Esperanto-movado en Meksiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen prezento de la Esperanto-movado en Meksiko.

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto (1934)[redakti | redakti fonton]

La unuaj pioniroj de Esperanto en Meksiko estis A. Morin (franco) kaj d-ro A Vargas. Danke al ilia laboro en 1903 en Santa Rosa Necoxtla (Est. de Veracruz) estis fondata „Sociedad Mexicana Propagadora del E“ kaj E-gazeto „La Meksika Lumturo“. 16 lan. 1904 Vargas faris paroladon en ŝtata kolegio en Orizaba, poste eldonitan broŝure. En 1905 aperis EG en Gvanahuato; poste en 1907 alia societo en Gvadalahara, kie A. Gomez Cruz eldonis ,E Gazeton'. En Meksikurbo estis fondata „Centra Meksika ES“ kaj gazeto Verda Stelo. Ĝi laboris ĝis 1914. En 1918 danke al agado de inĝ. Jacinto Beltran, estis fondata societo „E-ista Amikaro“, kiu laboris ĝis 1925. En 1921 aperis la revuo Arguso, eld. de M. C. Rodriguez, kiu gazeto atingis pli longan vivon kaj ĝi estis ankaŭ dissendita prop. cele. En 1926 fondiĝis „E Meksika“, kiu ĝis nun laboras. Danke al tiuj societoj estis multaj E kursoj en diversaj lernejoj kaj ankaŭ en societoj, ekz. „Monda Instituto de Nepersona Vivo“. - La ĉefaj ĵurnaloj volonte helpas al la E-prop. Pere de la du radiostacioj jam estis dissendataj E-kursoj. En la ŝtata teatro kvar fojojn oni prezentis komedietojn pri E kaj koncertojn dum 1927-30. En la lastaj tri jaroj la movado apenaŭ progresis kaŭze de la malfacilaj cirkonstancoj de la E-istoj pro la monda krizo. - La ĉefaj E-istaj prop-istoj estis A. Morin, inĝ. Luis G. Leon, adv. Ramon Manterola, f-ino Natalia von Schenk kaj inĝ. J. Beltran (mortintaj); nunaj laborantoj: d-ro A. Vargas, Ernesto Guerra, adv. Fadrique Fernandez, Angel Luna, M. C. Rodriguez k. a. En ĉiuj ŝtatoj de la lando ekzistas kelkaj E-istoj, sed precipe izoluloj. UEA-del. en kvar urboj.

Kronologio de la Esperantmovado en Meksiko[redakti | redakti fonton]

1903 : Anselmo Morín, Ambrosio Vargas, Enrique Lamicq, José R. Ávalos, Fernando Blancos kaj Amador Saldaña fondas la Asocion por la Disvastigo de Esperanto en Meksiko, en la vilaĝo Sanktinrosa de Nekoŝtlo (nune Mendozurbo en Pueblio). Unu jaron poste ili aperigis la revuon "Meksika Lumturo" (1904-1905).

1905 : En la urbo Gvadalahara fondiĝas Okcidenta Esperanto-Societo, kiu publikigas la "Esperantan Gazeton". En Meksikurbo, Ambrosio Vargas fondas la Centran Meksikan Societon, kies organo estas la revuo "Verda Stelo" (1907-1912).

1907 : En Gvadalahara, Alberto Gómez Cruz fondas la klubon "Harmonio" kaj la sekvantan jaron publikigas la unuan eldonon de sia "Rudimentos de Esperanto".

1909 : Emilio Treviño, Jacinto Beltrán, Ramón Manterola kaj Gabriel Mancera organizas la Esperantan Meksikan Union kaj publikigas la revuon "Esperantan Meksikon". Tiu jaro ekzistas esperantistoj kaj grupoj en pli ol 30 urboj.

1921 : Post la malfacilaj jaroj de la revolucio, Manuel C. Rodríguez komencas la publikigadon de la revuo "Arguso" (ĝis 1924).

1923: Ernesto E. Guerra kaj Matilde Jaquel fondas la grupon "Anáhuac" en la urbo Tampiko.

1924 : Estas dissendata la unua radikurso, tra la stacio XEW.

1926 : Estas fondata la Esperanta Meksika Societo, kiu funkciis ĝis 1933.

1935 : La historiisto Jesús Amaya Topete komencas publikigi la revuon Renovigo, kiu aperis ĝis 1947.

1940 : Alvenas en Meksikon Eŭgeno Lanti, fondinto de SAT; ankaŭ danke al alfluo de esperantistoj ekzilitaj el Hispanio, pro la Hispana Enlanda Milito, vigliĝas la esperanto-movado en Meksiko.

1950 : Fondiĝas la Esperanta Meksika Asocio (EMA), antaŭulo de la nuna Meksika Esperanto-Federacio.

1954 : La jugoslava esperantisto Tibor Sekelj vizitas Meksikon kaj revigligas la movadon. En tiu epoko aktivis Francisco Azorín Izquierdo, José Serrano, Cristóbal Flores, Ángel Luna Cárdenas, José Perches, Byron MacAfee.

1962 : Estas okazigita la unua nacia kongreso, kunvokita de EMA (poste MEF). La naciaj kongresoj okazis regule ĉiujare dum kvar jaroj (1962-1965). La dua nacia kongreso okazis en Gvadalaharo (1963), la tria en Tlazkalio (1964), La 4-a kaj la 5-a en la ĉefurbo Meksiko (1965, 1966).

1963 : EMA ŝanĝas sian nomon al Meksika Esperanto-Federacio.

1965 : Fondiĝas la Meksika Esperanto-Junularo (MEJ), landa sekcio de TEJO.

1981 : MEJ organizas la 37an Internacian Junularan Kongreson de Esperanto, en Oastepeko.

1983 : Fondiĝas la Meksika Asocio por la Progresado de Internacia Lingvo, fare de Juan Jacobo Schmitter, Enrique Lemus kaj aliaj. Post kelkaj jaroj, tamen, MAPIL kunfandiĝis kun MEF kaj Schmitter estis elektita prezidanto. Estas eldonita la bulteno Ni ĉiuj.

1996 : Estas kunvokita fondkunveno por reorganizi la movadon en Meksiko. En la kunveno estis adoptita la statuto kaj elektita la estraro. Poste, Meksika Esperanto-Federacio estis oficiale registrita kiel neprofitodona organizaĵo. Tiu ĉi estis la unua fojo kiam esperantorganizaĵo akiras leĝan statuson. La estraron konsistigis Leonora Torres (prezidantino), Jorge Luis Gutiérrez (ĝenerala sekretario) kaj Estela Gracia García (kasistino). En novembro estas lanĉita la interreta paĝaro de MEF "esperanto.org.mx", kiu iom post iom fariĝas la plej grava informilo pri esperanto en Meksiko.

1998 : En la urbo Oaĥako estas organizita la sesa nacia kongreso, kun 25-30 partoprenantoj el diversaj urboj de la lando. Dum la kongreso estis prezentita Flor kaj kanto, antologio de meksika poezio, en esperanta traduko de Juan Jacobo Schmitter kaj Jorge Luis Gutiérrez.

2001 : MEF okazigas la Kvinan Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto (15-21 de aprilo), kun 160 aliĝintoj (100 efektivaj partoprenantoj), el 29 landoj (22 efektivaj). Dum la kongreso estis prezentita la esperanta versio de Tra l' okuloj de l' venkitoj, grava historia verko pri la prameksika kulturo, de la renoma intelektulo Miguel León Portilla. La tradukado faris Juan Jacobo Schmitter. Post la TAKE estis elektita nova estraro de MEF: Jorge Luis Gutiérrez (prezidanto), Leonora Gonzalez (sekretariino) kaj Estela Gracia GARCÍA (kasistino).

2003 : Estas organizita la sepa nacia kongreso (majo) en Meksikurbo. Dum la kongreso, Luis Raudón estis elektita prezidanto de MEF, por anstataŭi Jorge Luis Gutiérrez, kiu estis rezigninta en februaro.

2005 : Estas organizita la oka nacia kongreso en Akapulko inter la 4a kaj la 8a de decembro 2005.

2005 : Naskis la projekto de la Meksika Esperanto-Instituto gvidata de Vicente Valdés Bejarano en la urbo Varmakvajo.

2007 : En tiu jaro okazis diversaj regionaj renkontiĝoj en Meksiko. Francisco Carillo el Keretaro organizas la 1an kaj la 2an Meksikan Esperanto-Semajnfinon. Teamo el Tekamakio organizas la 3an Meksikan Esperanto-Semajnfinon.

2008 : La naŭa nacia kongreso okazis en Varmakvajo, organizita de Profesoro Vicente Valdés Bejarano, aliaj membroj de Meksika Esperanto-Instituto. Mallely Martínez Mateos elektiĝis kiel prezidanto de MEF. La aliaj elektitaj estraranoj estas Daniel Moreno Martínez (ĝenerala sekretario), Morayma Martínez Mateos (trezoristo), David López Rueda (membro) kaj Martha Cárdenas (membro). La nova MEF-estraro rapide montras rezultojn. Reaperas la retpaĝo de MEF sub la nova nomo: http://www.esperanto-mexico.org Arkivigite je 2008-08-21 per la retarkivo Wayback Machine kaj meze de la jaro aperas varbkarto kun bazaj informoj pri Esperanto. La membronombro altiĝas de malpli ol 25 en la jaro 2006 al 58 membroj (septembro 2008).

2009 : En la ĉefurbo okazas la deka nacia kongreso. Sidejo estas la jura fakultato de la UNAM, kie dum la lastaj jaroj regule okazas Esperantkursoj.

2010 : Pluraj membroj de Meksika Esperanto-Federacio partoprenas ĉe la Universala Kongreso de Esperanto en Havano, Kubo kaj ĉe la IJK. Neniam antaŭe tiom da meksikanoj partoprenis ĉe internaciaj Esperanto-kongresoj.

2011 : En Gvadalahara okazas la dek-unua nacia Esperanto-kongreso.

2012 : En la fakultato pri lingvoj de la universitato aŭtonoma de Keretaro, (UAQ) kaj en la universitato de la ideoj (Universidad de las ideas) okazas la 12-a nacia kongreso kun rekorda partopreno. Dum la kongreso elektiĝas nova estraro de Meksika Esperanto-Federacio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]