Esperanto sen antaŭjuĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanto sen Antaŭjuĝoj
Aŭtoro Walter Francini
Eldonjaro 1978
Urbo Rio-de-Ĵanejro
Eldoninto Kultura Kooperativo de Esperantistoj
Paĝoj 208
Information icon.svg
vdr

Esperanto sem Preconceitos (portugallingva), tuj poste tradukita Esperanten sub la titolo Esperanto sen Antaŭjuĝoj, estas analizo de la precipaj kritikoj kontraŭ la Internacia Lingvo, verkita de Walter Francini en 1978. La aŭtoro de la libro akceptis sugeston de Erlindo Salzano, unue publikigi la verkon en sia nacia lingvo portugala, ĉar ĝi estas taŭga precipe al propagando en ne-esperanta medio.

En Junio 1962, Brazila Esperantisto aperigis en portugala traduko liston de la precipaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto, publikigita en la gazeto Heroldo de Esperanto en marto de la sama jaro de s-ro Gian Carlo Fighiera, iama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. Francini tuj pensis verki ion por rebati la antaŭjuĝojn, sed la tempo pasis, kaj nur meze de la 1970-aj jaroj li efektivigis la tiaman ideon.

Kurioze, en la libro la aŭtoro asertas, ke elimini antaujuĝojn estas pli malfacile ol faligi la Berlinan muron.[mankas fonto]

Enhavtabelo[redakti | redakti fonton]

http://miresperanto.com/biblioteko/francini.htm

Omagho. Dankoj

Antauparolo

Gramatiko de Esperanto

Unua parto: Klarigoj

1.1. Celo de tiu chi libro

1.2. Kio estas Esperanto kaj Esperantismo

1.3. Kelkaj atingoj de la Esperanto-movado

1.4. Kelkaj ciferoj rilataj al Esperanto

Dua parto: Esperanto sen antaujughoj

2.1. Artefarita lingvo povas esti vivanta

2.2. Esperanto havas literaturajn tradiciojn, literaturon kaj poetojn

2.3. Esperanto estas utiligebla kaj estas fakte utiligata kiel scienca lingvo

2.4. Esperanto povas konkurenci kun la angla lingvo

2.5. Esperanto chiam progresas kaj havas antau si promesplenan estontecon

2.6. Esperanto favoras al la popoloj la esprimadon de ilia animo

2.7. Esperanto havas praktikan valoron

2.8. Neniu el la pluraj lingvoprojektoj estas pli tauga, ol la vivanta lingvo Esperanto

2.9. La dialektigho de Esperanto estas neebla

2.10. Esperanto favoras aparte neniun popolon au grupon de popoloj

2.11. Esperanto ligighas al neniu politika ideologio

2.12. Esperanto havas neniun politikan celon

2.13. Esperanto ligighas aparte al neniu religio

2.14. Esperanto spegulas la kulturon universalan, sed havas ankau sian propran kulturon

2.15. Esperanto ne estigas grandtipajn titolojn en gazetoj char la bonaj novajoj ne funde impresas la plimulton de la legantoj

Tria parto: Esperanto netrafita

3.1. Kritikoj kaj respondoj

3.2. Kritikoj pri la alfabeto kaj sonoj

3.2.1. La supersignitaj literoj kaj la presistoj

3.2.2. La supersignitaj literoj kaj la rekono de la internaciaj radikoj

3.2.3. La adopto de u^ kaj j por indiki la duonvokalojn

3.2.4. La prononco de h, hh, sc kaj nkc

3.2.5. La finajhoj -oj, -aj, -ojn, -ajn

3.3. Kritikoj pri aliaj gramatikajhoj

3.3.1. La konservado de la akuzativo. La akordo de la adjektivo kun la substantivo

3.3.2. La ses participoj

3.3.3. La indiko de chiu vortspeco per ghia aparta finajho

3.3.4. La tabelo de la korelativaj vortoj

3.3.5. La plursenseco de la sufiksoj

3.3.6. La sufiksoj -ej kaj -uj-

3.3.7. La uzo de la finajho -o por la inaj estuloj

3.3.8. La deveno de kelkaj afiksoj

3.3.9. Broso, martelo ktp. unuflanke, kaj kombilo, tranchilo ktp aliflanke

3.3.10. chu -eco au -o?

3.3.11. La sendependeblo de la afiksoj

3.3.12. La multsenseco de la prepozicio de

3.4. Kritikoj pri la vortaro

3.4.1. La elekto de la radikoj

3.4.2. Esperanto kaj la vortoj eksteraj al ghia sistemo

3.4.3. La invado de la internaciaj vortoj

3.4.4. La rekono de la internaciaj vortoj en Esperanto

3.4.5. La "neracieco" de la vorta materialo

3.4.6. Vortoj deveneblaj de la sama radiko

3.4.7. La "falsaj amikoj" de Esperanto

3.4.8. Homonimoj

3.4.9. "Chirkaufrazoj" kaj "divenajhoj"

3.4.10. La verboj esperanta oferi kaj portugala oferecer

3.5. Kritikoj pri esprimivo

3.5.1. Esperanto kaj la nuancoj esprimataj de la naciaj lingvoj

3.5.2. Tekstoj slangaj, popularaj au familiaraj en Esperanto

3.5.3. Esperanto kaj la esprimo de la penso

3.6. Aliaj krltlkoj

3.6.1. Empirio

3.6.2. Zamenhof kaj la reformoj en Esperanto

3.6.3. Principoj de Esperanto

3.6.4. La Esperanta Akademio

Kvara parto: Por pli bona mondo

4.1. ...Penvaloras studi Esperanton

Bibliografio

Listo de mallongigoj

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 En sia parolado dum la 63-a UK en Varna d-ro Tonkin atentigis, ke ni ne povos iun konvinki "per duonbakitaj argumentoj". Multfoje Esperantistoj skribas kaj parolas pri bezono havi libron kun argumentoj kontraŭ diversaj antaŭjuĝoj. Kaj jen Walter Francini, respondante al "la sociala mendo", tian libron verkis kaj bele eldonigis.
En la unua parto la aŭtoro donas iom da informoj pri la lingvo kaj movado. En la dua parto estas traktataj ĝeneralaj demandoj : Esperanto havas literaturajn tradiciojn; ĝi estas utiligebla kiel scienca lingvo; ĝi progresas, havas praktikan valoron, estas la plej taŭga el ĉiuj planlingvoj; ĝi ne disfalas en dialektojn; ĝi ligigas al neniu popolo, ideologioreligio k.s.
En la sekvaj partoj la aŭtoro konsideras antaŭjuĝojn, kiuj koncernas detalojn de la Esperantaj fonetiko, grafiko, morfologio, vortfarado, leksiko, semantiko.
Entute la aŭtoro bone argumentas, kaj lia libro estas varme rekomendinda - ne nur por komencantoj, sed ankaŭ por spertuloj. Sed multe pli ĝi utilus, se ĝi aperus en nacilingvaj tradukoj kun adapto al lokaj cirkonstancoj.
El negativaj flankoj de la libro oni povus noti fojan longecon kaj nekoherecon de la teksto. Tamen konsentu , ke antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto plejofte estas tre neseriozaj, do estas vere malfacile rebati ilin serioze. La lingvaĵo ĝenerale estas bona, kvankam ne sen peketoj. La libro devus veki intereson al siaspecaj klubaj kvizoj, kiam unu persono (aŭ teamo) estu defendanto de Esperanto, kaj aliaj prezentu por rebato ĉiajn eblajn kontraŭargumentojn. Tiaj kvizoj povus kombini agrablon kun utilo. 
— marto 1979, Boris Kolker, Esperanto, paĝo 51

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]