Esperanto Thionville

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto Thionville estas asocio kreita je la 8-a de marto, 2000, laŭ franca leĝo 1908.

Ĝi estas asocio de homoj de diversaj profesioj apud Thionville el franca regiono situanta en Loreno apud la belga, luksemburga kaj germana landlimoj. Ili taksas sin bonŝancaj, ĉar en la regiono vivas homoj el diversaj popolaj kulturoj. Per Esperanto ili kunpartigas la plezuron vojaĝi, interkonatiĝi, malkovri la popolan kulturon, esplori, legi kaj aŭskulti.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Konigi kaj disvolvi la uzadon de Esperanto per informado, kulturaj manifestacioj, staĝoj, prelegoj, ekspozicioj. Uzadi por praktikaj celoj la internacian lingvon Esperanto por plibonigi la interkompreniĝon inter la homoj el ĉiuj gentoj per libera komunikado, rekta kaj demokrata. Enskribiĝi en la celon de la homaj rajtoj kontraŭ socia, rasisma, etna kaj lingva flanklasado. Subteni ĉiun individuan vojaĝon al kultura kaj interŝanĝa celo. Akcepti esperantistojn kaj prelegantojn el ĉiuj landoj. Akiri interŝanĝajn rilatojn kaj spertojn kun aliaj kulturaj asocioj el la movado kaj eksteraj. Konigi la lokajn regionon kaj kulturon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.