Esperanto-portugalaj vortaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu paĝo listigas vortarojn kiuj tradukas el la portugala lingvo al Esperanto kaj inverse[redakti | redakti fonton]


  • Novo dicionário Português-Esperanto. A.K. Afonso Costa. Brasília, 1994 (3a eld). 544p. 23cm. Moderna, ampleksa vortaro kun multaj esprimoj kaj ekzemplofrazoj.
  • Esperanto-portugala (konversacio). Pandiá Pându. Rio de Janeiro, 1971. 672p. 24cm. 20 ĉapitroj da dialogoj, kun vortaroj. Bind.
  • Dicionário do principiante esperanto-português. Sylla Chaves. São Paulo, 1999. 80p. 21cm. Baza vortaro por komencantoj kun 1300 radikoj kaj ĉirkaŭ 4500 derivitaj vortoj.
  • Dicionário Português-Esperanto. A. Couto Fernandes, Carlos Domingues kaj L. Porto Carreiro Neto (L. K.)B, Rio de Janeiro 1936, eldonejo: Imprensa Nacional.
Citaĵo
 Saluton kaj gratulon al la brazilaj samideanoj! La ĉefa antaŭkondiĉo por enpenetro de nia lingvo en ĉiujn mediojn de la brazila socio, por grandstila tradukado de la trezoroj de l’ portugala kaj specife brazila literaturo, nome la ekzisto de laŭeble kompleta kaj fidinde prilaborita portugala-esperanta vortaro, dank’ al la merito de l’ tri nomitaj aŭtoroj jen estas brile solvita. Sur 488 paĝoj estas prezentata al la uzantoj la riĉeco de nia esprimaro, la diversaj ebloj de Esp-o precize redoni ĉiun apartan nacian vorton aü teknikan terminon. Aparta listo de nomoj propraj, geografiaj, historiaj kaj literaturaj kompletigas la vortaron; la nomoj de la verkintoj, ĉiuj fame konataj pioniroj de nia afero en Brazilo, garantias la altrangan kvaliton de la laboro. Ni tutkore deziras grandan kaj rapidan disvastiĝon al tiu ĉi fundamenta verko por la bono de nia afero en la tuta Brazillando! 
— Dr. Emil Pfeffer. Aŭstria Esperantisto (revuo) n. 128 (mar 1936)
  • Oportuna poŝvortaro Esperanta-portugala. Sylla Chaves. São Paulo, 2008. Eldonejo Oportuno. 488p. 17cm. Pli ol 12000 artikoloj.[1]
  • Turista vortaro português-Esperanto/Esperanto-português. Polonius, Alves de Moura. Lisboa, 1974. 198+75p. 14cm. Plasta kovrilo.
  • Suplemento 1989. Sylla Chaves. Brasília, 1989. 48p. 18cm. Ĝisdatigo de E-portugalaj vortaroj; ĉirkaŭ 1000 radikoj kaj 1500 kunmetitaj vortoj.
  • Vocabulário de bolso. Português-Esperanto / Esperanto-Português. Edgard Monteiro Machado. Rio de Janeiro, 2002. 113+67p. 15cm. Dudirekta poŝvortaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BEL@BUTIKO. Arkivita el la originalo je 2014-03-22. Alirita 2014-03-22.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


 
Dulingvaj Esperanto-vortaroj

anglaĉeĥaĉinafrancagermanahispanahungaraitalajapananederlandarusarusarumanarusaserba