EsperHe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Foto de la unua ordinara kunsido de EsperHe en 2004

Esperanto en Universitato de Helsinko (EsperHe) estas asocio registrita de la studentaro de la Universitato de Helsinko en Finnlando. Ĝi estis fondita en 2003 kaj registrita en la sekvinta jaro. La celoj de EsperHe estas aranĝi kursojn de Esperanto kaj aliajn aktivaĵojn, kaj diskonigi Esperanto-kulturon en la Universitato de Helsinko. La asocio havas ĉirkaŭ 10 membrojn. Ĝi eldonas propran gazeteton EsperHe-Bulteno kunlabore kun sia patrina asocio FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo) dufoje jare. EsperHe-bulteno estas ankaŭ sendata al la nunaj kaj eksaj esperantistaj doktoroj kaj profesoroj, kiuj laboras en la universitato. Profesoro Jouko Lindstedt estas nomita honora membro de EsperHe en 2006.

EsperHe aranĝas du kursojn de Esperanto jare - oficiale studrondojn - kiuj ricevas financan subtenon de la universitato. Estas baza kurso por interesiĝantoj dum la aŭtuna semestro kaj progresiga kurso dum la printempa semestro. La partoprenintoj ricevas du studpoentojn por ĉiu kurso de la fakultato de ĝenerala lingvistiko. La unua kurso estis aranĝita aŭtune de 2004. Nuntempe la kursoj estas gvidataj de lingvoinstruisto (kandidato pri homsciencoj) Patrik Austin.

Krom Fejo, EsperHe kunlaboras ankaŭ kun ESN (Erasmus Students Network), komisiono pri internaciaj aferoj en la Universitato de Helsinko, kaj kun aliaj asocioj aŭ fakaj organizoj de la studentaro. Kiam necese, la instruado en la studrondo okazas en du lingvoj: la finna kaj la angla, krom la cellingvo Esperanto.

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Krom ĝeneralaj festoj EsperHe jam unufoje, maje 2006, aranĝis akademian "sicon" aŭ sidfeston kun trinkokantoj laŭ la akademia tradicio de Helsinki - tamen esperante.
  • Malkiel kelkaj universitataj organizoj kun longa historio, EsperHe ne havas oficialan, tamen ja neoficialan propran himnon. Tio estas la kanto Himno de Esperhe (tiel skribita) de la finna rokbando Dolchamar.
  • Dua, "ne eĉ neoficiala", himno de la klubo estas Tiko kaj Tako. Komencita dum IJF 2005 de du kursanoj, la tradukado de tiu finna infana kanto pri komiksosciuroj pretiĝis ĝis la fino de la unua daŭriga esperantokurso aranĝita de EsperHe kaj tuj iĝis sukceso.
  • La mallongigo EsperHe estas vorta ludo inter la lingvoj la suoma (finna) kaj Esperanto: finnlingve perhe signifas familio. Do, por finnoj la nomo sonas iom kiel "Esperanta familio".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]