Saltu al enhavo

Esperanto (ŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri hispana ŝipo de jaro 1896. Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo).
Esperanto
navigis kutime inter Kanariaj havenoj
ŝipo
Enkonduka jaro 1896
vdr

Esperanto estis hispana ŝipo, la unua ZEO en la mondo. La Navigacia Matrikulo, la oficiala dokumento por identigo de la ŝipo, estas eldonita en Malaga (Hispanio) en 1896 kaj ĝi estis uzata ĝis 1966.

Teknikaj datumoj de la ŝipo "Esperanto":

  • Konstrujaro: 1896
  • Droniĝo: 1966
  • Longeco: 42,30 m
  • Kilprofundeco (Akvokvanto): 2,26 m
  • Maso: 262 tn
  • Rapideco: 6 nodoj
  • Maŝinpovumo: 140 ĈV (ducilindra vapormaŝino)
  • Karbujo: 32 tn

En 1896 en Malaga loĝis José Rodríguez Huertas, fondinto de la unua Esperanto-societo en Hispanio (la 5-a en la mondo) havanta altan reputacion en la urbo. Li grave influis oficialan nomigon de la ŝipo.

Laŭ informoj la ŝipo "Esperanto" navigis kutime inter Kanariaj havenoj. Tiu ŝipo servis navigante longajn 70 jarojn kaj 1966 oni dronigis ĝin por ke ĝi servu kiel protektilo por la haveno Las Palmas de Gran Canaria (la loko nun plene kovrita pro nova avenuo konstruita marborde).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]