Esperanto-parko (Vieno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esperanto-parko
Publika parko
Zamenhof/Esperanto-objektoparko [+]
Koordinatoj48° 12′ 3″ N, 16° 22′ 2″ O (mapo)48.200816.3673Koordinatoj: 48° 12′ 3″ N, 16° 22′ 2″ O (mapo)

Esperanto-parko (Vieno) (Vieno)
Esperanto-parko (Vieno) (Vieno)
DEC
Map
Esperanto-parko
Vikimedia Komunejo:  Esperantopark [+]
vdr
Bonvenŝildo en Esperanto-parko de Vieno.
Zamenhof-monumento

La Esperanto-parko (germanlingve Esperantopark) estas eta parko en la 1-a viena distrikto Innere Stadt (Interna Urbo), sur trafikinsulo inter la stratoj Friedrichstraße kaj Rechte Wienzeile konsistigantaj partojn de la tiel nomata "Zweierlinie". En la parketo troviĝas sur postamento la bronza busto de L. L. Zamenhof. Nur per piedira vojo dividita de ĝi estas plia parketo Girardipark.

Historio[redakti | redakti fonton]

Establo de Zamenhof-monumento[redakti | redakti fonton]

La 15an de decembro 1959 estis la centjara naskiĝdatreveno de D-ro L.L. Zamenhof, la kreinto de Esperanto. Okaze de tio multe da festoj estis preparataj, la mondkongreso de 1959 okazis en Varsovio, la loko de lia agado. La komencon en Aŭstrio formis la inaŭguro de Zamenhof-monumento sur la Börseplatz (Borso-placo), situanta en la unua distrikto, en Vieno la 27an de julio 1958.

Hugo Steiner, la honorprezidanto de la Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio varbis jarojn por tiu ĉi sia ideo en la tuta mondo. Alfluis ankaŭ regaloj el ĉiuj landoj kaj la fervojista fakgrupo partoprenis tiun ĉi agadon per 1.800 aŭstraj ŝilingoj.

Jam post unu kaj duona jaro la necesa sumo de ĉirkaŭ 23 000 ŝilingoj kunestis kaj la busto, kreita de la akademia skulptisto Müller–Weidler povis esti starigita kadre de la kongreso de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE-Kongreso). La feston partoprenis interalie (laŭ la vico de la paroladoj) ministro Frenzel, Cech, Feits, Henryk Kessler (ambasadoro de Polujo), Friesinger, vicurbestro Lois Weinberger kaj delegitoj el 10 nacioj.[1]

Translokigo kaj establo de la Esperanto-parko[redakti | redakti fonton]

La statuo devis migri en la jaro 1992 de Borso-parko, kie la busto staris ekde la jaro 1958, al la nuntempa Esperanto-parko, ĉar la urba komunumo Vieno bezonis la parkon por novkonstrui kaj estigi la Hermann Gmeiner [Gmajner]-parkon. La aŭstro Hermann Gmeiner estis la fondinto de la SOS-Infanvilaĝoj.

La solena inaŭguro de la Esperanto-parko okazis kadre de la 77-a Universala Kongreso en Vieno la 25-an de julio 1992. Dum la inaŭgura ceremonio la alvenintojn bonvenigis muzikista duo Margarete Zink [Cink] kaj Thomas Kleemann, el Germanio, per Beethoven-dueto. Sekvis salutvortoj de Hans Michael Maitzen [Miĥael Majcen], flanke de AEF kaj parolado de la prezidento de UEA, John Wells. Aŭstra veterano, Emil Vokal, deklamis poemon de Hugo Steiner [Ŝtajner] pri Zamenhof kaj poste festparolis Herbert Mayer [Majer] en la nomo de la Esperantomuzeo en Vieno, citante interalie vortojn de la kreinto de Esperanto. La manifestacion, en kiu partoprenis cento da personoj, fermis muzika prezentado fare de la samaj artistoj.

Novaranĝo de la ĝardenaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2006 la ĝardena arkitekto Jakob Fina novaranĝis la ĝardenaĵon kun gazonaj ondoj, sed ĉar la urbaj ĝardenistoj per gazontondiloj ne povis bone flegi la gazonajn ondojn, ili poste plantis florojn sur la ondoj.

Renomo[redakti | redakti fonton]

Malsupreneniro en la Vienan Kanalizadon

En la Esperanto-parko troviĝas ankaŭ la malsupreneniro de la Viena Kanalizado, kiu en la kadro de tielnomata „3-a-Vira Ekskurso“ povas esti rigardata. Famiĝis la viena kanala reto per la filmo „La Tria Viro“, angle "The Third Man" kun filmaktoro Orson Welles, kiu poste mondfamiĝis. Multaj scenoj en la filmo ludas en la viena kanala reto.

La Esperanto-parko troviĝas en Listo de Zamenhof/Esperanto Objektoj (ZEOj) en Aŭstrio. Parkbenkoj ne ekzistas, ĉar pro la trafikbruo la parketo ne invitas al ripozado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sendita artikolo de Leopold Patek: En BULTENO – Organo de la Aŭstria Sekcio de IFEF– jaro 3a – n-ro 4 – decembro 1958.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]