Esperanto-movado en Malto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝildo en Valletta en 2008

Gustavo Busuttil kaj Caruana Valletta estis la pioniroj de la Esperanto-movado en Malto. La unua el ili eklaboris en 1903, kiam en Misida estis fondata la unua Esperanto-grupo, kies prezidanto estis la estro de la edukfako de la insulo, Napoleone Tagliaferro.

La 5-an de februaro 1905 estis fondata Esperanto-grupo en Rabata. En 1906 aperis longaj reklamartikoloj en „Gazetta di Malto“, „Documenti Umani“ kaj „Malta Letteraria“.

En Sliema aperis Esperanto-grupo, same en malta virina Esperanto-grupo. Samjare Esperanto-Ligo „Malta Stelo“ unuigis ĉiujn grupojn kaj en Sliema, laŭ iniciato de Levanzin, estis aranĝata Esperanto-festo kun paroladoj, kantoj kaj deklamado en Esperanto. En la sama urbo la rektoro de la lernejo de Sankta Ignatio kun pastro Dobson instruis la lingvon al 100 lernantoj. Salvatore Scieluna (m. 1911), estis la sekretario de la Sliema Grupo en Malto komence de la 20-a jarcento.

Poste la indiferenteco mortigis ĉion antaŭe faritan kaj laŭ la Dietterle-statistiko Esperantistoj troviĝis nur en kvar lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]