Espino de la Orbada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Espino de la Orbada
Iglesia de Santiago Apostol en Espino de la Orbada vista lateral.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37419 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 253  (2022) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 6′ N, 5° 25′ U (mapo)41.107222222222-5.4244444444444Koordinatoj: 41° 6′ N, 5° 25′ U (mapo) [+]
Alto 797 m [+]
Areo 23,45 km² (2 345 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Espino de la Orbada
Situo de Espino de la Orbada

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Espino de la Orbada [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Espino de la Orbada estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo La Armuña. Espino de la Orbada estas tradukebla etimologie al Kratago de la Orbada (alia loĝloko).

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 273 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 550 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 28 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]