EsperantoLand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

EsperantoLand estas asocio, kiu organizas internaciajn renkontiĝojn, vendas librojn kaj funkciigas ampleksan retejon. La retejon iniciatis en 2001 laborgrupo fondita de Lu Wunsch-Rolshoven. La laborgrupo en januaro 2003 aliĝis al la asocio Esperanto-Centro (antaŭe en Paderborno, tiutempe en Berlino); post la kuniĝo la asocio ŝanĝis sian nomon al EsperantoLand.

Internaciaj renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la fino de 2002 la asocio organizas du internaciajn renkontiĝojn, Novjara Renkontiĝo (NR) kaj SOMERE. NR havas nuntempe inter 150 kaj 200 partoprenantojn (kun NIS fine de 2009 estis 195 homoj), inter kiuj ĉirkaŭ 50 infanoj; ĝi daŭras unu semajnon, kutime de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro. SOMERE havas inter 30 kaj 60 partoprenantojn; ĝi daŭras du semajnojn kaj okazas fine de julio aŭ komence de aŭgusto. Ambaŭ renkontiĝoj estas internaciaj kun ĉirkaŭ 70 procentoj da eksterlandanoj - ĉe NR el ĉirkaŭ 12 landoj, ĉe SOMERE el ĉirkaŭ 7 landoj.

Fine de 2009 la celgrupo de NR vastiĝis al junuloj kaj junaj plenkreskuloj inter ĉirkaŭ 14 kaj 40 jaroj; la aldono nomiĝis Novjara Internacia Semajno (NIS), iuspece daŭrigo de IS, kiu kuniĝis kun AS al JES. Dum pasko 2010 unuafoje okazis la renkontiĝo PRINTEMPE, sude de Kolonjo rande de la eta vilaĝo Dahlem-Baasem. En somero 2010 okazis la unua Internacia Kongreso, en Strasburgo (6-a ĝis 13-a de aŭgusto).

Berlinaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

La asocio EsperantoLand prezentas du aranĝojn en Berlino: la Zamenhofan Matenmanĝon kaj la Arema-rondon.

Por komune festi Esperanton okazas, ekde Decembro 2009, la Zamenhofa Matenmanĝo. La kunveno kutime okazis en la arabeca restoracio Al Hamra, kiu situas en la fama kvartalo Prenclova Monto. Ĝi estas ne tre for de la Kulturdomo en Danziger-strato, kie esperantistoj regule kunvenas. En Al Hamra la ĉeestantoj kutime partoprenis ĉe la dimanĉa bufedo. La ĉefa punkto estas babilado en Esperanto. La dua estas oferti unufoje dum la jaro Esperantofeston por partoprenigi amikojn kaj familianojn, kiuj ne parolas Esperanton. Tio tie bone funkcias en la etosplena ĉambro en la suba etaĝo. Venis ĉiam esperantistoj, kiuj ne vizitas la regulajn kunvenojn dum la jaro. Kutime estis 20 ĝis 35 ĉeestantoj.

La monata aranĝo estas la Arema-rondo, kiu okazas en la dua vendredo de la monato en la kvartalo Moabit, jam ekde 2007. La restoracio Arema estas ankaŭ retkafejo, kie kunvenas esperantistoj kaj interesitoj. Ĉefe oni babilas sen fiksita temo pri Esperanto kaj la mondo. Kelkfoje okazis prelegoj, ekzemple pri muziko en Esperanto, aŭ diskutkunvenoj, ekzemple pri la libroj en Einbecker-strato. La kerna grupo estas seso da personoj. Jam venis vizitantoj el Pollando, Usono, Francio kaj Irano. La plej malproksima vizitanto estis el Aŭstralio.

Retejo[redakti | redakti fonton]

EsperantoLand.org estas dulingva retejo (germana kaj esperanta), kiu entenas en Esperanto la jenajn rubrikojn:

  • PRINTEMPE
  • SOMERE
  • Internacia Kongreso
  • Novjara Renkontiĝo
  • NIS
  • Renkontiĝaj mapoj
  • Esperanto-grupoj
  • Esperanto-kursoj
  • Libroj diskoj gazetoj
  • Esperanto-novaĵoj
  • Forumo

En la germana versio mankas ekzemple la renkontiĝaj mapoj, sed anstataŭe estas bazaj informoj pri Esperanto kaj specialaj informoj por la (germanlingva) gazetaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]