Esperanto-movado en Serbio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Esperanto en Serbio – de 1892 ĝis la nuntempo estas esploro kompilita de Boriŝa Miliĉeviĉ kaj prezentita en la 1-a Kongreso de Serbiaj Esperantistoj en Niŝka Banja, de la 1-a ĝis la 4-a de majo 2008.

Komenca periodo[redakti | redakti fonton]

La unuaj esperantistoj aperis en Serbio baldaŭ post la publikigo de la unua lernolibro de internacia lingvo nomita Esperanto (en 1887).

En 1892 anoncis sin por la Zamenhofa Adresaro: Svjatoslav Azdejković el Brus, Dobrosav Kovačevic el Šabac kaj Č(edomilj) Marjanović el Paraćin. Ili studis tiam en la Spirita Akademio en Kievo (Ukrainio) kaj tie trafis la lernolibron de Zamenhof. Svjatoslav Azdejković forpasis en 1895, kaj D. Kovačević kaj Č. Marjanović fariĝis instruistoj de katekismo kaj rusa lingvo en Beogrado propagandante la internacian lingvon Esperanton inter la kolegoj kaj lernantoj.

En 1901 aperis en la Adresaro la instruistoj el Srbska skola (serba lernejo) en Beogrado: Srećko P. Stevanović, Dimitr J. Stojanović, instruisto kaj K. J. Glišić, prof. En 1903 aperis en Vojvodino (kiu estis tiam en Aŭstrio-Hungario) prof. Tholt Pal kun sia edzino. Du jarojn poste kun li aperis esperantista grupo de lernantoj en Reala Gimnazio en Vršac.

En la Adresaro de Zamenhof el 1907 estis notitaj 8 esperantistoj el Beogrado. Kompreneble, estis ankaŭ pluraj esperantistoj, kies nomoj ne figuris en la Adresaro. Inter ili estis inĝ. Dragomir M. Andonović kaj J. Nenadović (Beogrado), Paja Stanišić (Zemun), Jovan P. Jovanović (Kragujevac) kaj Radomir Klajić (Beogrado).

Esperanto-kursoj estis gvidataj en diversaj lokoj de Serbio kaj Vojvodino: Beogrado, Kragujevac, Zemun, Subotica, Petrovaradin, Titel, Pančevo, Novi Sad.

La esperantista grupo el 1908 en Beogrado transformiĝis en 1909 en la societon Drustvo srpskih esperantista – Serba Esperantista Societo, kiu ankoraŭ nun ekzistas (sub la nomo Esperanto-societo "Radomir Klajic"). Ties unua prezidanto estis inĝ. Dragomir M. Andonović, kaj vicprezidanto Radomir Klajić.

En 1910 kaj 1911 aperadis en Beogrado la dulingva gazeto "Serba Esperantisto" – Srpski esperantista. Ĝia redaktoro estis Dragomir M. Andonović.

En 1908 kaj 1910 aperis la unuaj Esperanto-lernolibroj en la serba lingvo: en Kragujevac de Jovan P. Jovanović, kaj en Beogrado de Siniŝa Budjevac (Siniša Buđevac).

La balkanaj militoj kaj la Unua Mondmilito malebligis esperantistan agadon. Dum la Unua Mondmilito pereis pluraj esperantistoj, inter kiuj du tre aktivaj junaj esperantistoj – fratoj Siniŝa kaj Mihajlo Budjevac, la unua en 1916 kaj la alia en 1917.

Inter la du mondmilitoj[redakti | redakti fonton]

Post la mondmilito ekestis Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (ekde 1929 Jugoslavio), kiun eniris Serbio (kun Vojvodino, kaj Kosovo kaj Metoĥio), Montenegro, Kroatio, Slovenio, Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio.

En 1920, la 2-a Kongreso de la Socialista Laborista Partio de Jugoslavio (komunistoj) aprobis en Vukovar tre favoran rezolucion al Esperanto. Tio instigis Esperanto-aktivadon en diversaj lokoj. La geesperantistoj relative rapide kolektiĝadis kaj komencis fondadi Esperanto-organizaĵojn je diversaj niveloj.

En Beogrado refondiĝis en 1923 Beograda Esperanto-Societo; en Novi Sad ekestis du Esperanto-societoj – en 1922 kaj 1924, en Zemun en 1924, kaj poste en pluraj aliaj lokoj, kiel societoj, kluboj au societ-filioj – Subotica, Veliki Beckerek (poste Petrovgrad kaj nun Zrenjanin), Senta, Kraljevo...

Menciindas almenaŭ kelkaj elstaraj esperantistoj el tiu periodo: Dragomir M. Andonović, Paja Stanišić, Radomir Klajić, Sreten M. Adžić, Marko Nešić, Stevan Stojnić, Jakob Štefančić, Stevan Živanović, Agor Agorić, Branko Rajšić.

En 1923 okazis la unua tutlanda Esperanto-kongreso, dum kiu estis fondita Ligo de Esperantistaj Societoj. Inter la du mondmilitoj okazis dekdu tutlandaj Esperanto-kongresoj (en Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 Jugoslavio), el kiuj tri estis en Serbio – en Subotica (la kvara, 1931), Beogrado (la sesa, 1933) kaj Novi Sad (la 11-a, 1938).

Pluraj Esperanto-lernolibroj aperis en tiu periodo (de Siniša Buđevac en 1923, de A. Đ. Agorić en 1925, de Svetislav Petrović en 1926 kaj de Stevan Stojnić en 1936).

En 1933 kaj 1936 aperis "Ŝlosilo de Esperanto", de Stevan Živanović, kaj en 1934 Esperanta-serbokroata vortaro de la sama aŭtoro.

Niaj esperantistoj kunlaboradis en la revuo La Suda Stelo, kiu ekaperis en 1932 en Slavonski Brod.

Pro la progresemo, esperantistoj kaj esperantistaj organizaĵoj estis ĝenerale ĝenataj en la laboro, fare de ŝtataj organoj. Post la ekesto de la Dua Mondmilito Esperanto estis malpermesita kaj refoje pluraj geesperantistoj pereis.

Post la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la liberigo ekestis la federacia ŝtato Jugoslavio. La Prezidanto de la Respubliko kaj la aŭtoritatoj favoris Esperanton. La kondiĉoj por renovigo de Esperanto-agado estis favoraj kaj oni atingis diversflankajn rimarkindajn rezultojn.

Pluraj Esperanto-societoj restarigis siajn agadojn, kaj naskiĝis novaj en diversaj lokoj de Serbio – Beogrado, Novi Sad, Subotica, Svetozarevo (nun Jagodina), Niŝ, Zaječar, Kraljevo, Zrenjanin k.a.

Jam en 1945 ree ekagis Laborista Esperanto-societo, Novi Sad, kiu estis malpermesita de la polico en 1940. Ĝi integriĝis en 1948 al la urba Esperanto-societo (ekde 1953 kun la nomo "Marko Nešić"). En 1946 ekfunkciis Jugoslavia Esperanto-Federacio (JEF, poste JEL), Serbia Esperanto-Ligo (SEL), en 1954 Vojvodina Esperanto-Ligo (VEL) kaj en 1955 – Jugoslavia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj (JAFE).

En 1956 estis fondita Esperanto-Instituto de Serbio kaj en 1960 anstataŭis ĝin Jugoslavia Esperanto-Instituto, kiu funkciis ĝis la fino de la 1960-aj jaroj kaj aperigadis la revuon Kajeroj. Ĝi reorganiziĝis kiel Instituto de SEL en la 1970-aj jaroj, sed efektive funkciadas regule ekde 1984.

En Serbio okazadis multaj Esperanto-kursoj kaj seminarioj kaj konsiderinda nombro de esperantistoj sukcese faris A- kaj B- (kaj malpli ofte C-) ekzamenojn.

Dum tiu ĉi tempo elstaris en la agado Branko Rajšić, D-ro Vuko Jovanović, D-ro Božidar Popović, Momčilo Šaponjić, Branko Maksimović, Tibor Sekelj, Antonije Sekelj kaj pluraj aliaj aktivuloj.

Dum tiu ĉi 60-jara periodo okazis en Serbio tri tutlandaj Esperanto-kongresoj: en Novi Sad (1958), en Niŝ (1970) kaj la lasta en Subotica (1991).

La internacia kunlaboro estis konstante grava por nia Esperanto-Movado, kvankam ĝi estis konsiderinde reduktita dum la plurjaraj sankcioj kontraŭ Serbio, en la naŭdekaj jaroj.

Internaciaj aranĝoj kaj serbaj aktivuloj en internaciaj organizoj (stato 2008)[redakti | redakti fonton]

En Serbio okazis 5 internaciaj Esperanto-kongresoj:

Krome okazis:

Mgr-o Radojica Petrović estas prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Nedeljka Ložajić estas prezidantino de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE). Cseh-instruistino Terezija Kapista restadis en diversaj landoj de Azio kaj Afriko (lastatempe en Burundio) por propagandi kaj instruadi Esperanton.

Boriša Milićević aktive kaj diversflanke kunlaboris kun Esperanto-societoj el Prilep (Makedonio), Kroatia Esperanto-organizajo, Rumania Esperanto-movado kaj la urba Esperanto-societo La Mondo en Banja Luka, RS, BkH, kun kiu kunaktivis ankaŭ Mgr-o Radojica Petrovic kaj Tereza Kapista. Dimitrije Janičić kunlaboris plurfoje en diversaj Esperanto-revuoj informe kaj literaturkampe.

Renato Petrović aktive kunlaboris kun TEJO kaj estis aktiva membro de BaJK (Balkana Junulara Konferenco) kunlaborante kun junaj esperantistoj el Rumanujo, Bulgarujo, Albanujo, Hungarujo. Krome, li kunlaboris kun pluraj Esperanto-revuoj.

Esperanto-societoj el Niŝ kunlaboras kun la esperantistaj organizaĵoj el Bulgario.

Pri ĉiuj rimarkindaj Esperanto-okazajoj en Serbio informadis interrete Dimitrije Janičić, Boriša Milićević, Renato Petrović, kaj sporade Zoran Ćirić, Marko Nikolić kaj Nedeljka Ložajić.

Internaciaj aranĝoj de internaciaj organizoj (stato 2019)[redakti | redakti fonton]

En Ĉaĉak okazis en julio 2019 la 52-a ILEI-Kongreso kun 60 partoprenantoj. Universitata Konferenco trovis lokon en la du lastaj tagoj de tiu evento. Pli ol dek prelegoj arigis kaj la kongresanaron kaj la profesorojn de la Fakultato pri Tekniko, kiu dependas de la Universitato de Kragujevac, ĉirkau la temo "Lernado en virtualaj komunumoj". Tiu Konferenco kontribuas al la progreso de la kariero de la serbaj profesoroj.

Eldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tre rimarkinda estas la eldonaktivado en Serbio, ĉar aperis multaj informiloj, lernolibroj, vortaroj, beletraj kaj informaj verkoj, inter kiuj "Esperantistoj en Serbio", Beogrado (2006), sub la ĉefredaktorado de d-ro Pribislav Marinković.

  • La Suda Stelo, Beogrado (1947-1973); La Progreso, Beogrado (1954-1959); Jugoslavia Fervojisto, Beogrado (1956-2000); Esperanto (serblingve), Beogrado (1978-1983); Bulteno de VEL, Novi Sad (1966-1978); Bulteno de Esperanto-societo Marko Nes'ic' , Novi Sad (1977-1990); VEL-o, Subotica (1983-1991); Bulteno de SEL, Beogrado (1989-1991); InfoSEL, Beogrado, Nis' (1994-2000), la kvarmonata Beograda Verda Stelo (ekde 2006), sub ĉefredaktoro D-ro Miodrag Stojanovic, Elektronika gazeteto Primara (ekde 2006, fare de ĉefredaktoro d-ro Pribislav Marinkovic).
  • Informverkoj pri Esperanto de Dragan Dimitrijević, Božidar Popović, Ivan Andrejević, Gvozden Sredić, Radoslav Gajić, Zlatoje Martinov, Boriša Milićević.
  • Vortaroj de Stevan Živanović, Antonije Sekelj, Gvozden Sredić, Stevo Rađenović — Miodrag Kočić, Dimitrije Janičić (rete), Ivan Opačak — Pane Đukić, Boriča Milićević, D-ro Kalman Kovač k. a.


Inter rimarkindaj beletraj verkoj elstaras:

  • "Lirika Poemaro el Vojvodino (Serbio)". Redaktis kaj plejparte tradukis Boriša Milićević. Novi Sad, 1983.
  • "Mi esperas amon". El poezio de la nealiancaj landoj (Afriko, Azio, Europo). Redaktis kaj plejparte tradukis Boriša Milićević. Novi Sad, 1989.
  • "Antologio de la serba parola literaturo". Redaktis Živko Ivanović. 6 tradukintoj. Beograd, 1991.
  • "Svetu na dar. Antologija srspke poezije za decu" – Al la mondo donace. Antologio de la serba porinfana poezio. Redaktis kaj tradukis Zlatoje Martinov. Beograd, 1996. (Dum UK en Adelaide, 1997, ĝi estis proklamita kiel la plej bona porinfana libro de la jaro).
  • "Antologio de la serba poezio (1200-2000)". Redaktis Srđ Aranđelović. Finaranĝis por aperigo Margarethe-Greta Stoll. Beograd, 1998. 25 tradukintoj, inter kiuj elstaris Margarethe-Greta Stoll.
  • "Antologio de la serba skriba poezio". Redaktis kaj tradukis Živko Ivanović. Beograd, 2002.
  • "Miozoto". Poemoj. 65 originalaj poemoj de Margarethe-Greta Stoll Aranđelović, Beogrado, 2006.