Espinosa de Cerrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Espinosa de Cerrato
Espinosa de Cerrato.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34248 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 134  (2021) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 3° 57′ U (mapo)41.968055555556-3.9516666666667Koordinatoj: 41° 58′ N, 3° 57′ U (mapo) [+]
Alto 860 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha) [+]
Situo de Espinosa de Cerrato
Situo de Espinosa de Cerrato

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Espinosa de Cerrato [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Espinosa de Cerrato [espiNOsa dezeRAto] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio apud la provinco Burgoso. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Espinosa de Cerrato estas etimologie komprenebla kiel Dornejo de Cerrato, alude respektiva al la komarkonomo kaj al la plantospecoj eringiokratago.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sankta Marteno.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 134 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 730 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 54 km de Palencio, provinca ĉefurbo, survoje el Burgoso al Roa. Trapasas la teritorion la rivero Franco. Ĝi estas inter Royuela de Río Franco kaj Villafruela.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. la loko estis donita de Alfonso la 8-a al Pedro Martínez de Ihobas, kiu siavice donis ĝin en 1170 al la abatejo de Sankta Mikaelo de Treviño. Espinosa estis fortikita fine de la 9-a jarcento, kaj poste la abatejo de Sankta Mikaelo de Treviño vendis la lokon en 1323 al Palenzuela, kio kun diversaj interrompoj pluis ĝis 1752 kiam estis plendo inter la Dukino de Alba kaj la Grafo de Benavente.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]