Igüeña

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Espina de Tremor)
Igüeña
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24312
Demografio
Loĝantaro 1 083  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 44′ N, 6° 17′ U (mapo)42.728888888889-6.2763888888889Koordinatoj: 42° 44′ N, 6° 17′ U (mapo) [+]
Alto 914 m [+]
Areo 206,11 km² (20 611 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Igüeña (Provinco Leono)
Igüeña (Provinco Leono)
DEC
Igüeña
Igüeña
Situo de Igüeña
Igüeña (Hispanio)
Igüeña (Hispanio)
DEC
Igüeña
Igüeña
Situo de Igüeña

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Igüeña [+]
vdr

Igüeña [iGŬEnja] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Preĝejo de Pobladura de las Regueras.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Almagarinos, Colinas del Campo de Martín Moro Toledano, Espina de Tremor, Igüeña, Los Montes de la Ermita, Pobladura de las Regueras, Quintana de Fuseros, Rodrigatos de las Regueras, Tremor de Arriba kaj Urdiales de Colinas, okupas totalan areon de 206,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 109 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 83 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo, brutobredado kaj minado ekde la komenco de la 20-a jarcento. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]