Esperanto-parko (Vieno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvenŝildo en Esperanto-parko de Vieno.

La Esperanto-parko situas en la 1-a viena komunuma distrikto Interna Urbo, germane Innere Stadt, sur trafikinsulo de Friedrich-strato [Fridriĥ-] kaj Karlo-placo. En la parketo troviĝas sur postamento la bronza busto de L.L.ZAMENHOF.

Historio

Establo de Zamenhof-monumento[1]

Zamenhof-monumento en la centro de Vieno:

La 15an de decembro 1959 estis la centjara datreveno de la naskiĝtago de s-ro L.L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Okaze de tio multe da festoj estis preparataj,la mondkongreso 1959 okazis en Varsovio, la lokon de lia agado. La komencon en Aŭstrio formis la inaŭguro de Zamenhof-monumento sur Börseplatz (Borso-placo), lokita en la unua distrikto, en Vieno la 27an de julio 1958.

La (Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio) honorprezidanto Kortega Konsilisto Hugo Steiner varbis jarojn por tiu ĉi sia ideo en la tuta mondo ja subteno. Alfluis ankaŭ regaloj el ĉiuj landoj kaj nia fervojista fakgrupo partoprenis tiun ĉi agadon per 1.800 aŭstraj ŝilingoj.

Jam post unu kaj duona jaro la necesa sumo de ĉirkaŭ 23 000 ŝilingoj kunestis kaj la busto, kreita de la akademia skulptisto prof. Müller–Weidler povis esti starigata kadre de la Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE-Kongreso). La feston partoprenis i. a. (laŭ la vico de la paroladoj) ministro Dipl. Inĝ. Mag. d-ro Frenzel, ofic. konst. Cech, min. kons. d-ro Feits, Henryk Kessler (af.gv. ambasadoro de Polujo), univ. prof. d-ro Sirk, dipl. kem. D-ro Friesinger, vicurbestro Lois Weinberger kaj delegitoj el 10 nacioj. Ni fervojistoj aliĝas al iliaj gratulvortoj kaj dankas al kort. kons. Steiner, kiu malgraŭ sia alta aĝo efektivigis la starigon de tiu ĉi monumento. Kaj la multaj homoj, kiuj preterpaŝas la buston de Zamenhof, sciu, ke tie staranta memorigilo apartenas al tiu viro, kiu antaŭ 70 jaroj donis al la homaro ion, kion nur liaj postuloj povas ĝuste taksi: la valoron de komuna, neŭtrala kaj por ĉiuj facile lernebla lingvo.

En la jaro de 1992

La statuo devis migri en la jaro 1992 de Borso-parko, kie la busto staris ekde la 1958a jaro, al la nuntempa Esperanto-parko, ĉar la urba komunumo Vieno bezonis la parkon por novkonstrui kaj estigi la Hermann GMEINER [Gmajner]-parkon. La aŭstro Hermann GMEINER estis la fondinto de la SOS-Infanvilaĝoj.

La solena inaŭguro de la Esperanto-parko okazis kadre de la 77-a Universala Kongreso en Vieno la 25-an de julio 1992. Dum la inaŭgura ceremonio la alvenintojn bonvenigis muzikista duo Margarete ZINK [Cink] kaj Thomas KLEEMANN, el Germanio, per Beethoven-dueto. Sekvis salutvortoj de d-ro Hans Michael MAITZEN [Miĥael Majcen], flanke de AEF kaj parolado de la prezidento de UEA, prof-ro John WELLS. Aŭstra veterano, Emil VOKAL, deklamis poemon de Hugo STEINER [Ŝtajner] pri ZAMENHOF kaj poste festparolis mag. Herbert MAYER [Majer] en la nomo de la Esperantomuzeo en Vieno, citante i.a. vortojn de la kreinta de Esperanto. La manifestacion, en kiu partoprenis cento da personoj, fermis muzika prezentado fare de la samaj artistoj.

En la jaro 2006 la ĝardena arkitekto Jakob FINA novaranĝis la ĝardenaĵon kun gazonaj ondoj, sed ĉar la urbaj ĝardenistoj per gazontondiloj ne povis bone flegi la gazonajn ondojn, ili poste plantis florojn sur la ondoj. Parkbenkoj ne ekzistas, ĉar pro la trafikbruo la parketo ne invitas al ripozado.

Renomo

En la Esperanto-parko troviĝas ankaŭ la malsupreneniro de la Viena Kanalizado, kiu en la kadro de tielnomata „3-a Vira Ekskurso“ povas esti rigardata. Famiĝis la viena kanala reto per la filmo „La Tria Viro“, angle "The Third Man" kun filmaktoro Orson WELLES, kiu poste mondfamiĝis. Multaj scenoj en la filmo ludas en la viena kanala reto.

La Esperanto-parko troviĝas en Listo de ZAMENHOF/Esperanto Objektoj (ZEO-j) en Aŭstrio.

Bildoj pri la parko

Notoj

Referencoj

  1. Sendita artikolo de Leopold Patek: En BULTENO – Organo de la Aŭstria Sekcio de IFEF– jaro 3a – n-ro 4 – decembro 1958.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj