Esperanto en interreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto pli kaj pli aperas en la interreto. Laŭ studo de Gregory Grefenstette kaj Julien Nioche[1] la kvanto de Esperanto-teksto en la reto havis en la jaro 2000 la lokon 27 inter la latinliteraj lingvoj; tio signifas proksimume lokon 40 inter ĉiuj lingvoj. La kvanto similis al la eŭska, latva kaj litova lingvoj, kiuj havas 600.000 ĝis 3 milionojn da parolantoj kaj estis je duono de la irlanda kaj islanda lingvoj (355.000 kaj 240.000 parolantoj). La rilato inter la kvanto de anglalingva kaj esperantlingva teksto en la reto estis proksimume 47.264.700.000 al 26.795.000 vortoj (do ĉirkaŭ 1750:1).

Pri la evoluo en la jaroj 2006 kaj 2007 Ĵeromo Vaŝe faris studon sub la nomo Abako[2]. Unu el la rezultoj estis, ke Esperanto laŭkvante troviĝas inter la slovena kaj la eŭska.

Menciinde, en 1999 ekfunkciis E@I (mallongigo origine de Esperanto ĉe Interreto, poste ankaŭ de Edukado ĉe Interreto), kiu realigas projektojn, kiuj helpas al Esperanto-parolantoj uzi la interreton por tutmonde kunlabori, informi pri Esperanto kaj instrui ĝin.

Esperanto-retejoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gregory Grefenstette & Julien Nioche: Estimation of English and non-English Language Use on the WWW
  2. http://www.liberafolio.org/2007/abako/