Esperanto-movado en Monako

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Monako, Eŭropo. La pioniroj en ĉi tiu landeto estis en 1900-1903 E. Barbier, Ed. Pirot la Beaume kaj la fama esperantisto Gaston Moch. La lasta en 1903 skribis serion da artikoloj en „Le Petit Monegasque“ kaj aranĝis kurson, post kio estis fondata Esperanto-grupo. En 1900 s-ro Leger kaj d-ro Richard, direktoro de Oceanografia Muzeo de Monako kaj prezidanto de la Esperanto-grupo, enkondukis Esperanton en bultenon de la Muzeo. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 troviĝis nur unu esperantisto en la lando.