Esperanto-movado en Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Svedujo estas unu el la landoj, kie la „forta voko“ de d-ro Esperanto plej frue redonis eĥon kaj kie lia „nova sento“ trovis daŭran revibradon.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

En 1889 aperis en Varsovio la unua lernolibro de L.L. Zamenhof, tradukita por svedoj de Gustaf Henrik Lundquist, juna studento el Ystad, kun vortareto Esperanto-Sveda de tiu sama. Jam antaŭe la lernolibro germana, eldonita en Nurenbergo, varbis kelkajn svedojn, inter ili (la 31-an de marto 1889) teologian studenton ĉe la universitato en Upsalo, A. F. Runstedt, kiu eldonis en 1890 lernilon en formo de flugfolio. Alia teologia studento en Upsalo, S. Alfred Lundström, varbita en 1890, fondis en oktobro 1891 la unuan societon: Klubo Esperantista en Upsala, kiu estis dum kelkaj jaroj vera centro tutmonda de la juna Esperanto-movado. Ĝia dua prezidanto, studento Valdemar Langlet, pioniro kiel turisto en Esperantujo, vizitis en la somero de 1895 siajn korespondantojn en Rusujo kaj aliaj landoj. Dum lia vizito ĉe Vladimir Gernet en Odeso, la du junuloj decidis, pro la ĉeso de la „La Esperantisto“ kune fondi novan gazeton nome Lingvo Internacia (LI), kiu komencis aperi en decembro 1895 en Upsalo. Sub la direktorado de Gernet prizorgis en Upsalo la redaktadon kaj administradon Langlet kaj Paul Axel Nylén, K. I. Holm kaj Alfred Sandborg k.a. Inter la pioniroj oni ankaŭ nomu O. Zeidlitz, Otto Svabom, S. E. Krikortz kaj krom ili B. G. Jonsson en la nordo, G. H. Backman en la sudo de la lando.

En 1897, kaŭze de la dekjara ekzisto de Esperanto, la Esperantistoj laŭ iniciato de Gernet fondis per mondonacoj la „Kapitalon de d-ro Zamenhof“ por eldonado de lernolibroj kaj vortaroj en diversaj lingvoj. Per voĉdono oni decidis transdoni al la Societo Espero en Peterburgo la administradon kaj tiu societo komisiis al Nylén en Upsalo prizorgi la presadon de angla lernolibro kaj propagandaj broŝuroj ktp. En Upsalo estis presata ankaŭ la „Jarlibro Esperantista 1897“, eldono de Societo Espero en Peterburgo.

Unuaj kluboj kaj societoj[redakti | redakti fonton]

En aprilo 1898 fondiĝis Klubo Esperantista en Stokholmo, kies sekretario estis Per Ahlberg ĝis la Ido-skismo en 1909. En 1906 Sveda Esperantista Societo estis fondata en Stokholmo de reprezentantoj de la kluboj en Stokholmo, Upsalo, Falun, Eskilstuna, Karlshamn, Södertalje, Malmö kaj izolaj Esperantistoj el diversaj partoj de la lando. De la 1-a de januaro 1910 ĝi estas nomata „Sveda Esperanto-Federacio“ (SEF). Ĝia unua estraro estis: prezidanto redaktoro Valdemar Langlet, sekretario policisto P. Ahlberg, vicprezidanto d-ro Sven E. Krikortz, kasisto inĝ. Engelbrekt Olson. Ĝia gazeta organo estis „Esperantisten“.

En la vintra sezono 1905-1906 la estro de la Sendependa Loĝiaro de Bontemplanoj (IOGT), parlamentano Edvard Wavrinsky, partoprenis kurson de Nylén kaj decidis fari Esperanton la oficiala lingvo internacia de tiu ordeno. La uzo de sekretaj signalvortoj en Esperanto ĉe la bontemplanoj kaŭzis lernemon pri tiu lingvo. Speciale en Gävle tio donis impulson al la kursoj de J. Helsing, kiu fondis la klubon Esperantistan de Gävle je la 8-a de marto 1907, prez. J. Norrman, aliaj pioniroj August Kristian Örn, W. Watilu Id, Frans Olsson, R. Pehrsson, G. Hedström, A. Liljemark k. a. Tiu grupo vigle agadis kaj konstante kreskis. De 1911 la ekspedejo kaj de 1913 la komitato de SEF funkciis en Gävle ĝis 1922. En februaro 1913, R. Pehrsson kaj W. Wahlund tie fondis la gazeton "La Espero".

Ido-skismo en 1909[redakti | redakti fonton]

La movado normale kreskis en la tuta lando, speciale post la unuaj du Universalaj Kongresoj en 1905 kaj 1906, pri kiuj la gazetaro favore kaj serioze raportis. En 1908 funkciis 28 pli-malpli fortaj kluboj. Printempe 1909 la Ido-skismo diskrevigis la organizon, Ahlberg fariĝis fanatika malamiko de Esperanto, same la gazeto, kiun li redaktis. En julio 1909 SEF tamen estis reorganizita; estraro: prezidanto gimnazia profesoro Albin Zachrison en Karlstad, vicprezidanto P. Nylén, sekretario komercisto Fredrik Skog, kasisto komercisto G. Rosen (en Stokholmo) ktp. Prezidanto de julio 1913 fervoja oficisto John Lundgren en Hedemoragis aŭgusto 1918, kiam prezidanto fariĝis redaktoro Paul Nylén en Stokholmo. 1921 G. Hedström en Gävle estas elektita prezidanto kaj Nylén „honora prezidanto“; de majo 1923 oni reelektis lin kiel funkciantan prezidanton. SEF ĉiujare kunvenis kutime dum pentekosto aŭ en Stokholmo aŭ en aliaj urboj.

En 1931 SEF solenis sian 25-jaran jubileon, i. a. per eldono de luksa Jubilea Matrikulo (vd. literaturon) kun la historio de la movado en Svedujo. Estraro en 1931: prezidanto Nylén, vicprezidanto Sam Jansson, sekretario Ernfrid Malmgren, kasisto Ad. Larson, bibliotekisto Bernhard Eriksson. Stato: 62 grupoj, 1700 anoj.

La idista movado tre forte ĝenis kaj malutilis dum kelkaj jaroj la Esperantismon. La gazetaro tute rifuzis ion publikigi pri Esperanto, ĉar tuj la idistoj polemikis. Jam en 1916 la idismo montris signojn de malprogreso, kiu post 1927 estis katastrofa; restas ankoraŭ kelkaj „generaloj sen armeo“ kaj ili senskrupule uzas ĉiujn eblajn okazojn por malutili al Esperanto. La morto de L.L. Zamenhof en 1917 kaŭzis artikolojn pri Esperanto en ĉiuj gazetoj kaj donis okazon por vigla propagando.

Intermilita periodo[redakti | redakti fonton]

De 1918 la Esperanto-movado rimarkeble plifortiĝis. En aŭgusto 1918 okazis en Gotenburgo la unua Skandinava Kongreso de Esperanto, kiu estis neatendite favore raportata en la gazetaro. Enskribiĝis por ĝi 189 personoj, svedoj, danoj kaj norvegoj; pro la kriza tempo povis partopreni nur la duona nombro. Tie SEF decidis fondon de „Eldona Societo Esperanto“.

Monkolektado en 1921-22 donis sumon da 1.138 kronoj kaj en 1925 estis fondita propaganda kaso de SEF, en 1931 posedanta la sumon da 4.100 kronoj, de kio nur la rentumo estis elspezata.

Periodaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gazeta organo de la sveda movado estis unue „Lingvo Internacia“ (1896-1905), „Esperantisten“ (1906-1908), „Dana Esperantisto“ (1909), „Sveda Esperantisto“ (1910), „Esperanto-Folket“ (1911-1912); de 1913 „La Espero“, nomata de 1925 „Svenska Esperanto-Tidningen - La Espero“. De la fino de 1927, kiam Bernhard Eriksson translokis el Ludvika sian presejon al Stokholmo, li prizorgis la gazeton en sia Esperanto-presejo kaj estis ankaŭ ĝia redaktoro.

Instruado kaj ekzamenoj[redakti | redakti fonton]

Sveda Esperanto-Instituto[redakti | redakti fonton]

Por instruado kaj ekzamenoj SEF fondis je 16-a de aprilo 1922 ekzamenan komisionon „Sveda Esperanto-Instituto“, kiun reorganizis en 1929 la decidoj de SEF kaj de Sveda Instruista Esperanto-Federacio kaj de Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA); ili elektis po du reprezentantojn kiel estraron. Tiu elektis la Institutan direkcion, nome: rektoro Sam Jansson, membroj Gösta Ahlstrand, Ernfrid Malmgren, Paul Nylén kaj Carl Emil Ohlsson. Anstataŭ Ahlstrand la estraro elektis en januaro 1932 John Johansson, anstataŭ C. Ohlsson en 1934 Karl Söderberg.

Ĝis fino de 1932 aperis en Svedujo 27 lernolibroj en 4 eldonoj da ĉirkaŭ 170.000 eroj, krom tio la Ŝlosilo en 140.000 eroj kaj vortaroj en 13 eldonoj da 55.000 eroj.

Korespondaj kursoj[redakti | redakti fonton]

En 1925 SEF aranĝis elementan perkorespondan kurson en 6 lecionoj kun demandofolioj, kiujn korektadis helpemaj samideanoj (V. Bonde en Falun, Ebba Anderson en Helsingborg, A. O. Ehlin en Sala k. a.). En 1924 oni decidis aldoni al la kurso, ĝis tiam senpaga, ŝlosilon kaj du aliajn libretojn, kaj ekspedi la kurson al ĉiu, kiu ensendis la prezon de 1 krono. Ĝis komence de aprilo 1933 tiun kurson mendis pli ol 27.000 personoj. Ĝi estas unu el la plej efikaj varbiloj kaj kreis multajn bonajn Esperantistojn. Perfektiga koresponda kurso de SEF en ses leteroj-lecionoj, prezo: 5 kronoj, estas verkita 1926 de rektoro Sam Jansson, kiu ĝin prizorgas. Pli ol 1000 personoj mendis ĝin antaŭ 1933.

Kursoj de fremdlandaj instruistoj[redakti | redakti fonton]

Kursoj de fremdlandaj instruistoj multe helpis la propagandon. Pastro Andreo Cseh, Vokita de SEF, komencis aŭtune de 1927 paroladan vojaĝon en Svedujo kaj komence de 1928 kursojn en Stokholmo kaj aliaj urboj ĝis la somero 1929. Peton pri forpermeso de Cseh de lia episkopo subskribis princo Carl, frato de la reĝo kaj urbestro Lindhagen. Multaj personoj partoprenis tiujn kursojn, kiuj kvankam tro mallonge daŭraj por krei verajn Esperantistojn tre favorigis la publikon kaj eĉ aŭtoritatulojn por Esperanto. Aliaj fremdaj instruistoj, Cseh-metodaj aŭ ne, same agadis. Tiberio Morariu, Elinjo Pähn, Henrik Seppik, T. Czitrom, Hans Fox, Hans Hurler, Albert Rois, Neeme Ruus, d-ro Ferenc Szilágyi, Lidja Zamenhof, Erland Weber k. a., entute pli ol 15 eksterlandanoj. Post 1933 ankaŭ aliaj eksterlandanoj instruis en Svedujo.

En 1929-1930 la hindo Sinha Laksmiswar faris dum prelegvojaĝo aranĝita de E. Malmgren tra Svedujo pli ol 10.000 km kaj 200 prelegojn antaŭ ĉ. 30.000 personoj, ĉie interpretata de lokaj Esperantistoj.

Kursoj ĉe la laborista "ABF" kaj la bontemplanoj[redakti | redakti fonton]

De 1922, Esperanto pli kaj pli eniĝis ĉe la studrondoj de la grava „ABF“ (Laborista Kleriga Asocio), kie en 1930-1931 partoprenis 3.632 personoj en 246 studrondoj de Esperanto, en 1931-1932 en 432 studrondoj 6.000 personoj. En la bontemplana asocio IOGT samtempe okazis 61 studrondoj.

Analizo de sukcesoj kaj malsukcesoj[redakti | redakti fonton]

La granda plifortiĝo de la sveda Esperanto-movado en la periodo 1925-1933 dependas de multaj faktoroj. Dum tiu tempo la movado sukcesis havigi al si multajn energiajn Esperantistojn, kiuj malavare dediĉis tempon kaj kapablon al la laboro. Danke al tio oni povis pere de neniuj aŭ tre malgrandaj monrimedoj pli malpli favorigi la ĝeneralan opinion de la granda publiko. Tion montras plej bone la gazetaro. En la periodo 1889-1909 oni do povas rimarki konstantan kreskon de la intereso por Esperanto. Sed venis la Ido-skismo, kaj la Esperanto-movado tre suferis. Oni devis komenci la laboron preskaŭ denove. En la tempo 1910-1925 la evoluo de la movado bataladis kontraŭ sufiĉe forta indiferenteco de la granda publiko. Tre malrapide la movado antaŭeniris. Sed post 1925 oni povas konstati konsiderindan ŝanĝon. Nur je tiu tempo la publiko ŝajne forgesis la akrajn konfuzigajn batalojn inter Esperantistoj kaj Idistoj, kaj nur tiam oni komencis kompreni la fakton, ke Esperanto estas la sola helplingvo (planlingvo) uzata en la praktiko. Tamen granda publiko ankoraŭ tre skeptike rigardis la Esperanto-movadon. Dum la unuaj jaroj de la lasta periodo de 1925 ĝis en 1929 la gazetoj pli kaj pli volonte publikigis novaĵojn pri Esperanto, tamen ofte tre ironie kaj ŝerce. Sed de jaro al jaro la tono de la artikoloj ŝanĝiĝis. Komence de 1933, la plej grandaj ĉiutagaj gazetoj de Stokholmo kaj de aliaj urboj pli ofte aperigas artikolojn pri Esperanto en objektiva maniero. Multaj gazetoj aperigas konstantan Esperanto-parton. Plej longe tion faris la fervojista gazeto „Signalen“ sub lerta gvidado de parlamentano Ernst Eriksson. Multaj ĉiutagaj ĵurnaloj aperigis kursojn kaj komence de 1933 ankaŭ la Tutlanda Pacifista Ligo konsentis pri Esperanto-kurso en sia gazeto "Fredena". Komence de aprilo 1933 la Interskandinava Hotel-pordista Gazeto ankaŭ komencis Esperanto-kurson.

Sur la vojo al tiu stato ni memorigu pri kelkaj gravaj faktoj: grandegaj Esperanto-kursoj en la tuta lando de fremdfandaj instruistoj, specialaj inatruist-kursoj, grandaj per Esperantaj turistvojaĝoj, la apero de la gravaj libroj „Per balono al la poluso“ (= la Andrée-libro) kaj „Tra Sovaĝa Kamĉatko“, la malmultekosta koresponda kurso de SEF, la preleg-vojaĝoj de la hindo Sinha, ankaŭ de la amerikano Joseph R. Scherer kaj de la aŭstro Hugo Steiner, oftaj gazetaj intervjuoj kun fremdlandaj Esperantistoj pro iliaj vizitoj al Svedlando ktp.

Lokaj agantoj por Esperanto laŭ urboj[redakti | redakti fonton]

Sed tiuj grandskale planitaj kaj efektivigitaj per- kaj por-Esperantaj agoj ĉiam devis sin bazi sur la intereso por Esperanto, kiun kreis la lokaj Esperanto-kluboj aŭ izolaj Esperantistoj. Svedlando havis kaj havas la favoron posedi grandan stabon da personoj, kiuj helpas la movadon. Ni menciu kelkajn lokojn kaj iliajn gvidantojn:

Krom la nomitaj ĉie tra la tuta lando multaj, multaj aliaj.

Esperanto en publikaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

Dum 5 lernojaroj, 1922-1927, Esperanto estis studobjekto en la 5-a klaso de la „Beskowa lernejo“, mezlernejo kaj liceo en Stokholmo, posedata de kompanio kun ŝtata subvencio, Rektoro Sam Jansson instruis, finante ĉiun lernjaron per speciala ekzameno. Inter la lernantoj sin trovis princo Carl, hereda princo de Svedujo, duko de Östergötland. Nova lerneja leĝo malfaciligis daŭron de tiu Esperanto-instruado.

„Hermods Korrespondens-Institut“ en Malmö konstante instruas Esperanton per 14-kajera kurso, tre anoncata tra la lando.

Post propono farita de E. Malmgren la Stokholma lerneja inspektoro Karl Nordlund laŭ rekomendo de la instrukomitato de lerneja direkcio permesis Esperanto-instruadon en Stokholma lernejo, "Malarhojden", dum la lernjaroj 1928-1929 kaj 1930-1931. En tiu lernejo okazis la unuaj devigaj Esperanto-kursoj en Svedlando. La kursoj okazis en la 8-a klaso (15-jaraj infanoj) kaj anstataŭigis la instruadon pri la angla aŭ germana lingvoj. Okazis 4-hora instruado semajne dum 39 semajnoj. Ambaŭ kursoj finiĝis per t. n. lerneja vojaĝo al Estonujo, kie la lernantoj ĝuis la restadon en la kadro de Esperanto-parolantaj estonaj geknaboj.

Nedeviga Esperanto-instruado okazis en multaj aliaj lernejoj kaŭze de la granda intereso de la sveda instruistaro. Laŭ farita statistiko en la dekjara periodo 1922-1932 lernis Esperanton ĉ. 2.000 geinstruistoj svedaj. Tiu evidente granda intereso por Esperanto multe dependas de la svedaj instruistaj gazetoj, speciale de „Folkskolärarnas Tidning“ (La gazeto de la popolinstruistoj) kaj de „Lärarinneförbundet“ (Unuiĝo de instruistinoj), kies redaktoroj s-ro John Forsefl kaj f-ino Gerda Nystedt tre simpatie rilatis al Esperanto. Same la parlamentano Ruben Wagnsson, kiu estas redaktoro de „Svensk Läraretidning“ (Sveda instruista gazeto).

Esperanto en radio[redakti | redakti fonton]

Komencinte de la aŭtuno 1930 la „ABF“ disponigas al Sveda Esperanto-Instituto (SEI) en la radio-programo tutsveda duonhoron en unu dimanĉo-mateno de ĉiu monato.

Rimarkinda afero estas radio-diskuto pri la „mondlingva problemo“, kiun aranĝis radio-servo de Svedujo la 30-an de marto 1933. Ne sole Esperanto, sed ankaŭ Ido, Occidental, Novial kaj Anglic estis reprezentata samnivele per prelegoj kaj diskutaj paroloj, kio donis al la nescianta publiko konfuzan imagon de la situacio. Krom tio s-ro Zachrisson, prof. de angla lingvo ĉe la Universitato de Upsalo, aŭtoro de „Anglic“ (ortografia sistemo de la angla lingvo), uzis la okazon por skandali Esperanton, kiu, laŭ li, ne estas parolebla kaj estas tre danĝera afero. Por Esperanto parolis la lerta lingvisto d-ro Björn Collinder, prof. de finno-ugraj lingvoj ĉe la Universitato de Upsalo, kaj ankaŭ fil. mag. K. Söderberg kaj rektoro Sam Jansson. La afero tamen utilis por veki intereson en la granda publiko tra la lando.

Post tiu radio-diskuto (iniciatita malgraŭ rifuzo de la Esperantistoj) la Stokholma grupo per sia energia vicprezidanto T. Julin aranĝis en la centro de la ĉefurbo ekspozicion por montri al la publiko, ke Esperanto estas lingvo preta, uzata kaj utila; i. a. la kronprinco de Svedujo vizitis kaj interese rigardis la ekspozicion.

(Laŭ Paul Nylén kaj Ernfrid Malmgren en Enciklopedio de Esperanto [1934]).

Laborista movado[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La komenco datiĝas de 1905, kiam fondiĝis Anarkiista Esperanto-klubo (certe la unua pure laborista Esperanto-Klubo en la mondo). En 1907 estis loĝio de la abstinenca ordeno Verdandi (socialisttendenca), kies pritrakto okazis en Esperanto. En 1912 fondiĝis iniciate de redaktoro John Johansson, Laborista Klubo de Stokholmo, kiu tre vigle laboris en la unuaj jaroj, sed dum la unua mondmilito iom post iom malvigliĝis kaj fine en 1919 mortis.

Fondiĝo de Sveda Laborista Esperanto-Asocio en 1921[redakti | redakti fonton]

En 1921 estis fondata laŭ iniciato de redaktoro Einar Adamson, Sveda Laborista Esperanto-Asocio - SLEA - (svede: Svenska Arbetar-Esperanto-Förbundet) kun sidejo en Gotenburgo. Komence la asocio havis nur 20 anojn, sed per la gazeto: „Svenska Arbetar Esperantisten“ ĝi baldaŭ havis pli multajn anojn kaj post dujara laboro la asocio kalkulis 200 anojn, atingis fine de 1928 1.100 anojn. Laŭ decido de la asocia kongreso en Stokholmo 1931 la asocio translokiĝis en la svedan ĉefurbon, kie ĝi havis sian sidon. Prezidanto unue estis Adamson, de 1931 la parlamentano Ernst Eriksson. Per la translokiĝo estiĝis pli favoraj labor-cirkonstancoj por la asocio. Trovante sin en la centro de la laborista movado de Svedio, ĝi havis pli grandajn eblojn agiti inter la sveda laboristaro, ol ĝi havis pli frue. Dum la lastaj tri jaroj de la gotenburga tempo la anaro malkreskis, sed de la lokiĝo en la ĉefurbon la asocio denove kreskis kaj, la 1-an de marto 1933, ĝi havis pli ol 1.400 anojn enregistritajn en sepdeko da lokoj kaj sesdeko da kluboj. La eldonkvanto de la gazeto, kies redaktoro de 1931 estas John Johansson, atingas la nombron da 2.500. La asocio eldonas ĉiusomere specialan varbgazeton svedlingvan, nomatan „Sommar“ ("Somero") por propagando en laboristaj rondoj.

Kunlaboro kun la sindikatoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la asocio speciale laboras inter laboristaj rondoj, ĝi turnas sin al la faksindikatoj kun peto pri morala kaj mona helpo. Laŭ la statuto tiaj organizoj ankaŭ povas esti subtenantaj anoj kaj la nombro da aliĝintoj la tiu kondiĉo estis, ĉe la jarfino 1932, 96 faksindikatoj, abstinencaj loĝioj ktp., kiuj pagas ĉiujare minimume po 5 svedaj kronoj - kelkaj 10 ĝis 50 kronoj - La asocio posedas propran eldonejon, kiu aperigis verkojn en Esperanto kaj sveda lingvoj.

Sveda Esperanto-Instituto (SEI)[redakti | redakti fonton]

Kune kun Sveda Esperanto-Federacio (SEF) kaj Sveda Instruista Esperanto-Asocio, SLEA fondis Svedan Esperanto-Instituton ("Svenska Esperanto-Institutet", SEI), kies tasko estas instigi kaj kontroli la scion en kaj pri Esperanto, donante pri tio diplomojn post ekzameno, fari statistikon pri la movado ktp.

Rezolucio de Sveda Socialdemokrata Partio de 1928[redakti | redakti fonton]

En 1928 la sveda laborista socialdemokrata partio ĉe sia kongreso pere de anoj en SLEA faris rezolucion favoran al Esperanto, kiu kiel senperan efikon ekhavis la enkondukon de Esperantaj kolonoj en la socialista gazetaro kaj ankaŭ igis la partian estraron doni monan subvencion al delegitoj ĉe kongresoj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Rilatoj kun Arbetarnas Bildnings-Förbund (ABF)[redakti | redakti fonton]

Kun "Arbetarnas Bildnings-Förbund" (ABF, Kleriga asocio de laboristoj) SLEA intime kunlaboras kaj dum la vintra sezono 1931-1932 la nombro de ties studrondoj de Esperanto estis 432; Esperanto estis la duaranga temo de ĉiuj ABF-studrondoj, kaj la nombro tiuepoke konstante kreskis.

(Laŭ J. J-n., t.e. John Johansson en Enciklopedio de Esperanto [1934])

Fakaj asocioj[redakti | redakti fonton]

Sveda Instruista Esperanto-Federacio (SIEF)[redakti | redakti fonton]

Sveda Instruista Esperanto-Federacio (SIEF), fondita la 9-an de aŭgusto 1918 en Gotenburgo de G. H. Backman kaj N. Nordlund, atingis en 1933 la nombron de 300 anoj. Agemaj en ĝi estis la jenaj personoj: Sam Jansson, Ernfrid Malmgren, Algot Blid, Linus Andren, Fritiof Ahnfeldt, G. Ahlstrand, G. Otterfors, E. Dahl, O. Svantesson, instruistino Elsa Ozarowsky, k. a. Ĝia estraro en 1933 konsistis el prezidanto Thorsten Torbjar, sekretario O. Rimberth kaj kasisto O. Svantesson. Ĝi aranĝis laŭ iniciato de E. Malmgren en 1929, 1930 kaj 1931 ŝtate subvenciitajn kursojn por instruistoj (la parlamento asignis po 2 900 kr. jare), 1932 kaj 1933 sen tia ŝtata monsubteno.

Esperanta Turista Komisiono (ETK)[redakti | redakti fonton]

Esperanta Turista Komisiono (ETK), fondita de Ernfrid Malmgren en 1929 aranĝis turist-vojaĝojn per Esperanto al la Baltaj landoj, eldonis gvidlibrojn ktp. Ekde 1932 ETK funkciis kiel estraro de Esperanta Turista Asocio, kiu komence de 1933 havis reprezentantojn en 50 svedaj lokoj. Estrarano estis Ernfrid Malmgren, Hj. Lindstedt, Gunnar Gustavsson kaj en Talino Karl Brauer. ETK aranĝis ĉiujare ekde 1929 turistvojaĝojn inter Stokholmo kaj Talino (ĉefurbo de Estonio). La vojaĝoj okazis ĉiusemajne dum junio kaj julio. Partoprenis meznombre 20 personoj. En 1930 la direkcio de la Stokholma Ekspozicio transdonis al ETK la por-ekspozician propagandon en Estonio kaj Latvio. La rezulto estis neatendite bona, speciale rilate al Estonio. Preskaŭ 1.000 estonoj - kaj el ili la plej granda parto vojaĝis en la grupvojaĝoj de ETK - vizitis la ekspozicion kaj la ekspozicia direkcio poste letere esprimis specialan dankon pro faritaj servoj.

(Laŭ Paul Nylén kaj Ernfrid Malmgren en la Enciklopedio de Esperanto de 1934)

Sveda Esperanta Gazetara Informo-Servo (Segis)[redakti | redakti fonton]

Sveda Esperanta Gazetara Informo-Servo (Segis). Iniciatita en 1931 de Oskar Svantesson, Göteborg. Ĝi celas provizi kiom eble plej multajn svedajn gazetojn per artikoletoj pri Esperanto kaj ĝiaj progresoj, redakti Esperanto-kolonojn en gazetoj kaj fari statistikon pri artikoloj en la sveda gazetaro pri Esperanto. En pluraj lokoj tra la lando ĝi havas lokajn kunlaborantojn. Oficejaj kunlaborantoj estas Thorsten Torbjar, f-ino Stina Blomqvist kaj Bertil Magnelson. Plej grandaj ekonomiaj subtenantoj estas SEF, Sveda Instruista Esperanto-Federacio kaj Thorsten Torbjar. Adreso (1934): Karl Johansgatan 61, Göteborg.

Eldona Societo Esperanto (ESE)[redakti | redakti fonton]

Eldona Societo Esperanto (ESE, svede Förlagsföreningen Esperanto) eklaboris aktive sub la gvido de H. Halldor en 1925. De tiam ĝis 1934 ĝi eldonis 7 lernolibrojn, 7 lego- kaj ekzerc-librojn kaj 11 literaturajn verkojn, inter ili: Per Balono al la Poluso (1930), Gösta Berling (1934) kaj Sveda Antologio (1934). La valoro de tiuj verkoj estas en ora valuto kalkulata 66 svisaj frankoj. El ĝiaj eldonaĵoj kelkaj gramatikoj atingis kelkdekmilon. ESE estas ankaŭ unu el la plej grandaj vendistoj de fremdaj eldonaĵoj.

Kelkaj aldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo (elektaĵo)[redakti | redakti fonton]

  • 1931: Jubileums-Matrikel – Jubilea Matrikulo 1931. Stockholm: Svenska Esperanto-Förbundet 1931, 123 p. kun multaj fotoj
  • 1933: Nylén, Paul. Esperanto en Svedlando. En: La Espero (Svedio) 1933:7–8, p. 109-111
  • 1934: Enciklopedio de Esperanto
  • 1961: Kredo, Floroj, Dinamito, libreto verkita de Ernst Olsson kaj tradukita Esperanten de Gösta Henriksson, 1961, Eldona Societo Esperanto, Malmö
  • 1985: Sandgren, Karl Olof. Kristanaj Esperanto-pioniroj en Svedio. En: Dia Regno 1985:1 (Jan.), p. 2617-2618, daŭrigo 1985:2, p. 2624-2625, 1985:3, p. 263?–263?

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]