Esperanto Gento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Genta menuo el 1913.
Uzado de Esperanto en Gento en 1928 (revuo Esperanto)

Esperanto Gent estas la oficiala nomo de la Esperanto-klubo La Progreso en Gento. Oni scias pri esperantistoj en la urbo Gento ekde 1902.

Aktivecoj kaj celo de la grupo[redakti | redakti fonton]

La Progreso celas, kiel plej multaj lokaj Esperanto-kluboj, disvastigi la internacian lingvon inter la loka loĝantaro. Due, ĝi organizas aktivaĵojn por parolantoj de la lingvo.

Disvastigaj iniciatoj[redakti | redakti fonton]

Jam dum pluraj jaroj La Progreso organizas la jenajn aktivecojn por diskonigi la Esperanto-ideon en la regiono:

  • ĉeesto kun budo dum la ĉiujara Cultuurbeurs [kultura borso] en septembro
  • ĉeesto kun budo dum la VLOD-borso (Vlaamse onderwijsdagen - flandraj instruaj tagoj)

Aktivaĵoj por membroj kaj aktivuloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉiumonata kultura programo. Relative ofte ankaŭ eksterlandano prelegas.
  • Legovesperoj. Ĉiu kiu legis interesan libron, povas pri ĝi rakonti.
  • Ĉiujara serĉpromeno tra la urbo.

Historio de Esperanto en Gent[redakti | redakti fonton]

Sub la impulso de Charles Lemaire, Esperanto disvastiĝis en Belgio ekde 1902. Jam en 1903 ekzistis unua genta grupo. Ekde la starigo de Reĝa Belga Ligo Esperantista (RBLE) en 1905, la genta grupo aliĝis al tiu tutlanda organizaĵo.

En 1915 fondiĝis la Genta Esperanto-klubo, "La Progreso". Ĝi aliĝis al Reĝa Belga Ligo Esperantista kaj al la Federacio de la Esperantistaj grupoj de Orient-Flandrujo. (Multaj flandroj ne sentis sin konvenaj en la RBLE.)

En la 1930-aj jaroj ekzistis diversaj grupoj en Gent:

  • La Flandra Ligo (plejparte flandremuloj)
  • La Reĝa Ligo (pli burĝa grupo)
  • Amika Rondo
  • La Gentaj Laboristaj Esperantistoj (Ili aliĝis en 1932 al la nederlanda FLE: Federacio de Laboristaj Esperantistoj). La genta sekcio havis grandegan sukceson en 1935.

Dum la Dua mondmilito la aktivaĵoj malaperis. Tamen la revuo La Juna Esperantisto (jarkvarona libreto de la junaj esperantistoj el Gent), mencias pri la starigo de grupo de junaj esperantistoj kiuj kunvenis en Gent malgraŭ la maleblo publikigi la kunvenojn.

En la jaro 1945 la eldono de La Juna Esperantisto ĉesis pro la fakto ke la belga sekcio de TJO Tutmonda Junulara Organizo komencis eldoni revuon por la belga esperantista junularo.

Post la milito, en la sino de "Kunlaboro", ŝakamantoj fondis esperantistan ŝakklubon en Gent: "La Verda Ĉevalo".

En 1946 renaskiĝis la "Gentaj Laboristaj Esperantistoj" kiel sekcio de FLE.

En tiu tempo ekzistis denove 4 grupoj en Gent:

  • Gentaj Laboristaj Esperantistoj (GLE)
  • Flandra Esperanto-Instituto
  • Belga Ligo
  • Amika Rondo

En 1961 la Gentaj Laboristaj Esperantistoj (GLE) organizis la 34an SAT-kongreson en Gent, kun 374 partoprenantoj. En 1966 okazis malpli sukcesa FLE-kongreso, kaj en la sekvontaj jaroj GLE spertis pli kaj pli la mankon de interesiĝo. Pro tio en 1973 la GLE transformiĝis kaj adaptiĝis al la tiama bezono atingi pli larĝan sed tamen progreseman publikon. Ekde tiam la nomo ŝanĝiĝis en: Genta Esperanto-grupo "La Progreso" .

Ekde 1979 "La Progreso" iĝis sekcio de Flandra Esperanto-Ligo (FEL). La kunvenoj okazas en propra klubejo ekde 1995.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]