Esperanto Antaŭen
| Esperanto Antaŭen | ||
|---|---|---|
| organizaĵo | ||
| Komenco | aprilo 2001 (Kalgaria Esperanto-Centro fondita en majo 2002, vera oficejo en junio 2003) | |
| Fino | iam inter printempo 2007 kaj printempo 2013, probable antaŭ aprilo 2007 | |
| Landoj | Kanado vd | |
| Sidejo | Kalgario, Manitobo | |
| Lingvoj | ||
| Retejo | vidu tekste | |
La organizaĵo Esperanto Antaŭen fondiĝis en aprilo 2001 kun la subteno de esploraj sciencistoj ĉe la Elektra Esplora Centro Alstom en la urboparto Dättwil de Baden (Argovio), Svislando, kune kun individuaj esperantistoj el kvar kontinentoj. Aldone al la manaĝerado de la Kalgaria Esperanto-Centro, ofertante kursojn de Esperanto kaj eventojn, Esperanto Antaŭen ankaŭ prizorgis la "Esperanto-bibliotekon de Dorothy M. Hawley"). Vizitantoj de la biblioteko povis legi revuojn, bultenojn kaj aliaj eldonaĵojn de pli ol 30 landoj kaj centojn da libroj (plejparte donacitaj de la persona kolekto deDorothy M. Hawley, antaŭ kiam ŝi mortis en decembro 2001). La biblioteko ankaŭ enhavis malgrandan kolekton de filmoj, muzikaj kasedoj kaj kompaktdiskoj.
En 2004 Esperanto Antaŭen proponis, ke la 7a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto venu al Kalgario en 2007. Tamen fine la arganizado daŭris plenan jaron pli, kaj la 7-a TAKE okazis nur en 2008 kaj en Montrealo.[1]
La agado Kalgaria Esperanto-Centro, fondita en majo 2002, jam forvelkis dum la vintro de 2006-2007, kvankam de la kvin-jara lukontrakto de junio 2003 pri la ejo tiam nur pasis la unuaj tri kaj duono. En aprilo 2007 jam la retejo esperanto-antauen.com estis malfunkcia, kaj supozeble la organizaĵo tiam jam ne plu vivis; la angla retpaĝaro e-centro.com estis arkivigebla laste en junio 2008. Post disiĝo de la organizaĵo Esperanto Antaŭen la libroj de Dorothy M. Hawley plejparte fariĝis parto de Libraro Ludovika en 2013.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]En vikinovaĵoj
[redakti | redakti fonton]
• «Chuck Smith volas ke UEA ekuzu novajn teknologiojn» de februaro 2004

