Esperanto-movado en Koreio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La jaro 1920 estas la naskiĝjaro de Esperanto-movado en Koreio. En tia jaro la unua asocio por Esperanto en Koreio fondiĝis, la Korea Esperanto-Asocio (KEA).

Ĝi estis la unua Asocio en Koreio. Antaŭ tiu tempo estis nur izoluloj. En julio 1922 Oojana fondis Seulan E-Societon. Danke al la energia funkcio de ambaŭ grupoj aperis multaj fervoraj esperantistoj. En jun. 1924 SES ŝanĝis sian nomon je Korea Esperanto-Instituto. Poste fondiĝis ankoraŭ kvin grupoj, fondintoj: S. Yamamoto, O. Col, Rju Kidong, Stelaro Pajk, N. Hŭang, k. a.

Gazetoj eldonitaj: Verda Tajdo, 1925, aperis 2 n-roj; Orienta Lumo, 1925, dek kelkaj n-roj; Verda Ĝardeno, 1 n-ro; La Voĉo, 4 n-roj. La ĉiutaga ĵurnalo „La Dong-A Ilbo“ helpis multe en la propagando de la lingvo en tiu periodo antaŭ la Dua Mondmilito.

Esperanto-movado en Nord-Koreio[redakti | redakti fonton]

Vidu apartan artikolon: Esperanto-movado en Nord-Koreio

Esperanto-movado en Sud-Koreio[redakti | redakti fonton]

La plej granda organizado de Esperantistoj en Sud-Koreio estas la Korea Esperanto-Asocio (KEA), kiu ĉiumonate eldonas sian oficialan organon La Lanterno Azia. Korea Esperanto-Asocio tutlande havas 9 regionajn filiojn kaj 6 regionajn filietojn. Ĝia junulara sekcio estas Korea Esperanto-Junularo(KEJ), kiu ĉiun duan monaton publikigas la gazeton Verda Voĉo.

Universitata instruado[redakti | redakti fonton]

En 3 sud-koreaj universitatoj (Hankuk-Universitato de Eksterlandaj Studoj, Universitato Dankook kaj Universitato Wonkwang), studentoj povas lerni Esperanton kiel kleran prelegon, kaj ankaŭ ekzistas rondoj de esperantistoj en kelkaj universitatoj kaj altlernejoj.

Seula Esperanto-Kulturcentro[redakti | redakti fonton]

En la ĉefurbo Seulo ankaŭ ekzistas Seula Esperanto-Kulturcentro, kiu instruas Esperanton en ĉiumonataj kursoj. La kulturcentro ankaŭ funkcias kiel librovendejo, kie oni povas aĉeti ĉirkaŭ 600 da libroj verkitaj aŭ tradukitaj en Esperanton.

Kongresoj, seminarioj kaj kurskunvenoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare okazas Korea Kongreso de Esperanto organizite de KEA, kaj ĉiujare Komuna Seminario(KS) okazas alterne en aziaj tri landoj(Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio). Por disvastigi la lingvon la KEA ankaŭ organizas kurskunvenojn en somero kaj vintro. En printempo kaj aŭtuno filioj de KEA en Daegu kaj Kyeongsangbuk-do okazigas Namkang Esperanto-lernejo, kunlabore kun Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj kaj Esperanto-Populariga Asocio.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Koreujo, Azio. Korea E Asocio (KEA) estis fondita de Verda E. Kim en sept. 1920. Ĝi estis la unua ES en K. Antaŭ tiu tempo estis nur izoluloj. En jul. 1922 Oojana fondis Seoulan ES. Danke al la energia funkcio de ambaŭ grupoj aperis multaj fervoraj E-istoj. En jun. 1924 SES ŝanĝis sian nomon je Korea E-Instituto. Poste fondiĝis ankoraŭ kvin grupoj, fondintoj: S. Yamamoto, O. Col, Rju Kidong, Stelaro Pajk, N. Hŭang, k. a. Gazetoj eldonitaj: Verda Tajdo, 1925; aperis 2 n-roj, Orienta Lumo, 1925, dek kelkaj n-roj, Verda Ĝardeno, 1 n-ro, La Voĉo, 4 n-roj. La ĉiutaga ĵurnalo „La Dong-A Ilbo“ helpis multe en la prop.

SOKTAJ ĈANG kaj STELARO PAJK


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]