Esperanto en Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sovetunio (aperis en 1922, disfalis en 1991)

Esperanto-komunumo estis en Sovetunio dum la tuta periodo de ĝia ekzistado.

Post la Februara revolucio kaj poste Oktobra Revolucio, foriginta malliberecon kaj cenzuron en Rusio, la movado rapide kreskis kaj evoluis. Dekomence, tamen, al ĝi malhelpis militoj, politikaj tumultoj kaj malfacila ekonomia situacio. En 1920-aj jaroj la movado jam fariĝis organizita kaj akceptis subtenon de la nova ŝtato; tiam aperis la Sovetrespublikara Esperantista Unio, kiu kunigis esperantistojn de Sovetunio.

Dum la Granda purigo, organizata de stalinistoj ekde 1930-aj jaroj ĝis morto de Josif Stalin en 1953, Esperanto-movado en Sovetunio estis preskaŭ tute haltigita: la gvidantoj de sovetiaj Esperanto-asocioj estis mortigitaj aŭ enprizonigitaj, esperantistaj organizaĵoj malfermiĝis. Multaj esperantistoj pereis dum la Dua mondmilito, okazinta ankaŭ en Sovetunio dum 19411945.

Dum la kurta periodo de tiel nomata "degelo" (1950-aj1960-aj jaroj) la movado plivigliĝis; aperis kaj agadis dum pli ol dek jaroj la Sovetia Esperantista Junulara Movado. Poste, ĝis fino de 1980-aj jaroj, la Esperanto-komunumo estis ne tiom aktiva pro "fera kurteno" kaj cenzuro.

En la lastaj jaroj antaŭ la disfalo de Sovetunio aperis novaj Esperanto-asocioj kun novaj gvidantoj.

Historio

En 19181919 sur teritorio de Sovetunio estis ne malpli ol 100 apartaj esperantistaj grupoj; estis proksimume la sama kvanto da Esperanto-gazetoj, kiuj parte prenis funkcion de mankanta kunordiga organo[1]. Tiatempe la movado estis tre limigita pro politikaj kaj ekonomiaj problemoj. Ekde 1917 ĝis 1922 en Bolŝevika Rusio daŭris enlanda milito. Dum la periodo 1919 - 1921 funkciis Esperanta Sekcio de la Tria Internacio. Ĉe fino de la enlanda milito, komence de junio 1921, okazis la unua granda Esperanto-kongreso post la revolucio — la Tria Tutruslanda Esperantista Kongreso — dum kiu ĉirkaŭ 160 delegitoj diskutis pri la reorganizado de la movado en Rusio. La kongreso akceptis (kvankam ne unuvoĉe) du tezarojn:

  • la Esperanto-movado estis deklarita alkonformigenda al la nova reĝimo;
  • estis decidite, ke ĉiu esperanta aktivado estu plene centrigita ĉe la ĵus fondita organizaĵo — Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU).

Dum ĉi tiu kongreso ne estis interkonsento pri necesa politiko de Esperanto-movado: iuj volis ke SEU estu nur komunista organizaĵo, aliaj subtenis ideojn de anarkiismo (kaj eĉ tute kontraŭis ajnan centralizigon). 20 partoprenantoj el 160 forlasis la kongreson pro sia malkonsento kun programo de SEU. Ankaŭ post la kongreso estis maldekstraj organizaĵoj, kiuj malaprobis agadon de SEU[1].

Frua periodo (1920-aj — 1930-aj jaroj)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sovetrespublikara Esperantista Unio.

Dum la 1920-aj jaroj kaj komenco de 1930-aj jaroj Esperanto-movado en Sovetunio elkreskis; al tio forte kontribuis agado de centra organizaĵo de sovetiaj esperantistoj - Sovetrespublikara Esperantista Unio sub gvido de Ernest Drezen. Ĉi tiu asocio eldonis sian presorganon (SEU-gazeto), regule organizadis kongresojn por prilabori decidojn pri sia politiko. La asocio okupis poziciojn de ortodoksa marksismo kaj pro tio konfliktis kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), ĉar la lasta subtenis vastan maldekstran movadon.

Granda purigo

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Granda purigo, Persekutado kontraŭ esperantistoj kaj Stalin kaj Esperanto.

Dum la tuta periodo de stalinismo en Sovetunio okazis amasaj politikaj reprezalioj, sed plej vaste ili okazis en 19371938. Ĉi tiu periodo estis nomita "Granda teroro" aŭ "Granda purigo". Dum la purigo Esperanto-komunimo en la tuta lando estis persekutita; plej multaj aktivaj esperantistoj (inter ili preskaŭ ĉiuj plej konataj) estis kondamnitaj al mortpuno aŭ enprizonigitaj.

Multe da informo pri reprezalioj en Sovetunio rilate al esperantistoj troveblas ĉe la retpaĝaro historio.ru (ruse kaj en Esperanto).

Restarigo de Esperanto-movado en Sovetunio

Post morto de Josif Stalin en 1953 Sovetunio ŝanĝis sian politikon. La supra registaro malaprobis "kulton al personeco" de Stalin, kio estis vaste anoncita en la 20-a Kongreso de KPSU en februaro 1956. Amasaj reprezalioj, okazintaj dum la periodo de stalinismo, estis konfesitaj nelaŭleĝaj, multaj enprizonigitoj estis malkulpigitaj kaj revenis hejmen. Ĉi tiun periodon, ankaŭ nomatan "Degelo", historiistoj konsideras kiel periodo de demokratiigo. Tiam aperis ankaŭ planoj pri restarigo de Esperanto-movado en Sovetunio.

Emblemo de la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro sur sovetia poŝtmarko
Emblemo de la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro sur sovetia poŝtmarko

En 1957 en Moskvo okazis unu el la plej grandaj internaciaj eventoj: 6-a Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro. Dum la festivalo okazis vasta interkomunikado de junularo de diversaj landoj kaj lingvoj; ankaŭ Esperanto kiel neŭtrala lingvo estis uzata.

Tuj post la festivalo, en 1957, en Moskvo aperis Esperanto-klubo "Fajrero" — la unua Esperanto-klubo en postmilita Sovetunio.

En 1950-aj jaroj en Sovetuno jam estis kelkaj Esperanto-renkontiĝoj. Ekde 1959 okazis Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET, tiam — ĈET).

Malfrua periodo (1960-aj — 1980-aj jaroj)

Ekde 1960-aj jaroj en Sovetunio aperadis novaj esperantistaj organizaĵoj, grandan signifon akiris diversaj Esperanto-renkontiĝoj.

Por eksteraj kontaktoj funkciis Unio de sovetiaj amikec-asocioj kun eksterlandoj (SSOD, ruse Всесою́зное о́бщество культу́рной свя́зи с заграницей) kaj en ĝi — Komisiono pri internaciaj ligoj de sovetiaj esperantistoj. La komisiono okupiĝis pri eldonagado, kolektis grupojn por viziti internaciajn esperantistajn renkontiĝojn.

En 1965 sovetiaj esperantistaj aktivuloj decidis pri organizado de neoficiala esperantista junulara movado. En 1966 okazis fonda kunveno de Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM). SEJM fariĝis unu el la plej gravaj Esperanto-asocioj en la historio de Sovetunio; ĝi ne havis oficialan statuson de organizaĵo kaj en sia agado ĝi estis rilate sendependa. Unu el ĉefaj aranĝoj de SEJM estis Esperanto-renkontiĝo Sovetia Esperantista Junulara Tendaro (ekde 1977 ankaŭ OkSEJT kaj OrSEJT).

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj Sovetia Esperantista Junulara Tendaro.
Simbolo de ASE

La Esperanto-movado estis oficialigita en 1977, kiam laŭ ordono de KPSU estis fondita Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE) — tutsovetunia oficiala organizaĵo de esperantistoj. ASE funkciis ekde 1977 ĝis 1989 (poste anstataŭigita de la nova SEU); ĝia senŝanĝa prezidanto estis profesoro pri lingvoscienco Magomet Isajev. Post fondo de la asocio SEJM ne povis funkcii plu, ĉar ĝi ne estis oficiale registrita kaj ne havis rajtojn labori paralele; pro tio SEJM estis malfondita en la sama jaro, kaj ĝiaj partoprenantoj decidis kontinui sian aktivadon en ASE.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Asocio de Sovetiaj Esperantistoj.

ASE estis tute kontrolita de KPSU; tio estis oportuna por la sovetunia ŝtata reĝimo. Dum ekzistado de ASE esperantista agado en Sovetunio forte malplivigliĝis, preskaŭ tute haltis internacia interkomunikado.

Esperanto-komunumo dum la lastaj jaroj de Sovetunio

Ekze mezo de la 1980-aj jaroj en Sovetunio estis "Perestrojko", kaŭzita disfalon de Sovetunio en 1991 kaj samtempe restaridon de kapitalismo en eks-sovetiaj landoj.

En 19891990 ekfinkciis SEJM ("SEJM-2") kaj SEU (surbaze de malfondata ASE). Malgraŭ ili havis la samajn omojn kiel antaŭe estintaj organizaĵoj, fakte ili estis tute aliaj, kun alia gvidantaro. SEU aliĝis al UEA; en decembro 1991 ĝi transformiĝis al Rusia Esperantista Unio (REU), funkcianta en Rusio. Dum post-sovetia periodo SEJM estis anstataŭigita de rusia REJM

Referencoj

Vidu ankaŭ