Espere despere
Esperanto-filmo > Espere despere
Espere despere : filmo, 60-minuta, produktita de LF-koop en 1998.
En 1997 LF-koop starigis Teatrofakon, kie interalie ludis la pola aktoro Jerzy Fornal kaj la bulgaraj Teo Jurukov (ankaŭ reĝisoro), Luna Davidova, Nikolaj Uzunov, Veneta Zjumbjuleva.
Okaze de la 110-jariĝo de Esperanto ili prezentis tri humuraĵojn:
- Budapesta ekzameno de Sándor Szathmári (20 min)
- Lingva evoluo de Julio Baghy (10 min)
- La vorta klaso de Giorgio Silfer (30 min).
El tiu prezento rezultis la filmo.