Esperanto kaj interlingvao komparataj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperanto kaj Interlingvao estas ambaŭ planlingvoj kiuj havas ege malsimilajn vidpunktojn pri kia estas la plej bona solvo por internacia helplingvo. Kvankam ambaŭ lingvoj estas klasifikitaj kiel helplingvoj, la bazoj intelektaj de Esperanto kaj interlingvao estas tre malsimilaj, oni povus diri, ke ĉiu lingvo estas sukcesa malsimila modelo de internacia helplingvo, tamen, ene de la komunumoj de ambaŭ lingvoj ekzistas emo por kritiki pere de la vidpunkto de iu lingvo la alian (ekzemple, juĝi Interlingvaon pere de la idealoj de Esperanto kaj inverse).

Intelekta fono[redakti | redakti fonton]

Oni ne povas diri ke ĉiuj la esperantistoj aŭ interlingvaistoj havas nur unu vidpunkton, tamen, la vidpunktoj malsimilaj de L. L. Zamenhof kaj Alexander Gode ankoraŭ estas forta influo inter la esperantistaro kaj interlingvaistaro respektive. Zamenhof motiviĝis pro pluraj aspektoj de la 19-a jarcenta idealismo, kiu temas ekde la pozitivismo ĝis la utopia internaciismo, Esperanto, laŭ la opinio de Zamenhof, estas teorie neŭtrala ilo por komunikado, kaj tio povus esti utila por divastigi la idealistajn principojn: komence la filozofio de Zamenhof estis la homaranismo kaj poste tiu filozofio iĝis la interna ideo de Esperanto, ankaŭ ĉi tiu interna ideo estas grava por multaj el la proponoj de la lingvo:

  • La eŭropa karaktero de Esperanto estas tute hazarda, tamen oni povas trovi iujn karakterizaĵojn de la lingvo (kaj de aliaj okcidentaj landoj) en landoj ne-okcidentaj.
  • Esperanto estas, ideale, la dua lingvo de ĉiuj, anstataŭante ĉiujn aliajn lingvojn en la internacia komunikado.
  • Ekzistas rivaleco inter la finvenkismo, kiu prognozas la finan venkon de Esperanto, kaj la raŭmismo kiu diras ke oni ne atendu la finan venkon baldaŭ, sed male oni profitu la nuna staton de la lingvo.
  • La kreado de interna kulturo estas grava afero por multaj esperantistoj.

Meze de la 20-a jarcento, kiam Gode gvidis la disvolvon de Interlingvao, la idealoj, kiuj entenis Esperanton jam ŝajniĝis naivaj, influita de Herder, Gode proponis romantikan kaj nepozitivan lingvan vidpunkton: La lingvoj estas aspekto de popola kulturo, ne ilo por atingi celon, ideologio ne povas ligiĝi al lingvo, krom artefarita maniero. Tio signifas ke, laŭ lia vidpunkto, universala lingvo bazita sur la modelo de Esperanto estus neebla, aŭ plej malbone, ke oni nur povos atingi tian universalan lingvon pere de trudo, Gode pensis, ke universala lingvo supozu universalan tutmondan kulturon, kiu nune ne ekzistas kaj estas ne nepre bezonata.

Aliflanke, Gode pensis ke alia speco de internacia lingvo, ne universala kaj kulture ne neŭtrala estas vere ebla.

Facila lerneblo kontraŭ komprenado[redakti | redakti fonton]

Esperanto kaj interlingvao estas ege malsamaj je siaj celoj. Esperanto celas esti ĉies dua lingvo, kiun iu ajn povas facile lerni, male, interlingvao estas pli proksima al la Eŭropdevenaj lingvoj, speciale la reguligitaj lingvoj, kvankam Esperanto povas esti pli neŭtrala kaj oni povas lerni ĝin pli facile, la esperantistaro ĝenerale nur povas komuniki kun aliaj esperantistoj, tamen, interlingvao povas esti facile komprenata de parolantoj de latinidaj lingvoj, se ili pretas fari ĝin.

Vortenhavo[redakti | redakti fonton]

La vortenhavo de ambaŭ lingvoj estas prenataj ĉefe de la latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvaroj, kelkfoje la ĝermanaj kaj slavaj vortoj povas esti latinigitaj, ekzemple, la angla vorto blockade, la germana vorto blockade kaj la rusa vorto блокада iĝis en interlingvao blocada.

Kvankam la plej granda parto de la vortenhavo de Esperanto kaj interlingvao estas prenataj ĉefe de la Eŭropaj lingvoj, ili prenas vortojn ankaŭ de aliaj lingvoj, se la vortoj de tiuj lingvoj estas pli internaciaj. Interlingvao preferas la etimologian fidelecon, do ĝi ofte adoptas vorton, kiu estas la plej proksima komuna pravorto de almenaŭ tri malsamaj lingvaj unuoj (En interlingvao oni konsideras la Hispanan kaj la Portugalan lingvojn la sama lingva unuo). Esperanto preferas regulecon, pro tio ĝi ne konsideras la formon de la vortoj en la Eŭropaj lingvoj.

Ekzemple interlingvao havas la vortojn geisha (japane 芸 者), jeque (arabe شيخ), kaj kayak (inuite ᖃᔭᖅ), sed en Esperanto, tiujn vortojn oni skribas kiel gejŝo, ŝejko kaj kajako, respektive. En Esperanto por fari novajn vortojn, oni preferas kutime kunigi du aŭ pli da radikoj, kiuj jam ekzistas en la Esperanta vortaro antaŭ ol preni vortojn el aliaj lingvoj. Oni preferas fari tion por minimumigi la nombrojn de "primitivaj radikoj" kaj tiel eviti la redukton de la lernokapablo, interlingvao ne faras tion, kaj pro tio multaj el ĝiaj vortoj, jen "primitivaj" jen komponitaj, ekzistas ankaŭ en ties lingvaj fontoj.

Gramatiko kaj vortokreado[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ lingvoj havas regulan gramatikon, sen konjugaciojdeklinacioj malfacilaj. Tamen, Interlingvao havas nek akordantajn adjektivojn, nek prefiksojn aŭ sufiksojn, pro tio la gramatika strukturo de ĝiaj substantivoj kaj adjektivoj estas morfologie simpla.

La radikoj de Interlingvao estas bazitaj sur "Kontrolitaj lingvoj": Franca, Itala, Hispana, Angla, Germana kaj Rusa. Ĝi uzas tiujn lingvojn kiel perilojn por selekti la pli uzatajn vortojn de tiuj Eŭropaj lingvoj. La Esperantaj radikoj ankaŭ estas bazitaj en la samaj lingvoj kiel Interlingvao, sed Esperanto aglutinas la vortojn pli ofte ol Interlingvao (pro tio Esperanto estas Aglutina lingvo). Anstataŭ uzi vorton, kiu ekzistas en pluraj de la ĉefaj Eŭropaj lingvoj, Esperanto kreas sian propran vorton pere de siaj propraj radikoj.

Ekzemple, la vorto "malsanulejo" estas komponita de 4 malsamaj radikoj (mal·san·ul·ej·o), en Interlingvao la vorto por malsanulejo estas hospital, tiu vorto estas tuj rekonebla de parolantoj de la ĉefaj Eŭropaj lingvoj pro ĝia simileco kun la simila vorto de tiuj lingvoj (Hispane: Hospital, Angle: Hospital, France: Hôpital, ktp). Notu, ke ankaŭ en Esperanto ekzistas vorto hospitalo.

La jena tabelo montras la malsamecon de la vortkreado en la Esperanta, Interlingvaa, Hispana kaj Angla lingvoj:

Esperante Interlingvae Hispane Angle
sana san sano , saludable healthy
sano sanitate salud health
malsana malade enfermo sick, unhealthy
malsano maladia enfermedad, afección, padecimiento malady, illness, disease
malsanulejo hospital hospital hospital
saniĝi recovrar recuperarse (de la enfermedad), sanarse (de la enfermedad) to become healthy, recover
sanigi curar curar to make healthy, cure
malsaniĝi cader malade enfermar, desmejorar (en Salud) to become sick, fall ill

Ortografio[redakti | redakti fonton]

La ortografio de Esperanto estas tute fonetika kaj estas inspirita de la latinida lingvaro, male, interlingvao uzas ortografian sistemon prenatan de siaj fontlingvoj (latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvaroj), pro tio la ortografio de Interlingvao estas pli malfacila ol la ortografio de Esperanto. Ĉi tio kelkfoje kaŭzas preferon por la latinidaj lingvaroj kaj la Angla, tamen, tio ankaŭ kaŭzas, ke la ortografio ne estas tute fonetika, sed tiel la ortografio estas pli rekonebla al la parolantoj de tiaj lingvoj.

Ekzemple, la vorto esperanta "Kontakto" kaj la interlingvaa "Contacto" signifas la saman aferon kaj oni prononcas ilin egale, sed estas skribitaj malsame ĉar la ortografio de Esperanto estas pli simpla: ĉiu litero havas sian propran fonemon. Interlingvao ne ĉiam uzas tiun leĝon, ĉefe ĉar "c" kaj "g" havas fortajn kaj malfortajn sonojn. Pro ĉi ĉio, interlingvao estas pli malfacile lernebla de personoj, kiuj ne parolas latinidajn lingvojn aŭ la Anglan, sed samtempe la lingvo estas pli facile legebla kaj komprenata por parolantoj aŭ personoj, kiuj scipovas tiujn lingvojn.

Historie, la uzado de la ĉapelitaj vortoj en Esperanto malfaciligis la skribadon per ordinaraj skribmaŝinoj kaj en la malnovaj komputiloj, sed nuntempe, ĉar preskaŭ ĉiuj komputiloj subtenas unikodo-n: tiu problemo jam ne plu ekzistas, sed eblas, ke la komputilo povus bezoni kelkajn agordojn por uzantoj, kiuj ne uzas lingvojn kun ĉapelitaj vortoj. Interlingvao uzas nur literojn de la latina alfabeto, sen ĉapelitaj literoj.

Esprimeco[redakti | redakti fonton]

La adeptoj de interlingvao diras, ke ilia lingvo ne nur konservas la naturan aspekton de la okcidentaj lingvoj, sed ankaŭ iliajn abundajn kaj subtilajn signifojn. Interlingvao fluas nature de la latinida, ĝermana kaj slava lingvaroj, sur kiuj ĝi estas bazita, kaj pro tio ĝi posedas ilian esprimecon.

Aliflanke, la esperantistoj preferas la afiksojn kaj la flekseblan vortordon, Esperanto estas tiom esprimeca ol interlingvao aŭ iu ajn lingvo natura, sed ĝi estas pli neŭtrala internacie.

Logoo de interlingvao.
la esperanta flago.

Nombro da parolantoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nombro de Esperanto-parolantoj.

Multaj Esperanto-parolantoj asertas, ke Esperanto estas la nura lingvo konstruita dum la pasinta jarcento, kiu havas pli ol kelkajn milojn da parolantoj. Nur unu alia artefarita lingvo superis tiun rekordon: Volapuko, ĝi supozeble havis 200.000 parolantojn en ,1890. Kvankam ne ekzistas rigora censo, kutime oni kalkulas ke la parolantoj de Esperanto estas inter 100.000 kaj 3 milionoj da personoj. La parolantoj de interlingvao estas ege malplimultaj ol la parolantoj de Esperanto, kutime oni kalkulas, ke la parolantoj de interlingvao estas inter 100 kaj 1500.

Estas rimarkinde ke la reala nombro de parolantoj de artefarita lingvo estas ege malfacile kalkulebla, i.a., ĉar ili ne estas ene de specifa areo kaj pro tio praktike neeblas kalkuli ilin, ankaŭ ĉar estas malfacile scii precize, kiuj personoj estas parolantoj de iu artefarita lingvo kaj kiuj personoj ne, ĉu nur la personoj, kiuj parolas flue la lingvon, estas parolantoj de tiu lingvo, aŭ nur la personoj, kiuj ofte parolas la lingvon. Esperanto estas la sola artefarita lingvo, kiu havas denaskajn parolantojn, laŭ "Ethnologue" la nombro de denaskaj parolantoj de Esperanto estas inter 200 kaj 2000[1].

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj[redakti | redakti fonton]

Esperante:
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:[2]
Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj.
Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.
Interlingvae:
Declaration Universal del Derectos Human:[3]
Tote le esseres human nasce libere e equal in dignitate e in derectos.
Illes es dotate de ration e de conscientia e debe ager le unes verso le alteres in un spirito de fraternitate.

Patro nia[redakti | redakti fonton]

Sube estas la specimenoj de la Patro nia kaj kiel ekzemploj ankaŭ estas la versioj en la hispana, angla kaj latina lingvoj.

Esperante[redakti | redakti fonton]

Patro Nia, kiu estas en la ĉielo,
via nomo estu sanktigita.
Venu via regno,
plenumiĝu via volo,
kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.
Kaj ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.

Interlingue[redakti | redakti fonton]

Nostre Patre, qui es in le celos,
que tu nomine sia sanctificate;
que tu regno veni;
que tu voluntate sia facite
super le terra como etiam in le celos.
Da nos hodie nostre pan quotidian,
e pardona a nos nostre debitas
como nos pardona a nostre debitores,
e non duce nos in tentation,
sed libera nos del mal.

Hispane[redakti | redakti fonton]

Padre nuestro, que estás en el cielo,
santificado sea tu nombre;
venga a nosotros tu reino;
hágase tu voluntad así en la tierra como en el cielo.
danos hoy nuestro pan de cada día;
perdona nuestras ofensas
como también nosotros perdonamos a los que nos ofenden;
no nos dejes caer en la tentación, y líbranos del mal.
Amén.

Angle[redakti | redakti fonton]

Our Father, who art in Heaven,
Hallowed be thy Name.
Thy Kingdom come.
Thy will be done,
on Earth as it is in Heaven.
Give us this day our daily bread.
And forgive us our trespasses,
As we forgive those who trespass against us.
And lead us not into temptation;
But deliver us from evil...

Latine[redakti | redakti fonton]

Pater noster, qui es in caelis,
sanctificetur nomen tuum.
Adveniat regnum tuum.
Fiat voluntas tua,
sicut in caelo et in terra.
Panem nostrum quotidianum da nobis hodie,
et dimitte nobis debita nostra,
Sicut et nos dimittimus debitoribus nostris.
Et ne nos inducas in tentationem,
sed libera nos a malo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]