Esperanto en perspektivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanto en Perspektivo
Esperanto en Perspektivo
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1974
Urbo Londono
Eldoninto UEA
Paĝoj 845
v  d  r
Information icon.svg

Esperanto en Perspektivo (EeP) [1] estas manlibro pri Esperanto, verkita komune de Ivo Lapenna, Ulrich Lins (historio) kaj Tazio Carlevaro (1974, eldonis UEA, 845 paĝoj kaj indeksoj).

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

UEA-prezidanto Ivo Lapenna iniciatis la verkon, pensante unue pri pliampleksigita de sia La internacia lingvo el 1952, konciza manlibro pri Esperanto. Fine de la 1960aj jaroj estis planoj ankaŭ pri nova Enciklopedio de Esperanto. Ambaŭ ideoj eniris la koncepton de EeP.

Taskodivido[redakti | redakti fonton]

1973, en la Centra Oficejo de UEA: Ulrich Lins kaj Ivo Lapenna transdonas la manuskripton de Esperanto en Perspektivo al direktoro Victor Sadler

Kiel direktoro de CED, UEA-sekcio, Lapenna decidis pri la bazaj principoj de la verko kaj kiel ĉefredaktoro dividis la taskojn. Li mem verkis interalie la historion de UEA post la dua mondmilito, do la tempon en kiu li mem funkciis en la gvidado de la Asocio.

Redaktoro (la kunordiganto de la plej multaj kunlaboradoj) estis Ulrich Lins, kaj verkanto pri multaj historiaj temoj. Lia historio de la movada organizado ĝis la dua mondomilito plenigis longtempan mankon. Cetere li prezentis siajn studojn pri la persekutoj kontraŭ esperantistoj. Preskaŭ samtempe Lins publikigis La Danĝera Lingvo, sed - male ol en EeP - kun precizaj fondindikoj (unua eldono 1973, la plej aktuala esperanta estas de 1990).

Tazio Carlevaro okupiĝis pri literaturo kaj bibliografio. Victor Sadler, la direktoro de la Centra Oficejo kaj redaktoro de la revuo Esperanto de UEA, estis la teknika redaktoro, kio signifis akcepti la manuskriptojn de la verkintoj kaj rilati kun la presejo. Simo Milojeviĉ, redaktoro de Esperanto ekde 1973, serĉis bildojn kaj aranĝis ilin en la verko; per la elekto de la prezentitaj personoj li provis iomete krei ekvilibron al Lapenna, kiu foje malmulte aŭ ne menciis neŝataton. Krome multaj pliaj personoj kontribuis al la verko.

Eldono kaj valoro[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Esperanto en Perspektivo

Pro deziroj de Lapenna, pliampleksigi ion, aldoni pliajn ĉapitrojn, reverki ion, la verko ne fariĝis preta en 1972, sed nur en 1974. Ankaŭ pro Lapenna mankas precizaj fontindikoj, aperas nur bibliografioj fine de ĉapitroj. EeP estis vendosukceso malgraŭ iom alta prezo (sepdek guldenoj), kaj estis elvendita proksimume en 1987.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam EeP ankoraŭ ne estas anstataŭigita de pli aktuala verko, kaj kvankam ĝi estas bezonata de preskaŭ ĉiu esploranto pri la movado, ĝi estas problema kelkrilate, precipe pro tio, ke ofte iu temo estis pritraktita de homo kiu persone rilatis al ĝi aŭ kiu pro alia kialo havis problemojn objektive rilati al la temo. Simile statis jam en la Enciklopedio.

La fakto, ke la verko estis ankaŭ personece influita de Ivo Lapenna, la ĉefaŭtoro kaj ĉefredaktoro, estas konstatebla jam sur la ekstera dorsflanko de la libro: Tie la titolo estas aranĝita kiel "espe ranto en pers pekt ivo", per kio elstariĝas la antaŭnomo de la ĉefaŭtoro, kies plena nomo tie ne troviĝas; ludeto nekutima por verko kun serioza pretendo.

La ĉapitron 18, kiun verkis Ivo Lapenna, li nomis "Konstruado de Moderna UEA (1948-1973)" (p. 548 - 634). En ĝi, sur paĝo 625, aperas tutpaĝa bildo de Lapenna kun la subskribo "Prof. D-ro Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA. (Foto Kehlet)"; okazas ne tre ofte, ke aŭtoro de faka libro tiel prezentas sin mem kun mencio de veraj aŭ asertataj meritoj. Lapenna krome prezentas la unuopajn jarojn de la postmilita periodo kun regula menciado de la membronombroj - sed ne aldonas la devenon de la kreskoj. Ekzemple por 1954 li indikas 17.001 kiel membronombron, por 1956 25.171 - sed mankas informo, ke en 1955 kaj 1956 aliĝis interalie la multmembraj germana, pola, japana kaj bulgara landaj asocioj. Ankaŭ la resuma tabelo sur p. 632 montras la membronombrojn (sumo de individuaj kaj asociaj membroj) por 1948 (17.707), 1955, 1964 kaj 1971 (32.070) sen aparta klarigo; el la aldonita kvanto de aliĝintaj Landaj Asocioj (ekz. 19 en 1948 kaj 34 en 1971) klariĝas, ke la kresko estis plejparte ekstera per aliĝo de novaj asocioj. Mankas informo pri la nombro de individuaj membroj, kiu fakte estis 6.120 en 1948 kaj 6.999 en 1971, kio signifas mezuman jaran kreskon de 0,6 % - malpli impona ol la aŭtoro supozeble ŝatus; Lapenna estis UEA-estrarano inter 1955 kaj 1974 (en 1955 estis 6.201 IM-oj, kio ne ŝanĝas la impreson de stagnado dum jardekoj).

Dum la librotitolo enhavas la vorton "perspektivo", la estontecon traktas nur la sesa parto "Perspektivoj por la Estonteco" - kun ok paĝoj tute mallonga kompare kun la aliaj partoj. Ĝi prezentas en sia ununura ĉapitro 23 "Esencaj antaŭkondiĉoj por rapidigi la progreson" iom ellaboritan version de la "Madridaj Tezoj" de Lapenna, kiujn li prezentis dum la UK en 1968; ili traktas grandparte la agadon de UEA kaj ne mencias aliajn Esperanto-organizojn aŭ sendependajn iniciatojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, ISBN 978 1 59569 090 6, paĝo 232

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]