Esperanto kaj la angla komparataj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ĉi tiu artikolo provas montri la ĉefajn malsamojn inter Esperanto, internacia planlingvo, kaj la angla lingvo, fakta lingvafrankao.

Artikolo[redakti | redakti fonton]

Dum Esperanto ne havas artikolon nedifinitan, la angla havas ambaŭ artikolojn nedifinitan kaj difinitan. La ĉefa malsameco inter la uzo de la difina artikolo en Esperanto kaj en la angla estas, ke en Esperanto la artikolo, kun singulara substantivo, povas esti uzita por indiki tutan klason.[1] Plue, difinita artikolo ĉiam estas uzata en Esperanto antaŭ lingvonomoj, kiuj konsistas el adjektivo plus la vorto de lingvo.[2]

(A) Lions are dangerous animals. ("Leonoj estas danĝeraj bestoj.")
(E) La leono estas danĝera besto.
(A) That is written in English. ("*Tio estas skribita en Angla.*")
(E) Tio estas skribita en la angla.

Multenombro[redakti | redakti fonton]

(A) He has white hair. ("*Li havas blankan haron.*")
(E) Li havas blankajn harojn.
(A) The wife wears the trousers in the house. ("*La edzino surhavas la pantalonojn en la domo.*")
(E) La edzino surhavas la pantalonon en la domo.

Adjektivo[redakti | redakti fonton]

Ĉar Esperanto igas adjektivon havi finaĝojn de "j" kaj "n", ĝi povas disigi aferojn pli klare ol la angla.

(A) A beautiful girl and a boy were here. (= 1. Bela knabino kaj (normala) knabo estis tie. 2. Bela knabino kaj bela knabo estis tie.)
(E) Bela knabino kaj knabo estis tie. (= Bela knabino kaj (normala) knabo estis tie.)

Tamen, eĉ Esperanto ne ĉiam estas klara:

(E) Belaj knabinoj kaj knaboj estis tie. (= 1. Belaj knabinoj kaj (normalaj) knaboj estis tie. 2. Belaj knabinoj kaj belaj knaboj estis tie.)

Esperanto estas libera je ordo de vortoj pli ol la angla.

(A) A snake is eating a toad. (Serpento manĝas bufon.)
(A) A toad is eating a snake. (Bufo manĝas serpenton.)
(E) Serpento manĝas bufon. = Bufon manĝas serpento. = Manĝas serpento bufon. = Manĝas bufon serpento.

Tamen, iame oni ne povas uzi akuzativon en Esperanto.

(E) Kelke da serpentoj manĝas kelke da bufoj (*bufojn*). (= 1. Kelkaj serpentoj manĝas kelkajn bufojn. 2. Kelkajn serpentojn manĝas kelkaj bufoj.)

Numeraloj[redakti | redakti fonton]

La anglaj numeroj el eleven (11) al nineteen (19) ne estas logikaj. Ekzemple fifteen (15) kaj fifty (50) sonas simile. En Esperanto la sonoj ses (6) kaj sep (7) estas iomete similaj.

Pronomoj[redakti | redakti fonton]

La angla ne havas la genitivan formon de refleksiva pronomo, sed havas Esperanto.

(A) Mary washed herself./Mary washed her. (Maria lavis sin./Maria lavis ŝin [alian virinon].)
(A) She washed her baby. (= 1. Ŝi lavis sian [meman] infaneton. 2. Ŝi lavis ŝian [de alia virino] infaneton.)

Tamen, eĉ Esperanto ne ĉiam povas solvi la problemon kun "si".

(E) Ŝi kaj ŝia (*sia*) infaneto vojaĝis. (=1. Ŝi kun sia [mema] infaneto vojaĝis. 2. Ŝi kun ŝia [de alia virino] infaneto vojaĝis.)

Verboj[redakti | redakti fonton]

neregulaj ŝanĝoj
frazaj verboj

Adverboj[redakti | redakti fonton]

Prepozicioj[redakti | redakti fonton]

Literumo kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

En la angla estas 27 vokalaj sonoj. En Esperanto estas 5 mallongaj vokaloj kaj 6 diptongoj.

Konsonantoj
Akcento
Sinonimoj

Vortotrezoro[redakti | redakti fonton]

Politika ĝusteco[redakti | redakti fonton]

Aliro al lernejoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-01. Alirita 2015-03-22.
  2. PMEG, ĉapitro 9.1.5