Esperanto en Togolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto en Togolando estas reprezentita de Unuiĝo Togolanda por Esperanto kun rilatoj al UEA, kaj ties junulara sekcio Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj kun rilatoj al TEJO.

Junulara Magazino Togolanda aperis en la 1990-aj jaroj, danke al okcident-eŭropa monhelpo.

En ĉefurbo Lomeo funkcias Instituto Zamenhof, lernejo kie estas instruata esperanto al infanoj. Interesa artikolo pri la Instituto estis publikigita en revuo Juna Amiko, n-ro 2/2008 (122), de septembro 2008.

En Togolando estis fondita ASELT = Asocio Sennacieca de Esperanto Laboristoj en Togolando.

Ĝis 2005 troviĝis afrika oficejo (AO) de UEA en Lomeo. Ĝi migris al Lokoso (Lokossa), Benino.

En 2010 okazis en urbo Vogan la 18-a E-kongreso (TEK) en Togolando, de la 24-a ĝis la 27-a de decembro. Temo: Ŝafaro Harmonia. Laŭ raporto de Wilhelm Posthuma, la kongreso okazis dum Kristnasko, estis programero Podia Kredo, dum kiu ĉiuj povis rakonti pri sia kredo aŭ nekredo. Estis katolikoj, ateisto, naturkredanto kaj aliaj, tamen ĉiuj estis "amikaj ŝafoj".

En 2011 la 19-a TEK - Togolanda Esperanto-Kongreso - komenciĝis en la 17-a de decembro en Instituto Zamenhof per komitatkunsido kaj Zamenhofa Festo, kaj finiĝis en la 24-a de decembro en la urbeto Agbodrafo.

APETO[redakti | redakti fonton]

Nove naskita organizo en Togolando, Agado por la Progresigo de Esperanto en Togolando - APETO, nome Agado por la progresigo de Esperanto en Togolando

Fondita en decembro 2011 laŭ la iniciato de eksaj membroj de la Esperanto-Klubo U.V.A (Unuiĝo de Verdaj Amikoj) kaj geamikoj de Esperanto, Agado por la Progresigo de Esperanto en Togolando estas senprofitcela organizaĵo, kiun konsistigas esperantistoj Togolandaj. Ĝia sidejo troviĝas en la ĉefurbo Lomeo, Togolando.

Ĝi arigas esperantistojn kaj amikojn de Esperanto el ĉiuj anguloj de Togolando. Nuntempe la plimulto de ĝiaj membroj estas lomeaj esperantistoj kaj amikoj de Esperanto. Do, ĉiuj Togolandanoj, kiuj interesiĝas pri la progresigo de la internacia lingvo enlande kaj deziras aŭ pretas labori en tiu senco, estas bonvenaj.

Celo[redakti | redakti fonton]

La celo de la organizaĵo fakte estas la estigo kaj plifortigo de amikaj kaj solidarecaj ligoj inter enlandaj esperantistoj kaj inter la Togolandaj esperantistoj kaj alilandaj per la uzado de Esperanto. Nia celo ankaŭ koncernas la promocion de la afrika kulturo kaj la profesian uzadon de Esperanto. Flanke de tio APETO subtenas altnivelan edukadon lingve kaj movade de esperantistoj kaj eldonadon aŭ serĉadon de eldonantoj por iliaj verkoj, en kunlaboro kun aliaj Esperanto-organizaĵoj.

Jam de kelkaj jaroj APETO realigas tion. Ekzemple, ni instruis Esperanton en afrikaj landoj, rekomendis kompetentajn esperantistojn por helpi ĉiĉerone al esperantistaj kaj ne-esperantistaj gastoj en Togolando. Ni konsilis ankaŭ samideanojn por dungo, kadre de la projektoj de la franca asocio Esperanto Plus.

Praktikaj faroj[redakti | redakti fonton]

La informado estas la kerno de niaj agadoj kaj ni informas pri la internacia lingvo tra radio- kaj televidaj programoj kaj ankaŭ dum kulturaj foiroj. Ekzemple dum la universitata foiro en Lomeo, kaj en multaj aliaj renkontiĝoj. Ĉiu membro krome havas la devon informi pri Esperanto buŝe kaj varbi novajn personojn por ĝi.

APETO okupiĝas pri la lingva instruado kaj tiel ankaŭ liveras E-materialojn al petintoj. Pri tio, ni firme kunlaboras kun aliaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj, ekzemple, subtenas ankaŭ materiale niajn agadojn. Simile, ni disponigas kursojn ĉeestajn kaj perkorespondajn al ĉiuj homoj, kiuj interesiĝas pri la lernado de la internacia lingvo Esperanto.

Ni ankoraŭ elpensas multajn ideojn pri praktikaj servoj kiel ĉiĉeronado, kiuj ebligas al APETO-membroj senlaborulaj perlabori sian lingvo-scion kaj provizi per parta aŭ provizora laboro ne-esperantistojn, kiuj eble bonvole lernus la lingvon.

Ni instigas niajn membrojn verki artikolojn por E-gazetoj, muzikon, novelon… Kvankam la monrimedoj de la organizaĵo estas ege limigitaj ni tamen proponas tajpadon, kompostadon de verkaĵoj de Afrikanoj. Tiel ni do plenumas la unuan parton de eldonaj laboroj.

Membroj regule kunvenas kadre de Babilmanĝo. Fakte, Babilmanĝo estas unu el la maloftaj manieroj per kiuj Togolandaj esperantistoj, ĉefe lomeaj, viglavoĉe ekzercas sin praktike en Esperanto aŭ renkontas eksterlandajn Esperanto-uzantojn ĉirkaŭ tabloj kun frandaĵoj. Tiu renkontiĝo rolas ne nur kiel rendevuejo por revidi unu la alian, sed ankaŭ kiel diskutejo, kie oni kolektiĝas por lerni, interŝanĝi informojn kaj esprimi opiniojn plejofte pri E-o kaj aktualaĵoj.

APETO celebras decembron, la monaton de la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof, festatan ankaŭ kiel la Tago de la Esperanta libro por pridiskuti literaturajn aktualaĵojn. Simile, aranĝoj ne mankas en julio, la naskiĝdato de Esperanto.

APETO, fine, redaktas kaj eldonas retan trimonatan francan kaj esperantlingvan revuon Babilanto, krom plenumi ankaŭ taskojn de aliaj organizaĵoj en la rilato kun Togolando kaj Afriko, por informi la ceteran movadon pri la movoj en Togolando kaj en Afriko, ĝenerale. Simile, por iri sian vojon trankvile kaj pli serene APETO disponas ankaŭ pri propra ttt-paĝaro, kiun ĝi regule nutras per freŝaj novaĵoj kaj sciendaĵoj.

Kunvenoj[redakti | redakti fonton]

Por kunigi ĉiujn membrojn kaj simpatiantojn, ni uzas la reton, poŝtelefonon kaj okazigas unufoje ĉiun monaton fizikan kunvenon por kuraĝigi unu la alian, esprimi opiniojn, starigi demandojn aŭ fari proponojn pri la bonfarto de la organizaĵo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]