Esperanto en medicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Pro sia ĉiam plej vigla evoluado, ankaŭ pro sia plej profunda koncentriĝo al la homa vivo, medicino sentas bezonon je internacia lingvo pli akre ol aliaj sciencoj. De la komenco de la Esperanto-movado oni povas vidi en la vicoj de la pioniroj grandan nombron de medicinistoj, ankaŭ multajn medicinajn gazetojn, kiuj iom post iom, malfermante siajn kolonojn por artikoloj pri kaj (poste) en Esperanto, faris netakseblan servon.

Fruaj artikoloj en medicinaj periodaĵoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj gazetoj, favore rilatintaj al Esperanto kaj aperigintaj pri ĝi artikolojn, estis: Vraĉ, presinta en 1899 serion da propagandaj artikoloj de Kazimir Ostanieviĉ, Actualité Médicale, Médecine Internationale Illustrée kaj Nouvelles Médicales, enhavintaj en 1900 similajn artikolojn de doktoro Foveau de Courmelles, Bollettino Medico di Salsomaggiore (1903, artikolo de Samuel Meyer), Médecin (Bruxelles [Bruselo], 1904), Archives de Thérapeutique (1904), La Chronique médicale (1904), Psikiatria kaj Neŭrologia Revuo (Grekujo 1905), Revista Medico Sociala (1905, artikolo de Manuel Monteagudo) k. a.

La unuaj paroladoj por ekinteresigi medicinistojn pri Esperanto estis farataj en Rusujo: La 19-an de oktobro 1898 Nikolaj Kazi-Girej legis en la medicina societo de urbo Borisoglebsk raporton pri Esperanto kaj la kunveno esprimis la deziron, ke Esperanto estu elektota kiel oficiala lingvo por internaciaj kongresoj de medicino, kaj ke ĉiuj plej grava medicinaj verkoj estu eldonataj en Esperanto. La saman raporton laŭtlegis doktoro Fedjaevski la 25-an de oktobro en la medicina societo de Voroneĵ.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

1904[redakti | redakti fonton]

Kun la sama celo en 1904 laŭ iniciato de doktoro Paul Rodet kelkaj kuracistoj fondis en Francujo Medicinan Grupon Esperantistan. Samjare aperis en Esperanto la unuaj medicinaj libretoj: Por niaj filoj kiam ili estos dekokjaraj de A. Fournier kaj Raporto hidrologia kaj medicina pri la termala ŝlimbanejo de Saint-Amand-les-Eaux de doktoro H. Thiroux.

1907[redakti | redakti fonton]

Dum la 3-a Universala Kongreso de Esperanto en 1907 en Kembriĝo (Cambridge) la unua fakkunsido de esperantistaj kuracistoj okazis. Prezidanto estis profesoro Henri Dor, Liono (Lyon), sekretario estis Whitaker, Liverpool. Mikolajski, redaktanto de pola medicina revuo Voĉo de Kuracistoj (Krakovo) komencis aperigadi Esperantan aldonon en la gazeto; sekve vekiĝis kuracistoj en multaj landoj.

1908[redakti | redakti fonton]

En 1908 artikolo de Wilhelm Róbin en "Voĉo de Kuracistoj" alvokis al fondo de Esperanta medicina organizaĵo, kies fondiĝo okazis dum la 4-a Universala Kongreso en Dresdeno en 1908, sub nomo de Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio (TEKA). Prezidanto fariĝis profesoro Henri Dor, vicprezidantoj Eduard Mybs (Altona) kaj Whitaker, kasisto profesoro Soullier (Lyon), sekretario Wilhelm Róbin. Oficiala organo estis "Voĉo de Kuracistoj". TEKA laboris de la komenco kontentige.

1909[redakti | redakti fonton]

En 1909 estis fondata kiel filio de TEKA la Tutruslanda Esperanta Kuracista Societo; estis fondata ankaŭ Studenta Sekcio sub gvido de René Badert, Tours. Aperis la unua jarlibro de TEKA kun antaŭparolo de L.L. Zamenhof kaj plena nomaro de 19 landaj konsuloj, 41 urbaj reprezentantoj kaj 428 anoj.

1910[redakti | redakti fonton]

En 1910 aperis riĉenhava dua jarlibro: 33 landaj konsuloj, 100 urbaj reprezentantoj kaj 700 anoj. Dum la grandioza internacia medicina kongreso en Budapeŝto okazis sukcesa Esperanto-kunsido, aranĝita de TEKA. Prezidis SCHATZ Róbert kaj Kováts, ambaŭ el Budapeŝto, medicinajn raportojn en Esperanto legis Caillaud, Monaco; Konstantin Ŝidlovskij kaj Ŝestakov, ambaŭ el Moskvo. Ĉeestis 200 kongresanoj. Partopreno de TEKA dum la unua kongreso de UEA en Aŭgsburgo. Memstaraj kunsidoj kun medicina prelego Perez Domingo, Hispanujo; Chyczynski; docento Rosenberg; Wilhelm Robin; Mikolajski.

1911[redakti | redakti fonton]

1911. Ĉesigo de la eldono de "Voĉo de Kuracistoj". La tiama TEKA-estraro (prezidanto Henri Dor, vicprezidanto Konstantin Ivanoviĉ Ŝidlovskij, kasisto Chybczynski, sekretario W. Robin) transdonis la redaktadon al Adolf Thalwitzer, kiu tiel malavare oferis la 2 TEKA-jarlibrojn. Sed pro transloĝiĝo al Afriko li aperigis nur 2 numerojn. Nun TEKA eldonis la ĉiudumonatan "Oficialan Bultenon de TEKA" sub redaktado de Dor.

1912[redakti | redakti fonton]

La oficiala organo estis transdonita al Chybczyński, Varsovio, kiu pro materiala sendependeco povis dediĉi sian tempon al la revuo nomata nun "Kuracisto".

1913[redakti | redakti fonton]

Aperis la unua TEKA-libro: „Estetiko en Medicino“, verkita de H. Swiecicki. La regule aperanta riĉa organo, energio de la estraro (prezidanto prof. Jameson-Johnson, Dublino, vicprezidanto prof. Odo Bujwid, Krakovo, kaj Ŝidlovskij, kasisto G. Johnston, Londono, sekretario Weiss, Stutgarto) multe helpis al disvolvo de TEKA.

1914[redakti | redakti fonton]

Redaktado de la gazeto (forlasita pro malsano) transdonita al W. Robin. Nova estraro: prezidanto prof. Gariel, Parizo, vicprezidanto Bujwid, kasisto Alexander, Londono, sekretario Nemser, Petrograd. Aperis nur 7 monataj n-roj de „Kuracisto" ĝis la komenco de la unua mondmilito kaj ĉesigis la TEKA-movadon.

1921[redakti | redakti fonton]

Danke al penadoj de kelkaj fervoraj anoj, precipe de Adolf Bischitzky, TEKA estis oficiale restarigata dum la Universala Kongreso en Prago en 1921. Prezidanto fariĝis prof. Julien Vanverts, Lille, vicprezidanto Bischitzky, Prago, kaj Maurice Briquet, Lille, kasisto s-ino Cass, Preston (Britio), sekretario Vilmos Austerlitz, Bardejov.

1922[redakti | redakti fonton]

Faka kunveno dum la UK en Helsinko, organizita de Hugo William Salokannel kaj Lauri Ilmari Lappi.

1923[redakti | redakti fonton]

Ekaperis "bulteno TEKA", redaktita de Maurice Briquet. Samtempe K. Mezei, Budapeŝto, ekeldonis la revuon "Internacia Medicina Revuo" (IMR), kiu enhavis referatojn el medicinaj revuoj.

1924[redakti | redakti fonton]

TEKA-kunveno dum la UK en Vieno. Raportoj de Vilmos Austerlitz, Maksimiliano Blassberg, John Boyd Primmer, Edmund Sós. Vizito al Lainz (urboparto de Vieno) kaj al Steinhofa freneluzejo. Dum kunsido de Japana Imperia Akademio en Tokio Esperanto ricevis unuaniman aprobon, kiel lingvo oficiala por medicino. Danke al la fervoro de japanaj kuracistoj kaj profesoroj: Nishi, Ogata, Asada, Fuĵinami ktp. Esperanto fariĝis en medicinaj rondoj populara. Medicinaj gazetoj aperigis diversajn artikolojn en Esperanto. Ne unu scienca verko estas publikita en Esperanto.

Medicina Heroldo estis esperantlingva faka magazino pri medicino. Unua serio komenciĝis en julio 1924, en eldono de la esperantista kuracisto G. Georgiev en Bulgario. Dua serio sekvis post perforta interrompo per la Dua Mondmilito: Almenaŭ en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ĝi publikiĝis en Bel-Horizonto, Brazilo.

1925[redakti | redakti fonton]

Kontrakto kun Mezei, laŭ kiu li transdonas la gazeton IMR al la TEKA-estraro. Redaktoro estis de nun Maurice Briquet, ĉefredaktoro Julien Vanverts. La gazeto aperis regule, kun riĉa enhavo, kaj elvokis ĝeneralan laŭdon. Prezidanto Blassberg, Krakovo, (kiu dediĉis multe da energio al sia ofico), vicprezidanto prof. Nishi Seiho, Tokio (kiu forte kreskigis la movadon en Japanujo) kaj W. Robin, kasisto Edmund Sós, kaj ĉefsekretario Paul Kempeneers, Bruselo, (plenuminte sian rolon kun entuziasmo). La redaktoro Briquet donis ekzemplon de modela kaj sistema laboro.

1926[redakti | redakti fonton]

Briquet komencis aldoni al ĉiu numero de IMR sian Teknikan Medicinan Vortaron. Kunveno en Edinburgo dum la UK. Raportis Primmer, Cowdenbeath; Deuel, Lepsiko (Leipzig); Meyer, Saarbrücken kaj Kempeneers. Vizito al la Reĝa Hospitalo kaj al la Universitato.

1927[redakti | redakti fonton]

Sukcesa TEKA-kunveno en Dancigo, ĉeestis 60 anoj. Prelegoj de prof. Asada Hazime, Nagasaki; Bujwid; Kempeneers; Fels, Lwów (hodiaŭ Lvivo).

1928[redakti | redakti fonton]

La TEKA-estraro konsistis el: Blassberg, Asada, Robin, Bluth, Neuenahr, kaj Kempeneers. Okazis bonega kunsido dum la UK en Antverpeno. Ĉeestis 60 anoj el 13 nacioj. Raportoj de Gunzburg, Antverpeno; Torres y Carreras, Barcelono; Robin; Raupp, Kaiserslautern; f-ino Wolff, Cleve; f-ino Hanbury. Vizito al Zandera Instituto. Fine de la jaro rezignis pri siaj oficoj Blassberg kaj Briquet, redaktoro fariĝis la agema Kempeneers (ĝis hodiaŭ, t.e. 1934). Prezidanto estis elektita W. Robin, vicprezidanto Buchanan, Londono, kaj Ogata Tomosaburo, Tokio, sekretario Wysokinski, Varsovio, kasisto Bluth.

1929[redakti | redakti fonton]

I-a memstara TEKA-konferenco en Vieno, preparita de Sós. Raportoj de Friedjung, Vieno; Babadagly, Odeso; Adelfang, Varsovio; Crlenjak, Zagrebo. Vizito al Instituto pri Historio de Medicino, kie prof. Neuburger legis raporton sciencan. Ekskurso al Kobenzl. Dum la UK en Budapeŝto TEKA-kunsido sub prezido de Mezei.

1930[redakti | redakti fonton]

Fondiĝis Tutsovetia Esperanta Medicina Sekcio (TEMS). Estraro: prof. Vojaĉek, Nadeĵdin, Gogitidze, Ŝubin, ktp. Estas aranĝataj medicinaj disaŭdigoj per Radio Leningrad en Esperanto. Fondita „Ĥemia-Farmacia Sekcio“ de TEKA; prez. Wiltschek, Bratislavo; Frederick Budd Elwell, Londono; Maeder, St. Gallen. Areto de TEKA-anoj kolektiĝis dum la UK en Oksfordo.

1931[redakti | redakti fonton]

TEKA-kunveno dum la UK en Krakovo, granda sukceso. Raportoj de Blassberg; prof. Giorgio Canuto, Torino; Bulyovszky, Kiskunmajsa; Leono Zamenhof; direktoro de UEA Hans Jakob. Ekskurso al Kobieĵin-a Frenezulejo. Estraro: Robin, Bluth, Wysokinski, Kempeneers, Canuto, Fels, ktp. Granda propagando por Esperanto en la franca medicina literaturo. ("Le Phare Med.", "Bruxelles Méd.", "Courrier Méd.")

1932[redakti | redakti fonton]

TEKA-kunveno dum la UK en Parizo sub prezido de Julien Vanverts. Vizito al Pasteur-Instituto. Ekskurso al Farmacia Fabriko Roussel. En la revuo „Le Phare Médical“ sukcesplena enketo pri Esperanto danke al Cligny. Multaj aŭtoritataj favoraj voĉoj. Apero de la grava verko de Maurice Briquet: "Teknika Medicina Vortaro", 360 p.

2015[redakti | redakti fonton]

Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA) estas faka Esperanto-asocio pri medicino, fondita en 1908. Ĝi estas faka organizo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝia organo estas Medicina Internacia Revuo, aperanta dufoje jare. La 24-an de oktobro 2015 okazis la 1-a medicina skajpa konferenco laŭ ideo kaj estrata de Roberto Cutiño, familia kuracisto el Kubo, kaj Denice Maldonado, fakulino pri rekapabligo el Meksiko. Entute naŭ kolegoj partoprenis la konferencon, unu el Usono, unu el Kubo, du el Kolombio, kvar el Meksikio kaj unu el Germanio. Dum preskaŭ duhora kunveno pere de skajpo ĉiu partoprenanto havis la eblon dum 5-10 minutoj prezenti sin mem kaj rakonti pri sia individua laborkampo. Estis krome prezentitaj mallongaj raportoj, ekzemple pri la medicina prizorgo de rifuĝintoj en Munkeno (Germanio), la signifo de la „internacia tago de psika sano", kaj la agado de la Universala Medicina Esperanto-Asocio, UMEA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]