de la sekretario de la Unuiĝo. Oficiala decido ne okazis. Membroj montris sian opinion. Neceson jesis 43. Por E 24, por Ido 1, sindeteno 18. En sep. Ossaka forvojaĝis al Ameriko laŭ ordono de la registaro. Tio kaŭzis novan malfacilaĵon al JEI. Do JEI nun estis devigita lupagi por sia ejo. Speciala monkolekto por tio. LRO-n redaktis laŭvice junaj komitatanoj. Pruvo de solidareco de JEI-anoj. En okt. Sesa Kongreso de Ekstrema Orienta Asocio por Tropika Medicino malfermiĝis en Tôkyô. Tie Ogata, Murata publikigis siajn studojn en E. En okt. XIII-a Kongreso en Kyôto. Chif ne venis. Ŝindo, fidela ano de JEI, proponis starigon de prepara komitato por ellabori oficialan konstantan regularon de Japana Kongreso. Li deziris per tio forpeli malluman maltrankvilecon regantan japanajn E-istojn. Unuanime aprobita. Prez. nomis 11 komitatanojn. (Nenia pozitiva rezultato.) Junulara Ligo naskiĝis laŭ iniciato de Isozaki, kiu volis doni novan socian direkton al la movado.

Osida eldonis ampleksan j-E vortaron de Chif kaj okaze de la kunveno pro honoro de la aŭtoro li deklaris, ke li nomos sian librejon „Nippon E-Sya“ (Japana Esperanto-Domo). Li intencis eldoni sub la kunlaboro de Chif organan gazeton kaj varbi membrojn, sed malsukcesis kaj baldaŭ li forlasis E-ujon. En Osaka grandioza kurso okazigita de tiea filio de J. Asocio por Ligo de Nacioj sub subteno de „Osaka Asahi“ kaj „Osaka Mainiti“, unuaj taggazetoj en Oriento.

En febr. Kaĵi komencis eldoni „Junan Azion“ kaj nomis sian entreprenon „Nippon Kai“ (Japana EA), sed oni ne sciis, kiom da membroj ĝi akiris, ĉar ĝi neniam publikigis membroliston, nek kasraporton. En julio JEI fariĝis jure personigita fondaĵo. Tio signifas, ke JEI jam havas potencan ekonomian bazon. Tion kaŭzis la fakto, ke oni laboris por ĝi tute senpage. Nun laŭ la registara leĝo JEI estas gvidata de direktoroj kaj komitatanoj. D-ro Nakamura estis elektata kiel unua ĉefdirektoro. En sep. XIV-a Kongreso en Tôkyô. Oishi komencis eldoni raportojn de sia observatorio aerologia en E.

En okt. XV-a Kongreso en Hukuoka, kie multaj univ. profesoroj estis inter samideano ekz. T. Itoo, Fuĵisaŭa, Ohshima. Por konsoli la viktimojn de tertremego de 1923, turo estis konstruata en sankta budaisma monto Kbyasan. Sub ĝin oni enterigis nomaron de viktimoj kune kun ĝia deveno, skribita de eksurbestro Nagata. La tekston oni tradukis en anglan kaj E-n por konservi ĝin por dek mil aroj. En dec. JOAK (Radiostacio de Tôkyô) disaŭdigis lekciojn de Ooi kaj Ossaka. Eldono de gvidlibreto „Japanlando“ de Fervoja Ministrejo, danke al la klopodo de Masuzo Inouye, ministreja oficisto.

XVI-a Kongreso en Osaka. Ŝindo, Niŝida, Sibata klopodis. Unuafoje en Japana Kongreso kotizo de partopreno. La regiona registaro rigardis E-movadon kiel radikalan kaj venis multaj policanoj. E-loga Fakkunsido (studo kaj klerigo de kongresanoj.) En dec. provizora oficelo de JEI transiris al pli granda domo.

E-kursoj disaŭdigitaj de JOCK (Nagoya, gvidanto Ishiguro) kaj de JODK Keizyô, gvidanto Oojama). Petskriboj al la Parlamento pri la celo de E-instruado en lernejoj kaj pri ŝtata subvencio al JEI estis akceptitaj de malsupra kaj supra domoj. En sep. XVII-a Kongreso en Tôkyô Unua-foje Kongresa Universitato. Samtempe en Tôkyô okazis Int. Teknika Kongreso, al kiu estis prezentita petskribo koncerne E-n kun subskriboj de eminentaj fakuloj. Al la Kongreso Takuma Minoda kaj Kunitaro Takahaŝi prezentis prelegon pri E kaj Ossaka sian studon en E.

Mortis Nakamura, ĉefdirektoro de JEI, Oishi estis elektata ĉefdir. Kiboŝa (multemembra societo por morala eduko) eldonis gazeton „Esperanto Kiboŝa“ sub la gvido de Ishiguro. Ĝi poste nomis sian E-istan grupon „Nippon (Tutjapana) E-Unuiĝo“, kaj daŭrigis laboron ĝis 1933. XVIII-a Kongreso en Kanazawa. Prez. Segaŭa. En okt. ĉe JEI kreo de ĝenerala sekretario (la unua salajrata) Hirasaŭa. Scherer, speciala delegito de ICK, travojaĝis la tutan landon. Laŭ enketo de Sankoo E-Grupo, el 1268 aspirantoj eniris la nacian kolegion en Kyôto (Sankoo), 254 (20%) ne scias, 1014 (80%) scias pri ekzisto de E; 121 (l0%) jam lernis E-n kaj 594 (41%) volas lerni E-n de nun. Laŭ raportoj senditaj de lokaj grupoj al JEI, dum la jaro okazis kursoj en 91 lokoj kun 2262 partoprenantoj.

En junio Japana Prolet-E-ista Unio fondiĝis. En somero JOBK (radiostacio de Osaka) disaŭdigis lekciojn de Ŝindo. Granda efiko. En okt. XIX-a Kongreso en Kyôto. Laŭ la registro de JEI, lokaj grupoj nombriĝas 163 tra la lando. En antaŭa duonjaro kursoj en 76 lokoj kun 1580 partoprenantoj.

JEI aĉetis teron kaj konstruis el sia propra kapitalo sian propran oficejon en Hongô-motomati, Tôkyô. Nova sekretario Mijake. (Hirasaŭa jam eksiĝis pro malsano.) Radio-kurso de E, JOBK, gvidanto Sindo. En okt. XX-a Kongreso en Tôkyô. En labora kunsido, laŭ propono de Kyôto, studkomitato pri fondo de Centra Organizo de japana movado naskiĝis. Sekve de Manĉuria afero naciismo fariĝis forta inter Oomoto E-istoj, ankaŭ pli kaj pli inter neŭtraluloj. Sed JEI kuraĝe kaj alte tenis standardon de neŭtraleco. Proleta E-movado preskaŭ sufokiĝis pro la subpremo de la registaro. Laŭ sinregistro en la Jarlibro de JEI, ekzistas krom JEI 4 nelokaj specialaj organizoj, 3 librejoj, 3 Fakaj Ligoj, (Studenta, Fervojista, Budhana), 3 Regionaj Ligoj, 141 Lokaj Grupoj (el kiuj 50 kun sia propra organo hektografie presita; kun 2673 membroj).

Kreo de ĉefsekretario (salajrata) ĉe JEI: Okamoto. JEI eldonis novan gazeton por komencantoj „E-Lernanto“ kaj disvendis ĉe ordinaraj librovendejoj de la tuta lando. Kuraĝa provo, tamen kun bona rezultato. Inouye subskribis la Interkonsenton de Köln, do JEI partoprenis kiel landa asocio. En nov. XX1-a Kongreso en Kyôto. Ŝindo kiel sekr. de Studkomitato pri fondo de Japana Centra Organizo, raportis: al la demanda cirkulero de Ŝindo 16 anoj neis la neceson, 4 jesis la fondon (2 el ili nur pri Centra Komitato por Kongreso), 2 sindetenis. Do tia superfluaĵo malaprobita. Rezolucio kontraŭ neologismoj. Kawasaki kaj Okamoto eniris en L. K.. (1932 eliris Fuĵisaŭa, restas Niŝimura):

En apr. XXII-a Kongreso en Nagasaki. K. Niŝimura klarigis pri propono de paralela uzo de japan' kaj nipon'. La sekr. legis la disertacion senditan de Ossaka pri mallogikeco de la propono. Okamoto, Kawasaki konsentis kun Ossaka. Niŝimura reprenis la proponon. Propono pri monkolekto por fabriki aeroplanon „Esperanto“ kaj ĝin donaci al J. milita aŭtoritato. Post diskuto reprenita. Prezento de ĉi supraj du proponoj montris, ke naciismo tiom penetris en neŭtratan movadon. Propono de Ŝindo formi komisionon por prepari kongresan regularon estis akceptata. En julio en Tôkyô II-a konferenco de Tutpacifikaj junularaj Budaistaj Asocioj, kie oni permesis paroli E-n al tiuj, kiuj ne scias japanan, anglan aŭ ĉinan lingvon.

Bibliografio (nur en E).

  1. Ooi Manabu, Mallonga Historio de E-a Movado en Japanujo. La Revuo Orienta, 1922. sep. okt., nov. (Efektive verkita de Ossaka. Tre detale, nur ĝis 1908.)
  2. Grenkamp, en HDE. (Efektive verkita de Ossaka. Koncize ĝis la fondo de JEI.)
  3. Kuroita Kacumi, La Historio de JEA. Japana Esperantisto, 1907. n-ro 5. Pri la fondo de JEA)
  4. Japana Esperantisto, organo de JEA
  5. La Revuo Orienta, organo de JEI. (En ambaŭ multe da kronikoj kaj artikoloj.)

En japana lingvo ekzistas pli ampleksa historio, interesaj kritikoj.

Noto. La artikolon tralegis kaj kompletigis Kuwahara-Tosihide kaj Kenĵi Ossaka.

N. KAWASAKI.

Japana Esperanto-Instituto[redakti | redakti fonton]

JEI estis fondita 20. dec. 1919 por anstataŭi Japanan E-istan Asocion, la ĝistiaman centron landan, kiu perdis la kapablon daŭrigi pozitivan agadon pro grava difekto en la financo kaj administrado.

En la favoraj cirkonstancoj eksteraj de la postmilitaj jaroj, JEI rapide firmigis al si la fundamenfon danke al la konvertiĝo de la preskaŭ tuta membraro de JEA kaj la sistema laboro oferita de sindona estraro konsistanta plejparte el freŝenergiaj junuloj kaj studentoj. Estas ne refuteble, ke sur ĉi tiuj laboroferantoj havis profundan influon spiritan la modesta, sed la plej modela gvidanto K. Ossaka per sia absoluta sinoferado.

Ĉi tiu principo oferi la laboron ankoraŭ daŭras kiel la plej elementa fundamento de la Instituto en ĉiuj fakoj, nome administrado, redaktado kaj instruado jam ne parolante propagandon. La sola escepto estas la sekretario, al kiu JEI pagas salajron de 1930.

La sana financo kaj laŭmetoda administrado estis la bazo, kiu ebligis la akuratan aperigon de la ĉiumonata organo „La Revuo Orienta“ kaj la ŝparon de la bela sumo enoj 1,300: dum tri jaroj. La regule aperanta organo multe vigligis la movadon, kaj rekompence JEI akiris pli da membroj. La ŝparita sumo per la laboroferado donis fidindan bazon, sur kiu oni aranĝis en 1922 la projekton varbi fundamentan kapitalon.

Aparte de la varbado, JEI fondis en 1924 al si la eldonfakon kun parto de la ŝparita sumo. La fako aperigis unu post alia la fundamentajn verkojn necesajn por la disvastigo, ka la afero tiel prosperis, ke la nova fako redonis la prenitan sumon al la administra fako kaj plie starigis al si apartan kapitalon.

En la fino de junio 1926 la kolektitaj monoferoj kun la procentaĵo atingis la sumon de enoj 5,353.93, la ŝparo administra 1,300: la kapitalo de la eldonfako 2,001.84, kaj kun la necesa sumo aldona el alia kaso, JEI sukcesis registriĝi kiel jura persono sub superrego de la Ministro de Kulturo kun celo ideala en la senco de la art. 34 de la japana civila kodo. Laŭ la statuto de JEI en la nova formo, la kapitalo de 9,500 enoj estis dividita:

Fund. kaso netuŝebla enoj 7,000.-
Fund. kaso utiligebla 2,500.-

Danke al la prospera afero en la eldonfako kaj ĝia subfako de alilandaj E-libroj flanke de la konstanta ŝparemo en administrado kun pli ol 1.000 enoj da aktiva saldo ĉiujare, la bonhavo de JEI atingis pli ol enoj 42,000: en la komenco de 1932. Por gardi la monsumon en la bonhavo de la influo de la inflacio, la Direktoraro de JEI decidis aĉeti teron kaj konstruigi la propran oficejon sur ĝi: la nuna oficejo inaŭguris la malfermon je la 3-a julio 1932. La jara raporto de financo en la fino de 1932 montras la konsiston de la bonhavo jene:

Fund. kaso netuŝebla enoj 11,414.63

Ceteraj kasoj 4,034.42
Stoko de la propr. eldonaĵoj 7,253.00
Stoko cetera 7,931.90
La tero en posedo 9,750.00
La konstruajo 6,676.95
Mebloj kaj oficejaj iloj 503.16

(1 febr. 1934.) ŜINDO-Seitaro.


Statistiko[redakti | redakti fonton]

Jen estas ciferoj, kiuj montras fidele la laŭjaran ŝanceliĝon de membraro de JEA kaj de JEI. En la sekvantaj ciferoj ankaŭ la abonantoj de „J-a E-isto“ kaj de „La Revuo Orienta“ estas enkalkulataj.

JEA:
1906 dec. 2. 720
1909 dec. 238
Disfalo ?
1916 dec. 189
1918 dec. 286
1919 majo 464

JEI:
1920 jan. 400
1921 majo 720
1921 dec. 995
1922 aŭg. 1473
1923 aŭg. 2351
1924 jan. 2. 2700
1925 jan. ĉ. 2700
1926 sep. 1821
1927 dec. 1682
1928 majo 2159
1929 aŭg. 2181
1930 jan. 2079
1930 jul. 1938
1931 sep. ĉ. 1990
1932 febr. 1852
1932 jul. 1649
1933 jan. 1495
1933 jul. 1351
1934 jan. 1231

Fonto : KUWAHARA-Tosihide

Partoprenintoj en J. E-kongresoj:
1. 1906 (Tôkyô) (?)
2. 1907 (Tôkyô) ĉ.300
3. 1916 (Tôkyô) ĉ. 50
4. 1917 (Tôkyô) ĉ.50
5. 1918 (Tôkyô) ĉ.60
6. 1919 (Yokohama) ĉ.60
7. 1920 (Tôkyô) ĉ. 40
8. 1921 (Tôkyô) ĉ.100
9. 1922 (Tôkyô) ĉ.60
10. 1922 (Tôkyô) ĉ 170
11. 1923 (Okayama) ĉ. 150
12. 1924 (Sendai) ĉ.100
13. 1925 (Kyôto ĉ 150
14. 1926 (Tôkyô) ĉ.200
15. 1927 (Hukuoka) ĉ. 250
16. 1928 (Osaka) 129
17. 1929 (Tôkyô) 280
18. 1930 (Kanazawa) ĉ. 100
19. 1931 (Kyôto) 281
20. 1932 (Tôkyô) 366
21. 1933 (Kyôto) 236
22. 1934 (Nagasaki) 112

Fonto : MIJAKE, KAWASAKI, OKAMOTO.

UEA[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la fondiĝo de JEI (1919) ekzistis kelkaj delegitoj en kelkaj urboj kaj provincoj, sed ili estis ne en fortika interrilato. La estraro de JEI estis simpatia ne al Ĝenevo, sed al Parizo (pro landnoma sufikso, pro neoficialeco de UEA k.a.). Tial eĉ per fervora propagando de unua ĉefdelegito Ga la multiĝo de la delegitoj ne estis rapida, kvankam la nombro de la membroj iom kreskis. Ĉefdelegitoj poste: Yagi, Ishiguro, (nun Fuĵisaŭa). Post la reorganizo de UEA la situacio ŝanĝiĝis, nun JEI sincere klopodas plivastigon de delegita reto. - (Kaw.)

Fakaj Organizoj[redakti | redakti fonton]

  • Japana E-ista Ligo Fervojista: propagando kaj praktiko de E inter fervojistoj. Lastatempe tre vigliĝis Organo: La Fervojisto (monate). 11 grupoj kaj 251 anoj. Fondita en okt. 1931. (Antaŭe, jam en 1920 ekzistis Japana Fervojista E-Unuiĝo.)
  • Japana Budhana Ligo E-ista' propagando de B-ismo per E kaj de E al B-istoj. Organoj: La Lumo Orienta kvarfoje jare), Informilo (laŭbezone). 20 anoj. Fondita en majo 1931.
  • Japana E Literatura Societo: studo de E-literaturo, diskonigo de J-a literaturo per E, poluro de lingva tekniko de E. Organo: E-a Literaturo (du monate). 150 abonantoj. Fondita en okt. 1932.
  • Japana Prolet-E-ista Unio: propagando kaj praktiko de E por laboristoj. Antaŭe kun organoj: Informilo de JPEU kaj Kamarado (monata). Nun sufokiĝis. Fondita en jan. 1931.
  • Japana Studenta Ligo E-ista. Organo: Bulteno. Jarkunveno okaze de la J E-Kongreso. Fondita en okt. 1931. - (Kuw.)

Sciencistoj[redakti | redakti fonton]

Multaj sciencistoj favoras E-n. Multaj el ili ne lernas persone E-n por publikigi sian studon, pro la supozo, ke eksterlandaj samfakistoj ne povos legi ĝin. Ekzistas multaj, kiuj volonte skribos E-e, kiam eŭropaj kaj usonaj gazetoj nur akceptos artikolojn verkitajn en E, eĉ se ili aperigos la artikolojn en nacilingva traduko. Kelkaj gravaj gazetoj, ekz. tiu de industria kemio, mekanika tekniko k. a., akceptas artikolojn en E. Jen estas eminentaj nomoj de sciencistoj-favorantoj: INOUE-Zinkiti, Kotaro HONDA Turuiti HAYASI, Otogoro MIYAGI, ĉiuj prof. de Tôhoku Imperia Univ., unuaj du eksa kaj nuna rektoroj; Gen‘itsu KITA, prof. de IU de Kyôto, Bunnroku ARAKAWA, prof. de IU de Kyusyu. Grupo de specialistoj (ekskluzive de la multaj studentaj E grupoj en universitatoj): Hermesa Rondeto, Scienca Rondeto (grupo de biologoj kaj aliaj en Tôkyô), Elektro E-Grupo (kelkaj elektristo en Tôkyô kunvenas ĉiumonate de 1934). UEA mem havas diversajn fakajn delegitojn - (Kuw.)

Studenta Grupo[redakti | redakti fonton]

En J. E-movado studentoj ludis rimarkindan rolon. En 1914, kiam la movado estis ankoraŭ malforta, studentoj en Imperia Universitato de Tôkyô fariĝis sekretarioj de JEA (K. Ossaka, R Sugiyama, en 1915 E. Asai) kaj danke al ili la movado iom post iom plivigliĝis. En 1915 ili fondis en sia universitato studentan E-grupon kredeble la unuan. - Post fondo de JEI en 1920, studentoj fariĝis la centro de la movado. En multaj universitatoj kaj kolegioj fondiĝis studentaj grupoj kaj okazis ekspozicioj, kursoj sub ilia gvido kaj naskiĝis multaj junaj laborantoj. Multaj el la studentaj grupoj havis neniun gvidanton inter la profesoroj, kaj studentoj pli-malpli spertaj instruis la lingvon al li novaj kaj tiel daŭrigis grupan agadon. Ekz. Sankoo E-a Grupo en Tria Nacia Kolegio, Kyôto, agadas seninterrompe jam 15 jarojn kun neniu profesorogvidanto. Ĝi eldonadas trifoje jare hektografie presitan organon „Libero“ (en jun. 1934 la 39-an n-ron), okazigas ekspoziciojn kursojn, oratoran kunvenon en E ktp., kaj en 1922 kompilis la unuan J-E vortaron kaj en 1928 ricevis oficialan rekonon kaj ekonomian subtenon de la lernejo. En okt. 1931 fondiĝis Japana Studenta Ligo E-ista, kiu havas jarkunvenon okaze de la J-E Kongreso. Organo: Bulteno. Lastatempe ne funkcias tiel vigle, kiel antaŭe.- (Kuw.)

Medicinistoj[redakti | redakti fonton]

Joŝicugu Okamoto kaj Koozoo Ueda, studentoj en Farmacia Fako de Medicina Fakultato de Imperia Universitato de Tôkyô, okazigis kurson en 1921 por medicinistoj kaj farmaciistoj. Tio estas unua paŝo de E-movado en med. rondo. En 1922 Masataka Murata kaj Hisao Kasai publikigis siajn studojn en E. Ili estas la unuaj med. tezoj en J-ujo originale verkitaj en E. En 1923 fondiĝis en la dirita Med. Fakultato EK „Eskulapida Klubo“ (unue „Hipokratida Klubo“) kaj per konstanta agado de tiu Klubo E dissemiĝis en aliaj med. kolegioj, kaj aperis multaj med. tezoj tute en E aŭ kun resumo en E. En 1925 en Sesa Kongreso de Ekstrema Orienta Asocio por Tropika Medicino Ogata kaj Murata publikigis siajn studojn en E. En 1926 fondiĝis Japana E-a Medicina Asocio kun prof. Seiho Nishi kiel prez. Prof. Ogata donacis al JEMA 500 enojn, kiujn li ricevis de Imperia Akademio kiel premion por lia eminenta studo pri rizmalsano. Eskulapida Klubo okazigis Somerajn Hejmojn en 1925, 1926, 1927, 1928 kaj Foliaro-Klubo (EK en Medicina Fakultato de Tiba) en 1929. Sed nun JEMA ne laboras kiel antaŭe. Nun prof. Nishi donas E-resumon al ĉiu kajero de med. revuo de si redaktata. Ryôzi Ura laboras konstante kiel landa kasisto de TEKA. Eldoniĝis jarlibroj de JEMA por 1926 kaj 1927. Farmaciistoj kaj medicinistoj registritaj: 276 por 1926, 697 por 1927. - (Kuw.)

Farmaciistoj[redakti | redakti fonton]

Farmaciaj studentoj instigis E-movadon en med. rondo en 1921. En 1926 kvin farmaciistoj (Okamoto Hadano, Hukutomi, Mikumo kaj Yamada) fondis farmacian E-grupon „Hermesa Rondeto“ kaj kompilis Leksikonon de Kemio kal Farmacio j-E (I-a vol. Kemia terminaro kaj nomenklaturo, 2-a vol. Nomoj de drogoj ordigitaj laŭ botanika klasifiko, Nomoj de Medikamentoj kaj Drogoj laŭ Japana Farmakopeo, 3-a vol. Nomo de Drogoj kaj Kreskaĵoj.). En 1930 sur bazo de la 2-a vol. eldonis en bela libroformo „Seslingva vortareto de Medikamentoj laŭ Japana Farmakopeo.“ - (Kuw.)

Fervojistoj[redakti | redakti fonton]

Jam en 1920 fondiĝis J. Fervojista E-Unuiĝo sub iniciato de T. Tomita. Okazigis prop. kunvenon, kurson. En 1931 okaze de JE-Kongreso fondiĝis J. E-ista Ligo Fervojista konsistanta e1 laborantoj en Statfervojo. En J-ujo ŝtatfervojistoj povas senpage veturi tra la lando kaj utiligi longadistancan telefonon fervojan. Kun tiaj du unikaj bataliloj, JELF rapide kreskis kaj nun havas viglajn fervojistajn E-grupojn en 11 lokoj kaj 251 membrojn. Organo de JELF: La Fervojisto. Multaj lokaj grupoj ankaŭ havas sian propran organon. Liga ĉefsekr. Kakutarô Tanaka. Konsilantoj: eminentaj fervojistoj. -,(Kuw.)

Militistoj[redakti | redakti fonton]

En 1906 K. Ossaka, tiam armea kadeto, propagandis. E-n en milithaveno Yokosuka. En 1912 G. Makise, prof. de Armea Akademio, partoprenis en 8-a UK en Kraków. En 1923 Matuba-K. donis kurson en Mararmea Subinĝeniera Lernejo en Yokosuka, kaj estis kelkaj kursoj de aliaj en sekvintaj jaroj. Lastatempe E-movado estas malvigla inter J mititistoj. De kiam J-ujo eliris el Ligo de Nacioj, la vorto „internacia“ ne sonas agrable precipe inter ili. Oni havas neniun E-societon inter militistoj. E-istoj: Suekiĉi Hagino, leŭtenanto-generalo; Tami Kimata, generalmajoro; Sôiĉi Uĉida, generalmajoro; Makoto Aŭaja, komandoro; Masami Katoh (v.), majoro-aviadisto; Joŝifuĝi Oba (v.), leŭtenanto-kornandoro, Arata Kuuajamat, leŭtenanto, ŝipestro; Joŝimasa Ikeda, mil. kuracisto. - (MUNETIKA-Smtyô.)

Blinduloj[redakti | redakti fonton]

E estis instruata kiel oficiala kurso en Urba Blindula Lernejo de Oosaka de 1925 ĝis 19 kaj poste kiel laŭvola kurso. En aŭg 1927 speciala kongreso de B-uloj E-istoj havis lokon en Oosaka, kaj, laŭ ĝia decido, en apr. 1928 Takeo Iwahashi, Sindô-Takesi, Hata-Mituto, Torii-Atuzirô, Nakamura-Kyôtarô, ĉefred, de brajla ĵurnalo „Tenzi Mainiti“, k. a. fondis J-an Asocion de Blindaj E-istoj (JABE), kies sekretariejo sidas en la dirita lernejo. Membroj: ĉ. 60. Aparte de JABE, kies movadcentron formas ĉefe kristanoj, en 1927 Ueda-Zyunzô fondis en Kyŭsyŭ Societon de Budaisma Blindula E-isto. Jam en 1973 blinduloj havis fakkunsidon en 11-a J E-Kongreso en Okayama. La blinduloj-instruistoj favoras E-n preskaŭ senescepte. Eldonaĵoj en brajla alfabeto: 4 lernolibroj de E kaj po 1 E-J kaj J-E Vortaro. Aŭtoroj: Torii, Nakaniŝi: Kisimoto-Zyŭtarô. Krom la menciitoj eminenta B-E-isto: Kumagai-Tetutarô, pastro. - (Kuw.)

Sciencaj tezoj[redakti | redakti fonton]

En J-ujo kompare multaj sciencistoj aperigas siajn studojn en E. En medicina rondo tion iniciatis en 1922 Murata per „La plej simpla metodo por serodiagnozo de sifiliso“ kaj sekvis la modelon Kasai, Nishi, Ogata, Yagi, Huzinami, kaj multaj aliaj. En kemia rondo en 1926 Maeda per „La konsisto de magnezioksiklorida cemento“ kaj sekvis lin Sakurada, Tutiya, Yamane, Syôzi, Yamamoto k. a. En meteorologia rondo de l926 Oishi eldonadas la ampleksajn raportojn en E. Ankaŭ pri aliaj sciencobranĉoj aperis pluraj raportoj en E, ekz. pri Marstelo de Ohshima en 1929, pri Diferencialaj ekvacioj de Fukuhara en 1930, pri zoologio Kawamoto, pri botaniko Fukui, k. m. a. La junia n-ro de LRO, 1930, estis dediĉita kiel scienca n-ro kaj enhavas liston de ĝis nun eldonitaj sciencaj dokumentoj kaj de manuskriptoj ankoraŭ ne eldonitaj. (Kuw.)

Eduko[redakti | redakti fonton]

En febr. 1922 en la Domo de Deputitoj estis akceptita petskribo pri enkonduko de E en lernejon, prezentita laŭ instigo de Kunio Janagida. Samspecaj petskriboj en sekvantaj jaroj. En 1927 petskribo, ke registaro senprokraste komencu esploron por enkonduko de E en lernejon. Ĉiuj akceptitaj, sed sen efektiva rezultato. En 1931 Takeuĉi proponis al 19-a J E-Kongreso kompili lernolibron de E por elementa lernejo kaj en 1932 je ĝia komisio li ellaboris legolibron. E estas instruata oficiale en 5 lernejoj kiel deviga kurso. J-a traduko de raporto pri E de la sekretariejo de Ligo de Nacioj, 1923 bone propagandis 1923 Int. Eduka Asocio (J-a) eldonis libron „Teorio kaj praktiko de int. eduko“, sur kiu el 26 eminentaj pedagogoj 3 akcentis bezonon de E kiel fundamento de int. eduko. 1923 Joŝikacu Sibata verkis „Eduko kaj E“ (160 p.). En 1932 en gazeto „Pedagogio“ oni diskutis pri „enkonduko de E en virinan liceon anstataŭ angla lingvo“ propono de Marujama. Du subtenis, tri kontraŭis kaj kvar sin detenis. En 1933 Imperia Asocio por Infaneduko eldonis gazeton „Infanaro“ kun 10-paĝa E-kroniko sed por nur duonjaro. - (S. Kubo.)

Religio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala aspekto. En ŝtataj lernejoj prediko de religio estas malpermesata. Tion necesigas la ŝtata politiko, ke super imperiestra familio estu nenio sankta. Plejparto de la nunaj J junuloj ne havas religian kredon. Budaismo, ludinta gravan rolon en malnova tempo, havas grandan kredantaron precipe inter maljunuloj. Kristanismo, importinta okcidentan civilizon, ne estas potenca. Ŝintoismo estas dividata en du formojn: ŝtata rito kaj popularaj sektoj. Al la lasta apartenas Tenrikyô, Oomoto, Ittôen, Hitonomiti estas tri el la novaj religioj aŭ religiaj movadoj. En lasta tempo kelkaj budaistoj (v. Sibajama) utiligas E-n, sed malmultaj kristanoj (v. Kajaba) atentas pri E. Oficialan alprenon faris nur Oomoto. (v.) Iam oni provis enkonduki E-n en Tenrikyô, sed sen aktiva rezultato. En Ittôen spirito de E estas tre respektata kaj en la komenco de la organa gazeto oni vidas E-tradukon de ĝia devizo. - (Kaw.) - Bahaismo. F-ino Alexander propagandis ĝin en Tôkyô kaj ĉirkaŭ ŝi kolektiĝis kelkaj E-istoj. Ĝi eldonis „Kaŝitajn Vortojn de Bahau'la“ (v. Alexander, Aibara . - (Kaw) - Budaismo. Instigite de la fondo de Budhana Ligo E-ista (en Anglujo), ) Budhana Ligo E-ista estis fondita 12 jun. 1931 de F. Dazai, S. Inada, J. Mononobe, K. Ŝibajama. Unua ĝenerala kunsido en Kioto, 15 okt., kun pli ol 40 partoprenantoj, el kiuj nur malpli ol 8 komprenis E-n. La energia agitado de la Ligo per la bela gazeto multe propagandis E-n al B-ano En 1933 Junula Ligo de Proletaj B-istoj (en Tokio) starigis E-fakon kaj en maj. 1934 presis en E. en sia literatura gazeto „AKA“ unuan salutleteron al „Buddhist Lodge“ 2-a Tutpacifika Konferenco de Budaismaj junularaj Ligoj kun E kiel unu el uzlingvoj, 18-21 jul 1934. Bibliografio de B-ismo en LRO jul. 1934. - (Takeuĉi-T.). - Pri Oomoto v. apartan artikolon.

Kiboŝa[redakti | redakti fonton]

Morala societo fondita de Seikoo Gotoo en 1918. Predikante sentimentalan amismon, kolektis pli ol milionon da membroj, de kiu plejparto estis sinceraj sed naivaj knabinoj, junulinoj. En 1930 enkondukis E-n kaj eldonis E-gazetojn. Nur al E-afero helpis E-istoj Ishiguro, Kurachi, Simomura, Taŝiro k. a. En la nomo de „Nippon E-ista Unio“ Gotoo ĉeestis al 22-a UK en Oxtord 1930; Takeuĉi sendis riproĉleteron al UK, malkovrante la pseŭdecon de la organizo. La ĝenerala afero de Kiboŝa marŝis kaj fariĝis granda potenco, ricevinte eĉ subvencion de la registaro, kaj ludis reakcian rolon kontraŭ socia progreso. Fine, en 1933 japana jura aŭtoritato arestis Gotoo kaj lia malhonesteco pri financoj de Kiboŝa, lia malmorala konduto malkovriĝis Kiboŝa baldaŭ disfalis, ĉar la membroj elreviĝis pro hipokriteco kaj ekspluatemo de la iam tiom adorita gvidanto. „E-Kiboŝa“ ankaŭ ĉesis 1933 jul. - (Kaw.)

Muziko[redakti | redakti fonton]

Same kiel pri aliaj formoj de belarto ankaŭ pri muziko ni vidas japanan kaj eŭropan en J-ujo. Tamen ĝenerala kapablo por muziko estas malalta ĉe multaj J-oj. E-aj gazetoj, kiel ekz. La Revuo Orienta, E-Lernanto ofte aperigas kantojn lastatempe. Du famaj muzikistoj estas E-istoj Kôsaku Yamada kaj Takaŝi Iba. Yamada lernis E-n de sia bofrato Gauntlett jam tre frutempe. Iba parolis en E post septaga studo, inieralie, ĉar E havas bonajn sonojn por kantoteksto. (v. La Revuo Orienta, jan. 1929). - (KAWAMURA-Sin'itirô).

Stenografio[redakti | redakti fonton]

Por J-a lingvo ekzistas tre multe da sistemoj, el kiuj nur la famaj sin kalkulas dekkelkaj. En 1882 Tagusari-Kôki) (nomata ankaŭ Minamoto-Kôki) elpensis la unuan sisteman stenografion por J lingvo, danke al kiu de la unua parlamento (1890) oni havas fierindan aŭtentikan dokumentaron per stenografio. Li estis tre fervora E-isto. En 1899 G. E. Gauntlett, eldonanto de la unua koresponda E-kurso en J-ujo, enkondukis sistemon de Pitman al J-a lingvo Mori-Takumei, ĉefo de S. Instituto de Kyôto, eldonas de 1925 monatan gazeton kun E-titolo „Studo Stenografia“, kaj propagandas E-n al S-istoj. Li ricevis en 1931 arĝentan medalon de Int. Asocio de E-istoj-S-istoj pro apliko de sia Nakane-sistemo al E. En 1931 Ooba-Itaru E-isto, fondis J. Asocion de Intersteno kaj eldonis libron, gazeton - (MATUDA-K.).

Radio[redakti | redakti fonton]

Neniu radio-stacio disaŭdigas la programon E-e. Nur okaze oni havas paroladojn pri aŭ per E (ĝis nun ĉ. 40 fojojn plejofte ĉe JOCK, Nagoya) kaj de tempo al tempo daŭran kurson de E (12 fojoj; plej sukcesa estis tiu de Ŝindo (v.) ĉe JOK, Oosaka. En nov. 1926 E. Takagiŝi, tiama ĉefdir. de Hiraiso Laboratorio de Elektra Ekzamenfako de Ministrejo por Poŝtaj Aferoj, alparolis E-e al radio-amatoroj ĉefe en Usono per mallongonda radio-sendilo. E en gazetoj: „La Radio kaj Eksperimento“, monata gazeto kun 50,000 abonantoj, enhavis E-kurson por 1929-31. „La Ohm“, monata gazeto pri elektro kun pli ol 50,000 abonantoj, havas E-kolonon de 1931 ĝis nun. - KUWAHARA-Th. kaj C. JUI.)

Febr. 11-Marto 5 1925 Takao en Jurnalo Asahi aranĝigis la unuan E-an programon je la okazo de la Radio-Ekspozicio, Osaka. Ĝi konsistis el kantoj, ĥoroj kaj la speciala saluto per E al la radiostacio en Ŝanhajo. La 1-an pri-E-an paroladon en la oficiala disaŭdigo faris prof. Fuĵisaŭa, iie JOAK, Tokio, Aŭg. 30 1925. Z-an naskiĝtagon festis la unua JOBK, Osaka, Dec. l5 1925 per kantoj kaj pri-E-a parolado. La unuan E-kurson okazigis JQAK Dairen, Febr. 8 1926 sub la gvido de Obana. La sukceso de la kurso de JOCK, Nagoja, Sep. 20-24 1927 kaj la bonega parolado de prof. Niŝi okaze de la XIV-a Japana Kongreso Sep. 25 Tokio rezultigis malfermon de la grandskala kurso de JOAK, Tokio, Dec. 13-25, 1927, konsistanta el 12 lecionoj po 30 m. de 18.30 ĉiuvespere sub la gvido de Ooi kaj Ossaka; 15,000 lernolibretoj speciale redaktitaj por ĝi elvendiĝis. La paroladoj de ICK-delegito Scherer 1930 (Okt. 8 JOAK Tokio. Okt. 18 JOHK, Sendai. Okt 30 JOBK Osaka) forte influis la publikon. En 1931 de Jul. 20 ĝis Aŭg. 31, JOBK Osaka okazigis ĉiumatenan kurson kun 37 lecionoj po 30 m. escepte dimanĉon sub la gvido de Ŝindo; ĝin relajis JOFK en Hiroŝima kaj JOKK en Okajama kaj la tuta duono okcidenta de Japanujo ĝin aŭskultis; 20,000 lernolibretoj disvendiĝis. La 2-an kurson de JOBK, 29 lecionoj po 30 m. de la 6.30 ĉiumatene Aŭg. 16-Sep. 17.1932, relajis JOOK, Kioto; JOKK, Okajama, JOHK Sendai; JOUK, Akita; JOFK, Hiroŝima JOTK, Macue; JORK, Kooĉi; JOGK, Kumamoto; JOLK, Fukuoka; kaj JOSK, Kokura, tiel ke preskaŭ la tuta lando povis aŭskulti per kristala ricevilo. La unuan fojon en la Japana Radio-historio la JOBK-kursoj okazigis diktekzamenon por aŭskultantoj kun granda sukceso kaj bona rezultato, kio pruvas, ke E estas plej klare aŭdebla per radio. Prilingvaj k. c. demandoj dum kaj post la kurso atingis la sumon de 378 kartoj kaj leteroj dum tiuj de la kursoj de angla lingvo senĉese daŭrigata la tutan jaron, dum 7 jaroj atingis nur ne pli ol 800 (meznombre 114 jare). En Formoso la radio-afero estas sub la direktado de la eduka aŭtoritato. Sano Sugimoto siatempe estris ĝin, kaj ankoraŭ nun lokaj E-istoj havas grandan influon. Sekve la stacio JFAK en Taihoku ĉiam havas ampleksan E-programon; precipe notindaj estas E-teatraĵoj ĝiaj de Dec. 15. 1930 kaj Dec. 15. 1931. Sume ĝis la fino de 1932 19 japanaj stacioj disaŭdigis: 14 per E, 33 pri E, kaj 11 kursojn. - (ŜINDO-Seitarô.)

Proleta movado[redakti | redakti fonton]

1906 Hasegaŭa-Futabatei, granda japana literaturisto, kiu verkis unuan japanan lernolibron de E „Mondlingvo“, estis progreseme pensanta kaj socialistema. JEA, fondita en tiu ĉi jaro, havis kiel siajn membrojn Osugi-Ei, Sakai-Tosihiko k. a. famajn gvidantojn de tiama socialista movado japana. E-Lernejo de socialisto Osugi-Ei. E-istoj-socialistoj interligiĝis kun la „Int. Socia Revuo“.

1921. La grupo „la Semanto“, la unua proleta verkista rondo en Japanujo, havis kiel siajn membrojn Akita-Ujaku, Sasaki-Takamaru k. a. E-istojn. Fukuta-Kunitaro, anarĥiisto kaj malnova E-isto, eldonis en Osaka monatan gazeton „Verda Utopio“.

1923. E-rubriko en la anarĥiista organo „Laborista Movado“. Ankaŭ multiĝas anoj de SAT.

1929. Fakkunsido de SAT-anoj je la okazo de XII-a Japana E-Kongreso en Sendai.

1925. Fakkunsido de SAT-anoj je la okazo de XIII-a Kongceso en Kio-to. Fondiĝo de E-ista Junula Ligo sub influo de marksista movado inter la studentoj. La Ligo ekzistadis en la daŭro de ĉ. 1/2 jaro.

1926. Fondiĝo de Kaŝiŭagi-rondo en Tokio de l' Tokiaj SAT-anoj.

1928. Fondiĝo de E-ista Kultura Asocio, kiu ĉefe studis teorion de E sur la starpunkto de historia materialismo. (Organo: Revuo Kultura.)

1929. Somera E-Kurso de l' Instituto por Int. Kulturo (antaŭiranto de l' Instituto por Scienco Proleta) havis grandan sukceson. Kursanoj fondas „Ruĝan Rondon“, paralele al Kaŝiŭagi Rondo. Fakkunsido de SAT-anoj je la okazo de XVII-a. Kongreso en Tokio. En nov. fondiĝo de l' Instituto por Scienco Proleta kun Studgrupo por E.

1930. Eldonado de Resumfolio E-a de l' organo „Scienco Proleta“. En jul. kursanoj de E-kursoj de la Instituto por Scienco Proleta fondas Prolet-E-istan Asocion en Tokio. En aŭtuno komenciĝas eldonado de „Proleta Kurso de E“ (6 vol) kompilita de Studgrupo de E de l‘ Instituto por Scienco Proleta. Salte progresas proleta E-movado kaŭze de tiu ĉi eldonado.

1931. En jan. fondiĝo de l' tutjapana organizo, japana Prolet-E-ista Unio (JPEU), kun ĉ. 150 membroj. Filioj en Osaka, Kioto, Kobe, Okajama ktp. Akita-Ujaku fariĝas prez.; Monata organo „Proleta E-isto“. En aŭg. JPEU aliĝas al Int. Unuiga Komitato de Klasbatalaj LEA (IUK). En okt. la organo de JPEU ŝanĝas sian nomon „Kamarado“.

1932. En febr. JPEU komencas eldoni monate „Informilo de JPEU“. En marto II-a Kongreso de JPEU en Tokio. JPEU havas pli ol 10 filiojn kaj 300 membrojn. Legantoj de „Kamarado“ kalkuliĝas ne malpli ol 2,000. MARKS MUTO.

Japana proleta E-movado apogas sin ĉefe je inteligentularo, de komenco ĝis lasta tempo. Tion kaŭzas relative granda pezo de la inteligentularo en la proleta movado kaj lingva malfacileco de E por laboristoj parolantaj gepatran lingvon kun tute fremda strukturo al E eŭropdevena. Inter pioniroj de E-movado sin trovas sufiĉe da socialistoj. Tamen proleta E-movado marksista ekvigliĝis ĉ. 1929, kiam en la lando proleta kultura movado komencis sian viglan ekpaŝon influite de akriĝo de sociaj situacioj kaj leviĝo de revoluciaj laborist-kamparanaj movadoj. En 1931 la movado organiziĝis en tutlanda skalo en formo de JPEU kaj disvolviĝis en ĉiuj kampoj altirante al si laboristojn en sufiĉa grado. En 1932 la II-a kongreso de JPEU okazis, sed publike malpermesita. Okazis milito en Manĉurio kaj faŝisma tendenco regis la landon, subpremo al proleta kultura movado fortiĝis. Publikaj laboroj de JPEU malfaciliĝis. En 1933 KOPF, centra organizo de proleta kultura movado, estis kvazaŭ malleĝigita. Al JPEU ankaŭ ne ebliĝis funkcii antaŭ publiko kaj proleta E-movado japana revenis al la stato antaŭ fondiĝo de JPEU. Aldonita de A-A.

Virina grupo[redakti | redakti fonton]

Klara Rondeto. 12 apr. 1925 Sadano Jajima (nuna Hirakaŭa) kaj aliaj kvin japaninoj kiuj tiam lernadis E-n ĉe Macue Morita (nuna Sasaki) nomis sian grupeton Klara Rondeto laŭ Klara Zamenhof. Ĉi tiu eta rondo fondiĝis por pliforte unuiĝi por studado de E kaj ĝia propagando speciale inter virinoj. Ili regule kunsidis por studado. Morita kaj Jaĵima gvidis E-laboron diversloke kiam ili havis bonan okazon. Multaj malfacilaĵoj, kiuj preskaŭ neeviteble akompanas japanan virinsekson herede kaj socie, estas ĉiam malhela al la progreso de virinoj ĉiuflanke. Mense kaj materie nur malmultaj japaninoj havas sian memstarecon kaj liberecon. La rondetanoj regule kunsidis ĉe M. Sasaki: de la komenco la Rondeto neniam havis kaj havas sian prezidantinon nek sekretarion, kies taskon ili laŭvice prenas sur sin. La rondo estas ĉiam malforta kaj eta, sed ĉiam daŭrigas sian modestan semadon inter japaninoj. (v. M. Sazaki, I. Kurijama). MACUE SASAKI

Krom la ĵus nomita funkcias virina E-grupo en Yokohama (Rondo Amikino) kaj en Osaka (Orkidaro).

Lernejo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj E-istoj okazigis kurson de E sub nomo de „E-Lernejo“. La Lernejo de la Lingvo E (E-go Gakkô), fondita 17 sep. 1906 de E. Osugi sub aŭspicio de JEA, donis tri kursojn ĝis la likvido en apr. 1907 kaj edukis fruatempajn batalantojn. En 1922 Akiyama-Bun'yô donis kelkfoje kursojn sub nomo „Nippon E-Gakuin“. En 1926 Osida-Tokurô okazigis periode kursojn sub nomo „Tôkyo E-Gakko“. En 1931 Hirokazu Kaĵi donis kursojn sub nomo „Nippon E-Gakko“. Ili estas efektive ordinaraj kursoj. - Kiel oficiala deviga kurso, E estas instruata en jenaj lernejoj: Urba Blindula Lernejo de Oosaka (fondita de la komunumo), Kihoku Ĝissen Knabina Liceo, Produktiva Gimnazio (ambaŭ fonditaj de s-ano Tomeki Kobajaŝi), Kinrô Knabina Liceo, Nippon Presarta Lernejo (ambaŭ fonditaj de kultura societo Kiboŝa). Kiel laŭvola kurso, en Fremdlingva Kolegio de Tôkyô en 1906 kun 200 lernantoj kaj oficiale en Medicina Fakultato de Nagasaki. Kiel laŭvola kurso sekrete (sub preteksto instrui anglan lingvon) en iu Elementa Lernejo, 1934. Kursoj kun fiksita honorario al la gvidanto en Athéné Français kaj Knabina Fremdlingva Kolegio de Tôkyô. - Privataj liberaj kursoj de E estas donataj en multaj altgradaj lernejoj tra J-ujo, sub aŭspicio de E-grupoj en ili. - (Kuw.)

Instrumetodo[redakti | redakti fonton]

Gramatika metodo estas ŝatata ĝenerale: Japana karakterizaĵo. Ossaka publikigis multajn prilingvajn artikolojn kun detalaj komentarioj en Japana E-isto, LRO, kaj ankaŭ multaj aliaj. Sed jam 1919 Asai, 1920 Kuznecov instruis per rekta metodo. Malgraŭ la historia gramatika metodo, 1932 Iŭaŝita pledis por parola metodo per multaj artikoloj kaj fondis studgrupon de instrumetodo. Korespondan kurson iniciatis kimro Gauntlett en 1906 kaj per tio diskonigis E-on. En 1922 Asai instruis per korespondo kaj Kaji kaj J E-Literatura Societo korektas la frazojn verkitajn de siaj membroj. En diversaj gazetoj, (LRO, E-Lernanto) oni trovas kolonon, kie la redaktisto korektas la frazojn de siaj abonantoj. Oni povas diri, ke japanaj E-gazetoj mem estas bona koresponda kurso kun detalaj komentarioj. - (Kuw.)

Ekzameno[redakti | redakti fonton]

neniam okazis, kvankam en 1922 JEI projektis. - (Kaw.)

Arĝenta kunsido[redakti | redakti fonton]

Organo por krei kaj ĝui E-an atmosferon, en Tôkyô. Fondintoj: Kaiĵiro Oohaŝi, Keuji, Niŝino Kijohiko Cujuki, sidejo: Meiji-Seika-Teejo, ĉe Ginza Ni-ĉome, Kjobaŝi-ku. Funkcias de 1928. Celo: konversacio nur en E. Jam ekaperis kelkaj idoj, ekz. la Nova Kunsido, la Kanda Kunsido, la Ikebukuro Kunsido, ktp. Tiel la ĉefurbaj E-istoj povas trovi E-an parolejon ĉiuvespere.

Gazetaro[redakti | redakti fonton]

Centra, ortodoksa gazeto: de 1906 Japana Esperantisto (JEA), de 1920 La Revuo Orienta (JEI). Privataj entreprenoj eldonis siajn organojn (ekz. La Esperantisto de JEA de Kaĵi, E en Nipponlando de Ishiguro. Fierindaj revuoj de privataj individuoj: Orienta Azio de Harada, Verda Utopio de Fukuta. Unua estis tre bele kolorigita propramane, la dua prezentis japanajn literaturon, moron, socian vivon ktp. al eksterjapanoj. - Laŭ Jarlibro de JEI 1934, 61 el la lokaj grupoj havas proprajn organojn hektografitajn krom kelkaj esceptoj. Preskaŭ ĉiuj celas tre detale konigi lokan agadon kaj samtempe krei oportunan okazon aperigi literaturajn verkojn de la membroj eĉ junaj. Nova Sento (de Kiuŝiu E-ista Ligo) estis tre bone aranĝita. La plej fama studenta gazeto estas „Libero.“ Ekzistas gazetoj entenantaj nur verkojn de individuo, kiu eldonas. Proleta movado havis bonan „Kamaradon“. - Grupo de speciala ideo: dum la gazeto de Kiboŝa kaj la societo mem neniiĝis, Oomoto ankoraŭ sane daŭrigas eldoni la gazeton Oomoto Internacia. Per „E-logio“ Kawasaki kaj Okamoto publikigis siajn studojn E-logiajn. - Nunaj fakaj gazetoj estas Studo pri la Lingvo Internacia, Esperanta Literaturo, La Lumo Orienta, La Fervojisto. Du gazetoj por instrui lingvon al unua- kaj mezgradaj E-istoj: E-Lernanto (JEI) kaj Verda Mondo (EPA.) -.(Kaw.)

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

En 1919 Tokia Filio de JEA aĉetis multajn librojn de Chif kaj fondis Tokian Bibliotekon E-an. JEA, fondita en 1906 ,konservis', neniujn siajn librojn. Ossaka kaj Asai donacis siajn librojn. En sama jaro JEI fondiĝis kaj ĝi transiris al la oficejo de JEI. En 1921 en J Kongreso Chif konsentis, ke ĝi fariĝu propraĵo de JEI. Ĝi estas la plej granda biblioteko en J-ujo, sed al ĝi mankas multaj malnovaj dokumentoj eŭropaj. Speciala sistemo de libro-klasado de Ossaka. Ekz. Grosjean-Maupin, Dict. Complet Français-E: A-III-C-33. - ', (Kaw.)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En Stojan, BIL mankas multaj gravaj verkoj el Japanio. Ne ekzistas plena bibliografio de la libroj eldonitaj en Japanio. Oni devas legi la recenzojn en „Japana Esperantisto“, LRO, kaj aliaj, aŭ rigardi la bibliotekon de JEI. (Kaw.)

Entreprenoj kaj librejoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto-Propaganda Asocio, Kameoka. Por propagando de Esperanto organizata ĉefe de Oomotoanaj Esperantistoj. Fondita en 1923. Organo: Verda Mondo (unue Verda Gloro).
  2. Japana Esperanto-Domo (japane Nippon Esperanto-Sya), Tokio. Privata entrepreno de Tokuo, Osida, kiu komencis eldoni kaj importi Esperantajn librojn en 1920, kiam neniu kuraĝis tion fari. Eldonis multajn utilajn lernolibrojn, ekz. Plena kurso de Esperanto de Chif. Tiam multe bonvenata, sed nun ne laboras aktive.
  3. Japana E-Asocio (japane Nippon Esperanto-Kai) Tokio. Privata entrepreno de Hirokazu Kaĵi, fondita en 1927. Eldonas Esperantajn librojn kaj gazetojn: La Esperantisto (dumonata). Alia nomo de eldona fako: Esperanto-Kenkyŭ-sya.
  4. Es-Nippon-Sa, Tôkyo. Post likvidiĝo de la kultura societo „Kiboŝa“, fondiĝis en aŭg. 1933 sub zorgo de Kôzi Tasiro. Gazeto: speranto en Japanujo. Dissolviĝis en1934.
  5. Kanija Librejo, Kyôto. Privata librejo de Nakahara-Syŭzi, kiu eldonis kaj importis E-ajn librojn de 1920. Eldono de unua Japana-Esperanta vortaro.
  6. Frontoŝa, Tokio. Privata entrepreno de Ooŝima-Joŝio. Eldonas de 1933 gazetojn „Studo pri la lingvo int.“ (dumonata) kaj „Esperanta Literaturo“ (dumonata). Abonantoj: SLI 100, El 150.
  7. Fako de Tokio-do, Tôkyô. Tokio-do, unu el la plej grandaj libro-vendejoj en Tôkyô, fondis Esperanto-fakon en 1930 kaj vendas Esperanto-librojn en- kaj ekster-landajn.
  8. Maruzen. La plej granda librovendejo de eŭropaj kaj usonaj libroj, filioj diversloke. De antaŭ komenco de organizita movado importis E-librojn, kvankam ne konstante. Tio faris kontribuon al JE-movado, ĉar ĉiuj kuras al Maruzen, kiam ili serĉas ion novan. Krom la nun funkciantaj ekzistis diversaj entreprenoj, kiuj dissolviĝis.
  9. Ekzistas multaj aliaj librejoj, kiuj eldonas plurajn E-ajn verkojn. Ekz. Sôbunkaku, Tettô Syoin, Hakubunkan, Daigaku Syoin, Talyôdô, Sôbundo, Okazaki Syoten, Nippon Syoten Kokubunsya: Naigaisya Miraisya, ktp. - La plej granda librovendejo kaj importisto de eŭropaj E-libroj estas kompreneble JEI. - (Kuw.)

Jarlibro de JEI[redakti | redakti fonton]

1922, 1923, 1926 (detala historio de la Esperanto-movado en Japanio), 1929 (nur adresaro), 1932 (adresaro de lokaj grupoj, instrukcioj al grupoj), 1934 (kritiko pri organaj gazetoj de lokaj grupoj). - (Kuw.)

Statistiko de libroj[redakti | redakti fonton]

Eldonitaj en Japanio. Kvankam ne kompleta por la jaroj 1906-1920 la sekvanta statistiko donus supervidon pri la japania Esperanto-movado: tre multe da libroj pri Esperanto kaj kompare malmulte da libroj en Esperanto, el kiuj lastaj sciencaj verkoj okupas konsiderindan procenton. Ĉirkaŭ 1906 eldoniĝis 3 vortaroj kaj 8 lernolibroj, dum 1907-1919 eldonaĵoj estus terure malmultaj:

1921 1922 1923 1924 1925 1926 1927 1928 1929 1930 1931 1932 1933 Sumo
Vortaro 1 3 - 2 2 - 2 3 1 - 1 2 17
Lernolibro 2 12 15 9 15 7 7 9 7 6 10 8 1 108
Literaturo 2 2 3 5 1 3 4 3 - 3 5 6 7 44
Socio - - - - - 1 1 2 - 2 - 5 5 16
Scienco - - 4 2 5 3 1 8 1 1 2 2 8 37
Sumo 6 19 25 21 23 17 17 25 12 16 19 26 25 251

KUWAHARA-Th. kaj H. NIŜIDA

Lernolibroj kaj vortaroj[redakti | redakti fonton]

Unuaj pioniroj legis anglajn verkojn de O'Connor, eĉ nun lernolibroj en angla lingvo estas multe utiligataj de japanoj, ĉar preskaŭ ĉiuj inteligentuloj komprenas angle. Unua lernolibro en J-ujo de Hasegaŭa estis kompil-traduko el rusa. Poste Chif verkis faman „Plenan Kurson“. Nun plej ŝatataj lernolibroj estas tiuj de Ossaka pro korekteco, detaleco kaj facileco. Diversaj verkoj de Ishiguro troviĝas sur la bretoj de ĉiuj librovendejoj. Unua sistema E-J vortaro de Kroita estis traduko el Motteau, E-A, poste kelkaj kompilis Plenan E-J Vortaron sur bazo de Boirac. Nun plej uzataj estas tiuj de Okamoto kaj Ishiguro. - English-EE-Eng. Dictionary. Presita de Muramoto. Unua E-libro en Japanujo. 1906. - Sekaigo. Verkis F. Haŝegaŭa. Unua lernolibro por japanoj. 1906. - Plena kurso de la lingvo E (E Zentei). Verkis T. Chif. Edukis multajn japanajn E-istojn. Unua eld. 1914 - E Kompleta kurso por japanoj. (Syôkei), Verkis Ossaka. Nun plej populara lernolibro. Unua eld. 1927. - Memlernanto de E (Mohan E-Dokusyu). Verkis Ossaka kaj Akita. Plej detala lernolibro por japanoj. 1923. - Fundamenta legolibro. Verkis T. Sasaki. Propra metodo por komencantoj, komentario en E. Unua eld. 1927, kvara 1933. 60 p. - Proleta kurso de E. Kompilis Studgrupo de E en Instituto por Scienco Proleta, Tôkyô. Ĝis nun plej bonkvalita koresponda kurso por japanoj. 6. vol. 1930. - Plena E-J Vortaro. Verkis K. Nakamura, K. Kroita, T. Chif, per kunhelpo de K. Ossaka kaj R. Sugiyama. Bazita sur Vortaro de Boirac. Antaŭ ĝi kelkaj malgrandaj (inkluzive tiun de Kroita). Tre vaste uzata antaŭ apero de Vortaro de Okamoto. 1914, 423 p. - Plena J-E Vortaro. De Chif. Verko de veterano. 1717 paĝoj - Moderna Vortaro E-J. De Ishiguro. Intencis kolekti kiel eble plej multe da novaj vortoj, 1933, 509 p. - J-E Vortareto. Kompilis Sanko E-a Grupo, Kyôto. Malgranda, sed tre praktika. 1922, 253 p. - Nova Vortaro Esperanto-Japana. De J. Okamoto. Praktika, nun plej multe uzata. Unua eld. 1926, 16-a eld. 1933, 301 p.- Nova Vortaro Japana-Esperanta. Tre zorge kaj konscience kompilita de J. Okamoto. Plej granda nacia Esperanto-Vortaro, la literoj de paĝoj estas miniaturigataj per fotozinkotipografio, tre fiera presarto japana. Aperos en 1934, 677 kaj 100 (?) p. - Seslingva Vortareto de Medikamentoj laŭ J. Farmakopeo. E-Latina-Japana-Germana-Angla-Franca. Kompilita de Hermesa Rondeto. Sen kono de Esperanto neniel utiligebla, kio faras studon de E necesa por uzantoj ne-E-istaj. Pri metodo de terminaro iom modifis tiun de Nomenklaturo de Kemio de ISAE de ilia propra vidpunkto. 1930, 208 p. - Granda Gramatiko de E. De Chif. Vol. 1 Prepozicio, Vol. 2 Adverbo. 94 p. 75 p. 1922. Nur du volumoj aperis. Unu el la tre ampleksaj, metodaj en la mondo. - Fonetika Studo de Esperanto. De Okamoto, en japana lingvo 61 p. 1925. Post kompara studo de la opinioj de antaŭuloj montris sian propran opinion. Detala. - Altgradaj lingvaj studoj: Granda Gramatiko de Chif. Komentario kaj analizo de Ossaka, Fonetika kaj leksikologia studo de Okamoto, Komentario kaj bibliografio de Kawasaki, Sociologia lingvoanalizo de S. Ito, ĉiuj en japana lingvo; statistika enketo de Z-a lingvo-uzo de T. Sasaki kaj J. Iuaŝita, k. a. - (Kaw.)

Kie estas Amo, tie estas Dio. Detala prilingva komentario al la teksto de Tolstoj-Ŝidlovskaja. Unika bibliografio de la libroj, kiu utilas por praktike studi E-n. Verkis Kawasaki, en japana lingvo, 1930. Dua pligrandigita eldono en 1934, 382 p. - (Kuw.)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ por japanoj estas multe pli facile konkeri Esperanton ol iun alian lingvon. Pro tio, malgraŭ mallonga vivo de la lingvo en Japanoo kaj malgranda nombro de ĝiaj adeptoj, sufiĉe multaj emas traduki literaturaĵojn. Unuj tradukas vulgarajn kriminalogiajn rakontojn. Ekzemple R. Edogaŭa: „Unu Bileto“ (J. Ŝimomura); R. Edogaŭa: „Ora Masko“ (J. Ŝimomura); S. Kooga: „Dezerto“ (S. Minami). Aliaj elektas pro speciala motivo verkojn ne tre valorajn je la literatura vidpunkto. Ekzemple E. Iŝihara: „Verda Karto“ (H. Jamanaka) premiita romano ĉe konkuro, temanta socion post 50 jaroj. Ankaŭ en la tradukoj el la pura beletristiko superregas populareco. Ekz. el T. Ariŝima estas tradukitaj du sufiĉe grandaj verkoj, nome „Deklaracio“ (T. Tooguu), „Senbedaŭre amo rabas“ (T. Tooguu), dum traduko el N. Ŝiga estas metata en malgranda broŝureto. „Krimo de Fan“ (M. Kaĵi). El alia generacio, oni eldonis tradukon de kelkaj verkoj de K. Kikuĉi, „Patro Revenas“ (H. Kaĵi), „Amo de Toojuuroo kaj alia teatraĵoj“ (J. Ŝimomura), sed neniom el R. Akutagaŭa, kiu staras sur multe pli alta pozicio kiel artisto. Krom la jam menciitaj aperis en libra formo: M. Hugii „Nova Satano“, novelo (I. Sakrada). - N. Nakata: „Inkubo,“ dramo (J. Jasuda). - U. Akita: „Danco de Skeletoj,“ teatraĵoj (H. Suzui, K. Susuki). - S. Nacume: „Turo de Londono,“ novelo (S. Nishi). - J. Kaneko: „Lavisto kaj Poeto,“ teatraĵo (T. Tooguu). - J. Jamamoto: „Infanmurdo,“ teatraĵo (J. Ŝimomura), „En la Nebulo“, radiodramo (K. Cujuki). - K. Okamoto: „Epizodo en guzenĵi,“ teatraĵo (Mijake-g). - K. Fuĵisaŭa: „Gracia,“ teatraĵo (M. Hata T. Murakami). - N. Hajaŝi: „Bildlibro sen bildoj“ (H. Kaĵi, H. Sutoo) - S. Tokunaga : „Malsato en Riĉa Rikolto“ (K. Nakagaki). - Ĉan-Hjokĉu: „Forpelataj Homoj“ (Takagi H.). - Ankoraŭ eldoniĝis neniu klasikaĵo en la formo de libro. Nur fragmentoj aperas en gazetoj. En 1932 fondiĝis Japana E-literatura Societo sub la iniciato de Mijake-S. kaj Takagi-H. En tiun societon kunfandiĝis literaturamantoj el la ambaŭ tendaroj de la neŭtralaj kaj tendencaj E-istoj kun la komuna celo de plialtigo de lingva tekniko kaj prezento de la japana literaturo en ĝusta maniero.

Laŭ MIJAKE-SIHEJ.

Notoj al la „Literaturo“[redakti | redakti fonton]

Tradukaĵo de japano eldonita unuafoje en Eŭropo estas „Japanaj Rakontoj“ (E-a Biblioteko Int.) kompilita de Chif, 1910. „Deklaracio“ (Int. Mondliteraturo) trad. de Tooguu, 1929. Poste trad-aĵoj de Ŝimomura aperis en Budapeŝto. „Perloj el la Oriento“ de Ossaka kaj „Verda Parnaso“ de I. U. estas du kolektoj de tre bonkvalitaj trad-aĵoj el japanaj, ĉinaj klasikaĵoj kaj modernaĵo. En kvanto Tooguu (†) kaj Ŝimomura superas ĉiujn aliajn. Mirinda estas energio de Nohara, kiu tradukadas de la komenco de J Esperanto-movado malfacilajn altvalorajn japanajn, ĉinajn, hindajn klasikaĵojn. Lastatempe Nakagaki daŭrigas sinceran studon kaj praktikon pri tradukarto. J poemoj tradukitaj de Grabowski, Kalocsay, k. a. lertaj sed ne el la originaloj. Hohlov komprenas J. lingvon kaj kritikis tradukaĵojn de J. poemoj.

N. KAWASAKI.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

E-istoj, kies biografio estis sendita post la presigo de la unua volumo:

Vidu la artikolojn : Japanaj esperantistoj kaj Ĝermolisto de japanaj esperantistoj.

Loka movado. Kompreneble ĉefurbo Tôkyô (Tokio) kun la oficejo de JEI estas la centro de movado. En Yokosuka fondiĝis unua grupo E-a en J-ujo, kaj multe laboris Ossaka tiam juna. En la mezo de la lando estas Nagoya, kie laboris Ishiguro kaj nun estas Ossaka, Inouye. En Sizuoka nia maljuna K. Takahaŝi. La distrikto Kinki, havanta antikvan historion kaj kulturon, havas multajn grandajn urbegojn: Kyôto, Osaka, Kôbe, kie de tre frua tempo nia movado ekzistis. Osaka Esperanto-Societo estas plej bone administrata kaj aktive laboranta loka grupo kun Ŝindo, Kuwahara, Niŝida. Pli okcidente de Kôbe estas Okayama, fama pro unua sistema movado t. e. eldono de koresponda kurso de Gauntlett. En la insulo Kyusyu estas bone organizita ligo Kyusyu E-Ligo, kolektanta al si diversajn lokajn grupojn de K. En Kameoka apud Kyôto sidas Oomoto. En la distrikto Hokuriku estas Kanazawa, kie agadis Asai. En nordorienta distrikto estas Sendai, kie agis Kuwahara. En Hokkaido estas ankaŭ E-Ligo. Detalon donas Jarlibro de JEI. - (KaW.)

Fervoraj propagandistoj en diversaj lokoj. En Tôkyô estas multaj eminentuloj, kiujn ni ne citas ĉi tie. Satojoŝi, Manzaŭa (f-ino) Tarao zorgas Tokian Esperanto-Klubon (loka amika grupo). En jenaj lokoj aktive propagandas fervoraj rsperantistoj (en parentezo). Nur kelkaj reprezentaj estas menciataj. Akita (s-ro Nakada), Amaga-saki (Ozima), Arita (Hisazumi), Beppu (Aso, Ŝimokawara), Dairen (Nakamizo Kitao), Gosyogawara (Mita), Hakodate (Ŭdazima, Yosida), Harbin (Pavlov, Yamanaka, Ga), Hestô (Ooisi), Hiratuka (Simizu), Hirosima (Nomura, Okumura), Hisai (Kudô), Hôten (Obana), Hukuoka (Eguĉi, Horiuĉi, Nagamatu, Itoo, Ohshima, Yosimati), Hukusima (Simazaki), Hukutiyama (Ootani), Huzan (Araki), Iizuka (Nomiyama), Issi (Hajaŝi), Kagosima (Ŝigemacu), Kaizyô (Seki), Kameoka (Niŝimura K., Itô E, Otaka, Nakamura T., Inoue Ŝ, Hirose, Hiraki), Kanazawa (Segaŭa, Masuno Jui, Cukamoto), Karahuto (Matuda), Keizyô (Oojama, Hasegaŭa, Kim, Ŝirouĉi), Kisiwada (Nakaniŝi Nisida), Kitazima (Tatibana), Kokura (Tanaka), Kôbe (Tukimoto, Maeda), Kumamoto (Kamio, Jamto, en Kuma-gun Dohi), Kurume (Isobe), Kuwana (Itui), Kyôto (Ŝibajama, Sisido, Kondô Nakahara, Yamada, Oohasi), Matusaka (Maruyama), Matuyama (Murakami, Matuki), Miyazaki (Sugita, Watanabe, Morioka (Ikawa), Muro Kobajaŝi), Muroran (Satô, Nagano (Kaĵima),Naga-Nagoya (Yamada, Siraki, Takenaka, saki (Ueda, Tomimatu, Takahara), Kaŭaj, Kaneko, Yazaki, Narita, Miwa; en Umibe-gun Kuromiya en Siuioma-gun Komatu), Nara (Mijatake), Niigata (Kubo), Nisinomiya (Tanamura), Obihiro (Harada), Okayama (Nanba, Sibata, Yagi, Sasaki), Ooita (Takahasi), Oomiya (Kamiĵama), Oomuta (Ueda H., Araki, Ueno), Oosaka (Ŝindo, Kuwahara, Niŝida, Kurosaki Koĵima), Ootu (Nakaooji, Otaru (Fukuda G.), Saga (Kikuti), Saitama, Sapporo (Fukuhara M., Aizawa H. Atumi), Sendai (Sugawara Nakamura, Kikuzawa, Yosida, Simanuki), Sinkyô (Hutida), Sirakawa (Siota), Sizuoka (Takahaŝi K. Kaŭai H.), Suita (Terada Kuroda), Tagawa (Ooba I.), Taihoku (Yasuda, Kai, Eriguti, Takegami), Tainan (Oo), Takaoka (Odera, Ŝiho), Takasaki (Yamaguti), Tateno (Oishi), Tiba (Suzuki M., Mizuguti), Tikuzyô (Ueda Z.), Tobata (Hayasi M.), Tomakomai (Uatanabe), Toyama (Yokawa, eksterurbe Hukai), Toyohasi (Takahaŝi T.), Turuga (Ooba A.), Tyôhu (Nohara), Utunomiya (Ŝiibaŝi, Tominaga), Wakayama (Ogasawara), Yamabe (Nakamura H.), Yamaŝiro (Takeuĉi), Yawata (Siroisi), Yokkaiti (Hirano R.), Yokohama (Hosaka, Iida, Yosida, T. Tomimori, Tameie, Arakawa, Murakami Haĵi), Yokosuka (Matuba), Yokote (Hirahuku), Yukuhasi (Ayukawa). (Kawasaki, Kuwahara, Cujuki kaj Kidosaki.)

L. K. Sur provizora listo montrita en 1-a UK estis Gauntlett, MacKenzie, nejapanoj, sed loĝintaj en Japanio. En 1907 E. Asada elektiĝis. Post lia morto longa interrompo. Post la milito C. Fuĵisaŭa, K. Niŝimura fariĝis L. K. dum restado en Eŭropo. En 1933 du junuloj N. Kawasaki, J. Okamoto. Memoru, ke kvankam Théophile Cart proponis en la 4-a UK, ke japano devas havi unu seĝon en la Akademio de Esperanto, ĝis nun veteranoj T. Chif, K. Ossaka ne eniris en LK. - (Kaw.)

Lingvaj opinioj[redakti | redakti fonton]

A. Japana Esperantologo pri evoluo de Esperanto: Artefarita internacia lingvo neŭtrala kiel Esperanto devas esti la plej logika lingvo, ĉar nur la logiko estas vere komprenebla kaj neŭtrala por ĉiuj homoj de diversaj gentoj. Japano preferas facilan ellerneblecon de Esperanto pro kunmetado de radikoj al unuavida divenebleco pro pseŭdointernaciaj radikoj de Occidental k. a., kiujn ofte ŝatas eŭropanoj. Ne blinde respektu la malbonajn kutimojn de eŭropaj lingvoj, sed plilogikigu la nunan Esperanton.

1. Forigu pseŭdointernaciajn radikojn. Enkonduku imperi'ismo, imperi' isto, materi'ismo, materi'isto, naci'ismo, naci'isto anstataŭ imperialismo; imperialisto (kiuj ne estas derivitaj de imperialo), materialismo, materialisto (kiuj ne estas derivitaj de materialo), nacionalismo, nacionalisto.
2. Enkonduko de novaj afiksoj pli oportunas ol tiu de multaj pseŭdointernaciaj radikoj. Ren'ito, pulm'ito, orel'ito, ktp. anstataŭ nefrito, pneŭmonio, otito ktp. Orel'algio, nerv'algio ktp. anstataŭ otalgio, neŭralgio ktp. Bird'ologio, fiŝ'ologio, dent'ologio, orel'ologio ktp. anstataŭ ornitologio, iĥtiologio, odontologio, otologio ktp.
3. La uzo de la difina artikolo estu ĉiam logika: Antaŭ propraj nomoj ĝi neniam uziĝu, kaj ne uziĝu antaŭ la nomoj de monatoj, sezonoj, semajntagoj, kiam ili ne estas difinitaj.
4. Ne uzu pluralan formon por nomi unu kompletan tuton nefacile disigeblan. Pantalono, Ateno, Ando anstataŭ pantalonoj, Atenoj, Andoj.
5. Unu signifo por unu radiko. Plumo havas du signifojn: birda plumo kaj skribilo. Por la lasta oni enkonduku neologismon.
6. Ne insistu unu formon internacian uzatan por eviti homonimon, forigu formon kun duobla konsonanto: Finno, fino. Por la antaŭa enkonduku „suomo“.
7. Nur Esperanto-ortografio sola regu en Esperanto-frazoj laŭ la konsilo de Zamenhof (Originala Verkaro, paĝo 91).

B. Japanaj radikoj ĝis nun uzataj en Esperanto.

l. nomoj de altranguloj: mikado (imperiestro), ŝoguno, daimio.
2. nomoj de profesiuloj: samurajo, gejŝo, bonzo.
3. nomoj de japanaĵoj elpensitaj aŭ faritaj de japanoj: kimono, sojo, rikiŝo, ĵinrikŝo (sinonimo de rikiŝo), sakeo, getao.
4. nomo de religio: ŝinto (ŝintoismo).
5. nomoj de plantoj: gingko (ginko), mokso.
6. ago laŭ japanaj kutimoj kaj moroj: harakiri.

C. Neologismoj troveblaj en „Nova Vortaro Japana-Esperanta“, 1934.

l. Japandevenaj radikoj.
(a) Radikoj kun pure japana deveno (radikoj, kiuj de malnova tempo ĝis nun estas uzataj en la japana lingvo). K. e.: anzuo (speco de planto), baŝoo (speco de planto), bivo (speco de muzikinstrumento), ĉirimeno (=krepo, speco de ŝtofo), habutajo (speco de ŝtofo), hakamo (speco de vesto), hajko (speco de poemo), tohuo (speco de manĝaĵo), miogo (speco de planto), haoro (speco de vesto), sukijako (speco de manĝaĵo).
(b) Radikoj kun alilingva deveno. (Radikoj, kiuj en malnova tempo estis enkondukitaj en la japanan lingvon el aliaj lingvoj kaj ĝis nun estas uzataj de la japana popolo.) l. Radikoj kun ĉina deveno. K. e.: fuco (futzŭ; ilo uzata de bonzo), Ĉingo (ch'ing; nomo de ĉina dinastio) ktp. 2 Radikoj kun sanskrita deveno. K. e.: ulambano ( ullambana; budaisma meso por mortintoj), aviĉo (avici; unu parto de infero budaisma), homao (homa; speco de budaisma meso), upasako (upasaka; budaano) ktp. 3. Radikoj kun alia deveno: komfeto (el la portugala comfeitos; speco de sukeraĵo) ktp.
2. Internaciaj radikoj (enkondukeblaj laŭ la 15-a regulo de la Esperanto-gramatiko).
(a) Internacie vaste konataj radikoj. Ekzemple aerobuso, andezito, antimonito, bronzito, cefalotorako, dumduma kuglo, efedro, ektoblasto, fiziokratio, fiziografio, fuzelo, hematogeno, involuto, kromosomo, kromatino, melanodermio, periastro, statomografo, spirometro, sismogramo, sintaksiso, termometro, tromometrio, urinometro, ktp.
(b) Ne tiel vaste konataj radikoj (plejparto el kiuj estas nomoj de plantoj aŭ animaloj, kaj kies elementoj estas latin- aŭ grekdevenaj). Ekzemple ankistrodono, brasenio, cistofilo, dioktofimo, dendrobio, digeneo, enteromorfo, ekinoklo, eŭpaguro, fortunelo, farbito, fatsio, filostakiso, gelidio, limnorio, koikso, kriptomerio, luciolo, petaŭristo, plekogloso, trakikarpo, trakuruso, vigno, ktp.

Kiamaniere japanaj esperantistoj studadis Esperanton? En la 1-a periodo (1906- 1930) japanaj esperantistoj havis la celon kiel eble plej perfekte ellerni Esperanton kaj penadis fidele imiti la bonajn stilojn de eminentaj Esperantistoj en Eŭropo. Kaj ili atingis la celon. La dua periodo komenciĝis en 1930, kiam N. Kawasaki kaj J. Okamoto eldonis la 1-an kajeron de „Esperantologio“. La gazeto havis nur efemeran vivon, sed grandajn efikojn. Ekzemple en 1933 Ooŝima J. komencis eldoni la gazeton „Studo pri la Lingvo Internacia“. Jam progresemaj japanoj ne blinde imitas eŭropanojn, sed komencis kritiki ilin kaj publikigis originalajn, profundajn studojn de la lingvo. J. OKAMOTO.

Fremdaj Esperantistoj venintaj al Japanujo kaj helpintaj al la movado: Alphonse Mistler (unuafoje skribis pri Esperanto en Japanio), MacKenzie, Edward Gauntlett (donis korespondan kurson de Esperanto), Edler el Vladivostok, Arkadio Borisov el Blagoveŝĉensk, Vonago el Vladivostok, Kostin el Ĥarbin, Agnes Baldwin Alexander, R. Hugo Dick (sviso), Norman Keith Roscoe, Rupert Falkland von Vaughan, Vasilij Eroŝenko, Kuznecov, Inocento Seriŝev, Gustav John Ramstedt, Kolomiec, Ĉernin, Joseph R. Scherer kaj József Major. Estas atentinde, ke Fjodor Postnikov, ruso, kvankam ne venis al Japanujo, estis unu el la patroj de nia movado, ĉar li instigis Hasegaŭa Futabatei. - (K. Ossaka kaj Kawasaki)

Aliaj internaciaj lingvoj. Eldono de dika vortaro Volapuka-Japana, A. Oka, Iida k. a. estis unue volapukistoj. Sistema movado de Volapuko ne okazis. Kelkaj studis Idon, sed nek formiĝis organizo propaganda, nek aperis lermnolibro, vortaro aŭ gazeto. La principoj de Ido neniam povas plaĉi al ĝenerala publiko en Japanio. Nur iuj profesoroj de angla filologio, kvankam ne akceptante artefaritan internacian lingvon, opiniis ke Ido estas plisupera ol Esperanto, danke al influo de Otto Jespersen, kies verkoj pri angla gramatiko kaj lingvoscienco estas tre popularaj en Japanio. La japana ministerio por edukado venigis por plibonigo de eduko pri angla lingvo H. E. Palmer, idisto. Ossaka kaj Okamoto analizis kaj atakis strukturon de diversaj aliaj projektoj de internaciaj lingvoj en La Revuo Orienta, 1924, 1925 k. s. K. Kondô, Ishiguro, Ooŝima sin okupas pri scienca studo de mondlingva historio. Unuvorte, Esperanto kaj artefarita internacia lingvo estas perfekta sinonimo en Japanio. Basic English trovis seriozan konsideron kaj laboron ĉe kelkaj universitataj profesoroj de la angla lingvo, kio plene pruvas malbonan rezulton de instruo de angla lingvo en mezaj lernejoj. - (Kaw.)