Saltu al enhavo

Esperanto en nacilingvaj tekstoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mencioj de Esperanto aperas en diversaj nacilingvaj tekstoj - en libroj, artikoloj, intervjuoj, en radio, televido kaj aliloke. Tiu ĉi paĝo kolektas tiajn menciojn kaj atentigas pri kolektoj.

Aparte interesaj estas unuflanke subtenaj kaj laŭdaj mencioj de Esperanto kaj aliflanke malveraj asertoj pri Esperanto kaj misfamigoj. Malpli gravaj estas simplaj priskriboj de konataj faktoj. Ĉiuokaze, tiuj mencioj atestas pri ĝenerala kono (almenaŭ pro la ekzisto) de Esperanto, kaj kio ne mankas estas la plej bazaj ideoj: ke temas pri artefarita internacia lingvo kun elementoj de aliaj.

Baden-Powell. Scouting for boys, 1908, kiu rekomendas Esperanton kiel sekretan lingvon por skoltoj

(Ordigo laŭ originalaj lingvoj kaj jaroj de eldonado)

Verkoj en la angla

[redakti | redakti fonton]
  • 1908. Robert S. S. Baden-Powell: Scouting for Boys (Skoltado por Knaboj); sur paĝo 202 de la unua eldono, la fondinto de Skoltismo rekomendis la lernadon de la lingvo kiel "sekretan lingvon" por skolta patrolo. Baden-Powell agnoskis la rapidan populariĝon de la lingvo: "Also if you want to use a secret language in your patrol, you should all set to work to learn Esperanto. It is not difficult and is taught in a little book costing one penny. This language is being used in all countries so that you would be able to get on it abroad now” (Krome, se vi volas uzi sekretan lingvon en via patrolo, vi povus engaĝiĝi en la lernadon de Esperanto. Ĝi ne estas malfacila kaj ĝi estas instruata per libreto, kiu kostas unu pencon. Tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj kaj vi do povus elturniĝi per ĝi eksterlande.) Li menciis Esperanton en aliaj tri paĝoj, kiel ekzemple aldone al la lernado de Morsa kaj semafora kodoj (p. 204) kaj inter la rekomendoj por ĝenerala kleriĝo (pri elektro, mekaniko, kontorado, Esperanto) cele al profesia vivo (p. 269).
  • 1935. Leonard Bloomfield. Language. Delhi (Motilal Banarsidass), 1996, p. 506-507. Duonpaĝo pri Esperanto en la ĉapitro "Applications and Outlook", subĉapitro 28.5. Bloomfield notas, ke lingvoj de la speco kiel Esperanto estas duon-artefaritaj ("semi-artificial"). Laŭ li la sintakso kaj la semantika skemo estas transprenitaj relative naive de la okcidenteŭropa tipo, kun nesufiĉa analizo por garantii uniformecon ("the syntax and the semantic pattern are taken quite naïvely fro the western European type, with not enough analysis to insure uniformity"). Li aldonas, ke specife en la semantika sfero oni apenaŭ povas esperi establi racian aŭ stabilan skemon ("In the semantic sphere, especially, we can scarcely hope to set up a rational or stable scheme"). Li opinias, ke ne estas denaskuloj al kiuj ni povus iri por decidoj ("there are no natives to whom we could go for decisions"). Tio malveras pri la ekzisto de denaskuloj. Oni jes povus demandi al denaskuloj rilate al decidoj - sed tio ne necesas en Esperanto, kie laŭ la Fundamento la bazaj reguloj estas decidaj; ĉi-lingve plej gravas la multjara sperto de eblaj konsilantoj). Bloomfield supozas, ke la politika malfacilaĵo igi konsiderindan nombron de homoj studi Esperanton verŝajne montriĝos tiel granda, ke iu natura lingvo venkos, verŝajne la angla (li do ne konsideras la naturan kreskon de la Esperanto-lingvokomunumo). Mankas ĉia mencio de la praktika uzo de Esperanto.
  • 2004, 2007. Esperanto estas menciita en la libroj "The Final Solution" kaj "The Yiddish Policemen's Union" de Michael Chabon
  • 2019. Toby Widdicombe. J.R.R. Tolkien: A Guide for the Perplexed; sur pluraj paĝoj, ekzemple: "Tolkien's understanding of Esperanto, however, matters most in any study of his own invented languages because he himself in 1909 (at the age of seventeen) used a combination of English and Esperanto in a notebook called 'Book of the Foxrook.'" (La Tolkien-a kompreno de Esperanto tamen plej gravas en ĉiu studo de liaj propraj inventitaj lingvoj, ĉar li mem en 1909 (en la aĝo de dek sep) uzis kombinon de la angla kaj Esperanto en notlibro nomita 'Libro de la vulpo-korvo'.)

Verkoj en la ĉina

[redakti | redakti fonton]

Esperanto estas menciita en libro de Xiao Hong: 马伯 乐 (Ma Bole, en angla traduko Ma Bole’s Second Life) el la jaro 1940

2006, Liu Cixin, la libro 劉慈欣 / 刘慈欣 - 三體 (ĉina vikipedio), angla versio: "Three Body Problem" (angla vikipedio), germana versio: "Die drei Sonnen" (germana vikipedio), hispana versio: "El problema de los tres cuerpos" (hispana vikipedio). En tiu libro protagonisto sendas mesaĝon en la kosmon. Tiu mesaĝo estis en la ĉina kaj Esperanto. En 2006, la romano gajnis la Galaksian Premion (ĉine: 银河 奖, pinyin: yin hé jiǎng), la plej prestiĝan SF-premion en Ĉinio, kreita en 1986. En preparo estis filma adapto[1] kaj televida serio, sed la surmerkatigo ne estas konata (2019).

La libro estis ankaŭ jam tradukita en jenaj lingvoj:

Verkoj en la franca

[redakti | redakti fonton]
  • 1905. Emile Javal. Physiologie de la Lecture et de l'Ecriture. Cambridge k.a. (Cambridge University Press), 2009. Javal skribas ĉefe pri la aparta graveco de Esperanto por blinduloj (p. 296). Li mencias la lingvon kiel "l'admirable langue auxiliaire internationale (...)" (la admirinda internacia helplingvo); li skribas ke infanaro de pluraj naciecoj, se oni instruas al ili Esperanton, post nelonge sukcesos sekvi lecionojn en Esperanto.
  • 2010. Michaela Heinz (ed.). Cultures et lexikographies. Actes des «Troisièmes Journées Allemandes des Dictionnaires» en l'honneur d'Alain Rey. Berlin (Frank & Timme). En tiu kolekto de prelego-tekstoj Didier Samain prezentas "Eugen Wüster. De l'espéranto à la terminologie" (De Esperanto al la terminologio; p. 279-294).
  • 2011. Jacques Attali. Demain, qui gouvernera le monde?, Paris (Fayard). Enhavas ĉapitron "Espéranto ou la langue du monde" (Esperanto aŭ la mondlingvo). La aŭtoro prezentas Zamenhof-on kaj la Unuan Libron, ankaŭ la projekton de Jules Verne; la ĉefa teksto pri Esperanto finiĝas en 1905. Poste menciiĝas la rimarko de Hitler el 1924.
  • 2012. Barbara Cassin. Plus d’une langue[3]. En intervjuo publikigita en tiu libro Cassin asertas, ke Esperanto havus nek aŭtorojn nek verkojn nek denaskulojn kaj tial ĝi estus nura artefact (artefaritaĵo), ne lingvo; laŭ Cassin Esperanto estus morta lingvo; tiel tre klare videblas ŝia nescio de la realeco de Esperanto. Angla traduko de la intervjuo publikiĝis en marto 2017 en e-flux.com[4]
  • 2016. Barbara Cassin. Eloges de la traduction. En tiu libro Cassin nomas Esperanton ersatz pragmatique (pragmata anstataŭaĵaĉo); ŝi asertas ke Esperanto estus denaska lingvo de (preskaŭ) neniu; ŝi kritikas ke Esperanto estas konstruita hindeŭrope (dum ŝi mem kutime uzas kaj traktas hindeŭropajn lingvojn); ŝi ripetas la insulton de Michel Deguy kiu parolis pri désespéranto tiel damaĝante la prestiĝon kaj de la lingvo kaj de ties parolantoj. Barbara Cassin kontraŭmetas pragmatan Esperanto al kultura lingvo, kvazaŭ ŝi nenion scius pri la Esperanto-kulturo (kaj tiel ŝajne estis almenaŭ en 2012). Laŭ Cassin oni havus (se oni plu volas solan lingvon, kiel ŝi skribas) la elekton inter unuflanke artefarita kreaĵo kaj aliflanke la profundeco de iu ajn lingvo vestita de interparolado kaj tekstoj; ŝi sekve metas kontraston inter universala gramatiko kaj literaturo. Evidente la ekzisto de Esperanto-literaturo, originala kaj tradukita, estas nekonata al Cassin. Krome ŝi ŝajne kredas, ke Esperanto estu sola lingvo[5]. Tamen jam la Deklaracio de Bulonjo (1905) preskribas, ke Esperanto disvastiĝu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn".

Verkoj en la germana

[redakti | redakti fonton]
  • 1894. Max Müller. En letero al la eldonantoj de la gazeto 'Posrednik' (de la 16-a de aŭgusto 1894) F. Max Müller skribas (laŭ la gazeto La Esperantisto, 1894): "Mi ofte havis la okazon, esprimi mian opinion pri la indoj de la diversaj provoj de lingvo tutmonda. Ĉiu el tiuj ĉi provoj havas siajn specialajn bonajn kaj malbonajn flankojn, sed mi devas certe meti la lingvon Esperanto sur la plej altan lokon inter ĝiaj konkurantoj."[7] La germana teksto troviĝas en: Alfred H. Fried. Lehrbuch der internationalen Hilfssprache "Esperanto".[8]
  • 1925. Adolf Hitler: Mein Kampf. Eine kritische Edition [Mia batalo]. Eldonita de Christian Hartmann / Thomas Vordermayer / Othmar Plöckinger / Roman Töppel. München, Berlin: Institut für Zeitgeschichte 2016. – Esperanto estas lingvo, per kiu la judoj volas regi aliajn popolojn: "Solange der Jude nicht der Herr der anderen Völker geworden ist, muß er wohl oder übel deren Sprache sprechen, sobald diese jedoch seine Knechte wären, hätten sie alle eine Universalsprache (z. B. Esperanto!) zu lernen, so daß auch durch dieses Mittel das Judentum sie leichter beherrschen könnte!" (Tiel longe, kiel la judo ne fariĝis la sinjoro de la aliaj popoloj, li devas vole-nevole paroli ilian lingvon, sed kiam ili estus liaj servistoj, ili devus ĉiuj lerni universalan lingvon (ekzemple Esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu rimedo la judaro povus ilin pli facile regi!)
  • 1977. Hermann Kant: Der Aufenthalt [La restado]. Berlin: Aufbau. – La ĉefa figuro, kaptita germana soldato Mark Niebur, estas kondukata al la dezertigita geto en Varsovio. Tie li konversacias pri Esperanto kiel paciga lingvo.
  • 2007. Dagmar Leupold: Grüner Engel, blaues Land [Verda anĝelo, blua lando]. München: Beck. – Ĉefa figuro, historiisto, verkas biografion pri Zamenhof kaj vojaĝas kun sia amatino al Moresnet. La tuta romano temas pri lingvo kaj kreado.
  • 2015. Akzente. Zeitschrift für Literatur. Kajero 1/2015. Eldonita de Clemens Setz / Jo Lendle. – Akzente estas grava literatura revuo. La kajero enhavas prezenton de William Auld kaj dulingvan tekston de la 14a parto de La infana raso. La tradukon faris Clemens J. Setz.
  • 2016: vidu sub Tekstoj en la ĉina.
  • 2017. Sandra Richter[de]: Eine Weltgeschichte der deutschsprachigen Literatur [Mondhistorio de la germanlingva literaturo]. München: Bertelsmann. – Interkultura historio de la germana literaturo, kiu traktas ankaŭ la efikojn de la germana al la esperanta literaturo, precipe la tradukojn de Zamenhof. La aŭtorino konstatas, ke Esperanto travivis la konkurantajn lingvojn, eble ĉar ĝi estas facile legebla ("leicht lesbar") kaj baziĝas je simpla fonologio kaj ortografio kaj permesas novajn kombinojn kaj kreadon de nocioj. La teksto fine trotaksas la tradukon de La rabistoj de Friedrich Schiller kiel fondodokumenton de la Esperanto-movado.
  • 2017. Heinz Sieburg. Ĉapitro "Künstliche Sprachen (Plansprachen/Welthilfssprachen)" (artefaritaj lingvoj, planlingvoj, mondaj helplingvoj) en la manlibro Literatur und Mehrsprachigkeit (literaturo kaj plurlingveco)[10]. Ses paĝoj kun detala priskribo, kiu konsideras Esperanton esti la sola planlingvo kun menciinda praktika signifo ("einzige Plansprache mit nennenswerter praktischer Bedeutung"). La aŭtoro parolas pri la rimarkinda kaj daŭra sukceso de Esperanto, kiu montriĝas interalie per la ekzisto de la esperantologio ene de interlingvistiko. Li konsideras nepridubebla la vivecon de Esperanto: "Unstreitig ist die Vitalität der Sprache". Sieburg konsideras, ke la sukceso de Esperanto kiel ĝenerale rekonita kaj aplikata monda lingvo fariĝis hodiaŭ tre malverŝajna.
  • 2018. Clemens J. Setz: Ein Meister der alten Weltsprache. William Auld [Majstro de la malnova mondolingvo. William Auld]. Heidelberg: Wunderhorn. – Teksto de prelego, en kiu grava nuntempa aŭtoro prezentis la poezion de William Auld al germanlingva publiko.
  • 2019. Hans Magnus Enzensberger. Eine Experten-Revue in 89 Nummern. Berlin (Suhrkamp). p. 134-137. Enzensberger rakontas pri sia avo, kiu parolis Esperanton kaj kiu laŭ li fariĝis prezidanto de la germana sekcio de UEA en 1923, jaro de la UK en Nurenbergo. La tri paĝoj finiĝas per la mencio, ke la taksado de la nombro de Esperanto-parolantoj estas malfacila. "Von bis zu zwei Millionen ist die Rede. Meinem Großvater, der wie Dr. Zamenhof ein knallharter, unverbesserlicher Träumer war, wäre es auf eine Million mehr oder weniger nicht angekommen." (Oni parolas pri ĝis du milionoj. Por mia avo, kiu same kiel d-ro Zamenhof estis ĝisosta, neplibonigebla revanto, ne gravus unu miliono pli aŭ malpli.)

Verkoj en la hispana

[redakti | redakti fonton]

Verkoj en la nederlanda

[redakti | redakti fonton]
  • 1992. Hugo Claus. Het verdriet van België. Roman, p. 237: "D'r komt meer vreemd volk bij Jules. Zogezegd om samen Esperanto te leren.'" (Kunvenas pli da fremdaj homoj ĉe Jules. Laŭdire por kune lerni Esperanton.) Paĝo 660: 'En Esperanto,' zei Meerke. (Kaj Esperanto, diris Meerke.)
  • 1993: Emile Habiebi, traduko el la araba al la nederlanda, De wonderlijke lotgevallen van Sa'ied de Pessoptimist (angla titolo estas The Secret Life of Saeed the Pessoptimist). La libro prezentas la vivon de palestinano, utiligante nigran humuron kaj satiron. En ludema maniero ĝi traktas la realaĵojn por araboj vivi en Mandata Palestino dum dudek jaroj (inter 1947 kaj 1967). En la parto 'hebrea leciono' de tiu libro li menciis Esperanton.
  • 2002. Kolet Janssen. Waarom?. En respondo al la demando, kial la homoj en aliaj landoj ne parolas la nederlandan, la aŭtoro mencias ankaŭ Esperanton kaj skribas: "Er zijn nog mensen die ervan dromen dat alle mensen dezelfde taal zouden spreken. (...) Toch is het Esperanto niet zo'n succes geworden als de oprichters hoopten, omdat het een kunstmatige taal blijft, die door iedereen als een vreemde taal moet worden geleerd." (Ekzistas ankoraŭ homoj, kiuj revas pri tio, ke ĉiuj homoj parolas la saman lingvon. ... Tamen Esperanto ne fariĝis tia sukceso, kiel la fondintoj esperis, ĉar ĝi restas artefarita lingvo, kiu de ĉiu ajn devas esti lernata kiel fremda lingvo.)

Verkoj en la rusa

[redakti | redakti fonton]
  • 2016. «Задача трёх тел», Флибуста (Flibusta)[13]. Mencias la lingvon эсперанто.

Mencioj en enciklopedioj

[redakti | redakti fonton]
  • 2003. Enciklopedio de la litova lingvo: du paĝoj pri Esperanto kaj ĝian staton en Litovio kun bildo pri la unua lernolibro por litovoj (1890)[14]

Pliaj kolektoj

[redakti | redakti fonton]

Laŭdire en CDELI en La Chaux-de-Fonds ekzistas kolekto pri tiaj tekstoj[16].

Claude Nourmont proksimume en la okdekaj aŭ naŭdekaj jaroj kompilis liston pri mencioj de Esperanto ĉefe en romanoj.

Artikolon pri veraj kaj malveraj asertoj de lingvistoj pri Esperanto publikigis Lu Wunsch-Rolshoven en la jarlibro 2018 de la germana Gesellschaft für Interlinguistik; germana originalo, angla traduko.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

(angla) Esperanto en populara kulturo (ankaŭ ligilo al versio en la belorusa, rusa kaj korea)

Esperanto-kulturo

Esperanto (ligiloj)

Kontraŭesperantisto

Kontraŭuloj de Esperanto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Por trovi menciojn de Esperanto en libroj: Libroserĉo de Google, disponebla ekz. en la angla, franca, germana, hispana, itala, rusa

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) «Premiere of Film based on Acclaimed Sci-fi Novel 'The Three-Body Problem' Pushed Back until 2017 Arkivigite je 2019-04-17 per la retarkivo Wayback Machine», Beijing Times, la 23-an de junio 2016, alirite la 21-an de novembro 2019.
  2. (eo) Interese nekutima romano, Heroldo de Esperanto, p. 3, n-ro 2174, aŭgusto 2011
  3. Barbara Cassin. Plus d’une langue. Montrouge: Bayard Culture, 2012
  4. (angla) The power of bilingualism: Interview with Barbara Cassin, , e-flux.com, intervjuo bazita sur la eseo 'Pli ol unu lingvo' de Barbara Cassin, marto 2017. Ankaŭ ĉe archive.org
  5. Barbara Cassin. Eloges de la traduction
  6. Alice Calaprice (ed.). The Ultimate Quotable Einstein. Princeton kaj Oxford (Princeton University Press), 2011, p. 476 en la ĉapitro "Attributed to Einstein". Citaĵoj de Albert Einstein kun komentoj.
  7. Reinhard Haupenthal (eld.) La Esperantisto. 1889-1895, p. 146
  8. Alfred H. Fried. Lehrbuch der internationalen Hilfssprache Esperanto. Mit Wörterbuch in Esperanto-Deutsch und Deutsch-Esperanto. Berlin (Esperanto-Verlag). 1903
  9. Pli frua fonto: Berliner Morgenpost, 30a de nov. 2011
  10. Till Dembeck, Rolf Parr (eld.). Literatur und Mehrsprachigkeit. Ein Handbuch. München (Beck). 2017
  11. Plia adreso Arkivigite je 2019-11-14 per la retarkivo Wayback Machine de la sama paĝo
  12. Kp. la germanan tradukon ĉe Andreas Künzli. L.N. Tolstoj als Fürsprecher des Esperanto in Russland, p. 5.
  13. (rusa) «Задача трёх тел», Флибуста (Flibusta), 2016
  14. (eo) Enciklopedien, Heroldo de Esperanto, p. 2, n-ro 17 (2044), 7-30 novembro 2003
  15. (eo) Hebrea Enciklopedia pri Zamenhof, p. 3, Heroldo de Esperanto, n-ro 1 (2030), 1 - 21 januaro 2002.
  16. Informis[rompita ligilo] Mireille Grosjean