Listo de lokoj en Moskvo rilataj al historio de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto en Moskvo)

Ĉi tiu listo enhavas informon pri lokoj rilataj al historio de Esperanto en Moskvo (Rusio).

Lokoj ligitaj al vivo de Ludoviko Zamenhof[redakti | redakti fonton]

Loko Adreso Priskribo
Domo de familio Gudoviĉ (nun ejo de Ministerio pri edukado kaj scienco de Rusio) Brjus-strateto (ruse), domo № 21 Domo loĝita de Zamenhof dum li estis studanto de Moskva Ŝtata Universitato (18791881)
Malnova konstruaĵo de Moskva Ŝtata Universitato Strato Moĥovaja (ruse), domo № 11 Tie studis Ludoviko Zamenhof dum 18791881. Ankaŭ poste tie kreskis Esperanto-movado.

Lokoj ligitaj al gravaj Esperanto-organizaĵoj kaj esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Loko Adreso Priskribo
Domo de eldonejo "Posrednik" Strato Arbat (ruse), domo № 36 En eko de 20-a jarcento la eldonejo publikigis dekojn da verkoj de Lev Tolstoj en Esperanta traduko kaj kelkajn Esperanto-lernolibrojn
Domo de Sergeo Tanejev Strateto Malij Vlasjevskij, domo № 2 Tie en eko de 20-a jarcento vivis komponisto Sergeo Tanejev - unu el Esperanto-pioniroj en Rusio
Domo kie agadis fama esperantisto Aleksandro Saĥarov Traveturejo Lubjanskij, domo № 3/6 Tie situis Instituto de Esperanto, librejo "Esperanto", revuo "La Ondo de Esperanto" (1908 - 1917)
Centra Komitato (CK) de SEU Strato Bolŝaja Dmitrovka (ruse), domo № 12
Centra Komitato (CK) de SEU Strato Spiridonovka (ruse), domo № 15 (ne konserviĝis) ĝis eko de 1938
Centra Ŝakista Domo Gogol-bulvardo (ruse), domo № 14 Somere de 1957 tie okazis internacia renkontiĝo de esperantistoj kadre de 6-a Tutmonda Festivalo de junularo kaj studentaro
Rusia Centro de Internacia Scienca kaj Kultura Kunlaboro (nova nomo por SSOD) Strato Vozdviĵenka (ruse), domo № 14 En 1962 tie kadre de SSOD estis kreita Esperanto-komisiono, frukto de Ĥruŝĉova degelo
Kulturdomo de medicinistoj Strato Bolŝaja Nikitskaja, domo № 19 En 1950-aj1960-aj tie situis Moskva Internacia Esperanto-klubo
Kafejo "Joloĉka" Strato Moĥovaja, domo № 8 Tie 16-an de decembro 1965 Vladimir Samodaj kaj Boris Kolker pridiskutis ideon de Anatolij Gonĉarov kaj decidis pri fondo de SEJM
Malnova domo malantaŭ muzeo de belartoj Puŝkin Strato Volĥonka, domo № 14/1 Instituto de lingvoscienco (profesoro Eŭgeno A. Bokarev, 1960-aj1970-aj jaroj)
Kulturdomo "Kaŭĉuko" Pluŝĉiĥa, domo № 64 Esperanto-klubo "Bokarjov" (iama Moskva Internacia Esperanto-klubo, 1970-aj1980-aj jaroj)
Domo de Amikeco kun Alilandaj Popoloj Strato Vozdviĵenka (ruse), domo № 16 14-an de marto 1979 tie okazis fonda konferenco de ASE
Instituto de lingvoscienco Strateto Bolŝoj Kislovskij, domo № 1/12 Aspiranturo kun scienca gvidanto profesoro Magomet Isajev (ekde 1980)
Kulturdomo kie funkciis Esperanto-klubo "Lev Tolstoj" Strato Volĥonka, domo № 13 24-an de januaro 1989 tie okazis refunkciigo de SEU surbaze de ASE kaj gvidate de iamaj aktivuloj de SEJM

Librokolektoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Loko Adreso Priskribo
Rusia Ŝtata Librejo (ruse) Vozdviĵenka (ruse), domo № 3 Posedas valoregan kolekton da Esperanto-libroj
Fremdlingva librejo Strato Nikolojamskaja (ruse), domo № 1 Posedas kolekton da Esperanto-libroj, enprenis egan parton de propra libraro de Boris Tokarev
Muzeo de Lev Tolstoj Strato Preĉistenka, domo № 11 Tie estas konservataj raraj libroj kaj revuoj en Esperanto iel ligitaj al la verkisto

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]