Esperanto en Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Unua Libro de Zamenhof unue aperis en 1887 en Varsovio - sur teritorio de tiama Rusia Imperio. Pro tio Rusio estas unu el la landoj, en kiuj dekomence estis aktivaj esperantistoj. Malgraŭ en Rusio ĉiam estis multaj esperantistoj, la Esperanto-movado ne ĉiam estis aktiva; historio de la movado en Rusio (kiel soci-kultura fenomeno) ĉiam sekvis cirkonstancojn de socipolitika vivo kaj stato de socio mem.

Oni povus difini kelkajn ĉefajn, tute malsamajn periodojn en historio de evoluo de esperantismo en la lando:

I. Antaŭrevolucia periodo de Esperanto-movado en Rusio (1887-1917);

II. Postrevolucia periodo (inter du mondmilitoj);

III. Postmilita periodo ĝis disfalo de Sovetunio;

IV. Periodo post disfalo de Sovetunio (ĝis nun).

Pro seriozaj politikaj ŝanĝoj, okazintaj en Rusio, tiuj ĉi kvar periodoj estasrilate sendependaj. La periodoj II kaj III kune estas konsiderataj kiel historio de Esperanto-komunumo en Sovetunio.

Esperanto en Rusia Imperio (ĝis 1917)[redakti | redakti fonton]

La unua Esperanta lernolibro aperis en rusa lingvo en 1887. Ankaŭ la unuaj Esperantistoj estis rusoj aŭ ruslandanoj. En la unua adresaro, el la unua milo de Esperantistoj pli ol okcent estis rusoj. Specialaj soci-kondiĉoj de Ruslando kaŭzis, ke en la reakcia carista lando vaste ekfloris kaj trovis komprenon la internaj ideoj de Esperanto. La inteligentularo de tiu lando en longa persista batalado kontraŭ la carismo kaj kontraŭ obskurantismo ĉiuspeca - facile entuziasmiĝis por la noblaj homamaj ideoj de Zamenhof. En plua formigo kaj fiksigo de tiuj ideoj la unuatempaj rusaj Esperantistoj ludis gravan rolon. Tiuj iliaj meritoj estas konfesataj de ĉiu historiisto de Esperanto. La rusoj donis el sia anaro la unuajn verkistojn. Ili kreis la unuajn literaturajn verkojn. En Ruslando troviĝis plej unuaj, fervoraj propagandistoj.

Unuaj pioniroj[redakti | redakti fonton]

Edgar von Wahl, Vsevolod Lojko, Abram Kofman, Nikolai Evstifejev, Vasilij Devjatnin, Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, Vladimir Gernet estas nomoj intime ligitaj kun la unua epoko de Esperanto. Ĉiuj unuaj libroj en kaj pri Esperanto aperis en Varsovio sub severa observo de cara cenzuro. Administraj baroj tamen treege ĝenis starigadon de iu organizita ruslanda Esperanto-movado. Vere jam en 1891 aperis grupetoj en Moskvo, Saratovo kaj en aliaj lokoj. Sed legale organiziĝi tiuj grupetoj ne sukcesis. Same ne estis ebla iu regula eldono de Esperanta literaturo kaj de Esperantaj gazetoj. Nur en 1892 en Peterburgo oni sukcesis legitimi societon „Espero“. Ĉi-foje la afero sukcesis, ĉar pri permeso de la societo petis kelkaj eminentuloj, kiel administranto de la cara vintra palaco Kanaloshy-Lefler kaj favorata en administraj rondoj skulptisto Mikeŝin. Societo „Espero“ ricevis permeson fondi siajn filiojn en diversaj urboj. Tamen manko de libera eldonagado kaj rigora observado flanke de polico kaŭzis, ke ankaŭ post tiam la plej granda parto de rusaj Esperantistoj restis ne unuigitaj en iu komuna organizo.

En sia verko „Historio de Esperanto“ Edmond Privat konstatas altan socian idealismon, kiu ligis la unuajn rusajn Esperantistojn al Esperanto. Tiu idealismo kaŭzis starigon de pli intimaj rilatoj kun movado iniciatita de granda verkisto grafo Leo Tolstoj. Tamen tuj post kiam en 1895 aperis en la Nurenberga gazeto „Esperantisto“ (la sola tiutempa gazeto) artikolo de Tolstoj, la gazeto estis malpermesita en Ruslando kaj ĉar la plej multaj de ĝiaj abonantoj estis rusoj - tio antaŭdifinis ĝian ĉeson. De tiam kaj ĝis 1905 en Ruslando ne aperis eĉ unu Esperanta eldonaĵo krom la ripetaj eldonoj de verkoj jam antaŭe publikigitaj kaj de cenzuro permesitaj. Ĉe tiuj kondiĉoj la societo „Espero“ kun multaj siaj filioj apenaŭ vegetis. Nur en 1905 jam post komenciĝo de unua rusa revolucio d-ro Ilja Ostrovskij en Jalto ricevis permeson eldoni gazeton „Esperanto“. Iom pli malfrue similan permeson ricevis ankaŭ la societo „Espero“, kiu komencis eldonadi revuon „Ruslanda Esperantisto“. En tiuj jaroj ankaŭ aperis la unuaj libroj Esperantaj eldonataj en Peterburgo. Apud la pasivema societo „Espero“ de 1907 funkciis la societo „Esperanto“ unuiginta la pli aktivajn junulajn Esperantistojn. Gravan servon al propagando faris la populara rusa revuo „Vestnik Znanija“ (Heroldo de Sciencoj), kiu dum unu jaro presigis vastampleksan aldonon „Espero“.

Ruslanda Ligo Esperantista (1908)[redakti | redakti fonton]

Ĉe la fino de 1908 la societoj „Espero“ kaj „Esperanto“ unuiĝis sub la nomo „Ruslanda Ligo Esperantista“. Kiel prezidanto de la Ligo estis elektita Aleksandr Postnikov. Ĉirkaŭ tiu tempo en la tuta lando komenciĝis pli organizita movado. Aperis multaj grupoj kaj societoj ne nur kiel filioj de la Ligo, sed ankaŭ memstare. La ligo havis je la komenco de 1911 proksimume 30 filiojn kun ĉirkaŭ 900 membroj. Samtempe ekzistis ankoraŭ iom pli granda nombro de diversaj urbaj memstaraj societoj, kiuj evitis organizan kunfandiĝon kun la Ligo, ĉar opiniis ĝin tro oficiala. Vere Postnikov klopodis ĉiel ĉe ministroj kaj eĉ ĉe cara familio por gajni favoron al Esperanto. Li ne multe en tio sukcesis. Same kiel ĉe kreo de nova organizo „Universala Ligo“, kiun li intencis prezenti al la propagandaj servoj de la rusa cara registaro. Fiasko por la Ligo okazis en komenco de 1911, kiam Postnikov estis arestita pro spiona agado favore al Aŭstrio-Hungario. Postnikov estis kondamnita kaj la Ligo kun ĝiaj filioj fermita. Fermita estis ankaŭ la „Universala Ligo“. Tiam montriĝis bonŝanco, ke ne ĉiuj rusaj Esperantaj societoj estis filio de la Ligo. Pro tio la Esperantaa movado daŭris ekzisti sub certaj organizaj formoj.

Unua Esperanto-kongreso en Peterburgo (1910)[redakti | redakti fonton]

La unua Esperanta kongreso en Ruslando estis kunvokita en 1910 en Peterburgo de Postnikov, sed la kongreso estis bojkotita de parto de rusaj Esperantistoj. Cetere ĝin partoprenis ankaŭ Zamenhof. En 1909 kreiĝis nova centro - eldonejo kaj librejo „Esperanto“ en Moskvo kaj la gazeto „La Ondo de Esperanto“, ambaŭ iniciatitaj de Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov. Nur iom post iom la registaro komencis allasi formiĝon de novaj societoj. En 1913 en Peterburgo estis restarigita la societo „Espero“. En la sama jaro en Kievo (nuntempe Ukrainio) okazis la dua kongreso de rusaj Esperantistoj sub prezido de kapitano Iljaŝeviĉ. Ĝenerale la rusa Esperanto-movado montris antaŭ la mondmilito ŝancojn plivigliĝi.

Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La komenco de la Unua mondmilito en 1914 kaŭzis, ke same kiel en aliaj landoj la progreso de la movado estis haltigata. Ankoraŭ kelkajn tagojn antaŭ la Februara revolucio en 1917 la registaro trovis ne celkonforma la eldonadon de Esperanta gazeto en Peterburgo, por kiu klopodis aro da petrogradaj Esperantistoj. La kunvoko de la tria kongreso estis prokrastata ĝis la fino de la milito. Ne sukcesis tiam ankaŭ provoj pri iu plia alcentrigo de ekzistantaj Esperantaj fortoj. Ĉi-tiun problemon solvis jam la Esperantistaro en Sovetunio.

Esperanto en Rusio en 1917 - 1991[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto en Sovetunio.

Esperanto en Rusia Federacio (ekde 1991)[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(rusa) Dmitrij Vlasov, Historio de aplikado de Esperanto en Rusio : gazetaro, radio-elsendoj, korespondado, samizdat", 2014, 408 paĝoj, monografio, eld. Impeto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de lokoj en Moskvo rilataj al historio de Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]