Esperanto-movado en Ĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto en 2007

Tiu ĉi artikolo temas pri la esperantista movado en Ĉinio.

Unua etapo[redakti | redakti fonton]

(Vidu suban artikolon el la Enciklopedio de Esperanto, pri la stato de la movado ĝis 1934.) En 1920-aj jaroj Esperanto estis propagandita en Ŝanghajo, tiama grava centro por laboristoj kaj laborista movado. La 29an de Februaro 1920 la ruso Vadim A. Stopani prelegis tie pri Esperanto, la situacio de laboristoj kaj komunismo kiel rimedo. Sekve al propagando, oni instruis laboristojn en Esperanto Lernejo Xinhua. En Junio 1920 ankaŭ Zhang Moĉi reveninta el Japanio prelegis pri Esperanto. En tiu epoko diversaj esperantistoj suferis polican persekutadon en kiu oni arigis Esperanton kaj bolŝevismon. Tamen plej parto de esperantistoj en tiu etoso kune sentis simpation samtempe kaj por bolŝevismo kaj por anarkiismo. Subite en Aprilo 1921 Stopani memmortigis sin kaj la Ŝanghaja Esperanto socio funebris per kelkaj prelegoj. Ŝajne la tialo de la memmortigo rilatis al malkontento kun la subpremema evoluo de la bolŝevismo en Rusio[1].

La voĉo de l' Popolo[redakti | redakti fonton]

LA VOĈO DE L ’POPOLO estis ĉiusemajna organo de ĉinaj socialistoj eldonita en 1913. Kvar paĝoj estas esperante presitaj, dekdu en la ĉina.

Dua etapo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe (en 2012) eldoniĝas esperantlingve la du informretejoj Espero, sekvanto de la papera revuo El Popola Ĉinio, kaj la oficiala ŝtata informilo China.org.cn, havebla en aliaj ok lingvoj. Ĉi-lasta ankaŭ ofertas televidajn raportojn en Esperanto. El Pekino cetere disaŭdiĝas Ĉina Radio Internacia [2].

La Universala Kongreso de Esperanto mem okazis dufoje en Ĉinio, en 1986 kaj en 2004, ambaŭfoje en la ĉefurbo Pekino. En la jaro 1986 la kongresanaro nombris 2482, dum en la jaro 2004 la kongreson partoprenis 2031 esperantistoj.

Esperanto-movado en Ĉinio laŭ Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Jam la granda saĝulo Konfuceo parolis pri la internacia lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la "mondo", ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo.

Esperanto trovis sian vojon en Ĉinion proksimume en 1907. Antaŭe faris provon propagandi Esperanton kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta. Aperis ĉina Esperanto-gazeto en Parizo en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Ju-Jing, Tsi-Fe Woo, Y. P. Tsai (蔡元培, Cai Yuanpei) forte rekomendis Esperanton; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu Ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-Ŝin en Ŝanhajo kaj W. K. Hsu en Kantono kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina Esperanto-movado.

La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y. P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de Esperanto en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Ŝanhajo kaj kun pli ol 300 membroj. Grupoj ekestis en Kantono, Nankino, Ĉangĝoŭo, Ĉangcau. Ekestis delegitoj de UEA en Ŝanhajo kaj Kantono. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis Esperanto-fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kantono kaj K. C. Ŝan en Ŝanhajo. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Ŝanhajo kaj La Voĉo de la Popolo, redaktata de Sifo, en Kantono.

Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la Esperanto-movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kantono, Foŝan (Fatshan), Tjanĝino (Tientsin), Nankino, Pekino, Honkongo kaj Fuĝoŭo (Foo-chow).

La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinio. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al Esperanto. Tsai, rektoro de la universitato en Pekino, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi Esperanto-kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. Esperanto-kongreso en la Pekina Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922-23. Pekino fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis Esperanto-Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo.

Samtempe reviviĝas la movado en Ŝanhajo. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fudan Universitato kaj kelkaj mezlernejoj en Ŝanhajo en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Ŝanhajo Esperanto-librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K. C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ. M. Ĉun. Krom Peking kaj Ŝanhajo nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Ĉĵencjan, Hangĝoŭo, Ĝeĝjango, Junano, Siĉuano, Ĝjangŝio, Anhujo kaj Suĝoŭo.

Intertempe la movado en Kantono montriĝas preskaŭ nula. Sed ĝi reviviĝas en 1926 sub la gvidado de Won Kenn kaj Sinpak. Wu Takwang, direktoro por instruado, fondis Esperantan Instituton kun urba subvencio en 1926. Kunlaboras energie Sinpak kaj Won Kenn. En 1926 revenis ankaŭ la malnova pioniro Hsu. Fondiĝis grupoj en ĉiuj partoj de la urbo. Intensa propagando. Okazis grandioza Zamenhof-festo en 1926. Granda procesio tra la urbo. Lanternoj, aŭtomobiloj, fajro-krakaĵo, pluvo de verda paperaĵo. 800 partoprenintoj. Kursoj malfermiĝas en Sun Yat-sen kaj Kuo Min Universitatoj kaj en 13 aliaj lernejoj (1927). Fondiĝis asocio KEA en 1929. Funkcias radio-kurso, rondira kurso ktp. en 1930. Eldoniĝas libroj, gazeto Kantona Esperantisto en 1931.

En 1929 nova centro ekstariĝis en Hankuo. La movado venas preskaŭ subite, kun neatendita forto. Estiĝas asocio ĤEA, kursoj, gazeto Espero. Vigla movado, granda estonteco. Pioniroj de tiu centro estas interalie Tikos Fang (Fang Ŝanĝing) kaj Fu-Picing.

La movado en Pekino forte malpliiĝas depost 1926 sekve de la translokigo de la ĉefurbo al Nankino. Sed estas reviviĝo en 1931; granda movado en 1932. Krome fondiĝis grupoj en Ĉĵencjan (pioniro Naŭu Ĉanĝia Fu); kaj en Suijuano (historia provinco en nuna interna Mongolio, pioniro Wang Si-ĉaŭ). Radiiĝas ankaŭ nia movado dum 1932 en Tajuano, Fuĝoŭo, Lienping, Ningbo, Suĝoŭo, Ĉengduo, Ĝinano (Tsinan), Cindao, Amoj (nun Sjamen), Ŝenŝio, Junano, Nankino, Ĉangŝa, Ŝaoŝin (Shaoshin), Ĉunĉoŭ (Chunchow), Ŝantoŭo kaj en la universitatoj Tsinghua (en Pekino), Nankai (en Tjanĝino), de Hunano en Ĉangŝa kaj ankaŭ en la arsenalo Hanjang en Vuhano. Fondiĝas ĉie grupoj, malfermiĝas kursoj eldoniĝas bultenoj kaj flugfolioj. Estas reprezentitaj la internaciaj esperantistaj organizaĵoj.

Registara subteno vidiĝas jene: la ministerio de edukado sendas kelkafoje delegiton al Internaciaj Esperanto-konferencoj kaj UK; urban subvencion ricevas Kantona Esperanto-Instituto por du klasoj; la centra komitato de Kuomintango malfermas Esperanto-fakon en sia eksterlanda departemento. Krome estas oficiala uzo de Esperanto pere de Komitato de Internaciaj Rilatoj (Nankino), kiu eldonis broŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio.

Ŝanhajo, Kantono, Hankuo kaj Pekino fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Ŝanhajo okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Ŝanhajo) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Pekino, Nankino, Ĉĵencjan kaj Tjanĝino. Sed subite venis japana invado en Ŝanhajo (en januaro 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, la ideo de la paco, la kerno de Esperantismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke Esperanto havas grandan estontecon en Ĉinujo.

WON KENN.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Li Danyang kaj Liu Jian, "Tragedio de anarkia bolŝevisto", tradukita de Chielismo Wang Tianyi, Sennacieca Revuo, (1385-1386), 2020, pp. 5-11.
  2. (http://esperanto.cri.cn/)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]