Esperanto-movado en Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En 1934 la Enciklopedio de Esperanto menciis pri la historio de la Esperanto-movado en Litovio:

Ĉar la rusa cara registaro, sub kies jugo estis la lando ĝis 1918, malpermesis presadi librojn kaj aliajn presaĵojn en la litova lingvo (ĝis 1905), do ankaŭ ia ajn kultura agado litova ne povis prosperi dum longa tempo. Ĝis 1905 la litovaj presaĵoj estis preparataj en la provinco Orienta Prusio de Germanio kaj kontrabandvoje portataj en la landon. Ankaŭ la unua lernolibro de Esperanto por litovoj estis eldonata en Germanio en Tilsit, verkita de A. Dambrauskas (Dombrovski) en 1899, kiu lernis la lingvon jam en 1887. Sed ankaŭ tiu ĉi verketo ne povis esti disvastigata. La unua Esperanto-grupo fondiĝis en 1892 en Vilno. Pioniran laboron plenumis krom A. Dambrauskas, A. Nedoŝivin, P. Medem, A. Klimas, A. Opulskis, J. Maĉernis kaj E. Janickienė. En 1910 en Kaŭno fondiĝis vigla E-societo, kies gvidanto estis A. Nedoŝivin, altranga rusa oficisto; la societo havis fine de tiu jaro 134 anojn. Dum la milito la tuta havaĵo de la societo pereis. Printempan tagon de 1919 reveninta pioniro Maĉernis rimarkis, ke estas vendataj Esperanto-libroj kiel envolvpapero. Post demandado li trovis sub loĝejtegmento la mizerajn restaĵojn de iam riĉa biblioteko. Iom post iom reekvivadis la grupo en Kaŭno, post la Unua Mondmilito ĉefurbo de la lando. La 10-an de decembro 1919 fondiĝis tutlanda organizaĵo Litova Esperanto-Asocio, kun la partopreno de A. Dambrauskas, J. Maĉernis, A. Opulskis, T. Kocin, A. Timiuskis ktp. Litova Esperanto-Asocio progresis ankaŭ en provincaj lokoj kaj havis sekciojn en 17 urboj. La plej grava grupo funkciis en Kaŭno, kie gvidis kursojn Paŭlo Medem, Balys Giedra, Vladas Butkus, Ignas Balĉiunas, sinjoroj Pakeviĉius kaj Kutra; la biblioteko de la grupo enhavis ĉ. 600 librojn. En 1922 aperis la gazeto Litova Stelo subvenciata de la registaro ĝis 1926, kun eldonkvanto de 1500 ekzempleroj (el kiuj nur 208 por litovoj en 1926). Post la ĉeso de la subvencio la gazeto baldaŭ ĉesis aperi. Poste aperis Litova Esperanto-Revuo, sed ankaŭ ĝi ne havis longan vivon. Laŭ la statistiko de Johannes Dietterle en 1928 en la lando troviĝis 18 Esperanto-grupoj kaj esperantistoj en 76 lokoj. La litova radio-stacio en la 1930-aj jaroj unu- ĝis dufoje en semajno dissendis esperantlingvajn parolaĵojn. Aŭtoroj de lernolibroj inter la du mondmilitoj estis Aleksandro Dambrauskas, Stasys Tijūnaitis kaj Adolfas Klimas. Plej grava verko eldonita de litovaj esperantistoj tiutempe estis Litova Almanako, presita per registara subvencio.

(kunmetita laŭ informoj de Butkus, Klimas, Maĉernis kaj Ŝirjaev)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]