Esperanto Press

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto Press estis kanada Esperanto-eldonejo de Rüdiger Eichholz. Inter 1948 kaj 1994 ĝi eldonis proksimume 40 verkojn, inter ili la leksikografiaĵojn Slipara Vortaro, Esperanta Bildvortaro kaj Plena Pekoteko (Perkomputora Termino-Kolekto) kaj la esperantologiajn jarlibrojn Akademiaj Studoj.

Sidejoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto Press estis privata entrepreno kaj initiativo de Rüdiger Eichholz, kiun helpis lia edzino Vilma Sindona Eichholz. La pres-maŝino staris en ties diversaj privataj hejmoj, tiel ke la adreso ŝanĝiĝis per ĉiu translokiĝo de la familio:

  • 1948-1962: Oakville (Ontario)
  • 1963-1971: Cardiff (Ontario) (de 2001 parto de la municipo Highlands East)
  • 1972-1976: Ne aperis eldonaĵoj de Esperanto Press
  • 1977-1994: Bailieboro (Ontario) (apartenas hodiaŭ al la municipo Otonabee-South Monaghan)

Eldon-programo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la eldon-programo sekvis la personajn interesojn kaj vivo-situacion de familio Eichholz.

Eldonaĵoj por infanoj kaj pri denaskismo[redakti | redakti fonton]

La fruaj eldonaĵoj temas pri infan-literaturo kaj denaskismo. Ili datiĝas el periodo, kiam la geedzoj Eichholz edukis siajn tri infanojn kiel denaskaj Esperanto-parolantoj. Eble plej grava estis la periodaĵo Bulteno Gepatra, (1948-1960), forumo pri demandoj de denaska edukado. Tipaj titoloj tiutemaj estis i.a.

  • ĉ. 1950: Gray, William S. Ni legas bildojn [de William S. Gray; A. Sterl Artley; Marion Monroe. Ilustr. de Ruth Steed]. Oakville, Ont.: Esperanto Press [ĉ. 1950], 47 p.
  • 1958: Hills, Verna. Alko kaj Suna en Siaj Du Dometoj. [Trad. el la angla lingvo de Rüdiger Eichholz. Ilustr. de Stanley Cooper]. Oakville: Esperanto Press 1958, 78 p. (la titolo de la originalo estas Martin and Judy in Their Two Little Houses, Alko kaj Suna estas la nomoj de la du plej aĝaj infanoj Eichholz)
  • 1963: Gibson, Ella. Tri porinfanaj teatraĵetoj. Oakville: Esperanto Press 1963, 57 p. (enhavas: Bonvolu esti mia amiko. Najla buljono. Tri ursoj)

Vortaroj kaj terminaroj, terminologio[redakti | redakti fonton]

La Terminaro por Infan-ludoj, (2-a eld. Oakville: Esperanto Press 1960, 28 p.) Estas ponto al la posta precipa fokuso de Esperanto Press, nome al (represo de) vortaroj kaj terminaroj. Ekzemploj estas i.a.:

  • 1960: Verda, Myrtle; Verda Vilĉjo [t.e. Myrtle kaj William Green]: Kudra kaj Trika Terminaro, 2-a eld. Oakville: Esperanto Press 1960, 21 p.
  • 1960: Venture, Alec. Radio-terminaro, 2-a eld. Oakville: Esperanto Press 1960, 33 p.
  • 1960: Butler, Montagu Christie. Muzika Terminaro, 2-a eld. Oakville: Esperanto Press 1960, 35 p.
  • 1967: Haferkorn, Rudolf. Technisches Wörterbuch: Deutsch-Esperanto, [Berichtigter und erw. Offsetnachdr.]. Cardiff: Esperanto-Press 1967, 84 p.
  • 1969: Woolf, Felix. English Phrases and Expressions in Esperanto, Cardiff, Ontario: Esperanto Press 1969, 119 p.
  • 1969: Slipara Vortaro
  • 1971: Komunlingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj / [antaŭparolo de Wim De Smet kaj R. H. Bossung]. Cardiff, Ont.: Esperanto Press 1971, 68 p. ISBN 0-919186-09-2
  • 1986: Eichholz, Rüdiger. Terminologia Vortaro - provtraduko de la Rekomendo R 1087 de ISO, Bailieboro, Ontario: Esperanto Press 1986, 50 p. ISBN 0-919186-31-9
  • 1988: Esperanta Bildvortaro
  • 1989: Eichholz, Rüdiger. Reviziita laborplano de la Terminologia Centro de ISAE kaj la Sekcio Teknikaj Terminaroj de la Akademio de Esperanto. Bailieboro, Ont.: Esperanto Press 1989, 54 p.
  • 1990: Plena Pekoteko, 1985-1990

Esperantologio[redakti | redakti fonton]

Precipe menciinde estas : Akademiaj Studoj, kiuj aperis jare de 1983 ĝis la lasta trijara volumo 1988-1990.

Verkoj pri Esperanto en la angla[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ aperis ĉe Esperanto Press aro de eldonaĵoj pri Esperanto en la angla, i.a. tri eldonoj de la angla traduko de Edmond Privat, Vivo de Zamenhof, (1958, 1963, 1980) kaj Esperanto in the Modern World.

  • 1958: Privat, Edmond. The Life of Zamenhof, transl. form the original Esperanto, by Ralph Eliott. 2-a eld. Oakville: Esperanto Press 1958, 123 p.
  • 1963: La sama, 3-a eld. 1963.
  • 1980: Privat, Edmond, The Life of Zamenhof, 4-a eld. 1980.
  • 1982: Esperanto in the Modern World : studies and articles on language problems, the right to communicate, and the international language (1959-1982) = Esperanto en la Moderna Mondo / compiled by Rüdiger and Vilma Sindona Eichholz. 2-a eld. Bailieboro: Esperanto Press 1982, 600 p. ISBN 0-919186-18-1
  • 1982: Piron, Claude. The Psychological Resistance to the International Language, repr. from Esperanto in the Modern World, Bailieboro: Esperanto Press [ĉ. 1982], 11 p.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Fine Eichholz publikigis kelkajn aliajn verkojn sub la marko "Esperanto Press", kiel ekzemple Ni stenografas - laŭ la Germana Unueca Stenografio de Wilhelm kaj Hans Wingen (Bailieboro: Esperanto Press 1980, 40 p.) aŭ Konstitucio por Tera Federiĝo, tradukis Ken Price kaj Rüdiger Eichholz, lasta eldono Lakewood, Col.: Asocio por Mondkonstitucio kaj Mondparlamento 1977, 50 p., pli frua eldono ĉe Esperanto Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]