Esperantomobilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperantomobilo estis oficiala projekto de UEA/TEJO, ĝia Amerika komisiono, ELNA/USEJ, ESK/KEJO kaj E@I. Ĝia vojaĝanta teamo konsistas el kelkaj esperantistoj: Chuck Smith (Usono), Loren Mitchel (Usono), Kejlina Elcich (Kanado), Rafael Despradel (Domingo) kaj Olga Gribovan (Ukrainio) kiuj decidis aĉeti la aŭtobuseton kaj vojaĝi tra Ameriko instruante Esperanton komence de junio 2004.

Fermo de Esperantomobilo[redakti | redakti fonton]

Tamen, la 28-an de majo, 2004, Chuck rezignis de Esperantomobilo ĉar li planas eventuale starigi E-centron en Bostono kiel parton de la ĉeno de komercaj E-centroj kiuj komenciĝas en la mondo. Tamen li ne bedaŭris tiun decidon kiu montriĝis en sia privata rezigna letero al la projektpartoprenintoj:

Mi dankas al vi ĉiuj pro via partopreno en la projekto de Esperantomobilo. La revo estis bela, la laboro estis profesia, sed tamen la mono mankis. Mi devintus jam scii antaŭe ke kiam oni volas aktivi en Esperantio, ne nur bezonatas la energio, sed ankaŭ la mono. Tio estas bedaŭrinda, sed tiel estas la vivo.
Mi (kaj espereble ankaŭ la teamo) tamen lernis multege de la projekto. Mi lernis kiel volontuloj laboras kaj pri la (ne)donacemo de esperantistoj. Mi ne estas sola kun tiaj spertoj. Tamen, mi ĝojas ke mi iniciatis la projekton, ĉar alikaze mi tute ne scius kiel rezultintus. Mi ĉiam diras ke pli bonas provi fari kaj malsukcesi ol nenion fari.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]