Esperanto kaj Libera Scio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanto kaj Libera Scio
emblemo
Emblemo de Esperanto kaj Libera Scio
Emblemo de Esperanto kaj Libera Scio
Vikimedia Uzanto-Grupo • esperanto-organizaĵo • civitana asocio
Komenco 4-a de aprilo 2013 vd
Lando(j) Slovakio vd
Sidejo Zvolen, Slovakio
Ĉefestro(j) Michal Matúšov vd
Estr(ar)o Michal Matúšov
vicprezidanto Javier Ramos Nistal
Retejo Oficiala retejo
Jura formo civitana asocio
vdr
Reprezentantoj de ELiSo (Marek Blahuš kaj Michal Matúšov) dum la Vikimedia konferenco 2014 en Berlino

Esperanto kaj Libera Scio (mallonge ELiSo, angle: Esperanto and Free Knowledge) estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, agnoskis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (angle: Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013[1]. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion[2]. Krome la projekto celas subtenon de Daŭripovaj evoluigaj celoj de Unuiĝintaj Nacioj.

Diferenco inter Vikimedio kaj Vikipedio[redakti | redakti fonton]

Kontraste al vikipediistoj, kiuj precipe kontribuas al Vikipedio, la vikimedianoj organizas movadon iom similan al la Esperanto-movado, kies celo estas disvastigi la uzadon de la vikimediaj projektoj kaj de libersciaj principoj kaj projektoj ĝenerale. Malgraŭ tio, multaj membroj de ELiSo estas samtempe aktivaj vikipediistoj.

Listo de estraroj de ELiSo[redakti | redakti fonton]

Estraranoj oficas dum 3 jara oficperiodo, jen la nuna estraro ĝis 2025.[3]

Estraro Ekde Komitato Revizia komisiono
Prezidanto Vicprezidanto Membro Prezidanto Membro Membro
1-a 2023-01-07 Michal Matúšov Javier Ramos Nistal Arno Lagrange      

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]