Esperanto-movado en Portugalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto-movado en Portugalio. La unua portugalo trovebla en la Esperanto-dokumentaro estas d-ro Manuel Ribeiro da Costa e Almeida, kiu estis ano de la unua juĝanta komitato en 1895 kaj multjarposte la unua portugala membro de la Lingva Komitato (LK). La movado gutgute pligrandiĝis en Porto, kiam la unua lernolibro aperis duonverkita de Heinlein Ferreira (1896). En Porto J. A. Proenca kaj en Lisbono (Lisboa) Rudolf Horner paroladis (unue la 8-an de januaro 1907) kaj kursgvidis unue sindonante kore al la movado.

Unuaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Jen la unuaj estraroj de la unuaj grupoj (1909):

  • Porta Grupo Esperantista: honora prezidanto Herbert F. Höveler (Ĉefeĉ), prezidanto Fernando Proenca, sekretario Madeira, kasisto Teixeira, direktoroj Ferreira da Silva, Freitas Veloso, Moreira da Silva kaj Manuel Cunha.
  • Lisbona Grupo Esperantista: prezidanto Bandeira de Melo, vicprezidanto Horner, 1-a sekretario Luzo Bemaldo, 2-a sekretario Oliveira Coelho, kasisto Pereira da Silva.

Samjare en aprilo aperis la unua numero de la unua portugala Esperanto-revuo, kies unua gvidanto estis Proenca. La unuan duonoficialan favoron prezentis Portugala Societo de Ruĝa Kruco kun la eldono de 10 000 Esperanto-gvidiloj, disdonitaj senpage al la sanigserva oficistaro kaj al la membroj de la societo (1912).

La akcepto de Esperanto kiel lingvo permesata de la promilita centro (1916) estis la unua oficiala venko; cenzuristo estis kapitano Acacio Lobo. En „Lisbona Verda Stelo“ la unua laborista Esperanto-spertulo Costa Junior starigis la unuan laboristan Esperanto-asocion (1917). Samjare Saldanha Carreira ricevis permeson oficialan de la Militministro kunporti la Esperanto-distingilon; en la mondo li estis la unua oficiro kun tia permeso. La prezidanto de la Portugala Respubliko d-ro Sidonio Pais persone ĉeestis gravan feston en la Nacia Teatro je honoro de L.L. Zamenhof (1918). Aperis en la registara tagĵurnalo la 8-an de aŭgusto 1919 la unua oficiala permeso al senpaga kurso de Esperanto en komerca lernejo. La oficialaj rezultatoj estas enskribitaj en la granda registrolibro de la ĝeneralaj ekzamenoj, kiuj okazis sub la prezido de d-ro Antunes Coimbra, direktoro de la lernejo Ferreira Borges kaj gvidataj de Luzo Bemaldo (eminenta Esperanto-pioniro) kaj de la profesoro de la kurso, Saldanha Carreira.

En la unua periodo de la movado Proenca, Horner kaj Bemaldo estis la sana cerbo de la movado; Godofredo, d-ro Costa Esteves, Acacio Lobo, Eduardo Moreira iliaj viglaj helpantoj. Iliaj nomoj aperis ĉiam tra kursoj, paroladoj kaj artikoloj. Multaj efemeraj grupoj stariĝis kiel multaj kursoj en metropola kaj koloniaj urboj. Kiam okazis la registarŝanĝo en Portugalio en 1910, Esperanto servis por detrui neverajn noticojn dissendatajn eksterlanden de la malamikoj de la nova reĝimo. En 1916 la movado ĝuis gravan favoron de ĉiutaga ĵurnalo „Jornal do Comercio e das Colónias“, kiu malfermis rubrikon sur la unuapaĝo sub titolo: Oficiala Fako de la Komitato „Por Esperanto en la Komerco“. La komitato estrata de Bemaldo redaktis pli ol kvindek artikolojn. Pro sia agado meritas specialan mencion Lisbona Esperanto-Societo, en kiu sindone laboris Adelino de Carvalho kaj Etelvina Silva. La laboristoj tra Lisbona Verda Stelo kaj la Vero eldonis 6 n-rojn de la gazeto „Laboro“ kaj poste 12 de „La Vero“.

Portugala Esperanto-Asocio[redakti | redakti fonton]

la emblemo de Portugala Esperanto-Asocio estas verda stelo kvazaŭ pentrita sur granda velo de portugala karavelo, blovata en la vento

En 1924 la societo „Rondo Amikeco“ kaj aliaj fondis la Portugalan Esperanto-Asocion (PEA), kiu nacia societo laboris vigle en la sidejo de framasona lernejo, ĝis kiam militistaj diktatoroj ĝin okupis. De tiam PEA vivas kvazaŭ nur en poŝtkesto 279 Lisboa, en la espero de pli favoraj kondiĉoj. Saldanha Carreira oficiale gvidis kurson ĉe la Polico. La policistoj uzis kaj uzas Esperanto-distingilon kaj iliaj turismaj servoj estis kaj estas oficiale uzataj de la ĉefdelegito de la Portugala Teritorio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) laŭnecese. Post fermo de la unua kurso la kursanoj malfermis asocion Portugala Esperanta Polica Asocio, bele meblitan de la ĉefkomandanto. Dum 1925 aperis 6 n-roj de la oficiala organo de PEA ĉefe per la donaco de Teixeira Lino-Fundao (Eskudoj 12.000 S 00). De 1927 ĝis 1930 la movado dormadis, nur la laboristaj Esperantistoj daŭrigis konstante kaj senlace la propagandon, kiu eĉ nun estas tre vigla. Registrindaj nomoj: Costa Junior, Irmundo Barros, Vicente Junior kaj Armando d' Almeida. La ĉefaj nunaj laboristaj asocioj estas "Ligo de l' Okcidentaj Esperantistoj", "Antaŭen" kaj "Nova Vojo".

En 1932 la movado reviviĝis post parolado kaj kurso gvidita de Saldanha Carreira antaŭ la mikrofono de la Radio Stacio CT. 1AA Lisboa de Abilio Nunes dos Santos. La instruo estis vera apostolado, la paroladanto profitis ĉiam la korespondaĵojn elvenantajn el la Asocio de Blinduloj, el la Malliberejoj ktp., por sin turni al ĉiuj, kiuj bezonis protekton kaj komforton kaj beni ilin per ripozigaj, mildigaj vortoj. Kiel sekvo, la unua kongreso de Radiotelefonio (1932) aprobis ĉiesvoĉe tezon prezentatan de radioamantoj de Barreiro, aklame apogante la decidojn de Kongreso de Radio-Kluboj okazinta en Cannes. La konkludoj de la unua Nacia Kongreso, por ke Esperanto estu akceptata kiel lingvo de la Radiotelefonio estas prezentitaj oficiale al la ministro.

En 1933 fondiĝis Esperantista sekcio en „Touring Club de Portugal“. Pere de ĝia agado oni sukcesis aranĝi duonoficialan nedevigan Esperanto-kurson en la komercaj lernejoj de Ferreira Borges, Veiga Beirao, Rodrigues Sampaio; oficialan nedevigan kurson ĉe la polico; kaj kurson en Touring Club, kies vicprezidanto, la fama verkisto D. Alberto Bramao prezidis ĉiujn kunvenojn kaj paroladojn organizitajn de la sekcio.

Portugalaj Esperanto-Vortaroj[redakti | redakti fonton]

  • Vidu la liston en Ockey Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine, Edward; Sutton, Geoffrey. Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 2003.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Unu-hora DVD-dokumentario en la brazilportugala pri la vivo de la kreinto de esperanto.

Libro kun 26 rakontoj, kun tri partoj: rakontoj por infanoj, por adoleskantoj kaj por adoltoj. Ĉiu rakonto disvolvas unu proverbon kaj estas ilustrita per unu bildo laŭcele desegnita por ĝi far la profesia desegnisto Luch Ofer, la filino de Luiza Carol.

Esperanta lernolibro por portugallingvanoj. Ĝi estas kompleta kaj moderna lernolibro 300-paĝa, kun 25 lecionoj, Gramatika Gvidilo, Vortareto Esperanto-Portugala, Vortareto Portugala-Esperanto, kaj kun kelkaj aneksaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]