Esperanto-movado en Nepalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto en Nepalo venis en la jaro 1957, danke al emo de Tibor Sekelj : la internacia lingvo do jam kreis sian 50 jaran historion en tiu lando. Dum lia vojaĝo al Nepalo, li instruis al kelke da junuloj. La fino rezultis je fondiĝo de Katmandua Esperanto-Societo. Tirtha Raj Onta prezidis ĝin kaj Shree Prasad Shrestha estis ĝia sekretario. Poste venis Simo Milojeviĉ kiu instruis dum 8 monatoj al pli ol 200 studentoj. Poste la movado stagnis pro diversaj kialoj. Krome, kelke da individuoj uzas la internacian lingvon poparte.

1990-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1990 denove la movado trovis novan energion kiam venis Joachim Werdin el Pollando por instrui Esperanton en Katmanduo. Lingva Instituto Quest donis ĉambron por la instruado. Lernis ĝin proksimume 100 homoj. Je la fino de la kurso, novaj lernantoj fondis Nepalan Esperanto-Asocion kun helpoj de Philip Pierce kaj Marco Ono. Pradip Paudyal estis ĝia unua prezidanto, lin sekvis s-ro Mukunda Raj Pathik. Dua vizito de Werdin en Nepalo dum 1991 plifortigis la asocion kaj ĝian movadon, kiam okazis kursoj en Katmanduo kaj en Patano kaj pli ol cento da junuloj denove lernis ĝin. Krome okazis la unua kongreso de NEspA kaj ĝi eldonis sian bultenon "Montejo". La membroj renkontiĝis dum sabatoj kaj praktikadis la lingvon kaj la estraro kunvenas ĉiu-monate.

En decembro 1993 fondiĝis Klubo Esperantista de Patan, kiun prezidis Razen Manandhar. Sed la klubo ne longe vivis.


De 1994, Nepalaj esperantistoj daŭre partoprenas al Universalaj Kongresoj, danke al subtenoj de diversaj organizaĵoj kaj ankaŭ dank'al helpo de NEspA mem. Estis 8 nepalanoj en la 79a UK en Pekino.

En 1995 okazis la unua Himalaja Renkontiĝo, kiu venigis dekojn da geesperantistoj el diversaj landoj kaj ĝuante la lingvon kaj diskutante pri la movado, ili piedvagadas ĉirkaŭ la montaro. La tradicio okazigi ĝin en ĉiuj du jaroj daŭras. La oka IHR okazis en februaro 2009.

2000 - 2010[redakti | redakti fonton]

La junuloj de NEspA sukcesis je fondiĝo de Nepala Esperanto-Junulara Organizo (NEJO) en 2002. Dhruba Pokharel estis ĝia unua prezidanto. La junulara movado ankaŭ samtempe ampleksiĝas. Ili jam partoprenis en kelke da Internaciaj Junularaj Kongresoj. En 2006, ili eldonis sian bultenon "Templo".

En 2002 NEspA fondis Orientan Nepalan Esperanto-Societon (ONES) kiel filion de NEspA kaj poste sekvis la filio en Pokhara. Ili en siaj vicoj laboradas disvastigi Esperanton en siaj regionoj. Satendra Nath Bandhupadhyaya kaj Bothraj Dhakal estis unuaj prezidantoj de ONES kaj Pokhara filioj respektive.

Troviĝas du retodiskutrondoj pri Esperanto movado en Nepalo: "nepalesperanto" kaj ankaŭ kelke da anoj blogas en Esperanto. Ekzemple, blogo troviĝas ĉe [1].

NEspA okazigis la 4an Azian Kongreson de Esperanto dum 25-29 aŭgusto 2005. Entute partoprenis 171 geesperantistoj en la kongreso. Antaŭ tio okazis Antaŭkongresa Renkontiĝo.

Danke al daŭra instruado de NEspA, proksimume 5000 homoj jam lernis la lingvon en pasintaj 23 jaroj kaj uzas ĝin en siaj vivoj laŭvole. Venis 67 membroj de NEspA al ĝia 11a kongreso en 2012. Estas la nuna laboro de NEspA revenigi lernintojn al NEspA kaj Esperanto-movado.

La 11a NEspa Kongreso, okazis en la 13an de februaro 2012 elektis novan estraron. Jen la aktuala informo pri Nepala Esperanto-Asocio:

  1. Nomo de asocio: Nepala Esperanto-Asocio (1990, UEA 2006)
  2. Poŝtadreso: GPO Box 10518, Kathmandu, Nepal
  3. Telefono: 00977-16209877
  4. Readreso: esperanto@wlink.com.np
  5. Hejmpaĝo: http://www.esperanto.org.np Arkivigite je 2011-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Membroj: ĉ 120
  7. Prezidanto: Indu Thapaliya
  8. Ĝenerala sekretario: Bharat Kumar Ghimire
  9. Organo: Montejo (4 n-roj), p/a NEspA
  10. Evento: Internacia Himalaja Renkontiĝo: en ĉiuj du jaro

2011 - ...[redakti | redakti fonton]

Ok nepalanoj partoprenis en la 96a Universala Esperanto-Kongreso en Kopenhago, Danio en aŭgusto 2011. Naŭ nepalanoj partoprenis en la 97a Universala Kongreso en Hanojo, Vjetnamio en julio-aŭgusto 2012.

En aŭgusto 2012 Mireille Grosjean el Svislando restadis en Katmanduo, ŝi prelegis en diversaj lokoj kaj estis en kontakto kun diversaj instancoj.

En oktobro 2012 komenciĝis kurso por komencantoj, membroj de junulara grupo ICAN (Inclusive and Communicative Action Network). Instruas Navaraj Budha.

En 2016 Stefan MacGill estis en Nepalo.

En 2016 Mireille Grosjean duan fojon estis en Nepalo. Okazis du kunvenoj kun membroj de NESPA.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • nepalesperanto : Diskutgrupo pri Esperanto-movado en Nepalo
  • nepalaj-esperantistoj[rompita ligilo] : Diskutgrupo por Nepalaj Esperantistoj
  • [2] : Esperanto-blogo pri politiko, kulturo, societo kaj Esperanto-movado de Nepalo.