Esperanto-movado en Skotio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solena fermo de la UK 1926 en Edinburgo
La tomboŝtono de Zamenhof fabrikis en Aberdeen

Skotlando ludis gravan rolon en disvastigado de Esperanto. Kvankam oni scias malmulton pri la agado de la esperantistoj en Skotlando je la fino de la 19-a jarcento, ne estas dubo ke ekzistis kaj aktivis individuaj esperantistoj tra la lando. Jam de 1888 datiĝas la unuaj spuroj pri Edinburgaj esperantistoj, ligitaj al la eldono de la Dua Libro de l' Lingvo Internacia, eldonita de Zamenhof komence de 1888. Post la ricevo de tiu libro Edinburga Universitato esprimis sian dankon al la sendinto. Oni scias ke tiam pri Esperanto interesiĝis profesoroj Charles Sarolea kaj Patrick Geddes.

En la Adresaro de D-ro Zamenhof por 1903 kaj 1904 troviĝas inter aliaj, la nomoj de tri Glasgovanoj: D. G. Buchanan no. 8820, Maude Yuile no. 8425 kaj J. C. Scott no. 9932).

En marto 1903, John Hunter de Glasgova Universitato, kiu ĝis la fino de sia vivo en 1928 estis vigla esperantisto, invitis M. Charlier de Pariza Universitato paroli en Glasgovo pri Esperanto kaj pri ĝia celo. Rezulte de tio, post unu monato estis starigita la Glasgova Esperanto-Societo sub prezidanteco de s-ro Pollock. Ĉirkaŭ sama tempo, la grupo kun profesoro Sarolea kiel prezidanto, kaj Mary Tweedie kiel sekretariino, fondis la Edinburgan Esperanto-Societon.

La nove fonditaj societoj kunvenis ĉiu-semajne de aŭtuno ĝis aprilo. Multforma socia interago estis reprezentita en organizado de dancoj, koncertoj kaj oni povis aliĝi al la vagada kaj volanluda kluboj. Dum la somero oni daŭre kunvenadis, havante neoficialajn "teo-kunvenojn" en kafejoj kaj restoracioj.

Esperanto en Eŭropo, 1905

En 1906 Caroline Oxenford el Hove fondis Vagabondan Klubon, kiu estis la asocio de artistoj. Ĝi funkciis ĝis la Unua Mondmilito, ĝia oficiala organo estis La Vagabondo (1908), kies nomo poste ŝanĝiĝis al La Vagabonda Monato kaj pli poste al La Vagabondisto.

Sufiĉe forta estis la Esperanto-Grupo en Leith sub prezidanteco de James Robbie. Oni ankaŭ scias pri la ekzisto de Heriot School Esperantist, la grupo gvidata de s-ro Forrester; ĝi jam stagnis dum 1909 . En Glasgovo, krom la Glasgova Societo troviĝis multaj lokaj societoj kiel: Partick (1906) sub prezidanteco de Agnes Gibson Macfarlane (librotenistino kaj delegito de UEA), Cowlairs Co-operative, St. Rollox (la nomo verŝajne ligita kun fame konata lokomotiva fabrikejo), Clydebank kaj Dennistoun. La Dennistoun Societo estis tre aktiva kaj bone konata kaj ĝi regule organizis karludadon.

La membraro de la Edinburga-Societo kreskis de 133 en 1906 ĝis 368 en 1908; ĝi estis la plej granda kaj vigla societo en Britio. En 1909 oni kondukis 14 klasojn dum la semajno kaj provizis tri instruistojn por tri grandaj klasoj sub aŭspicioj de la Edinburga Lerneja Komisiono. Membroj de la societoj pagadis la kotizon al la lokaj societoj kaj multaj filiiĝis al BEA (Brita Esperanto-Asocio, fondita en Londono en 1904). Samtempe memstaraj grupoj aperadis tra Skotlando sufiĉe rapide. En Dundee fondiĝis grupo eble en 1906. Ĝia unua prezidanto estis elokventa predikisto, pastro John Beveridge, kaj la sekretario estis s-ro Alfred A. Slidders. Baldaŭ poste Lois Beveridge, misiistino kaj filino de pastro Beveridge, prelegis en Perth en 1906 pri Esperanto kaj post tio, grupo fondiĝis en Perth.

En Cowdenbeath grupo fondiĝis je 23-a novembro 1908 kun 23 membroj. En la sama jaro fondiĝis grupoj en Montrose sub prezidanteco de J. D. Simpson kaj la grupo en Paisley kun 35 membroj. Ĉirkaŭ la jaro 1910 fondiĝis la grupo en St. Andrews. En Alva George William Wight starigis grupon baldaŭ post sia esperantiĝo en 1908. En Burntisland starigis la grupon lernejestro James Rodger. Pastro Henry Dawtrey kaj George Jarvis aranĝis publikan kunvenon en 1918 en Aberdeen dum kiu parolis bone konata malnova esperantisto John Bredall. La prelego estis tiel sukcesa ke la Lerneja Komisiono de Aberdeen tuj konsentis starigi klasojn, al kiuj en la sama jaro aliĝis 50 personoj. Jam en marto 1919 oni starigis Esperanto-grupon kun 38 membroj sub prezidanteco de David S. Rattray kaj Annie L. Burgess kiel sekretariino kaj kasistino. Sed la florado de grupoj ne estis ĉiam daŭra. De tempo al tempo aperis novaj grupoj, sed samtempe malaperis malnovaj. Dokumentitaj informoj pri la grupoj en Helensburgh, Greenock, Stranraer kaj Kirkcaldy datiĝas nur de la jaro 1924, kvankam tiuj grupoj verŝajne fondiĝis multe pli frue.

Skotaj Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Stirling

Por unuigi la fortojn, la Edinburgaj esperantistoj proponis renkontiĝon inter la Glasgovaj kaj Edinburgaj esperantistoj. La rezulto estis kunveno en la jaro 1906 en Stirling, kiun oni poste proklamis kiel la "Unua Skota Kongreso". ĝin partoprenis kvardek personoj el la Glasgova kaj Edinburga Societoj kaj verŝajne ankaŭ el aliaj urboj. La loka gazeto Stirling Sentinel presis artikolon pri Esperanto. De tiu tempo okazis kongresoj ĉiujare sen interrompo, eĉ dum la Unua Mondmilito. La dua Skota Kongreso okazis en Linlithgow en 1907. Oni scias ke ekzistas la originala poŝtkarto, skribita de Zamenhof, kun salutoj por la kongresa sukceso. La tria Kongreso okazis en Edinburgo kaj la kvara en Perth. Pro la frua komenco, kaj la seninterrompa serio, la Skota Kongreso de Esperanto estas la plej longdaŭra nacia kongreso en la Esperanto-mondo.

Tria Universala Kongreso[redakti | redakti fonton]

Sendube, la disvastigo de la lingvo ĉie en Britio ricevis la plej grandan akcelon per la tria Tria Universala Kongreso, okazinta en Kembriĝo en 1907. La postkongreso, kiun partoprenis 70 esperantistoj el ok nacioj, okazis en Skotlando. La ĉeestantoj vizitis Edinburgon kaj Glasgovon kie ilin akceptis la urbestroj.

Lokaj kongresoj ĉiam vekis grandan intereson inter ĵurnalistoj, sed la Kembriĝa kongreso vekis grandan intereson eĉ en pedagogiaj rondoj. Fama universitata profesoro en Kembriĝo, John Eyton Bickersteth Mayor, rekomendis ke Esperanto estu instruata al infanoj kiel la dua lingvo. Aliaj edukistoj, precipe d-ro Andrew Edward Scougal, ĉefa inspektoro de lernejoj kaj kolegioj en Skotlando (mortis 1916) donis al la lingvo fortan aprobon kaj propagandis la enkondukon de Esperanto en lernejojn.

Skota Federacio[redakti | redakti fonton]

Princes-strato, Edinburgo c. 1910–1915.

Antaŭ la skota kongreso en Perth en 1909 oni proponis establi, tri skotajn federaciojn: la Norda, Orienta kaj la Okcidenta kun nacia komitato, elektota de la Federacioj. Post la kongreso oni proponis unuigi la memstarajn grupojn en unu Skotan Federacion. La historia dato estis 15-a de decembro 1909, la kunvenejo estis Edinburgh Café, Princes-strato, Edinburgo. La provizoraj reguloj sendotaj al la skotaj grupoj estis aranĝataj kaj estis decidite ke la financa jaro komenciĝu la unuan de januaro 1910. Ĉeestis pastro John Beveridge kiu prezidis, s-roj William Main Page kaj John Mabon Warden el Edinburgo, s-ro James Robbie de la Leith-a grupo kaj s-ro Brown el Perth. La ĉefa celo de la Federacio estis propagandi la lingvon en Skotlando, speciale per kongresoj. La jenaj grupoj respondis kaj konsentis aliĝi al la nova Federacio: Dundee, Montrose, St. Andrews, Paisley, Glasgovo, Partick (Glasgovo), Leith (Edinburgo), Edinburgo kaj Perth.

Esperanto-Asocio de Skotlando[redakti | redakti fonton]

En 1997 la Skota Federacio alinomiĝis al Esperanto-Asocio de Skotlando.

Esperanto en Skotaj Lernejoj[redakti | redakti fonton]

Post la unua mondmilito je la pedagogia kampo multe laboris Harry Dyer unu el la honoraj prezidantoj de la Glasgova Lerneja Konsilantaro. La ŝtata registaro kaj la edukaj instancoj akceptis la ekziston de Esperanto kaj subtenis ĝin. Aperis novaj kursoj en vesperaj lernejoj kun ŝtata subvencio. La kursoj estis amasaj kaj gvidataj de la societaj membroj. Ducent personoj studis Esperanton en diversaj lokoj en kaj ĉirkaŭ Glasgovo.

Esperanto estis instruata en la lernejo en Blairhill, Coatbridge, kie ĝin instruis la lernejestro S-ro Redpath.

De 1954 ĝis 1956 okazis eksperimento pri la instruado de Esperanto en lernejoj de Midlothian.

Esperantaj lernolibroj[redakti | redakti fonton]

The Edinburgh Esperanto Pocket Dictionary

James Charles O'Connor, irlandano, d-ro de filozofio kaj unu el la fondintoj de la Londona Esperanto-klubo (1903), eldonis lernolibron en 1904 sub la titolo: O' Connor's Textbook of Esperanto. Tiu lernolibro estis la sola libro uzata por kursgvidado tra la tuta lando.

En 1904 O' Connor kunverkis kun Ch. F. Hayes la unuan angla-esperantan vortaron. ĉirkaŭ 1908, eldoniĝis lernolibro Esperanto for the Million. James Robbie, el Leith, verkis lernolibron The Esperanto Home Student.

Skota verkistoj kaj literatura en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Cezaro Rossetti

Skota verkistoj en Esperanto kaj aliaj verkistoj kiu vivas en Skotlando

Notinda verkoj de skotaj verkistoj en Esperanto:

Vidu ankaŭ: Listo de skotaj literaturaj verkoj tradukitaj en Esperanton

Referenco[redakti | redakti fonton]