Esperanto (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri romano. Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo).

En majo 2015 Esperanto-Ligo en Israelo eldonis Esperanto-tradukon de la novelo "Esperanto", de Amos Oz, tradukis Gian Piero Savio kaj Amri Wandel. En julio 2015 aperis en revuo Esperanto artikolo de Wandel pri Amos Oz kaj tiu traduko:

La novelo "Esperanto" estas la lasta el ok noveloj pri la kibuca vivo, kiuj aperas en la novelaro "Inter amikoj". En tiu libro Oz revenas al la loko kaj tempo kie kreskis lia verkaro: la kibuca socio en la fino de la kvindekaj jaroj. Li provas rompi la idealisman bildon de la kibuco (simile al aliaj israelaj verkistoj, kiel ekzemple Meir Ŝalev).  La noveloj en tiu ĉi libro priskribas kiel ŝanĝiĝis la kibuca idealismo de la pioniraj tagoj, tiel ke nuntempe restas nur grupo de homoj, kies antaŭaj frateco kaj reciproka respondeco iom post iom malaperas. La ok rakontoj en la libro Inter amikoj okazas en la fantazia kibuco Jikhat, kaj priskribas kiel la kibuco malebligas al ne-konformaj kaj solecaj individuoj trovi sian lokon en la kibuca socio. Ĉiu el la rakontoj desegnas mirinde delikatajn bildojn de virinoj kaj viroj, kiuj revas kaj suferas en sia privata vivo, en la ombro de giganta kolektiva revo: la kibuca idealo.

La morto de Marteno Vandenberg, la ĉefrolulo en la novelo "Esperanto", la lasta idealisto kiu kredas al absoluta komuneco de la homa socio, reprezentas la malrapidan sed neeviteblan kolapson de la kibuca idealo kaj tradicia socio. Eble la trankvileco kiun spertas Osnat, la amikino de Marteno, post lia entombigo, sugestas ke Oz fine trovis la konkludon de sia serĉado, kaj, kiel Osnat, trovas konsolon en la revolucio de la kibuca socio kaj idealoj. Amos Oz daŭre akompanas nin per sia flua kaj elokventa stilo, kaj ni povas ĝui ĉiun frazon aŭ metaforon, kiun li dividas kun ni.

Amos Oz estas verŝajne la plej elstara kaj internacie konata verkisto de Israelo. De 2007 li plurfoje estis kandidato por la Nobel-premio pri literaturo.  Li ricevis i.a. la Premion de Israelo kaj la Goethe- kaj Heinrich-premiojn pri literaturo. Liaj verkoj estas tradukitaj en kvardek du lingvojn (tiu ĉi unua traduko de Oz en Esperanton estas do la 43-a lingvo). Ili estas multe aprezataj kaj ŝatataj en la monda literaturo. Inter liaj 38 libroj, plej famiĝis "Mia Mikaelo", "Rakonto de amo kaj mallumo". Ofte liaj verkoj reflektas lian vivsperton; kiel infano Oz kreskis en Jerusalemo, kiun poste, kiel knabo, li forlasis por vivi en kibuco. Pluraj el liaj noveloj tuŝas aŭ temas pri la kibuca vivo kaj pri la vivo en Jerusalemo.

Fono[redakti | redakti fonton]

En rendevuo kun Amri Wandel en 2015 Oz rakontis pri lia speciala sinteno por "tiu mirinda lingvo", kiel li priskribas Esperanton en la novelo. Li diris ke "vidi tiun ĉi novelon en Esperanto-traduko estas por li plenumo de revo". Kiel aludas la komentoj pri Esperanto en la novelo, Oz scias pri E-o surprize multe, kvankam li asertis ke li ne parolas ĝin. Lia patro, kiu scipovis 11 lingvojn, konis ankaŭ Esperanton kaj estis admiranto de Zamenhof. Por la jubilea Kongreso en Lillo li skribis, "bonvolu transdoni mianome varman saluton al ĉiuj partoprenantoj de la Kongreso, kaj diru al ili ke Marteno Vandenberg esprimas ankaŭ miajn sentojn por la lingvo Esperanto kaj por ĝiaj fundaj ideoj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]