Esperantoklubo de Stokholmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
aktuala kluba emblemo
urbocentra bildkolekto

En aprilo 1898 fondiĝis la Esperantoklubo de Stokholmo (EKS), origine je la nomo Klubo Esperantista en Stokholmo. La unua kluba sekretario estis Per Ahlberg ĝis la Ido-skismo en 1909. En 1906 Sveda Esperantista Societo estis fondata en Stokholmo de reprezentantoj de la kluboj de Stokholmo, ses pliaj urboj kaj izolaj Esperantistoj el diversaj partoj de la lando - de la 1-a de januaro 1910 ĝi estas nomata „Sveda Esperanto-Federacio“ (SEF). Ekde tiam la historio de la Esperanto-movado en Svedio estis nedisigeble ligita al la movadaj aktivecoj en Stokholmo - tial ĉi-tie ne detale ripetiĝu la enhavo de la artikolo "Esperanto-movado en Svedio", sed oni rigardu tie. Elstarigindas, ke en 1918 fondiĝis Eldona Societo Esperanto, kaj en 1922 kreiĝis Sveda Esperanto-Instituto. De 1922, Esperanto pli kaj pli eniĝis ĉe la studrondoj de la grava laborista kleriga asocio Arbetarnas bildningsförbund, kie en 1930-1931 tutsvedie partoprenis 3 632 personoj en 246 studrondoj de Esperanto, en 1931-1932 en 432 studrondoj 6 000 personoj. Ekde aŭtuno 1930 la laborista kleriga asocio en Stokholmo ankaŭ disponigis ĉiusemajne duonhoran radio-programon por informado pri Esperanto. Krome en 1928 la sveda laborista socialdemokrata partio ĉe sia kongreso faris rezolucion favoran al Esperanto, kiu kiel senperan efikon ekhavis la enkondukon de Esperantaj kolonoj en la socialista gazetaro kaj ankaŭ igis la partian estraron doni monan subvencion al delegitoj ĉe kongresoj de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Rimarkinda afero estas radio-diskuto pri la „mondlingva problemo“, kiun aranĝis la nacia radio-servo la 30-an de marto 1933. Ne sole Esperanto, sed ankaŭ Ido, Occidental, Novial kaj Anglic estis reprezentata samnivele per prelegoj kaj diskutaj paroloj, kio donis al la nescianta publiko konfuzan imagon de la situacio. Krom tio la aŭtoro de „Anglic“, prof. de angla lingvo ĉe la Universitato de Upsalo, uzis la okazon por skandali Esperanton, kiu, laŭ li, ne estas parolebla kaj estas tre danĝera afero. Por Esperanto parolis la lerta lingvisto d-ro Björn Collinder, prof. de finno-ugraj lingvoj ĉe la Universitato de Upsalo, kaj ankaŭ magistro Karl Ludvig Söderberg kaj rektoro Sam Jansson. La afero tamen utilis por veki intereson en la granda publiko tra la lando. Post tiu radio-diskuto (iniciatita malgraŭ rifuzo de la Esperantistoj) la Stokholma grupo per sia energia vicprezidanto Teodor Julin aranĝis en la centro de la ĉefurbo ekspozicion por montri al la publiko, ke Esperanto estas lingvo preta, uzata kaj utila; i. a. la kronprinco de Svedio vizitis kaj interese rigardis la ekspozicion. De la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1934 en la urbo okazis la 26-a Universala Kongreso de Esperanto.

Kvankam en neŭtrala Svedio la Dua Mondmilito ne senpere kaŭzis detruojn kaj mortojn, la forfalo de internaciaj kontaktoj, la alveno de multaj esperantistaj fuĝintoj el aliaj eŭropaj landoj kaj la timo ke la milita inundo ankaŭ dronigos Svedion ankaŭ en Stokholmo en la militaj jaroj tre malgrandigis la ĝeneralan entuziasmon pri internacia komunikado, kaj post la milito ne plu eblis revivigi la favoran etoson de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Tamen ankaŭ la 65-a Universala Kongreso de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 1980 estis tre sukcesa movada evento, kaj kiam fine de la 1980-aj jaroj malfermiĝis la limoj en Eŭropo kaj kolapsis la antaŭe komunistaj ŝtatoj, venis nova ondo de esperantistoj kiuj de tie translokiĝis al Stokholmo kaj ekde tiam pliriĉigis la urban kulturan Esperanto-vivon - inter alie la kantista duopo Ĵomart kaj Nataŝa el eksa Sovetunio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]